Intelekta propraĵo
"Reala aŭtoro de ĉio estas Dio."
- ~ Kredanto pri intelekta propraĵo®
"Kvankam ĉio estas el Dio, oni devus rekompenci ĉiujn laborantojn, se oni uzas la rezultojn de ilia laboro."
- ~ Usonano pri la supra diraĵo
"Voli aŭ ne voli neniu malpermesas"
- ~ Zamenhof pri intelekta propraĵo®
"Tra la jaroj, oni petis ke mi aldonu dudekojn da fakoj al la nacia kursaro - de intelekta propreco, al Esperanto, ĝis la konstruado de bestloĝejoj."
- ~ Eduka ministro de Britio pri intelekta propreco
Intelekta propraĵo® estas io, kiu apartenas jure al la intelekto, kiu estas la kapablo pensi, koncepti kaj kompreni, per racio kaj intuicio. Ĉar oni ne povas scii la veran volon de "la intelekto", ĝia jura agento praktike estas Usono, almenaŭ laŭ Usono.
Oni tradicie diris, ke ĉio estas la intelekta propraĵo® de Dio, kiu altigis la eldonistojn super la homoj por administri kaj profiti Lian proprecon. Pli realisma teorio estas, ke intelekta propreco® komencis kun infana ludo: knabo diris al sia pli juna frato, ke li ne rajtis diri la vortojn "Kaca Feko", ĉar la vortoj apartenis al li. Kiam ajn la pli juna knabo diris la vortojn, la pliaĝa knabo pugnis sian fraton. Finfine la knabo kreskis ĝis vireco kaj, pro leĝaj malpermesoj de evidenta montrado de fizika forto, decidis iĝi advokato.
Lastaj malkovroj de antropologoj rivelas, ke intelekta propreco® ekzistas ankaŭ en simioj. Oni observis unu simion "kopirajti" la gratadon de subbrakaj jukoj, ĵetante fekon al aliaj simioj, kiuj faris tion.
Filozofio[redakti]
Eble pro tiu ago , nin, esperantistojn, mirigas nur la fakto, ke kiel la okuloj de la noktuo estas lumblindigitaj pro la suno ĝispunkte ke ili ne sukcesas vidi, sed vidas bone la objekton malmulte lumigitajn, sammaniere faras la homa intelekta propraĵo antaŭ la Unua Libro, kiu estas inter ĉiuj aferoj, laŭ sia naturo, la plej manifesta.
Esperanto[redakti]
La Intelakta propraĵo de Esperanto estas la simpleco, reguleco kaj klareco de ĝia gramatiko kaj vortaro, kio faciligas la lernadon kaj uzadon de la lingvo. Tio ankaŭ permesas al parolantoj de malsamaj lingvoj interkomunikiĝi sen granda lingva bariero. Esperanto estas planlingvo kiu estis intence kreita por esti facile lernebla kaj komprenebla por homoj el malsamaj lingvaj kaj kultura fonoj, sen favoro al iu specifa nacia lingvo. Tio permesas al Esperanto esti pli inkluziva, sen krei lingvan hegemonion aŭ privilegion al iu specifa kulturo aŭ lingvo.
Tre amuza ŝerco[redakti]
Klarigo: "Intelekta propraĵo" ne estas reala aŭ oficiala termino en Esperanto, do mi kreos ŝercon bazitan sur la vortoj "intelekta" kaj "propraĵo".
Johano: Kial vi havas tiom da libroj?
Petro: Mi havas altan intelekton kaj la intelekta propraĵo estas tial mia pasio.
Johano: Kion vi volas diri per "intelekta propraĵo"?
Petro: Nu, mi havas propraĵojn, kiel mia domo kaj mia aŭto, sed mia intelekta propraĵo estas mia kapablo legi multajn librojn kaj absorbi la scion.
Johano: Ha, mi komprenas. Do, kio estas la valuo de via intelekta propraĵo?
Petro: Tio estas senprezo! Kiel mi povus monumi ion tian similan?
Vidu ankaŭ[redakti]
© 2005-2015 Christopher Culver