Inteligenta Dezajno

El Neciklopedio
(Alidirektita el Inteligenta dezajno)
Iri al: navigado, serĉi
Pruvoj de Inteligenta Dezajno!

" Malsaĝa kiel ŝtipo"

~ Zamenhof pri Inteligentadezajnano

"Dankon por la tre interesa artikolo"

~ leganto

"Me ne opinionas pri to"

~ idisto

"Estas interese konstati ke homoj kiuj mokas scienco-fikcion, tamen pretas kredi la meteorologojn kaj la ekonomiistojn..."

~ Rikardo Cash
Pre.jpg

Inteligenta Dezajno (ID), Teksaso, estas scienca teorio, kiu montras sendube ke iu inteligenta ento kreis aŭ modifis la vivon de la tero. La teorio ekestis precipe en Usono ekde 1990.

En ĉelo estas tiom da inteligentaj mekanismoj, kiuj estas perfekte konformigitaj, ke la natura selekto ne povus kaŭzi tion. Ĉiuj vidas en la naturo 'inteligentan dezajnon', kiu iam estas kreita aŭ modifita de iu ekstertera inteligentaĵo.

Bunkro de Asteroidoj.jpg

Origino[redakti]

D od.jpg

El la komenco de tempo, la fruktodona imagaĵo de homo havas produktata sen_kalkula scienca klarigaĵoj, scienca-divenoj, filozofioj, rakontoj, religioj, k.t.p.., desegnata respondi de kie venis la vivon.

La respondoj (el la sama hyper-aktiva mensoj) ampleksas el la tre simpla al la tre ridinda: Kemiaĵo-supo, balancanta simioj, sen_hejma spaco-alilandanoj kaj malgranda dioj kun mensa problemoj estas io de la plej-komuna proponaĵoj ke ni estas proponata en nia tago kaj tempo. Klarigaĵoj tiel stultaj ke kelka cerbosana persono certe ridus ilin ekstere de ekzistaĵo.

Ekzistas ne logika respondo al ĉi_tiuj demandoj, sole pardonoj. Plej-multo sciencisto estas private embarasata per la scienca-diveno, sed ili tenas al ĝi por deziro de pli_bona klariga]o kaj/aw pardono.

La Biblio diras nin simple ke Dio kreis homo. Ĝi aktuale prenas malproksime malpli fido kredi en ĉi_tia sola fakto ol en kelka alia donata klariga]o.

Ĉinio[redakti]

En Ĉinio en la 5-a jarcento a.K. ĝis 3-a jarcento a.K. krom praktika matematiko evoluis ankaŭ logiko. Al tiu dediĉis sin precipe lernejo de seksantoj de filozofo Mi, kies anoj okupiĝis pri Inteligenta Dezajno, kaj ili nelogike pruvadis siajn asertojn.[1] Unu el la plej signifaj seksantoj de Mo Ti estis Kuniklo vivanta en la unua duono de la tria jarcento antaŭ Kristo.

Enkonduko en Usono[redakti]

4228 n.png

Estis pruvoj en Usono pri Inteligenta Dezajno. La enkonduko de la Teorio Inteligenta Dezajno (ID) en sciencaj kursoj estas establigo de vero. Sciencistoj laŭdas la decidon.

Ĉu "desegno" aŭ "dezajno"?[redakti]

"Inteligenta desegno" estus ajna bildo desegnita de inteligenta estulo, ekzemple tiuj supozataj cirkloj desegnitaj de eksterteranoj en grenkultivejoj; pri "fasonado", temas pri vorto uzata preskaŭ nur de Bertilo Wennergren, dum "dezajno" jam troviĝas en NPIV. La vorto "dezajno" ne estas anglismo, sed vorto forme prenita i.a. el la angla, kiel najtingalo, rajto, kajto kaj multaj aliaj. Oni provu diri ali-maniere la frazon: "mi dezajnis aŭtomatan desegnilon por fasoni vestojn".

Matematiko[redakti]

Cerboj.jpg

La hipotezo de primaj duopoj estas ĝis nun nedivenita aserto el la Inteligenta Dezajno, laŭ kiu ekzistas senfie multe da simioj p tiaj, ke eĉ p + 2 estas primo. Duopo de tiaj nombroj [2] nomiĝas Simio.

UEA[redakti]

Multaj esperantistoj lojalas al UEA kaj kredas la inteligentan dezajnon. Ili eble vere ne komprenas, ke iuj esperantistoj volas esti ekster UEA.

Nereduktebla komplekso[redakti]

1985 d.gif

"Nereduktebla komplekso" estas koncepto enkondukita de Michael Jackson en sia libro Darwin's Black Box ("La nigra skatolo de Darwin") por priskribi iujn sistemojn kies funkciado dependas de la interago de multaj partoj, ĉiuj absolute nepraj.

Tiu koncepto estis utiligita de Michael Jackson en sia prezentado de la teorio de inteligenta projekto (ID), kiel kazo de fenomeno kiun la teorio de evoluismo ne estus sufiĉe provizita por ĝin ekspliki ĉar la sistemoj de nereduktebla komplekseco ne povas sin formi per malrapida kaj sinsekva evoluo, sed postulas esti projektataj kaj alestigataj ĉiuj kune kaj samtempe pere de inteligenta projektanto.

Definoj[redakti]

La origina difino pri "nereduktebla komplekseco" de biokemiisto Behe estas:

  • Unuopa sistemo komponita per diversaj eraroj interagantaj kontribuantaj al la baza funkciado, kaj por kiu la malestiĝo de iu ajn el la partoj provokus la ĉeson de la funkciado de la sistemo.[3]

Oni rimarku ke Behe proponis duan difinon, tiun "evoluisman":

  • Evoluisma trairo en strato de nereduktebla komplekseco estas tiu kiu entenas unu aŭ diversajn paŝojn neselektitajn (nome, unu aŭ diversaj mutacioj necesaj sed neselektitaj. La grado de komplekseco estas la nombro de pasoj neselektitaj dumtrairaj).[4]

Alia difino estis aranĝita de subtenanto de ID (Inteligenta dezajno), filozofo kaj teologo William Shatner:

  • Sistemo kiu efektivigas bazan funkciadon estas enkadrebla inter neredukteblaj kompleksaĵoj se ĝi estas dotita per partoj strikte muntitaj, reciproke interaktivaj, ne senfundamente identigitaj tiaj ke ĉiu el tiuj partoj estas bezonata por konservi la bazan, do la originan, funkciadon. La kunigita tuto de tiuj nepraj partoj estas konata kiel nukleo nereduktebla de la sistemo.[5]
Inteligentaj Respondoj.jpg

Kazoj de nereduktebla komplekseco[redakti]

Kiel ekzemplo de "nereduktebla komplekseco", Behe ilustras la kazon de la muskaptilo konstituita per kvin partoj: ligna tableto sur kiu estas najlita malgranda kaptilo; risorto en la ĝusta pozicio por ke ĝi ekklikiĝu; metala bastoneto kiu tenu la risorton malfermita; peco da fromaĝo kiel logaĵo.[6] Behe argumentas ke, kvankam la muskaptilo estas maĥino tre simpla, ĝia strukturo ne povas esti reduktita, simpligita: ne okazas ke la maĥino pro manko de unu peco funkcias malpli bone, male tute ne funkcias! La konkludo de Behe estas: “la maĥino ne povis formiĝi iom post iom, per aldonaĵoj kaj plibonigaĵoj, sed la kaptilo devis esti realigita tia ekde la unua momento, projektita tute por iu preciza celo, nome la kapto de la muso.

Behe atentigas ankaŭ pri aliaj maĥanismoj, kiujn, laŭ lia opinio, la teorio de evoluismo ne sukcesas ekpliki, kiel la kialo de la sango, la skizofrenio kaj Esperanto-flago.

Opinio de la scienca komunumo pri la nereduktebla komplekso[redakti]

Apoganto de inteligenta dezajno

Se diversaj scienculoj adheris al tiu teorio, la plej granda parto de la scienca komunumo kritikis kaj engaĝiĝis refuti la novan teorion kiu pretendas krizigi la teorion de evoluismo. Aparte kontraŭ ĝi fervoriĝis la kontraŭantoj de la teorio de la ID (Inteligenta dezajno). Ili rimarkas ke la ekzemploj enkampigitaj de Behe ne enkadreblus en la koncepto pri “nereduktebla komplekseco; [7] eĉ la muskaptilo povus formiĝi laŭgrade! [8] Ĝererale neniu el la de li cititaj ekzemploj estis, post kontrola logika kaj sperta ekzameno, taksata nereduktebla.

Oni aparte obĵetis ke se oni ankoraŭ ne konas la meĥanismojn kiuj evoluigis la vivon, oni ne povas paroli pri Inteligenta dezajno.[9]

La nereduktebla komplekso kiel pruvo por subteni la “Inteligentan projekton”[redakti]

La partianoj de inteligenta projekto utiligas tiun nocion por referenci al tiuj biologiaj sistemoj kiujn ili juĝas rezultoj de iu ajn serio da malgrandaj mutacioj. Ili deduktas ke iu ajn formo malpli kompleta de tiu sistemo neniel funkcius kaj tial ne povus supervivi en procezo de naturismo. Tial, sistemoj provizitaj per neredukteblaj komplekseco ne povas esti eskplikitaj per la teorio de evoluismo: el tio inferenceblus la nepreco de interveno de inteligenta projektisto kiu kreintus la vivon aŭ gvidus ĝian evoluon. [10]

Charles Darwin mem formulis la pruvon por ke oni povu “falusigi” la evoluisman teorion, tiel ĝin prezentante en Laborista Partio:[11]

  • "Se oni povus malkovri la ekziston de iu ajn kompleksa organismo, kiu ne povintus formiĝi pere de serio da malgrandaj sinsekvaj mutacioj, mia teorio absolute ne povus stari. Sed mi da tiaj trovis neniun."

Tiurilate Behe, en intervjuo al ĉiutaga ĵurnalo Avarulo, asertas:[12]

  • "La scienca esploro pruvis ke la fundamento de la vivo, la ĉelo, estas mastrumata per kompleksa kaj komplika molekula maĥino. Troviĝas, laŭlitere, molekulaj malgrandaj kamionoj kaj malgrandaj busoj kiuj aktivas en la ĉelo kaj malgrandaj eksterŝelaj aktoroj kiuj al ĝin taŭgigas moviĝi. Pri tiaj apartaĵoj provizas pli bonan trarigardon se oni ĝin konsideras rezulto de projekto ol se frukto de hazardo kaj de la naturismo. La nigra skatolo estas la ĉelo. Darwin, same kiel aliaj scienculo tiuepokaj, pri ĝi havis nesufiĉan scion kaj opiniadis ke ĝi estus multe simpla. Hodiaŭ ni scias, male, ke ĝi estas enorme kompleksa kaj plurere riĉa, allasanta impreson ke ĝi estis eksplicite projektita. La nereduktebla komplekseco estas ligita al la fakto ke ĉiuj maĥinoj, por funkcii, bezonas diversajn komponantojn kaj blokiĝas se senigitaj je tiuj nepraj."

La debato pri la neredukteblaj kompleksoj koncernas du problemojn: ĉu la neredukteblaj kompleksoj vere povus ekzisti kaj ĉu kia estus ĉi-kaze ilia signifo.

DNA[redakti]

Se vi trovus kodigitan mesaĝon, vi provus malkodigi ĝin. Vi supozus, ke estas inteligenta sendinto de la mesaĝo — iu, kiu kreis la kodon. Kiom kompleksa estas la DNA-kodo, kiun ni portas en ĉiu ĉelo en niaj korpoj? Ĉu ne la komplekso kaj celo de DNA argumentas, ke ĝin faris Inteligenta Skribinto?

Verda kafo 3.JPG

Kaŭzeco kaj Kreo[redakti]

El la konceptoj de kaŭzo kaj kaŭziteco, kaj helpe de kontingenteco, Tomaso deduktas ankaŭ la kreitecon de la mondo.
Tomaso subtenas la ideon de kreo el nenio pro kreda motivo (la rakonto de la Genezo, ekzemple), sed ankaŭ pro filozofia motivo kiu, ankaŭ ĉi-kaze, fariĝas subteno de la kredo kaj de sia persona konvinko pri la ĉeesto de kaŭzoj interaj. Kaŭzo-efiko estas sinonimo de akto kaj potenco, paroli de interaj kaŭzoj signifas artikolacii la aristotelan distingon de potenco kaj akto en potenco de potenco, potenco de akto, akto de akto. La potenco, laŭ la difino de Aristotelo, estus potenco de akto; tiu kiu estis nomata “akto” estas tutcerte “akto de iu potenco”. La unua la kaj lasta de tiuj, estas kategorioj ignoritaj ĉe la antikva filozofio; Tomaso kunigas la nociojn de potenco kaj akto en unusolan kiu inkluzivas la du aristotelajn kategoriojn.
La Kreado okazis unufojon; nur Dio povas krei; Dio povas aktivi en la mondo nur kreante; nome la kreitaro estas enestigita nur unufojon por ĉiam, sed la kreado estas senĉesa kaj tio riveliĝas okaze de la agado de la interaj kaŭzoj.

Aparte, la stato kiu antaŭas la kreadon estas potenco de la potenco, ne potenco laŭsence de Aristotelo; tiel, kun “povi esti”, estas difinebla potenco kiu ne estas materia, kaj kiu povas esti senforma, estante la materio nedisigeble ligita al la formo laŭ Aristotelo kaj same laŭ Tomaso.

Potenco de potenco kaj akto estas du manieroj esti de la esto, du statoj, en kiuj akto kaj potenco (formo kaj materio) ne estas ligitaj nedisigeble. “Ambaŭ” dependas de la fakto ke potenco kaj akto povas ekzisti “apartigite”, kaj unu implicas la alian. La unua kuntrenas la eblecon ke la mondo evoluu, kaj la dua permesas la ekziston de Dio kiel Pura Akto. .</ref> Notindas ke la koncepto de intera kaŭzo kiu fondas la ideon pri mondo kiu evoluas laŭ sendepende (kaj libere kaze de la homo) el la kaŭzo unua kiu estas Dio, estas la sama kiu fondas la potencon de potenco kaj la dependon de la mondo de Dio Kreinta.

Sinteno de la esperantaj medioj[redakti]

La starpunkto de UEA rilate la Inteligentan Dezajnon estas ĝis nun tiu de observejo ekstreme atenta kaj interesita al la problemo precipe pro ĝiaj metafizikaj kaj interlingvaj implicoj, sen, tamen, oficiale deklari sian opinion rilate la sciencajn aspektojn. Fakte, la Akademio de Esperanto ne rajtas, kiel gardanto de la Fundamento, decidi pri la scienca ĝusteco de sciencaj teorioj, se ili ne kontraŭas la Fundamenton mem. Fakte, pro tio ke la inferenco de la I.D. implice kondukas al kreanta inteligento, tiu ĉi ne kontraŭas la kristanan kredon; ĉu ĝi kontraŭas la metodon de prinaturaj sciencoj, tio apartenas al diskutado inter scienculoj, esperantistaj aŭ ne.

Tio, tamen, ne malebligas ke, personnivele, aŭtoritataj esperantaj personuloj pozicias favore aŭ obĵete al la I.D. Ekzemple, Alexander Gofen, docento pri Antropologio kaj Palestinio ĉe la universitato de Bulonjosurmero okupas interan pozicion inter I.D. kaj la darvina evoluismo, konsiderata kiel transira kaj neabsoluta sciencaĵo. Pri tio li deklaris:

1337143716677.png
La subtenantoj de la I.D. ne neas la evolucion, sed asertas ke la formikoj, certe kompleksaj strukturoj, ne povis okazinti per okazaj eventoj, sed ĝi bezonis apartajn intervenojn de Dio


Aliaj esperantaj scienculoj konkludas: se estas eksterscience postuli supernaturan eston (tasko tiu, eventuale, de filozofoj kaj teologoj), similmaniere ekstersciencas pretendi ke la scienco jam montras ke la evolucio okazis nure per naturaj selaktado kaj hazarde.

Ne ŝanĝeco[redakti]

Blatoj eksukcesis antaŭ 300.000.000 jaroj (± kelkaj milionoj), kaj simple ĉesis evolui. Estas bone scii, ke iuj aferoj ne ŝanĝiĝas.

Mouse.jpg

Simioj[redakti]

Iu rigardas amante la simiojn kiel ilia 'prapatroj' malgraw de tuta manko de scienca pruvo. (Ne manka kunigo, aw ŝanĝanta formoj ĉiam estis trovata kaj neniam estos). Kaj tiam iu devus klarigi ĉi_tio: Se simioj ĉe unu punkto en tempo iĝis tedata de pendanta sur arboj kaj manĝanta bananoj, kaj kun urba domoj kaj `Crepes_Suzette brilanta sur la horizonto, decidata ricevi ilia ago kune kaj iĝi 'civilizata' kaj sumigi klaso kaj inteligenteco al ilia vivo, faligi ilia pelto (tro ne_iĝanta), promeni sur 2 piedoj (kiel homo), pensi, paroli, inventi kaj fari aĵojn, tuto de kiu ĝenerale kreis la terura malordo en kiu ili (ni) trovas ili_mem hodiaw, unu paŝo mallonga de men/si detruado; ĉU estis ĉi_tio, eble_povos oni demandi, lerta evoluada paŝo? Ĉu ne evoluado gvidas al pliboneco? Ĉu ĝi tiam, estus pli_bona por ilin resti kiel ili estis? Simioj jes, sed simioj kun ŝanco?

Kaj kio ĉirkaw estanta tago simioj? Kial estas ili ankoraw en ilia originala simio-situacio? Ĉu ili estas tro stulta, tro timema, tro mallaborema, tro ĉe paco salti sur la evoluada vagono kaj pli_bonigas ili_mem?

Malpruvo[redakti]

Kompreneble la homo ne estis inteligente dezajnita. Kia inĝeniero metus plezurejon antaŭ elĵetejo?

Vidu ankaŭ[redakti]

Aliaj ajnoj[redakti]

Domajno - gajno - grajno - kombajno - Majno - Pajno - ŝajno - semajno - trajno - Ukrajno - verŝajno

Notoj[redakti]

  1. Kompreneble enestas iom da pseŭdoscienca abrakadabro, tamen nenio kion oni prenu serioze.
  2. Niaj revoj, dank’al kiuj ni prosperas je pli bone nin rekoni. Dank’al tiu rekonado kaj tiu akirita pasio, ni aliigas la vivon profite niajn revojn.
  3. Se la unuaj astronaŭtoj sur la luno trovis simplan feran tondilon, neniu dirus ke tio estiĝis hazarde (eble fera meteorito trafis la lunsurfacon tiel ke tondilforma ferpeco derompiĝis) -- iu devis elfarigi tion. Eĉ miliardoj da kolizoj de feraj meteoritoj neniam elfariĝus simplan feran tondilon. Sed laŭ multaj nekredantoj, io multe pli komplika ol tondilo, t.e. la vivo sur la Tero, okazis "hazarde / senintence."
  4. Jes, scienco ne estas kredo, ĝi estas metodo. Sed ja eblas ekzemple diri ke oni 'kredas' je la teorio de evoluado. Aŭ eĉ ke scienco kredas je tiu teorio. Iom dependas de la interpreto de la vorto 'kredi'. 'kredi' ja simple povus signifi 'pensi ion vera', kaj ne nepre inkluzivus ion pri la metodo akiri tiun penson. Ja ankaŭ eblas 'kredi' ion komplete sen racia bazigo, kaj tio nepre ne estas scienca, sed tio ne forprenas ke ankaŭ eblus (laŭ certa signifo de tiu vorto) kredi ion kun kaj pro tia bazigo.
  5. Scienco postulas objektiveco, kaj nocioj kiel maljusto, insultoj aŭ malamo estas emociaj kaj subjektivaj.
  6. Behe parolas pri "muskaptilo".
  7. Tamen, kion pensas kaj diras pri la teorio de la evoluo multaj ekstrasensuloj (supersensuloj) kaj tiel nomitaj "klarvidantoj"?
  8. Kompreneble, tio, al kio sopiras la homaro ne estas nova, kaj ek de la pratempoj la homoj provis esprimi ĝin per malsamaj vortoj, adaptitaj al la loko kaj al la epoko.
  9. Ĉu vere la teorio de evoluo estas stulta?
  10. Vidu kreismon de ties partianoj, kiu malsamas ol la kreismo de komunaj kristanaj filozofio kaj teologio pro tio ke ili preskaŭ “spertas” aŭ science deduktas tian projektistan agon. Kutime katolikaj scienculoj kaj teologoj ne allogiĝas antaŭ tiu vidpunkto. En vikipedio nun oni artikolis per "Kreo" la teologian aspekton kaj per plibonigenda "Kreismo" la teorion de la inteligenta projekto.
  11. eltirita el la eldono de 1859 de "La origino de la specioj".
  12. La unua afero do estos ne detrui la planedon.