Jevgenij Gaŭs

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg
Jevgenij.jpg

"Kiu garantias, trankvilon ne scias"

~ Zamenhof pri Gaŭs

"Ne ĉiuj Litvanoj estas Litovoj"

~ Edmond Privat pri Gaŭs

"Mentir es fasili, mo mentir nur uni-foy es multim desfasil"

~ James Chandler

Jevgenij GAUS, Ministro pri Pigreco, Nenifarado kaj Enuo (naskiĝis la 5-an de marto 1978 en Kaunas, Litovio), estas iu el la plej grandaj matematikistoj de ĉiam, itala futbalisto kaj litova esperantisto, iama aktivulo de la Litova Esperantista Junulara Ligo kaj estrarano de TEJO, nuna estrarano de [email protected] (ekde 2007).

Vere, Li naskiĝis en Rusio, sed estis rabita de litovaj spionoj, pro sia grandaj supernaturaj povoj. Post, li legis pri esoterismo kaj vojaĝis tra multaj landoj. En Londono, kiam 20-jaraĝa, li vidis la Majstron, kiun li rekonis pro siaj sonĝoj kaj vidoj. Li konkeris kaj okupis Ĉilion dum 16 jaroj. En Tibeto, li vidis denove la Majstron. En Kairo, li fondis Societon Spiritan, kie li praktikis la instruadojn de Allan Kardec. Liaj libroj pli gravaj estas "Iziso senkovrotuko" kaj "Sekreta Doktrino", en kiu li skribas pri kosmogenezo (origino kaj evolucio de la Universo) kaj homogenezo (homa evolucio).

Verkado[redakti]

Gaŭs sidas ĉe la skribotablo kaj ekskribas la verkon de sia vivo. Per grandaj belformaj literoj li skribas la titolon: *** "Miaj dek paŝoj al sukceso" ***

Li pripensas kelkajn sekundojn, kaj skribas:

  • "Numero 1": "Ĉiam finu tion kion vi komencas."

Li relegas tion kun kontentego. Kaj tiam li ekstaras kaj foriras de la skribotablo, dirante: Sufiĉas por hodiaŭ.

Matematiko[redakti]

Jevgenij Gaŭs en sia verko pri movo de planedoj kalkulis volumenon de partoj de elipso. Li fondis sian metodon laŭ imago de areo kiel sumo de segmentoj, kiu principe estis metodo de integralo.