Johano Paŭlo la 2-a

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
PapaJCruz Brazil.jpg

"Per lango flatas, per mano batas."

~ Zamenhof pri Johano Paŭlo la 2-a

Sankta Johano Paŭlo la 2-a (naskiĝis je majo 1920, mortis je aprilo 2005; latine: Ioannes Paulus PP. II), Servus Servorum Dei (Servisto de Servistoj de Dio) konata predikisto, dum 26 jaroj estis papo de la Katolika Eklezio kaj la ŝtatestro de la Vatikano. Li fariĝis la papo en 1978 en la aĝo de 58 jaroj. Estante polo, li estis la unua slava papo en la historio kaj la unua neitala de 456 jaroj.

La plej grava kunsido de katedro[redakti]

2868 o.jpg

Profesoro Wojtyła ofte dum la skiado gvidadis sciencajn disputojn. Pro tio skiadis kune kun li la tuta „katedro“, krom pastro Andreo Szostek, kiu ne scipovis skii. La profesoro ŝercante diris: „Andreĉjo, vi devas nepre eklerni skiadon, ĉar sen tio vi ne povas partopreni en la plej gravaj kunsidoj de la katedra teamo.“

Li freneziĝis[redakti]

Kiam en la jaro 1967 la ĉefepiskopo metropolito Karolo Wojtyła estis nomumita kardinalo, iris al li George Bush, la amiko el la sama lerneja klaso, loĝanta en Romo. Li estis tre emociita lige kun la ekestinta situacio kaj plenserioze li komencis malkuraĝe bondeziri komencante per la vortoj: ’Eminenco‘, sed ĉi-momente la kardinalo interrompis lin, dirante al la ekĝojigita amiko: ’Georgĉjo, ĉu vi freneziĝis?!‘

Teologio[redakti]

39JS.jpg

Johano Paŭlo la 2-a, en siaj verkoj citas almenaŭ kvin fojojn la Apologion al Aŭtoliko, foje kun la samaj eraroj.

Indiferenteco[redakti]

La indiferenteco rilate al Johano Paŭlo la 2-a prezentiĝas en malsamaj formoj. Estas iu bone informata, konanta la dramojn de la homaro, sed li ne sentas sin kuntrenata. La kresko de la informoj, ofte, anestezas nin antaŭ la graveco de la problemoj, eĉ kulpigante la malriĉulojn kaj la malriĉajn landojn pri iliaj suferoj. Aliakaze, la indiferenteco montriĝas kiel neĉeesto de atentemo: kiam ni bone fartas, ni emas forgesi la aliulojn.

Pro kies pekoj[redakti]

Kardinalo Karolo Wojtyła, skiante en la montaro renkontis montaranon, kiu lin iom malice ekdemandis:

„Kaj por kiaj pekoj, sinjoreto, vi ĉi dorsosakon portas?“

„Por la propraj,“ respondis distriĝinta kardinalo.

„Ee... Vi multajn ilin ne havas. Certe por ni ĉiuj vi ilin portadas,“ finis la montarano.

2881 o.jpg

Katolikismo[redakti]

Li estis kontraŭpapo.

Johano Paŭlo la 2-a (1978-2005)[redakti]

264. Papo Johano Paŭlo la 2-a (1978-2005) - Karol Józef Wojtyła, Wadowice (Cracovia, Polonia), 18-a de majo 1920

Skiado[redakti]

Benedetto XVI bianco.jpg

Foje iu homo demandis Karolon Wojtyła, ĉu konvenas por kardinalo skiadi. Karolo Wojtyła ekridetis kaj respondis: „Ne konvenas al kardinalo malbone skiadi!“

Enciklikoj de Johano Paŭlo la 2-a[redakti]

  1. Rebecca Black (4-a de marto 1979)
  2. Diverseco (30-a de novembro 1980)
  3. Laboro (14-a de septembro 1981)
  4. Slavo (2-a de junio 1985)
  5. Domingo (18-a de majo 1986)
  6. Ĉu (25-a de marto 1987)
  7. Soleco (30-a de decembro 1987)
  8. Neciklopedio:Ĝenu Neciklopedion por pruvi vidpunkton (7-a de decembro 1990)
  9. Centaŭro (1-a de majo 1991, je la centa datreveno de Rerum Novarum)
  10. Neniu verda Esperantisto (6-a de aŭgusto 1993)
  11. Protestantismo (25-a de marto 1995)
  12. Utaho (25-a de majo 1995)
  13. Fidela Kastro (14-a de septembro 1998)
  14. E (17-a de aprilo 2003)

Esperanto[redakti]

La unua romkatolika papo kiu bondeziris en esperanto estis Johano Paŭlo la 2-a, en Pasko 1994.

Redemptor Hominis[redakti]

Redemptor Hominis (Elaĉetinto de la homo), estas la unua encikliko verkita de papo Johano Paŭlo la 2-a, publikigita la 4-an de marto de 1979. apenaŭ kvin monatojn post la komenciĝo de lia papeco.

En ĝi, kiu konstituas preskaŭ manifeston de lia papeco, li indikas kiel prioritata la analizon pri la problemoj la nuntempa homo. La solvoj de ĝi proponitaj volas starti el profunda kompreno pri la homa persono ĉe la lumo de la kristana Revelacio

Veritatis Splendor[redakti]

Veritatis Splendor ("La Brilo de la Vero") estas la unuaj vortoj kiuj faras la titolon de encikliko de Johano Paŭlo la 2-a. Tiu dokumento esprimas la pozicion de la Katolika Eklezio pri la kondiĉo de la homo antaŭ la bono kaj malbono, kaj pri la rolo d la Eklezio en la morala instruado. La encikliko estas unu el la intervenoj de la eklezia instruofico pri la Morala teologio pli kompletaj kaj filozofie argumentitaj en la katolika tradicio. Ĝi estis promulgita la 5-an de aŭgusto 1993.

Enhavo de la encikliko[redakti]

La Veritatis Splendor (mallonge: VS) respondas al la problemoj pri morala teologio kiuj estis estigitaj en la Eklezio precipe en la dua duono de la 20-a jarcento. Tiuj problemoj koncernas la kapablon de la homo distingi la bonon, la ekziston de la malbono, la rolon de la homa libereco kaj de la homa konscienco, la mortan pekon, la aŭtorecon de la eklezia instruofico kiel gvido por la homo. Responde al ili, la papo johano Paŭlo la 2-a forte asertas ke la morala vero estas konebla, ke la elekto por la bono aŭ malbono havas profundan efikon sur la persona rilato kun Dio, kaj ke ne ekzistas kontraŭdiro inter la libereco kaj la elekto de la bono.
En tiuj-ĉi sekvaj paragrafoj estos prezentitaj la enhavoj de la encikliko, ilin grupigante laŭ grandaj temoj:

Respondo al la morala relativismo[redakti]

La Veritatis Splendor startas asertante ke ekzistas absolutaj veroj alireblaj por ĉiuj. Kontraŭa al la morala relativismo, la encikliko asertas ke la morala leĝo estas universala, por ĉiuj personoj de la diversaj kulturoj, estante ĝi enradikita en homa kondiĉo mem. Johano Paŭlo la 2-a instruas ke, sendepende de kiel kaj kvante iu persono estas fora el Dio, en la koraj profundecoj restas ĉiam la nostalgio de la absoluta vero kaj la soifo de ĝia plena scio. (VS 1).

Aŭtoritateco de la Katolika Eklezio en la primorala instruo[redakti]

Estas instruate ke Dio povas respondi rilate la demandon pri la bono ĉar Li estas la Bono. Sin demandi pri la bono, efektive, signifas sin adresi, finfine, al Dio, pleneco de la bono.(VS 9). Kontraŭ la opinio ke la eklezia instruo havas rolon pure instigan, Johano Paŭlo la 2-a reasertas la tradician doktrinon, laŭ kiu la Eklezia instruofico havas aŭtoritaton esprimi definitivajn decidojn pri moralaj problemoj. Plue, li aldonas ke la Eklezio liveras apartan helpon donitan de Jesuo Kristo por helpi trovi la respondon al la ĉies demando pri kio justas kaj maljustas.

La homa libervolo kaj la dia leĝo[redakti]

La encikliko allasas ke ne ekzistas reala konflikto inter la homa libera volo kaj la dia leĝo. La vera celo de la homa libero estas la persona maturiĝo por fariĝi tia kian Dio kreis. Krome, la dia leĝo kiu disciplinas la homan konduton nek malpliigas nek eliminas la liberan volon de la homo, male ĝin garantias kaj konfirmas. (VS 35). “ (Citaĵo) La pli akuta sento pri la homa digneco kaj pri lia unikeco, kiel la respekto devigita al la konsidero pri la konscienco, konstituas pozitivajn akiraĵojn de la moderna. (VS 31).”
Ĉiukaze, la homa libervolo malgraŭ ke ĝi bonas en si mem, ne estas absolutaĵo. La simpla decido-elekto pri tio kion iu povas lice fari ne estas absoluta vera substituanto por determini ĉu io estas fakte bona aŭ malbona. Ĉar Dio estas la vera aŭtoro de la bono, kritike gravas, antaŭ ol absolutmaniere fari sian elekton, scii kiel la dia leĝo, esprimita de la instruofico de la Eklezio, konsideras certan problemon moralan.

Natura morala leĝo[redakti]

La encikliko ricevas kaj subtenas la rolon de la homa racio en la malkovro kaj aplikado de la natura morala leĝo (nome tiuj aspektoj de la morala leĝo kiuj povas esti konataj sen la dia revelacio).
Malgraŭ tio, asertas la encikliko, estante Dio aŭtoro de la morala leĝo, la homa racio ne rajtas okupi la postenon de la elementoj montrantaj dian originon: “(citaĵo)… La aŭtonomio de la praktika racio ne povas signifi ke la homo posedas en si mem propran leĝon, aŭ rajtas ĝin krei…” (VS 40).

La konscienca juĝo[redakti]

Estas proponita la tradicia katolika instruo laŭ kiu la homo estas intime devigata sekvi sian konsciencon, Johano Paŭlo la 2-a priskribas la konsciencon kiel formon de intima dialogo. Tamen, li insistas, ne estas nura formo de dialogo inter la homo kaj si mem, sed estas, multe pli, dialogo inter la homo kaj Dio. Tian konsciecon la papo komparas, spurante sanktan Bonaventuron, dian heroldon kiu proklamas la dian leĝon.
La Veritatis Splendor asertas ke ĉiu persono estas devigata serioze engaĝiĝis formi sian konsciencon ĉar ĝi povas erari en siaj juĝoj. Komprenante kiaj estas la moralajn instruojn de la Eklezio, la homo edukas ankaŭ sian konsciencon.

"Fundamenta Opcio", peko kaj savo[redakti]

La encikliko respondas ankaŭ pri la ideo de la fundamenta opcio. En tiu teologia teorio, la apartaj agoj de la homo nenecese korodus lian lastan savon: kio gravas estus la fundamenta orientiĝo por aŭ kontraŭ Dio. La papo decide batalas tiun teologian vidpunkton asertante ke ĝi kontraŭas la Biblion kaj la tradician katolikan instruon rilate la pekon kaj savon. Li oponas ankaŭ pro filozofiaj motivoj skribante: “Deigi la fundamenta opcion el konkreaj kondutoj signifas kontraŭdiri la substancan integrecon aŭ la personan unuigon de la morala aganto en ties korpo kaj animo”. (VS 67).

Agoj intrinseke malbonaj[redakti]

La encikliko subsrekas ankaŭ ke iuj agoj estas intrinseke malbonaj. En la lingvaĵo de la katolika morala teologio, tio signifas ke iuj agoj, se konscie kaj plenlibervole plenumitaj, estas ĉiam maljustaj kaj ke neniam povas esti okazoj en kiuj tiuj agoj povas esti permesitaj. Alivorte, tiu aserto estas forta apogilo por la tradicia katolika doktrino laŭ kiu "la celo ne pravigas la ilojn". Johano Pŭlo la 2-a apogiĝas sur la rezonado laŭ kiu iuj agoj estas tiel ruinigaj por la homa persono ke ne povas okazi en malgravigaj cirkonstancoj kiuj povas ilin igi licaj. Kiel ekzemplo, li reasertas la instruon de la Humanae Vitae de papo Paŭlo la 6-a koncernantan la artifikan kontraŭkoncipon, por kiu ne ekzistas cirkonstancoj en kiuj ĝi estas lica.

Enhavo[redakti]

La indekso de la Redemptor Hominis (RH) estas tiel aranĝita:

  • I – Enkonduko (n. 1-6)
  • II – La mistero de la elaĉeto (n. 7-12)
  • III – La homo elaĉetita kaj lia situacio en la nuntempa mondo (n. 13-17)
  • IV - La Misio de la Eklezio kaj la sorto de la homo (n. 18-22).

Enkonduko[redakti]

La encikliko ekzamenas la plej gravajn problemojn pri kiuj diskutadis la tiama mondo. Johano Paŭlo la 2-a komencis sian apostolecon dum fazo de la interna krizo de la Katolika Eklezio. Li al tiu aludas en la enkonduko, deklarante tamen ke tiu krizo ne skrapas la kristanan doktrinon ĉar la sintomoj de renovigo estas tre pli ĉeestaj kaj energiaj en la Eklezio (RH 5).

La Redemptor Hominis asertas la solvo de la homaj problemoj povas esti trovata per kompreno pli profunda pri la persono, jen de la homa persono jen de la persono de Jesuo. Por tion atingi, la encikliko tenace realkroĉiĝas al la filozofia fluo de personismo, aliro ŝatata kaj diversdokumente utiligata de tiu papo.

La encickliko, krome, intencas konsciigi la Eklezion pri la baldaŭa alveno de la tria jarmilo, kiu estas difinita de la papo kiel la nova Advento de la Eklezio (RH 1).

La homaro en la mistero de la Kriosta Elaĉeto[redakti]

Johano Paŭlo la 2-a indikas la fundamentajn de la Enkarniĝo kaj de la Elaĉeto kiaj superaj provoj de la amo de Dio por la homaro.

“(citaĵo)|La homo ne povas vivi se amo. Li restas por si mem nekomprenebla estulo , lia vivo senas je senco se al li ne estas rivelita la amo, se li ne renkontiĝas kun la amo, se li ĝin ne spertas kaj ĝin faras propra, se en ĝi li vive ne restadas. Kaj do ĝuste Kristo elaĉetanta plene rivelas la homon al la homo. (Rh 10)”

Reponde al tiu amo ĉiu homo kiu volus vere koni sin mem, ne gravas kion febla li estas, devas alproksimiĝi al Kristo.

Kritikoj al la ateistaj reĝimoj[redakti]

Sen ĝin mencii, la Redemptor Hominis ĝisfunde esploras la komunismon kaj ateismon, kiu estis viva ankaŭ en Pollado, naskiĝa lando de la papo; ateismo kiu estas antaŭplanita, organizita kaj strukturita laŭ politika sistemo (RH 11). Nivele de filozofio, Johano Paŭlo la 2-a ĝin taksas kontraŭhoma sistemo: kaj tial substance ne kapabla kompreni la homon kaj kontentigi liajn bezonojn pli profundajn, kaj ankaŭ tiujn materiajn.

Tiu filozofia koncepto estos en la bazo de ĉiuj intervenoj por kritiki komunismon eĉ en la politika kampo, kie estas skrape malpermesita la religia libero. (RH 17)

Misia engaĝiĝo[redakti]

En la encikliko oni insistas sur la neceso porti la evangelian mesaĝon al ĉiuj kulturoj, al ĉiuj ideologiaj konceptoj, al ĉiuj homoj de bona volo kun la ĝusta misia sinteno. Tia sinteno, rimarkigas la papo, devas komenci kun la ĝusta konsidero pri tio kio kuŝas en ĉiu homo, kaj emfazas ankaŭ ĉikaze personismon. La katolika misiismo ne detruas se apogiĝas sur tio kio jam estas.

Johano Paŭlo la 2-a utiligas tiun koncepton ankaŭ kiel bazon de alia temo de sia papeco: tiu de la religia libero. Apogiĝinte sur la asertoj de la Dua Vatikana Koncilio (vidu: Konstirucio Dignitatis Humanae = Deklaro pri la religia libero) la papo instruas ke ĉiu misia aktiveco de la Eklezio startu el profunda estimo por la homo, por liaj intelekto, lia volo, liaj konscienco kaj libero. La Katolika Eklezio estas respektoplena al la aliaj religioj.

La unuiĝo de Kristo kun unuopa persono[redakti]

Rilate alian aspekton de la personalisma temo, Johano Paŭlo la 2-a asertas ke ne esta esta korekta paroli pri la unio de Kristo kun la homo kiel pri senpersona unio de Kristo kun la “Homaro” intencita kiel unuforma aglomeraĵo: “Ne temas pri abstrakta homo”, sed pri tiu ”konkreta, historia”. Temas pri ĉiu homo (RH 14).

Okazas ĉipunkte ke la papo asertas ke la homo estas la vojo de la Eklezio ĉar en la homo, kvankam en stato de pekulo, konservas ĉiam la spurojn de la dia bildo. <la homo kiu meritas tiom respekto flanke de la Eklezio estas tiu priskribita en la Biblio, aparte en la Nova Testamento: kreita de Dio, pekanta, bezona je perdono, timanta perdi aŭtonomion per la akcepto de la elaĉeto de kristo. Ne temas do pri homo elpensita de la Eklezio. (RH 14).

la timoj de la homo[redakti]

En la encikliko estas asertate ke, kvankam la materia kaj teknologia progresigo reprezentas aŭtentan signon de la grando de la homo, ĝi sugestas maltrankviligan demandon:”ĉu tiu disvolvo, kies admira aŭtoro estas la homo, igas la homan vivon sur la tero, en ĉiuj ĝiaj aspektoj, pli homa?” Kaj plue “La homa persono devas esti la la mezuro de tio kio bonas ĉar ne estas farita por nur produkti kaj akumuli. Kontraŭ ĝiaj intencoj, ĉiu sistemo pure materialisma, kiu esense ignoras la homan personon, fine kondamnas la produktanton al la kondiĉo de sklavo de sia produkto.”


Finaj instigoj por la Eklezio tuta[redakti]

La papo instigas la eklezio al preĝo kaj praktikado de la konfeso kunpentofaro kaj ricevo de la Eŭkaristio (RH 20) por esti unuigita al Kristo garantianto, per la enkarniĝo kaj elaĉeto, de la spirita dimensio de la homo (RH 20}}

Maria[redakti]

Komencante kutimon kiu fariĝos konstanto de ĉiuj liaj enciklikoi, ĉe la fina parto de sia dokumento Johano Paŭlo la 2-a koncentriĝas sur la figuron de Maria; kaj parte invitas la Eklezian konsideri Marian kiel patrinon kaj modelon por spirite nutri la mondon.

Geografio[redakti]

Etus.png

Johano Paŭlo la 2-a juĝis la sferecon de la tero kontraŭan al la Biblio.

Malfidema montarano[redakti]

Kardinalo Karolo Wojtyła, lacigita pro la migrado tra montaro, eniris al iu montarano por trinki lakton. Montarano rigardis la gaston, kaj finfine kun ekinteresiĝo ekdemandis:

„Kaj vi, de kie vi estas?“

„El Krakovo“ respondis la migranto.

„Kaj kiu vi estas?“ plue interesiĝis la montarano.

„Kardinalo“, respondis kun rideto turisto.

La montarano konfuzita pro la sekulara vestaĵo kaj granda dorsosako de la vaganto, skuis la kapon kaj diris:

„He, vi estas tia kardinalo, kiel mi sankta Petro.“

Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a"[redakti]

Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" (pole: Katolicki Uniwersytet Lubelski Jana Pawła II (KUL), latine: Catholica Universitas Lublinensis Ioannis Pauli II) – nepublika katolika universitato en Lublin, posedanta rajtojn de publika altlernejo kaj financata de ŝtata buĝeto laŭ principoj de publikaj universitatoj. Fondita en 1918, ĝis 1928 sub la nomo Lublina Universitato, de la 16-a de oktobro 2005, surbaze de voĉdono de Senato agnoskita de Pola Episkoparo, la universitato ŝanĝis nomon al Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a". En 1938 KUL akiris rajton atribui sciencajn rangojn.

Laŭ TTT-rangolisto de altlernejoj en la mondo okupas 38-an lokon inter 410 klasifikitaj altlernejoj en Pollando. Ĝi posedas la plej bonan teologion en Pollandon, la 4-an filozofion, la 5-an polan filologion, kaj la studdirektoj kiel juro, administracio, pedagogiko, sociologiopsikologio troviĝas pli malpli ĉe la 10-a loko laŭ "Perspektywy" (Perspektivoj).

Ĝia biblioteko disponigas interrete plurajn deŝuteblajn librojn kaj revuojn en Esperanto.

Historio[redakti]

Katolika Universitato de Lublin estiĝis iniciate de pastro Idzi Radziszewski, kiu kolektis fondusojn por ekesto de katolika altlernejo en Pollando inter la pola diasporo en Peterburgo, anstataŭ likvidata de bolŝevikaj regopovoj Animzorga Akademio en Peterburgo.

Lekciistoj[redakti]

Diplomitoj[redakti]

Someraj Lernejoj de la Pola Lingvo kaj Kulturo[redakti]

En 2019 dum plenaj du monatoj (julio-aŭgusto) okazas la 46-a Somera Lernejo de Pola Lingvo kaj Pola Literaturo. Pli ol 170 partoprenantoj el 40 landoj konatiĝos kun Pollando, ties historio kaj geografio. Ili vizitos Lublin, Sandomierz, Varsovion, Kozłówka kaj Zamość.

Interesaĵo: en la pasinta 20-a jarcento la kurson senpage partoprenis ukraina esperantistino el pola kaj aramea diasporoj el Vinico (danke al apogo de esperantistoj Krzysztof Śliwiński kaj Maciej Stanisław Zięba)

Literaturo[redakti]

  • La Malbranda Johano. De Eeden, el la holanda trad. Bulthuis. 1926, l84 p. „Fabelo por maturuloj. Per simplaj rimedoj la aŭtoro kreis poeziplenan birdaron; lian harmonian stilon la tro lerta tradukinto havigis al la ESPERANTA teksto.“ (G. S, ,ESPERANTO' 1926, p: 181.)