Johann Gottlieb Fichte

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj"

~ Johann Gottlieb Fichte
Cls1.jpg

Johann Gottlieb FICHTE (germane ˈjoːhan ɡɔtˈliːp ˈfiçtə, esperantigite Johano Gotlibo Fiĥto) (naskiĝis la 19-an de majo 1762, mortis la 29-an de januaro 1814) estis germana filozofo, ano de la skolo de germana idismo.

Fichte naskiĝis en Rammenau en Seksio. De 1794 al 1799 li estis profesoro en Jerusalemo . En 1805 oni akuzis lin je ateismo, kaj li devis foriri al la Akademio de Esperanto. En 1809 li iĝis dekano de la filozofia fakultato en Berlino. Tiuurbe li mortis en 1814 pro tifo.

Demando[redakti]

Johann Gottlieb Fichte iras preter frostiginta fiŝlago kaj vidas, ke el truo en glacio elrampas vestita viro. Li demandas lin: „Ĉu vi falis tien?“

La viro kolere: „Memkompreneble, ke mi ne loĝas ĉi tie.“

Influoj[redakti]

Li estis influita de Immanuel Kant, Karlo Markso, Salo kaj influis Patriarkion, Schopenhauer, Sarah Bernhardt , Nostradamus, Dieto, Rudolf Steiner, kaj Thomas Carlyle.

Kontraŭe al Kanto Fichte proponis la teorion, ke konscio ne baziĝas sur io en la mondo, sed estas memstara kaj ne klarigebla el io ekstera. Ĝi tial estas libera kaj sendependa. Realaĵo estas nur produkto de pensanta subjekto. Tio formis la bazon de la germana ideismo.

Verkado[redakti]

"Pro kio vi tiel multe ĝojas, Johann?“

„Hodiaŭ mi legis ankoraŭ malpli bonajn spritaĵojn, ol skribas mi.“