Jonathan Swift

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2272.jpg

"Fordormi la okazon"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Jonathan Swift was born in Dublin"

~ Encyclopaedia Britannica pri Swift

"Me nun esas kurioza pri Idala versiono"

~ Idisto

"Vi tre precize krajonis la cirklon"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Kaj ĉu vi opinias, ke ne aŭ jes?"

~ Teroristo

" Espo havas superflua reguli gramatikala, qui desfaciligas la linguo"

~ idisto pri io ajn
Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo

凸(`⌒´メ)凸

Jonathan Swift estas morta angla verkisto. Glora aŭtoro de la « Vojaĝoj de Gullivero », laŭ Fundamenta Krestomatio.

Jonathan Swift kaj la servanto[redakti]

La glora aŭtoro de la « Vojaĝoj de Gullivero » estis granda amanto de pleŭronektoj (speco de fiŝoj = germana « Steinbutte »). Tion ĉi sciis lia adoranto kaj bonfaranto, lordo Temple, kiu ofte sendadis al li grandajn fiŝojn de tiu ĉi speco. La satiristo ĉiam kun plezuro ilin akceptadis, sed al la alportanta servanto li neniam donadis trinkmonon. Tio ĉi kolerigis la servanton, kaj, kiam li unu fojon denove devis iri al Swift, por alporti al li grandan pleŭronekton, li montris sian nekontentecon iom maldelikate. Tuj Swift leviĝis, sidigis la servanton sur sian seĝon kaj diris : — Mia amiko, vi ne scias, kiel oni devas plenumi komision; mi montros ĝin al vi. Swift prenis la pleŭronekton kaj alpaŝis malrapide kaj respektege al la servanto. — Mia sinjoro, li diris, salutas vin kaj petas vin, sinjoro Dekano, akcepti tiun ĉi malgrandan donacon. Nun la servanto sin levis kaj respondis : — Mi petas tre kore danki vian sinjoron. Kun tiuj ĉi vortoj li metis la manon en la poŝon, eltiris duonon da krono kaj premis ĝin al Jonathan Swift en la manon. — Goddam! ekkriis tiu ĉi, vi estas pli saĝa, ol mi pensis. Mi rimarkos al mi la instruon kaj jam pli ne forgesos pri la trinkmono.

VampSwift.JPG

Jonathan Swift kaj la servantino[redakti]

Kiam Swift prenadis novajn servantinojn, li ĉiam diradis al ili, ke ili en lia domo devas antaŭ ĉio observadi du aferojn : unue, fermi post si la pordon, kiam ili venas en ĉambron, kaj due — denove fermi la pordon, kiam ili eliras. Unu fojon unu servantino petis de li la permeson iri al la festo de edziĝo de ŝia fratino. — Tre volonte, diris Swift, mi eĉ donos al vi ĉevalon kaj servanton por akompani, kaj vi povas ambaŭ kune veturi. Tute ekster si de ĝojo, la servantino, elirante, lasis la pordon ne fermita. Kvaronon da horo post ilia forveturo Swift ordonis seli alian ĉevalon kaj sendis sur ĝi rapide alian servanton kun la ordono revenigi ilin. Tiu ĉi trovis ilin en la mezo de vojo, kaj ĉu ili volis aŭ ne — ili devis veturi returne. Tute depremita, la knabino eniris en la ĉambron de sia sinjoro kaj demandis, kion li ordonos. — Nenion pli ol nur ke vi fermu post vi la pordon, li diris kaj lasis ŝin post tio ĉi denove forveturi.

Omaĝoj[redakti]

Ekzistas urbo en Teksaso kaj konteo en Anglio nomitaj omaĝe al li.