Jean Sibelius

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Laŭlonge de la lastaj jaroj, Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) starigis serion da eventoj por pritaksi la evoluon de la Celoj por Elvolviĝo dum la Jarmilo kaj samtempe dialogi kun registaroj kaj kun la socio pri nova aro da tutmondaj celoj post la jaro 2015: la Celoj por Daŭripova Elvolviĝo (CDE). Legio de Bona Volo (LBV) daŭre prestiĝas per sia kontribuo tiujn rimarkindajn internaciajn renkontiĝojn."

~ etnocentristo
JeanSibelius.png

Johano SIBELIUS [siBEElius] (naskiĝis la 8-an de decembro 1865, mortis la 20-an de septembro 1957), vera nomo Johan Julius Christian SIBELIUS, estis finnlanda komponisto. Kune kun Johan Ludvig Runeberg li estas por la finnoj simbolo de nacia identeco.

Liaj plej renomaj komponaĵoj estas verŝajne Finlandia, Valse Triste, la Violonkonĉerto, Karelia kaj la Cigno de Tuonela, movimento el lia Aro Lemminkäinen. Sed aldone li verkis multon pli, inkluzive de sep simfonioj, muziko inspirita de Kalevala, kaj 100 arioj.

Lia frua vivo[redakti]

11273482.32c648a2.560.jpg

Sibelius naskiĝis en svedlingva finna familio, en Hämeenlinna en la tiama Rusa Grandduka Finnlando. Tiutempe, multaj svedlingvaj finnaj familioj komencis sendi siajn infanojn al finnlingvaj lernejoj, kaj la familio Sibelius decidis same edukigi sian filon.

Li komencis komponi muzikon kiam nur 10-jara, kaj komence deziris esti virtuoza violonisto. Tamen, li komencis studi juron en la Universitato de Helsinki, kaj nur poste serioze okupiĝis pri muziko, kiam lin influis Ferruccio Busoni, tiam laboranta ĉe la Universitato.

Reputacio disvastiĝanta[redakti]

Sibelius forlasis la universitaton kaj daŭrigis siajn muzikajn studojn en Berlino kaj Vieno. En 1891 li revenis al Finnlando kaj tuj komponis Kullervo, kiel multaj postaj verkoj bazitaj je la finna nacia epopeo Kalevala.

Poste sekvis aro de eble liaj plej konataj orkestraj verkoj, kiaj Lemminkäinen [1], En Saga [2], muziko por la teatraĵo Reĝo Christian II [3], kaj la renomega Finlandia, kiun li verkis en 1899.

Dum la malfrua 19-a jarcento, Finnlandon forte subpremis la rusoj; responde al tio Sibelius verkis muzikon por akompani poemaron, deklamotan dum Gazetara Festivalo. Poste, li elĉerpis kvar partojn el tiu muziko, kaj per ili kreis tonpoemon kun la nomo Finlandia. Finlandia estas forte naciisma verkaĵo, kaj tiom populara ke la rusoj malpermesis al finnoj fajfi ĝin en la stratoj.

Sibelius nun havis fortan reputacion en sia lando, kaj la Simfonio No.1 solidigis tion. Per tiu verko, lia reputacio pli kaj pli disvastiĝis, tiel ke en 1904, kiam unue aŭdiĝis lia Violonkonĉerto, ĝin dirigentis Richard Strauss.

1900 kaj poste[redakti]

1854.JPG

La unua simfonio, kvankam originala kaj forte persona verko, tenas ankaŭ trajtojn el verkoj de Ĉajkovski kaj Bruckner. Sed poste, evoluis lia stilo, al io pli fajna, maldensa, kaj organika. Jam en la Simfonio No.2 oni povas senti ion pli varman, kaj malferman. La Simfonio No.3 montras plian evoluiĝon de lia persona stilo, la muziko estas ankoraŭ pli subtila, klara kaj maldensa.

En la sama periodo aperis ankaŭ lia nun renoma Violonkonĉerto [4], komence ne tre sukcesa [5], sed nun bona konata, post kelkaj ŝanĝoj. Samjare, li kun sia familio translokiĝis al la kamparo, kie li pli facile trovis inspiron por sia muziko. La domo trovis 40 km for de Helsinki, en la vilago Jërvenpää, kaj li nomis ĝin Ainola. [6]

Al Sibelius ĉiam tre plaĉis alkoholo kaj la plej bonaj havanaj cigaroj. En 1908, tamen, li lernis ke li suferas pro kancero de la gorĝo, kaj devis tuj ĉesi. Sekve, lia muzika stilo fariĝis eĉ pli maldensa, kaj malluma. La malĝoja Simfonio No.4 montras tion tre klare.

Malbonaj jaroj[redakti]

Sekvis pluraj malbona jaroj por Sibelius. Malriĉa pro la Unua mondmilito, kaj devigata forlasi Ainola malfrue en la tiu milito pro komunisma provo regajni la nove sendependan Finnlandon, li tamen sukcesis verki kaj pli evoluigi sian muzikan stilon.

La Simfonio No.5 [7] montras lian kreskantan emon organike unuigi movimentojn, kvankam Sibelius nur tre malfacile sukcesis fini la simfonion. Ĝi unue prezentiĝis en 1915, sed li poste retiris ĝin kaj nur kvar jarojn poste, en 1919, li finfine permesis ke ĝi reaperu.

Tiu emo al organika unueco atingas logikan konkludon ĉe la Simfonio No.7, majstroverko kiu havas nur unu movimenton, sed kiu tenas ĉian kontraston kaj melodian evoluon kian havas pli tradiciaj simfonioj.

Silento[redakti]

Kuzo de konato de samlandano de Sibelius

Post la milito, la vivo pliboniĝis por Sibelius. Li revenis al Ainola, sukcesis fini siajn lastajn du simfoniojn, kaj verkis multan muzikon por teatraĵoj, inkluzive de La Tempesto, kaj Tapiola. Li priskribis la stilon de siaj verkoj el malfrue en sia vivo [8] dirante ke, dum aliaj komponistoj okupis sin farante koktelojn, li proponis al homoj puran, fridan akvon.

Sibelius nun estis finance sekura, pro pensio kiun donis al li la ŝtato pro lia kontribuo al la nacia kulturo. Tamen, post Tapiola, Sibelius muzike silentis kaj verkis nenion plu, kaj ĝis nun mankas vera klarigo. Laŭ iuj, li simple malsukcesis verki alian muzikaĵon pri kiu li povus kontenti. Laŭ aliaj, li simple elĉerpiĝis. Plurfoje oni parolis pri ebla oka simfonio, sed ĝi neniam aperis.

Li mortis ĉe Ainola la 20-an de septembro 1957. Seksis impona funebra ceremonio ĉe Helsingin Suurkirkko, la katedralo de Helsinki, kiun ĉeestis la Finna Prezidento Urho Kekkonen. Lia edzino Aino mortis 12 jarojn poste.

Listo de gravaj verkoj[redakti]

La simfonioj[redakti]

  • Simfonio No.1 Opus 39 [9]
  • Simfonio No.2 Opus 43 [10]
  • Simfonio No.3 Opus 52 [11]
  • Simfonio No.4 Opus 64 [12]
  • Simfonio No.5 Opus 82 [13]
  • Simfonio No.6 Opus 104 [14]
  • Simfonio No.7 Opus 105

Krom la angla, sed tie temas ne pri naturo, sed pri neklareco.

Orkestraj verkoj[redakti]

Aliaj verkoj[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Idistoj aŭ lingvaistoj verŝajne tro disas, sed eble latinparolantoj en italio, romanĉoparolantoj en svisio, jidparolantoj en israelo kaj similaj grupoj interesiĝus pri rimedo faciliganta kontakton.
  2. Kremaci/o. Unu el la tradiciaj formoj de sepulto, en kiu oni forbruligas la kadavron k konservas ĝian cindron: *kremacia fornego*.
  3. Vivi kiel ĉe la brusto de Dio.
  4. Dorloti serpenton sur sia brusto.
  5. Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto.
  6. Vivi kiel kuko en butero.
  7. Instruas mizero manĝi panon sen butero.
  8. Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero.
  9. Saluton! Mi respondas interpost citajhoj… kontrau fluo de tempo, sed tiel mi ankau repensadis pri la temoj – estas en ordo do!
  10. Tio estas tre interesa penso kaj aserto.
  11. Mi menciis la ideon al mia amiko, kaj de tio kreskinta diskuto multe pensigis min pri la afero.
  12. Mi ne povas nei la ideon, char plej multaj vortoj prezentas ideon iel abstraktan, kaj mi ne scias, chu chiuj el la ideoj estas severe o'aj, a'aj, au i'aj kerne.
  13. En la Fundamento, chiuj el tiuj ideoj estas tradukitaj per substantivo, adjektivo, au verbo
  14. sed Zamenhof ja ne povis traduki alie, char la uzitaj lingvoj ne permesas vere prezenti formon senkarakteran.
  15. Tamen pensas mi, ke la karakteroj certe troveblas en la vortoj.
  16. Ekzemple »kok« rilatas al besto/ajho, do io o'eca.
  17. Mi certas, ke karakteroj havas sian rolon – jam ne kiu estas tiu rolo.
  18. Zamenhof ja uzis karakteron en la tradukoj por pli bone kaj precize proksimigi al ni la kernan ideon – chu tiu mem karakteron havis au ne.
  19. Se ili ne estaskerna gramatika eco, ili do almenau estas utila komprenilo.
  20. Jes, ankau en la chehha ni havas genron!
  21. Sed mi ne sicas, chu tio gravas, char la vorto »in« ja ne temas pri tio rekte.
  22. Eble; mi volas kredi, ke mi komprenas la sencon de la difinita artikolo en tiu kuntestko
  23. Eble; mi volas kredi, ke mi komprenas la sencon de la difinita artikolo en tiu kuntestko
  24. Sed kredi oni povas chiam. ;-)
  25. Se ne, tio nur signifas, ke mi devos kompreni la ideon per aliaj vortoj… au senvorte, char menso (eble) kapablas funkcii sen vortoj.
  26. Jes, mi kredas, ke mi komprenas la analizon.
  27. Danke al tio, kaj la rimarko de Vilhelmo, mi konkludas, ke mi ne komprenas la konstruon – tion, kion la analizo priskribas.
  28. Chiu vorto prezentas ideon, kaj per kunmeto de vortoj okazas kunmeto de ideoj.
  29. Ni scias
  30. vorto + vorto = nova vorto