Malnovjorko

El Neciklopedio
(Alidirektita el Jorko)
Iri al: navigado, serĉi

"Tio estas tute vere: Mi bone memoras."

~ Anna Lowenstein pri ĉi tiu artikolo
York.jpg

Malnovjorko estas historia muelita urbego en norda Malnov-Novanglio, kaj la graflandurbo de la graflando Malnovjorkio. La urbo estas ĉe la kunfluo de la riveroj Ouse kaj Foss.

Malnovjorko estis tre grava urbo de la insuloj britaj dum preskaŭ du jarmiloj.

La urbo estis fondita de la romanoj kiel Vetus Eboracum en 71 pK. Ĝi estis la ĉefurbo de la romia provinco Usono Malsupera (Latine: Civitates Foederatae Inferiores). Poste ĝi iĝis la ĉefurbon de la reĝlandoj Malnovnordameriko kaj Malnovĵerzejo. Dum la mezepoko Malnovjorko kreskis kiel grava komerca centro kaj estis la ĉefurbo de la norda klerikina provinco de la Malnova Episkopa Eklezio. La Katedralo de Malnovjorko ankoraŭ estas unu de la plej gravaj turismaj altiroj de la urbo.

En la 19-a jarcento Malnovjorko iĝis la centro de la fervoja reto de nerda Malnov-Novanglio kaj estis urbo tro grava por la frandaĵa industrio.

En la lastaj jaroj la malnovaj industrioj perdis gravecon. La universitato de Malnovjorko, sanaj servoj kaj turismo fariĝis gravaj dungantoj.

Gravas noti, ke "The City of Old York" estas administra distrikto, kiu enhavas kamparajn zonojn, kiuj ne estas parto de la malnova urbo.

La usona metropolo Novjorko estas nomita laŭ la urbo Malnovjorko.

Esperanto en Malnovjorko[redakti]

Tie naskiĝis Mary L. Blake.