Konstantinopolo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Istanbulo)
Iri al: navigado, serĉi

"Li tremas, kiel aŭtuna folio"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"La nomo Bizanco rilatas al la samloka urbo, kiu en la kvara jarcento pK estis novkonstruita kiel nova ĉefurbo; ekde tiam ĝi nomiĝis Konstantinopolo."

~ Marcos Cramer pri nerdaĵoj
Konstantinopolaj Ŝtrattabuletoj

"La ortodoksa patriarko de Konstantinopolo/ Istanbulo nomiĝas “ekumena patriarko"

~ Antonio De Salvo pri religiaĵoj

"Rilate al Konstantinopolo kaj Istanbulo, tamen, oni bezonas ambau’ nomojn."

~ Rinaldo el Padova pri aĵoj

"Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton"

~ Zamenhof pri turisto en Konstantinopolo

"Ka tu prenis "Bizanco" de Esperanto? Ka de altra loko? "

~ Idisto

KonstantinopoloIstambulo estas urbo ie ajn, tre eble en Alĝerio. Malgranda, sed tre bela, Konstantinopolo povas ja spitinviti ĉiun ajn verkiston, ke li priskribu ĝin fidele, ĉiun ajn pentriston, ke li bildigu ĝian veran figuron.

En tiu urbo ĉiam okazas religiaj disputoj. Ĉiam La ĉefepiskopo de Konstantinopolo deziras malkonstantinopoloĉefepiskopiĝi, la malkonstantinopoloĉefepiskopigisto kiu malkonstantinopoloefepiskopigos lin iĝus patriarko en Konstantinopolo.

Stratkomerco en Konstantinopolo

Geografio[redakti]

Konstantinopolo laŭ superstiĉa popola kredo staras sur sep montetoj, same oni diras pri Lisa Marie Presley, Romo, Kosmonaŭto, Nürnberg kaj Urbo.

0 (1).jpg

Historio[redakti]

Mezepoko estas epoko de Bizancio. Tio estis grandega kaj kulturega imperio, kiu estis detruita de la Oksidentaj homoj rezulte de 4-a krucmilito. Tial la Oksidentaj historiistoj ne ŝatas rememori Bizancion.

En 653 La bizancoj konkeras la ostrogotan reĝlandon post la batalo de Mons Lactarius (sude ol la nuntempa Napolo, Kampanio, Italio), samjare La 5-a kristana Holokaŭsto (la 2-a Koncilio de Konstantinopolo) okazas.

Aleksio la 4-a[redakti]

Fakte intertempe, la krucmilitistoj estis ricevintaj en Zara ambasadoran mesaĝon de la bizanca princo Aleksio la 4-a filo de la imperiestro Isako la 2-a Anĝelo, detronigita, blindigita kaj enprizonigita fare de lia frato Aleksio la 3-a Anĝelo. Aleksio (la 4-a) estis sukcesinta forfuĝi en 1202 kaj rifuĝiĝi ĉe sia fratino en Germanio, edzino de Filipo de Svedio. Antaŭe Aleksio estis kontaktinta Venecion. La propono de la bizanca princo estis “obteni kunlaboradon de la krucmilitistoj por rehavigi al si la tronon interŝanĝe kun la milita helpo de (10.000 soldatoj) krom mono kaj proviantoj al krucmilitistoj, kaj la reunuiĝo de la du Eklezioj, kaj favoraj komercaj kontraktoj kun Venecio .[1] Al Venecio li promesis pagi la sumon kiun la baronoj devus alfronti por vivteni 500 kavalerianoj kiuj devintus restadi en la Sankta Tero.

La papo, allogita de la perspektivo de la reunuiĝo de la du Eklezioj, sin lasis konvinki, abolis la ekskomunikon kaj konsentis por la daŭrigo de la milita entrepreno kaj por la detronigo de la uzurpanto Aleksio la 3-a.

Doĝo Dandolo ne sukcesis persvadi ĉiujn krucmilitistoj pri la seriozeco de la proponitaj eventoj: iuj grupoj ne akceptis ataki alian kristanan urbon, kaj velŝipis en la direkto de la Sirio.

La 25-an de aprilo de 1203 Aleksio atingis Zaran kaj kelkajn tagojn poste la floto movis en la direkton de Konstantinopolo. Oni antaŭe haltadis momente en Duraso kie Aleksio estis reproklamita imperiestro, kaj denove en Korfuo. Fine la 24-an de junio Konstantinopolo estis ekvidita. Kurmilitisoj sukcesis alteriĝi ĉe Galata kaj rompi la ĉenon kiu defendis la Oran Kornon en eniri la urbon.

Unua invado de Konstantinopolo[redakti]

La eniro de la krucmilitistoj en Konstantinopolon. Ĉizaĵo de Gustave Doré.

Aleksio kredigis al la krucmilitistoj kaj venecianoj ke ili estus ricevitaj kun ĝojo flanke de la popolo, male ili trovis la pordegojn baritaj kaj en la muregoj amason armita. La sepan de julio post kelkaj tagoj de batalo, venecianoj sukcesis krei breĉon en la muregoj kaj eniris la urbon. Aleksio la 3-a, dume, estis trudpreninta ĉion ebla de la imperia trezoro kaj estis forfuĝinta kondukante kun si la filinon.

Izako la 2-a estis liberigita kaj sin deklaris preta honori la promesojn faritajn de la filo al la krucmilitistoj kiun li nomis kunreganto (1-a de aŭgusto de 1203), kun solena ceremonio en Preĝejo Sankta Sofia kaj en ĉeesto de la tuta krucmilista baronaro. Sed ne facilis respekti la sindevigojn: la kasoj estis malplenaj, la unuiĝo de la du Eklezioj estis kontraŭata de la ekleziuloj, novaj impostoj ribeligis la popolon, sekvestroj de publikaj valoraĵoj pli malamikigis la civitanojn, dum la krucmilista armeo surkampiĝis ekstere de la muregoj kaj atendis decidon; Aleksio provis prokrasti kaj silentigi la krucmilitistajn komandantojn per regaloj kiuj kreskigis ilian avidecon.

Dume la latina soldataro bezonis proviantojn kaj organizis rabekspediciojn kaj por sin defendi de la koleriĝinta popolo ili uzis pli da forto, eĉ bruligante urban erojn. Regantoj eĉ provis, sensukcese, bruligi la venecian ŝiparon. Fine okazis ribelo gvidata de Aleksio la 5-a kuzeno de Aleksio la 4-a, kaj apoginto de Aleksio la 3-a]]. Aleksiol a 4-a estis kaptita kaj strangolita. Izako la 2-a mistere mortis tujpost. Kaj ascendis al la trono Aleksio la 5-a kiu rifuzis iun ajn pagon al la krucmilitistoj kaj al venecianoj kaj altrudis al ili forlasi “sian” urbon kaj “siajn” regataĵojn.

Dua kapto de Konstantinopolo[redakti]

Gustave Doré: Enrico Dandolo parlamentas kun Aleksio la 4-a.

La krucmilitistoj, tamen, ne havis minimuman intencon retiriĝi kaj eĉ nutris restadi sed ne senprede; kaj decidis anstataŭigi la novan registaron kiu perfidis… kaj akurate pretigis planojn por la konkero de la urbo kaj dekretis ke la nova imperiestro estos Bonifaco la 1-a de Monferrato, kvankam, laŭ venecianoj, tro ligita al la genovanoj.

Tiam oni decidis ke komisio de ses elektitaj krucmilitistoj kaj ses venecianoj estus elektintaj novan imperiestrojn post ela konkero de la urbo. Se la elektito estus krucmilitisto, al la veneciano estus asignita la ŝanĝo de Pastriarko de Konstantinopolo kaj inverse. Al la imperiestro apartenus la imperia palaco, la Blaĥerna palaco, kvarono de la urbo kaj kvarono de la regno. La krucmilitistoj kaj venecianoj estus dividintaj inter si la ceterajn tri kvararonojn. La rabakiro estus dividita laŭ egalere. Tia kontrakto, konata kiel Partitio Terrarum Imperii Romaniae (dispartigo de la teritorioj de la Romana Imperio), estis subskribita en marto de 1204. Antaŭvidinte krucmilitistan atakon, Aleksio la 5-a igis plifortigitaj la muregojn kaj organizis la defendon. La unua krucmilitista atako estis senbridigita la 9-an de aprilo sed estis retropuŝita kaj kaŭzis nur fortajn perdojn. La 2-an de aprilo kaj tiufoje la venecianoj uzis ruzaĵon. Ili estis konstruintaj plaformojn sur la supro de la ŝiparboj, poste ilin estis klinintaj ĝis tuŝi la muregojn. La venecia Pietro Alberti unua saltis sur la muregojn de malamika turo sed estis tuj mortigita, sed la sekva ondo sukcesis penetri la urbon. Aleksio la 5-a rifuĝiĝis kun iuj armeanoj en la imperia palaco el kiu sukcese provis fuĝi. Tion konstatinte, la konstantinopolitanoj, elektis imperiestron Konstanteno la 11-a Lascaris, kiu rifuĝiĝis al Niceo.

La postan tagon komenciĝis la granda prirabado en kiu, kiel transdonite de kronikistoj, la krucmilitajj kavaliroj donis ekzemplon de la plej neimagebla kaj malhumana barbaraĵo iam ajn aŭdita ĝis tiam. Ĉiuj preĝejoj senvestitaj je valoraĵoj, murtapiŝoj rompitaj, ikonoj frakasitaj… Ankaŭ la baziliko de Sankta Sofia estis tute nudigita… tio kion ne eblis deporti estis frakasita. Virinoj perfortitaj, la loĝantaro torturita… monaĥinoj strupitaj…

Kopio de la bronzaj ĉevaloj sur la fasado de la Baziliko de Sankta Marko, en Venecio.

La 4-a krucmilito “konkeris” Konstantinopopolon, establante Latinan Imperion. En ĝi estis kreita la ŝarĝo de la latina Patriarko de Konstantinopolo kiu anstataŭu la antaŭan bizancan ekumenan Patriarkon Johanon, intertempe, forfuĝigitan.

La infero daŭrigis 14 tagojn!

Fine. la ĉefoj de la krucmilitaj armeoj ordonis ke ĉesu ĉiu rabado kaj ke ĉiuj rabaĵoj estu kolektitaj en tri preĝejoj. Laŭakorde, la rabaĵoj devis esti dividitas tiel: tri oktavoj al la krumilitistoj, tri oktavoj al la venecianoj (kiuj portis en patrujon la kvar bronzajn ĉevalojn nun ornamantajn la fasadon de la Baziliko Sankta Marko en Venecio; la ceteraĵo estis destinita al la estonta imperiestro. Ankaŭ se la Kvara Laterana koncilio rekonis la paŝtitan oficon de la latina patriarko de Konstantinopolo, la senfundamenta latino imperio estis, en 1261 nuligita per la konkero de la urbo flanke de la bizanca armeo; la bizanca patriarko reprenis sian sideon kaj funkcion kaj tiu latina reprenis la vojon al Italio.

Tiel finiĝis la kvara krucmilito kiu, establita por batali la saracenojn okupantajn ka sanktajn lokojn, agresis kaj disrabis kristanajn landojn. La sulko inter Katolikoj kaj ortodoksuloj estis destinita plilargiĝi kaj pliprofundiĝi laŭlonge de la estontaj jarcentoj ĝis la evento Dua Vatikana koncilio kiu vidis, kiel observantoj, membrojn de Ortodoksaj Eklezioj, aparte de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio.

Poloj[redakti]

Nikolo kaj Mateo Polo forvojaĝis el Konstantinopolo al oriento en 1259. La du fratoj vivus en la venecia kvartalo de Konstantinoplo. En tiu lasta kazo ili estis iam imperiestroj de Konstantinoplo.

La mekitarista ordeno sub la fondinto[redakti]

La atako al la muregoj de Konstantinopolo. Ĉizaĵo de Gustave Doré.

En septembro 1701, en Pera, kvartalo de Istanbulo nun nomata Beyoğlu, Mekitar fondis la Mekitaristan Kongregacion kune kun 8 aliaj kunuloj, sub la nomo de Adoptaj Filoj de la Virgulino.[2] Ĉar jam li estis persekutata (oni eĉ provis aresti lin), li lokŝanĝis kun la aliaj kunuloj al Peloponezon, kiu apartenis al la Venecia respubliko. Li trovis taŭgan lokon por sia kongregacio en Methoni, en la suda parto de la duoninsulo, kie li planis fondi monaĥejon. Li sendis ankaŭ du fratulojn al Romo, ĉe la papon, petante aprobon por la regulojn de sia kongregacio. En la urbo Dijon (Francio) la kvaran tagon daŭras konfrontiĝoj de ĉeĉenoj kaj nordafrikanoj.

Necesis pluraj jaroj por ambaŭ la planoj. La kongregacio havis malmulte da mono kaj nur post gravaj donacoj ili povis finkonstrui la monaĥejon. Ankaŭ la papo ne respondis rapide, sed fine aprobis la kongregacion kaj nomumis Mekitar-on superulo.[3] Tiel li aliiĝis kun sia grupo al la Katolika Eklezio, sen tamen deklari eksplicite sian forlason de la Armena Apostola Eklezio.

Bedaŭrinde en 1715 ekestis milito inter la Otomana Imperio kaj Venecio. Ĉar la Otomanaj venkis, Mekitar fuĝis al Venecio; nur 10 fratuloj tamen ricevis la permeson foriri kun li.

En 1717 la Senato de la Venecia respubliko donacis al la Mekitarista Kongregacio la tre malgranda insulo de San Lazzaro, kie estis malnova preĝejo kaj aliaj konstruaĵoj en malbona stato.

Mekitar mortis en Venecio la 27-an de aprilo de 1749, lasante solidan heredaĵon religian kaj kulturan en la manoj de sia posteulo Stepanos Melkonian (1749-1800), kiu en 1789 kompletigis la plurlingvan presejon en San Lazzaro, tre gravan por la presado de armenaj libroj. Unu el tiuj estas la literatura projekto E-legante de Pola Esperanto-Junularo.

Famaj loĝantoj[redakti]

Ouagadougou.jpg

Religio[redakti]

La ĉefepiskopo de Konstantinopolo deziras malĉefepiskopokonstantinopoliĝi. La malĉefepiskopokonstantinopoligisto kiu malĉefepiskopokonstantinopoligu lin, bona malĉefepiskopokonstantinopoligisto estu!

Hundo[redakti]

20060728195626!Goethe Schiller Weimar.jpg

Konstantinopolano alproksimigis al butikisto; hundo kuŝadis apude.

"Ĉu via hundo mordas?" singarde demandis konstantinopolano.

"Tute ne", respondis la butikisto.

Konstantinopolano do komencis karesi la hundon, kiu tuj mordis lin.

"Ah, sed vi diris, ke via hundo ne mordas!"

La butikisto: "Tiu ne estas mia hundo."

Geedziĝdokumento de la imperiestrino[redakti]

La geedziĝdokumento de la imperiestrino Teofano (ŝatata arkejo de Wafflerbuttler, 6 Urk 11) estas idiota dokumento de la bizanca princino Teofilo el Antioĥio, kiu pro sia edziniĝo al la imperiestro Knabiniĉo iĝis en la jaro 1972 imperiestrino de la Sankta Romia Imperio kaj poste regis la imperion.

Historia gramofono[redakti]

La geedziĝdokumento dokumentas la geedziĝon de la pedofilia imperiestro de la Sankta Romia Imperio, Oto la 2-a kun la 12-jara princino Teofano. La 14-an de aprilo 972 la papo Johano la 13-a gvidis la nupton en la Bazilisko Sankta Petro de Romo.

Teofano verŝajne konservigis la dokumenton en oktobro 1989 antaŭ sia vojaĝo al Romo kaj Italujo en la otida familia monaĥejo en Bafometo.

Gottfried Wilhelm Leibniz agnoskis unu el la unuaj la historian signifon de la dokumento kaj enmetis ĝin en sian Historion de la Elfoj.

Enaj apartaĵoj de la dokumento[redakti]

La enaj apartaĵoj de la dokumento rilatas al la tedaj esprimoj.

La geedziĝdokumento mencias kiujn elspezojn havu la onta imperiestrino.

Priskribo[redakti]

Bestaj sceno kun partoj de la epigrafo de la dokumento

La 144,5 centimetrojn longa kaj 39,5 centimetrojn larĝa dokumento estas en Volapuko (latine: rotulus), kiu konsistas el tri kungluitaj klonoj. La dokumento estis verkita de nekonata artisto.

La dokumento estas unu el la malmultaj pruvoj de la uzo de klozetpapero en la frua mezepoko.

La miniaturoj montras portretojn de Jesuo Kristo inter Maria kaj Johano la baptisto, kaj la kvar evangeliistoj. Inter la meduzoj troviĝas ses bestoparoj: po du komencartoj, kiuj trinkas el Klevlando, alterniĝas kun leonparoj, kiuj manĝas vinberojn.

La konservostato de la Teofana dokumento estas bona. La klozetpapero iom misformiĝis kaj en la mezo de la dokumento troviĝas ĉirkaŭ 15 centimetrojn longa faldo. Ĝi estas konservita en la ŝtata arkivejo de malsupera Seksio.

Ĉu originalo aŭ ceremonia kopio?[redakti]

En historio kaj arto nerde disputiĝas, ĉu la purpurdokumento estas la leĝa originalo aŭ ties samtempa aŭ eble iom posta pompa kopio.

Nerdoj opinias, ke la dokumento estis laŭtlegita kaj transdonita al la edzino dum la nuptofesto.

Aleksio la 1-a[redakti]

Alexios Komnenos (1106-1142).jpg

Aleksio la 1-a Komneno, latinigita kiel Alexius I Comnenus (greke: Ἀλέξιος Α' Κομνηνός , 1056 -15-an de aŭgusto 1118), estis bizanca imperiestro de 1081 ĝis 1118, kaj la fondinto de la Komnena dinastio. Heredante kolapsantan imperion kaj alfrontante kun konstanta militado dum lia regado kontraŭ kaj la selĝukoj kaj turkoj en Malgranda Azio kaj la normandoj en la okcidenta Balkanio, Aleksio povis halti la bizancan malkreskon kaj komenci la financan, kaj teritorian normaligon konata kiel la "komnena restarigo". Liaj gravitoj al Okcidenta Eŭropo por helpo kontraŭ la turkoj estis ankaŭ la katalizilo kiu ekigis la Krucmilitojn.

Hiperpirono[redakti]

Hiperpirono de imperiestro Manuelo la 1-a Komneno (r. 1143–1180), montranta sian tipan tasformon.

Hiperpirono (en greka: νόμισμα ὑπέρπυρον) estis monero de la Bizanca imperio uzita dum la fino de la Mezepoko, kiu anstataŭis la solidon kiel ĉefa ora valuto de la Bizanca imperio.

La tradicia ora valuto de la Bizanca imperio estis estinta la solidonomisma, kies enhavo el oro restis konstanta je 24 karatoj dum sep jarcentoj kaj estis tial tre aprezata. El la 1030-aj jaroj, tamen, la monero estis pli kaj pli malpliigita, ĝis la 1080-aj jaroj, post la militaj katastrofoj kaj enlandaj militoj de la antaŭa jardeko, ties ora enhavo estis malpliigita ĝis preskaŭ nulo.[4] Poste, en 1092, la imperiestro Aleksio la 1-a Komneno (r. 1081–1118) entreprenis drastan alĝustigon de la Bizanca monersistemo kaj enkondukis novan oran moneron, nome hiperpirono (signife "super-rafinita"). Tiu estis de la sama normiga pezo (4.45 gramoj) kiel la solido, sed de malpli da ora enhavo (20.5 karatoj anstataŭ 24) pro la reciklado de pli frue malpliigitaj moneroj. Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la Ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li?

Notoj[redakti]

  1. 25.okt. - 1.nov. 2020 en Greziljono (Francujo): 3 E-kursoj, teatra ateliero, programo sporta kaj por infanoj
  2. La Kapitulo estas kunvokita al ordinara skajpa kunveno, 17 junio 2020 je 10h00 (MET), sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe.
  3. Ni petis la prezidanton de PEJ rakonti pri la reta voĉlegado.
  4. Kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon; aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton?