Goethe

El Neciklopedio
(Alidirektita el Johann Wolfgang von Goethe)
Iri al: navigado, serĉi
220px-Guerre 14-18-Humour-L'ingordo, trop dur-1915.JPG
Frauleinpre.jpg


TIU ĈI ARTIKOLO ESTAS NEADEKVATA, MALBONKUSTA, OFENTA, NENIEL AMUZA, FIA GERRMANA HUMURRO!!!
Ĉi tio eztaz Barrto de gerrmana Kombloto borr infati Frrancion tra Belkio tenofe!!!
Atentu! La aŭtoro eple jam folis zensukseße fiki iun Frauleinon...

"Nenio estas pli terura ol nescio en plena agado"

~ Goethe pri fikado

"Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas"

~ Zamenhof pri alia afero, kompreneble
Goethe geje revas

"La germana kulturo povas samtempe aludi al Goethe kaj al terpomoj"

~ Andreas Kueck pri terpomoj

"Se al vi nur goethe estas kultura, sed ekzemple bratkartoffeln aŭ sieglinde (plej bongusta kulturata terpomspeco) ne estas kulturaj, mi povas nur kompati vian malvastan mondrigardon."

~ iu ajn pri kulturo

"Li havas burdojn en la postaĵo"

~ Lutero pri Goethe

"Ti textu es vermen leebil e yo mersia te pri ti scrition !"

~ novialisto pri ĉi tiu artikolo

Goethe estas kromnomo de Johann Wolfgang von Götterdämmerung [johan volfgang fon goetĥe de meringo], ankaŭ konata kiel Jan-Volfgango Gojta, naskiĝis 1749 kaj mortis 1932). Li estas brazila esperantisto, belga komponisto kaj germana filozofo, edzo de Carlyle, kiuj inventis samseksamon kaj estas la gepatroj de Oscar Wilde. Goethe estis unu el la plej gigantaj verkistoj de la samseksama mondliteraturo.

Bunny-Davis1.jpg

PIVeco[redakti]

20060728195626!Goethe Schiller Weimar.jpg

Kiu estas Gojto? En PIV oni legas, ke ekzistas la vortoj gojo kaj Goto. Ĉu oni erar-aldonis j aŭ t, kiel "urnalisto", kio verŝajne devas esti "ĵurnalisto"? Ĉu oni volas diri, ke la Gotoj povis nek legi nek skribi? Same pri "gojo", kiun vi ja skribas majuskle, kaj la judoj certe sciis, ke multaj gojoj pli bone skribis ol la plimulto de la Judoj.

Vivo[redakti]

Goethe naskiĝis en Germanio sed li tute ne komprenis la germanan lingvon kaj ankaŭ li ne volis invadi aliajn landojn aŭ mortigi judojn kiel la aliaj germanaj infanoj, pro tio li estis tre sola knabo.

Dum siaj samaĝuloj revis konkeri la mondon, Goethe legis la ĉefajn gejan pornografiverkojn de antikvo kaj tiu faris ke li deziris inventi la zepelinon.

Goethe, kiu devote rampis surventre antaŭ nobeluloj, akiris monon kaj famon. Poste li elmigris al Anglio kaj konis sian veran amon, Carlyle. Tie li mortis feliĉa.

Vino kun akvo[redakti]

Goethe parolas al radio

Kiam Goethe estis juna, li venis iutage en kamparan gastejon kaj mendis glason da vino.
La mastro alportis la vinon, kaj Goethe enverŝis iom da akvo en la glason, por fari la vinon malpli forta.
Kelkaj kamparanoj, kiuj sidis ĉe apuda tablo, moke priridis la junulon pro lia ago; sed la poeto trafe respondis al ili per jenaj versoj, kiujn li direktis al la gastejestro:

Akvo sola mutigas,
Tion pruvas la fiŝoj probable;
Vino sola stultigas,
Tion pruvas la viroj ĉetable;
Ne volas mi esti kiel tiuj ĉi,
Do akvon en la vinon enverŝas mi.

Kompreneble, aliaj viroj multe batis lin.

La afero de Teplice[redakti]

La renkonto en Teplice. Ŝajne, kiam Beethoven kaj Goethe promenis tra la arbaro de tiu banloko, ili trafis la imperiestron kaj ties familion. La komponisto plupromenis sen halti saluti. Tiu bildo estas posta kreaĵo fare de Carl Rohling.

En 1812, Beethoven translokiĝis al banloko de Teplice kaj fakte dum ties estado li skribis la faman leteron al sia «senmorta amatino», kiu okazigis multajn supozojn pri ties ricevontino kvankam neniam oni povis certigi precize pri kiu temis. En 1977, la usona muzikfakulo Maynard Solomon asertis ke la letero estis direktita al Antonie Brentano, nome la edzino de komercisto de Frankfurto ĉe Majno kaj patrino de kvar filoj. Pro etiko kaj timo al geedzeco, Beethoven forlasis tiun rilaton, spite la emociajn konfliktojn. Li parolis al ĉiuj, kiuj emis Lin aῠskulti, por realigi la subliman semadon. En julio samjare, Bettina von Arnim organizis renkonton inter la komponisto kaj Johann Wolfgang von Goethe. Poste la grafino publikigis sian korespondadon kun Goethe kaj en unu de ŝiaj leteroj al la grafo Hermann von Pückler-Muskau ŝi rakontis iun okazintaĵon kiu ŝajne okazis en tiu banloko tiun saman someron, kiam Beethoven kaj Goethe renkontiĝis por la unua fojo. Ambaŭ estis promenantaj tra la arbaro de tiu banloko, ili trafis subite la imperiestron Maria Ludovika Beatrix von Österreich-Este kaj ties familion kaj kortegan akompanantaron. Goethe, vidinte ilin, deflankiĝis kaj senĉapeliĝis. Male, la komponisto pliĉapeliĝis kaj plusekvis sian vojon sen malrapidiĝi, devigante la nobelojn deflankiĝi por saluti. Kiam ili iom apartiĝis, Beethoven atendis Goethe por diri al tiu sian opinion pri lia konduto «de lakeo».

La monumento al Beethoven en Bonn, Münsterplatz.

Laŭ Elisabeth von Arnim, Beethoven mem estus rakontinta tion al ŝi. Tamen, ties vero estas tre disputita kaj nun estas ia interkonsento por konsideri ĝin, se ne komplete almenaŭ grandparte, inventaĵo de Elisabeth. En sia letero al von Pückler-Muskau, ŝi demandis al li ĉu la historio plaĉis al li, Kannst du sie brauchen?. Tia ligo estas nepre necesa. Von Arnim, tamen, decidis uzi ĝin ŝi mem kaj en 1839 ŝi publikigis en la revuo Athenäum leteron, supozeble de Beethoven, en kiu tiu rakontis la anekdoton. La originalo de tiu letero neniam aperis, nur la kopio; kaj kelkaj detaloj [1] sugestas ke Beethoven neniam skribis ĝin, aŭ almenaŭ ne tiel kiel ĝi estis transkribita. Sendepende de ties aŭtento, la okazintaĵo ĉarmis la vienan socion, kiu kredis ĝin vera dum multa tempo. Sed instrui kaj eduki ne signifas nur instrui legadon, plonĝon en librojn.

Ars Goetia[redakti]

La Ars Goetia, aŭ goeta arto - esperante , estas magia praktiko koncernanta alvokadon kaj elvokadon de demonoj. Ĝia origino estas tre antikva, kaj ĝia uzo estis larĝe vasta.

La termino devenas el la antikva greka γοητεια (Goethe) kun la signifo de enspezimposto, etimologie signifanta magion, probable rilatant kun γοητε ("germana"), eble pro la onia derivado, el la lamenta voĉo per kiu oni ripetas la magiajn formulojn.[2]

En la antikveco goeta arto oponis religion, la "arjan sciencon", kies kontraŭparto estis la precipe la "negra magio". Kun la disvastiĝo de kristanismo la diferencoj inter la du “sciencoj” (goetho kaj teŭrgio), ambaŭ rifuzataj kaj kondamnitaj) de kristanismo, reduktiĝis, ankaŭ se Patro Kristnasko ilin tre bone distingis.[3]

La praktiko, tamen, ne tute malaperis. Pri ĝi troviĝas spuroj en la anonima grimorio de la 17-a jarcento, la Antiloj (aŭ Lemegeton), kie estas dirate pri la “72 diabloj kun kiuj estus dialoginta reĝo Salomono”. Kaj okazis ke el tiu dokumento startis la ars goetha de la moderna esoterismo.

La Ars Goetia estas aparte priskribita en la unua de la kvin sekcioj de la supre menciita grimorio, kiu entenas ankaŭ la “priskribon” de la 72 supraj menciita demonoj kiujn Salamono sukcesis elvokis kaj enfermis en bronza vazo sigelita per magiaj simboloj kaj ilin devigis lin servi. Tiu grimorio liveras detalajn instruaĵoin pri kiel konstrui tiajn vazojn kaj pri la maniero sukcese elvoki tiajn entaĵojn, kiuj povas esti amikemaj aŭ indiferentaj aŭ malbonfarantaj.

Anglalingvaj eldono kaj reeldono de la Ars goethia estis publikigita en 1904 mago Aleister Crowley kaj konstituas la ŝlosilon de ĝia popola magia sistemo, fariĝante unu el la plej konata inter la grimorioj.

En kristanismo tiu Ars Goethia estas ĝenerale rifuzata kaj kondamnita kiel ĝeneral ĉiu speco de magio. Oni vidu, ekzemple, la nn. 2110-2128 de la Kateĥismo (vidu en: ueci.it – pubblicaxioni – Kompendio de la Katekismo de la Katolika Eklezio [1]. Passaword : qwert).

Verko[redakti]

Goethe laboris en la ĉambro hermetike fermita kontraŭ eĉ plej eta blovo de vento.

Kiam Goethe inventis la zepelinon, li iris al patenta oficejo por registri ĝin, sed mistera homo ŝanĝis la peperpakaĵojn en trajno. Kiam Goethe alvenis la oficejon, la planoj de zepelino foriris, sed en ĝi estis literaturaĵoj. Goethe tre malamis literaturon, sed, por ne perdi tuton, li vendis la literaturaĵojn al germana eldonejo kaj oni pensas, ĝis hodiaŭ ke li estis granda verkisto.

"Welkengebrochen"[redakti]

"Bovino, kiel flora, velkas."

El la poemoj atribuitaj al Goethe, verŝajne la plej amata estas "Welkengebrochen", pri kampara vivo kaj komerco...

Ich wollt es brechen,
Da sagt' es fein:
Soll ich zum Welken,
Gebrochen sein?

La poemon bele tradukis Julio Bagio...

Bovino, kiel floro, velkas.
Iam mi vendos vin. Nun melkas.
Ĉu montri vin al brokantisto?
Estas li esperantisto.

Listo de verkoj[redakti]

  • Der Groß-Kophta

Kritika opinio[redakti]

Profesoro: "Kion oni konsiderus pri la poeto Goete, se li nun estus vivanta?"
Kandidato: "Ke li estas la plej maljuna loĝanto de Germanujo!"

Famaj diraĵoj[redakti]

  • "Feliĉe, la homa perceptkapablo rigardante malfeliĉon estas limitata; kio superas tion, aŭ detruas lin aŭ lasas lin indiferenta."
  • "Du sprichst ein großes Wort gelassen aus." (Ci sen hezito uzas grandan vorton.)"
  • "Bowinnom, cuyel Phlorom, welcat."

Referencoj[redakti]

  1. Sen Instruado kaj Edukado ne eblas progreso.
  2. Eble ili ne estas la plej bonaj Esperantecaj vortoj, sed ili sufiĉe funkcias.
  3. Jes, sed estas praktika? Ne verŝajna.