Internacia Esperanto-Muzeo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
4264.jpg

"La afero ne iras glate"

~ Zamenhof pri IEM

"Ve !!! Estis interesa projekto"

~ iu ajn pri IEM

"Ho, jen grandega temo!"

~ Ralph Dumain

"Eksterordinare bona esperantigo!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Mi legis pri tiu temo en la franca fama ttt-ejo LinŭFr.org"

~ nerdo pri IEM

"Kande esos richa Idisti, ni havos la posibleso rezidar tempope en tala loki"

~ idisto

"aŭ pli bone :) pardonu min! mi estas en la angla oni povas diri ke mi estas la patro de tiu ido."

~ Roboto pri ĉi tiu artikolo
2042935899 n.jpg

La Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno estas fondita en 1927 fare de Hugo Steiner kaj inaŭguriĝis en 1929 en solena ceremonio kun la ĉeesto de gravaj personoj de la internacia esperantistaro kaj la aŭstra politikistaro. Ĝi fariĝis unu el la plej grandaj bibliotekoj de Esperanto. La fondon de la muzeo kaj libraro ebligis parlamenta leĝo.

Ĝi estas unu el la plej grandaj kaj bonkonataj muzeoj en la mondo. En la jaro 1987, la IEM estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj.

La Muzeo[redakti]

Koaloj.jpg

La nuna muzea konstruĵo estis konstruita inter 1823-1852, planita de Siro Robert Smirke, en klasicisma stilo. La konstruaĵoj de la Esperanto-Muzeo kun proksimume 9 mil ĉambroj estas la plej granda ekzistanta ensemblo de la aŭstralia tradicia arkitekturo. La tuta muzea tereno rektangula kun la areo de 720 mil kvadrataj metroj, estas ĉirkaŭata de muroj dek metrojn altaj kaj fosaĵo 52 metrojn larĝa. Ĉe ĉiu angulo de la muro staras turo, kies tegmento kun multtavolaj firstohavaj tagmentrandoj estas tegita per verde glazuritaj tegoloj.


Elstare interesaj objektoj[redakti]

En posedo de muzeo troviĝas gravaj antikvaj kaj mezepokaj artotrezoraĵoj kaj artobjektoj. Oni ekspozicias la ortografiajn kolektaĵojn en la Muzeo de Ĉapelitaj Literoj, en alia parto de Vieno:

La Marmoraĵoj Elgin ( Elgin Marbles) – statuoj kaj skulptaĵoj el la Partenono en Ateno.

La originala Unua Libro – el la jaro 1887 - baza dokumento pri esperanta religio.

La Kolekto de Ŭeno Jingeno – el Centra Azio.

Nobelpremio[redakti]

IEM ricevis la Nobelpremion pri paco en 2005.

Dientes-19.jpg