Inundo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Tiutempa bildo de la inundo kiu frapis la marbordojn de la Norda Maro de Germanio kaj Danio en Oktobro, 1634.

"Ĉu iu povus klarigi al mi ĉu estis iu urĝa kialo ekuzi la kaŝnomon de la lingvo anstataŭ la veran nomon – Esperanto?"

~ stereotipulo pri Lingvo Internacia
Homoj serĉantaj rifuĝon el inundo en Java, ĉ. 1865–1876.

" Tion la estraro, kun la prezidanto ĉekape, simple ne kapablis kompreni."

~ Trilanda generalo pri Inundo

"Ĝenerale, la homoj moviĝas kiel se ne ekzistus morgaŭa tago. Tiel, ili ne taksas la estontan rezulton de siaj nunaj agoj. Tio estas maltrankviliga, ĉar kiam alvenas la detruaj rezultoj de missemado, tiam la situacio eble estas jam nerealĝustigebla, aŭ eble sekvas grandegaj perdoj."

~ Luiz Gonzaga
Inundo de rojo pro forta musona pluvo kaj alta tajdo en Darvino, Norda Teritorio, Aŭstralio.

"Gravas ke ĉiu (ankaŭ vi) rajtu esprimi sian opinion."

~ Johanesburgano pri Inundo
Inundo en Ĝido, kovrante la straton Reĝo Abdullah en Saudarabio.
Inundo ĉe Key West, Florido, Usono pro la marborda inundo el la Uragano Wilma en Oktobro 2005.
Inundo en strato de Natal, Brazilo, en Aprilo 2013.
Minoraj inundoj en aŭtejo ĉe strato Juniper en Atlanta kristnaske pro ŝtormoj kaŭzitaj de okazaĵoj rilataj al El Nino. La sama El Nino okazigis registritajn altajn akvonivelojn por Januaro en Atlanta.
Subita inundo pro forta pluvo falinta dum mallonga tempoperiodo. Dekstre oni vidas eĉ du virinojn kaptitaj de la inundo sur tegmento de aŭto.
Dekoj da vilaĝoj estis inunditaj kiam pluvo pelis la riverojn de nordokcidenta Bangladeŝo super ties bordoj en komenca Oktobro 2005. Tiu foto de satelito de NASA montranta la Teron kaptis en la supra bildo la inundojn de la riveroj Ghaghat kaj Atrai la 12an de Oktobro, 2005. La malhelbluo de riveroj estas etenda tra la kamapro en la supra bildo de la inundoj kompare al la suba pli normala situacio.

Inundo estas superfluo de akvo pro pluvo, tajdo, aŭ alia fonto, kie amplekso da akvo kovris normale sekan landon. Ĝi ankaŭ povas aludi al la Biblia diluvo, pri kiu oni parolas en aparta artikolo. En multaj sekaj regionoj de la mondo, la grundo ne drenas akvon bone kaj foje nur iom da pluvo troas kaj malhelpas la eblecon de la grundo sorbi la akvon. Kiam pluvo okazas, ĝi iufoje povas kaŭzi subitan inundon de akvo pleniganta sekajn river-fluejojn, konata kiel "subita inundo" aŭ "tuja inundo". Kvankam ĝenerale oni komprenas inundon kiel malprofito al homoj, el ekologia vidpunkto en multaj areoj de la mondo inundoj estas kaj devas esti konsiderataj kiel nepra kaj dezirebla okazaĵo por la vivo de plantoj kaj animaloj [1].

Ĝeneralaĵoj[redakti]

Inundo estas superfluado de akvo kiu mergas teron kiu estas kutime seka [2].[3] La Eŭropa Unio [4] difinas inundon kiel kovro per akvo de tero nenormale kovrita de akvo.[5] En la senco de "fluanta akvo", la vorto povas esti aplikita ankaŭ al la superfluo de la tajdo.

Inundo povas okazi kiel superfluado de akvo el akvejoj, kiaj riverojlagoj, en kiuj la akvo superpintas aŭ rompas digojn, rezulte en la fakto ke iome da tiu akvo foriras el sia kutimaj limoj,[6] aŭ ĝi povas okazi ankaŭ pro akumulado de pluvakvo sur saturita grundo en area inundo. Kiam la grando de lago aŭ alia akvejo varias pro laŭsezonaj ŝanĝoj en precipitaĵo kaj neĝofandado [7], tiuj ŝanĝoj en grando [8] plej malverŝajne estos konsiderataj gravaj inundoj se ili ne inundas propraĵojn aŭ dronigas animalojn.

Inundoj povas okazi ankaŭ en riveroj kiam la flua indico superas la kapablon [9] de la riverujo, partikulare ĉe la areoj de kurboj aŭ meandroj en la akvofluo. Inundoj ofte kaŭzas damaĝojn al domoj negocejoj kaj instalaĵoj sed ili estas ene de aŭ apud la naturaj inundebenaĵoj ĉe riveroj. Kvankam ĉeriveraj inundodamaĝoj povas esti nuligitaj pere de foriro el la riveroj kaj aliaj akvejoj, homoj ĉiam tradicie loĝis ĉe kaj laboris ĉe riveroj ĉar tie la terenoj estas kutime ebenaj kaj fekundaj kaj ĉar riveroj havigas facilan vetureblojn kaj aliron al komerco kaj industrio.

Kelkaj inundoj disvolviĝas malrapide, dum aliaj kiaj la "subitaj inundoj", povas okazi en ĝuste nur kelkaj malmultaj minutoj kaj sen antaŭvideblaj signoj de pluvo, ĉefe kiam pluvo okazis forte kaj ege for sed la rivero venas rapide kaj deklivege kaj krome ne estas sufiĉaj komunikiloj por sciii pri tio. Aldone, inundoj povas esti lokaj, atakante nur lokan komunumon, aŭ tre granda, tuŝante tutajn riverbasenojn.

Multaj riveroj fluas trans iomete ebenaj landoj kie la ĉirkaŭa lando estas inund-ebenaĵo. Kiam pluvego aŭ fandanta neĝo kaŭzas ke profundeco de rivero plialtiĝas kaj superfluas al la apuda tereno, vaste iom da malprofunda akvo povas rapide kovri la inund-ebenaĵon. Inundado deponas riĉan riverŝlimon pliboniĝantan en la grundo kaj pligrandigantan ĝian fekundecon. Tra historio, ĉi tie okazis agrikulturo kaj homa disvolvado. La ĉiujara ciklo de inundo kaj plantado estis gravega al frua agrikulturaj kulturoj, plej fame al la antikvaj egiptoj de la rivero Nilo kaj al la mezopotamianoj ĉe la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso.

Por protekti urbojn kaj setlejojn, iuj riveroj havas kompleksajn sistemojn de digoj konstruitaj laŭ la bordoj kaj ĉirkaŭ apudaj urboj.

Ĉefaj tipoj[redakti]

Areaj[redakti]

Inundoj povas okazi sur ebenaj aŭ malaltaj areoj kie akvo estas havigita pro pluvo axu neĝofandado pli rapide ol ĝi povas aŭ enfiltriĝi aŭ surface foriri. La troa pluso akumuliĝas surloke, foje ĝis danĝeraj aŭ damaĝaj profundoj. Surfaca grundo povas iĝi saturita, kio efektive haltigas infiltradon, kie la subtera akvotavolo estas neprofunda, kie ĉe apudrivera ebenaĵo, aŭ pro intensa pluvo el unu aŭ serio de ŝtormoj. Enfiltrado ankaŭ estas ĉu malrapide aŭ neglektebla tra frostita grundo, roko, betono, pavimo aŭ tegmentoj. Areaj inundoj komencas en ebenaj areoj kiaj inundebenaĵoj kaj en lokaj depresioj nekonektitaj al riverkanalo [10], ĉar la rapideco de surtera fluo dependas el la surfaca deklivo. Senelfluaj basenoj povas esperti areajn inundojn dum periodoj kiam precipitaĵo superas vaporiĝon.[11]

Ĉeriveraj[redakti]

Inundoj okazas en ĉiaj tipoj de fluejoj de riveroj kaj riveretoj, el plej malgrandaj porokazaj rojoj en malsekaj zonoj al tute senakvaj fluejoj en aridaj klimatoj kaj al la plej grandaj riveroj de la mondo. Kiam okazas surtera akvofluo sur plugitaj terkampoj, ĝi povas rezulti en kotinundo kie sedimentoj estas forportitaj de la fluo kaj lasitaj kiel suspensia materialo aŭ fundofrajto. Surloka inundo povas esti kaŭzita aŭ helpita de drenaj obstrukcioj kiaj pro digoj el terglitoj, glacio, rubokastoroj.

Malrapidaj inundoj plej ofte okazas en grandaj riveroj kun grandaj akvokolektaj areoj. La pliiĝo en fluo povas esti la rezulto de eltenebla pluvofalo, rapida neĝofandado, musonoj, aŭ uraganoj. Tamen grandaj riveroj povas havi rapidajn inundajn okazaĵojn en areoj kun sekaj klimatoj, ĉar ili povas havi grandajn basenojn sed malgrandajn riverkanalojn [12] kaj pluvo povas fali tre intense en malgrandaj areoj de tiuj basenoj.

Rapidaj inundaj okzaĵoj, kiaj la subitaj inundoj, plej ofte okazas sur plej malgrandaj riveroj, riveroj kun deklivaj valoj, riveroj kiuj fluas dum multo de siaj longoj sur akv-imuna tereno, aŭ normale sur sekaj riverujoj. La kaŭzo povas esti surloka konvekta precipitado [13] aŭ subita liberigo de akvo el supra rezervejo kreita malantaŭ digo, terglito, aŭ glaĉero. Ekzemple tuja inundo mortigis 8 personojn kiuj estis ĝuante banadon dum iu dimanĉa vespero je populara akvofalo en mallarĝa kanjono. Sen observita pluvo, la fluo kreskiĝis el 50 al 1,500 kubaj futoj por sekundo [14] en nur unu minuto.[15] Du pli grandaj inundoj okazis ĉe la sama loko dum unu semajno, sed neniu estis ĉe la akvofalo en tiuj tagoj. La mortiga inundo rezultis el ŝtormo okazinta sur parto de la akvokolekta baseno, kie deklivaj, nudaj rokaj deklivoj estas oftaj kaj la fajna grundo estis jam saturita.

Subitaj inundoj estas la plej ofta inundotipo en normale sekaj riverkanaloj [16] en aridaj zonoj (oni memoru la nomon Arizono), konataj per la hispanlingva vorto arroyo [arOjo] [17] en Sudokcidenta Usono kaj per la arablingva vorto ŭadi en Nordafriko kaj per multaj aliaj nomoj aliloke sed kiu certigas pri tutmondeco de la geografia realĵo de riverujoj normale sekaj kiuj subite pleniĝas je akvo. Tiele, la unua inunda akvo kiu venas estas uzata por malsekigi la sablecan riverliton. La ĉefa bordo de la inundo tiele antaŭeniras pli rapide ol poste kaj pli alte fluas. Kiel rezulto, la alta pinto ĉe la hidrografo iĝas eĉ pli rapida dum la inundo moviĝas malsupren, ĝis la fluindico estas tiom granda ke la perdo pro malsekigo de la grundo iĝas malgrava.

Estuaraj kaj marbordaj[redakti]

Urbaj inundoj[redakti]

Aŭtuna mediteranea inundo en Alakanto (Hispanio), 1997.

Katastrofaj[redakti]

La Granda Misisipia Inundo de 1927 estis la plej detrua riverinundo en la historio de Usono, kun 70,000 km² inunditaj ĝis profundo de 9 m. Por klopodi eviti estontajn tiajn inundojn, la federacia registaro konstruis la plej longan sistemon de digoj kaj akvovojoj en la mondo. Ĉirkaŭ 94 procento de pli ol 630,000 personoj damaĝitaj per la inundo loĝis en la ŝtatoj Arkansaso, Misisipio, kaj Luiziano, ĉefe en la Misisipa Delto. Pli ol 200,000 Afri-usonanoj estis forigitaj el siaj hejmoj laŭlonge de Malsupra Misisipo kaj devis ekloĝi por longaj periodoj en rifuĝejaj kampadejoj. Kiel rezulto de tiu katastrofo, multaj aliĝis al la Granda Migrado el la sudo al nordaj kaj mezokcidentaj industriaj urboj pli ol reveni al rura agrikultura laboro. Tiu amasa movado de loĝantaro pliiĝis el la Dua Mondmilito al 1970.

Kaŭzoj[redakti]

Inundo en Main, Würzburg.

Efikoj[redakti]

Analizoj[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]


Bildaro[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Kun konsterno mi legis nur kritikadon
  2. Ĉu militotempo sufiĉas por pravigi la murdadon? Estis militotempo! Ja en tiuj tempoj ĉio estas simpla kaj klara, ĉu ne? Estas la bonaj, tio estas ni kaj la malbonaj tio estas la aliaj. Blanke, nigre. Neniu dubo. Nenia hezita nuanco. La sola hoko en la ezoko estas, ke la blanko kaj la nigro povas inversiĝi...
  3. En studentaj medioj oni trovas ĉiujn tendencojn… ekstremistajn. Estas normale: dudekjarulo nepre volas refari la mondon. Kiel? Ne gravas. Li ne scias ekzakte kiel. Principe pli bona ol ĝi nun estas. Kaj ĝenerale perforte. En tiu aĝo oni ne kredas je la pacienco de suprengrimpanta arbosuko. Oni pli facile kredas je la armiloj, la bomboj kaj la barikadoj...
  4. Povas esti ke viaj scioj ne estas ĝustaj, sed tio ne gravas.
  5. [—Jes, ja vi certas, ke vi pravas. Vi estas konvikita, ke vi pravas. Tute same diris la persekutistoj de la Inkvizicio: ili sendis milojn da homoj al la brulŝtiparo kun plej bona konscienco, ĉar ili absolute pravis. Kaj la Ajatolaĥoj sendis dekdujarajn knabojn al la morto kun la plej bona konscienco, ĉar ili absolute pravis. Kaj la tuta homaro dronas en sango pro uloj, kiuj arogas al si ĉiujn rajtojn, ĉar ili absolute pravas... Kia ĝojo, ĉu ne, mortigi, sendi homojn al brulŝtiparoj aŭ la gaskameroj, al koncentrejoj kun plej bona konscienco!
  6. La sola tolerebla politika potenco estas tiu de niaj demokratioj, ne tial ke regas la popolo – la popolo neniam regas – sed tial ĝuste, ke la potenco estas limigita, ĝi ne rajtas ĉion ajn.
  7. Ĉu tial, ke nin naskis la sama virino – biologia hazardo – devas ekzisti speciala ligiteco inter ni? Se ni estas funde malsamaj? Ankaŭ tio estas tute primitiva reago. Ligiteco ekzistas nur pro komunaj celoj. La sango-ligilo estas nur eksmoda literaturaĵo.
  8. La fundamenta demando, kiun ĝis nun neniu reĝimo kapablis solvi, tio estas kiel akordigi liberecon kun justeco, por ke la homo povu vere disflori, kiel ĉiu intime sopiras.
  9. Agi laŭ sia devo, sen iu ajn espero de rekompenco, nur por senti sin komforta kun si mem. Tio estas certe unu el la plej altaj gradoj de homeco.
  10. Estas iomete tro malfrue por prezenti rapidan solvon.
  11. .Mi parolas pri moralo. Kaj ne povas esti moralo sen religia bazo. — ...tiun misrezonon oni ripetadas de dumil jaroj. Tion ni heredis de la judo-kristanismo kaj ni malfacile senbalastiĝos de ĝi. Estas kurioza intermikso inter la religio kaj la moralo. [...] Kaj tiun sofismon oni plu ripetadas, eĉ se estas elstaraj ekzemploj de homoj alte moralaj kaj tute ne religiemaj. — Kompreneble estas esceptoj. Tiujn homojn mi nomus kristanoj, nekonsciaj pri sia kristaneco, sed... — Ha, mi petas, ne komencu aneksi la homojn, kaj nomi kristanoj ĉiujn, kiuj ne murdis sian patrinon.
  12. Maltauxga demando efikas maltauxgan rezulton.
  13. “Demokratio” signifas obeadon al ordonoj el Vaŝingtono kaj allason, ke usonaj firmaoj ekspluatu la landon.
  14. Estus kruda eraro supozi, ke ĉiu ateisto ne interesiĝas pri religiaj demandoj...
  15. Mortaĉas nia teĥnika mondo, tial ke ĝi fanatike kredis je laboro, scienco kaj realo. Ĝi forgesis la revon... [...] Kaj tamen estas io ĉe ili, io, kion mi sentas, ia pravo malklara. Eble nur la sopiro al la tribo, al la tempo, kiam la homo vivis homskale, kiel la aliaj primatoj. La svarmo de la formikejoj, de la urbegoj, tio estas kontraŭnatura. [...] Jam niaj katoj kaj niaj hundoj estas tro dikaj, tro nutrataj, kaj dume du trionoj de la homaro suferas pro malsato... Kaj ni eniras tempon, en kiu transvivos nur insektoj kaj eble ratoj, sed homoj ne plu. Krom se iam ĝermos nova vivo...
  16. La ĉefa gloro de nia epoko estas la venko de la logika pensado super nevalidaj mensaj sintenoj; mallonge, la triumfo de Scienco super religio. Jen la nepra unua paŝo al vera Progreso. Necesas nur ĵeti lumon sur la ombrojn.
  17. Ŝajne eŭropanoj eĉ ne povas imagi, kion signifas, ke fremda potenco altrudas sian regadon. Tiel facilanime ili pentras al si la benon ankaŭ por la viktimoj.