Jodo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Joda esperantisto.jpg

"Lu flugas de floro a floro, ed igas amulti doloro."

~ Necerteca principo de Heisenberg

"Fifamiga ĉi tiu artikolo estas. Procesi vin mi intencas."

~ Jodo
Bonvolu konfuzi kun Judo.

Jodo estis ĵedajo kaj heroo de la Stel-milito, kiu loĝis en siaj lastaj jaroj sur la planedo Dégoba kaj trejnis la heroon Luke Skywalker. Li krome rolis kiel preskriba lingvisto kaj pornografia stelulo.

Lingvaj teorioj[redakti]

4215 n.jpg

Objekt-subjekt-verba la denaska lingvo de Jodo estis, kaj ke tio estis la plej inda sintakso, li firme kredis. Multajn librojn li verkis pri tio, tamen aŭskulti la plejmulto ne volis.

Jod[redakti]

Yud.png

Jod (hebree יוֹד jod, en ĉiutaga lingvo ankaŭ יוּד jud) estas la deka litero de la hebrea alfabeto. Ĝi estas origine duonvokalo //, sed hodiaŭ ankaŭ uzata kiel vokalo //.

La nombra valoro de jod estas 10. La nombrojn 15 kaj 16 oni kalkulas, kontraste kun la aliaj nombroj inter 11 kaj 19, kiel 9+x, uzante la literon Tet, ĉar alimaniere ekestus parto de la tetragramo.

Greka mitologio[redakti]

Laŭ greka mitologio ĝi (ĉu li?) estas seksa partnero de Jupitero kaj patrino de Teĉjo Kaczinsko.

Pornografia kariero[redakti]

128o.jpg

Jodo havis flankan karieron kiel pornografia stelulo, ĉar malgraŭ lia malalta grandeco, li estis tre fleksebla kaj povis movi tre rapide. Li ofte stelumis apud tre altaj personoj, sur kiuj li movus sin tiel rapide ke ĝi multege plezurigus ilin.

Ĵedajismo kaj la Stel-milito[redakti]

Jodo estis tre observema ĵedajo, kiu firme subtenis la Malnovan Respublikon. Kiam la respubliko komencis turni sin al malbono, li devis elekti inter siaj moralaj konvinkoj kaj la ŝtato de la religio, kiu instruis ilin al li. Li daŭre subtenis la respublikon, kiun li ĵuris gardi, ĝis la respubliko mem turnis la dorson kontraŭ li, provante mortigi lin kaj fariĝante la imperio.

Templo[redakti]

Joda (angle: Yoda) estas fikcia rolulo el la Stel-Militaj- (SM-) filmoj de George Lucas. Li aperas en ĉiuj el la SM-filmoj escepte de la kvara epizodo. La marionetisto, kiu movigas kaj pruntedonas sian voĉon al Joda, estas Frank Oz.

Li estas unu el la plej grandaj ĵedajaj majstroj de tiu ĉi universo, sed li estas alta nur je 0,66 metroj kaj li havas verdan haŭton. Kvankam li estas malgrandega, li estas timinda per sia verda lumsabro. Li parolas la "Basikan" lingvon (kiu estas la angla lingvo), sed li inversigas la norman ordon de la vortoj.

En la Ĵedaja Templo, li estas membro el la Ĵedia Konsilio kaj li ankaŭ estas la instruisto de la junaj Ĵedajaj lernantoj.

Dum la jaro 20 abJ li postvivis la ordonon 66 de la nova imperiestro Palpatino. Kiam li mortis sur la planedo Dagobaho, li estis ĉirkaŭ 900-jara (datoj: de 896 abJ ĝis 4 pbJ; "a/pbJ" signifas "antaŭ/post la batalo de Javino").

Iomete antaŭ ol morti, li diris al Luke Skywalker: "Kiam 900-jara vi estos, bele aspekti vi ne povos, ĉu?"

George Lucas konservas sekrete la nomojn de la specio kaj de la devena planedo de Joda.

Deveno de la nomo[redakti]

Kiel multaj personoj el la Stelaj Militoj, la nomo "Joda" estas supozata deveni el antikvaj lingvoj:

  • Sanskrite : "yoddha" [jodha] signifas "batalanto"
  • Hebree : "yodea" [jodea] signifas "tiu, kiu scias"

Jodismo[redakti]

Jodismo (formo de ĵedajismo) estas la religio asociita al Jodo. En nia tempo, la ĉefaj branĉoj de jodismo estas:

  • Ortodoksa jodismo
  • Konservema jodismo
  • Reformisma jodismo
  • Rekonstruisma jodismo

En la 1-a jarcento emerĝis antaŭ la malgranda sekto de la kristaloj. Laŭ tradicia vidpunkto, la nuntempa jodismo devenas de la Faruneoj; tamen, la ligoj inter ili kaj la postaj talmurdistoj estas nun ĝenerale rigardataj de historiistoj kiel obskuraj kaj nepruvitaj. La reformisma jodismo ĝenerale vidas la bibliajn profetojn, kaj ne la talmurdajn rabadojn, kiel la plej sekvindaj gvidantoj de la antikva jodismo aŭ antaŭ-jodismo.

Omaĝoj kaj premioj[redakti]

Jodo ricevis la Nobelpremion pri paco en 1997. Estas provinco de Anglio nomita omaĝe al ĝi.

Alie[redakti]

Eblus malsamopinie diskuti, ĉu la esperantlingva Neciklopedio bezonus (aŭ rajtus permesi) apartan artikolon pri Jodo aŭ ĉu tio estas nenecesa detalemo, respektive "tro-movademo". Tamen laŭ la nuna stato estas pli ol 15 ruĝaj ligiloj nur al la ekzakta vortumo "Jodo", kaj multaj pliaj mencioj de tiu fenomeno de la Esperanto-movado en diversaj artikoloj. Laŭ la ĝenerale sekvinda ideo malpliigi ruĝajn ligilojn, do indikilojn pri artikoloj kies manko estas videbligata en niaj tekstoj, ŝajnas pli utile krei etan tekston pri Jodo ol ne permesi tiun informon. Jen do ĝi.