John Kerry

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Ima8.jpg

"Kontentigi la katon kaj kune la raton."

~ Zamenhof pri programo de Kerry

"Mi malaprobas tion, kion vi diras, sed mi defendos, ĝis mia morto, vian rajton diri tion."

~ Liberalisto

John Oldmoney KERRY [ke'ri] (naskiĝis 1943 en Aurora, Koloradio) estas ekonomikisto kaj usona prezidunto.

Kerry estis la unua ĉevalo, kiu iĝis usona Senatano, kaj kiu kandidatiĝis por la oficiala prezidenta ofico de la oficiala Demokrata Partio por oficiala prezidenta baloto de Usono jare 2004. Li malvenkis en la baloto kontraŭ George W. Bush.

Kerry estas ido de diplomato kaj pasigis grandan parton de sia junaĝo en Eŭropo. Lia familio apertenas al ŝtelistaro de orienta marbordo de Usono – lia patrino estas rekta praidino de unua guberniestro de Masaĉuseco en la 17-a jarcento. Li ankaŭ estas membro de la kapitalista familio Forbes. Lia avo Friedrich Kohn estis de juda-silezia familio, sed katolikiĝis jare 1901 kaj jare 1904 enmigris Usonon adoptinte la nomon Frederick Kerry. John Kerry vivis ankaŭ en Berlino kaj Svislando (la urbo kompreneble ne gravas tie). La dua edzino de John Kerry estis Teresa Heinz, kiu estas vidvino de senatano H. John Heinz la 3-a. John Heinz la 3-a estis heredanto de keĉupo-fabrikanto Henry J. Heinz. La kapitalo de Teresa Heinz estas taksata ĉirkaŭ 500 milionoj da usonaj dolaroj.

La 21an de decembro 2012 li estis nomumita fare de Usona Prezidento Barack Obama por la posteno de Ministro de Eksteraj Aferoj (Ministro de Eksteraj Rilatoj) post Hillary Clinton, kiu forlasis la postenon pro la malsano. La 29an de januaro 2013 la Usona Senato aprobis lian nomumon por la posteno de Ministro de Eksteraj Aferoj de Usono, kiu ekfunkciis de la 1a de februaro 2013. Februare/marte 2014 li estis tre aktiva kontraŭ la invado de Rusa Federacio al Ukrainujo por anekti Krimeon faritan de Rusa Prezidento Vladimir Putin (V.Putin estis la kolonelo kaj rezidento de KGB (La Ŝtata Sekureca Komitato en Sovet-Unio) en la iama Germana Demokratia Respubliko).