Insulo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


" Ne moku riveron, ne atinginte la teron"

~ Zamenhof naĝante al insulo

"Ta qua ne fidas, ne esas fidinda"

~ Idisto

"Ĉu tio estas via inaŭgura deklaro?"

~ iu
Jen verda ina sulo

Insulo estas ina sulo, aŭ plibone, sula ino. El la insuloj oni faras insulinon, kiu estas ina insulo, sekve sula ina ino.

Historio kaj Geografio[redakti]

Napoleono abdikis kaj estis ekzilita en insulo Elba kaj Adolf Hitler ordonis ekspedion al la insulo Rügen en la balta maro kun komisio por spioni britan aerfloton el tiu loko, sekve, nuntempe, Nov-Gvineo iĝis insulo proksima al Nov-Kaledonio kaj Nov-Zeland, ĝi inkluzivas kaj Antarkton kaj plurajn insularojn en la Suda Oceano.

Poste, en 1975, en la insulo Tenerifo (Kanariaj Insuloj), grupo da homoj estis protagonisto de serio da kontaktoj pere de tabulo oŭija, kiuj kondukis al fizika vizito en la interno de kormoŝipo.

341 vert.jpg

Grandeco[redakti]

Nu, insuloj fakte povas esti same granda kiel kontinento. Pensu pri Australio kaj Antarkto.

Esperanta insulo[redakti]

Esperanto-insulo estas la suda, ĉina insulo nomata ĉinlingve Hai Nan Dao (Maro-Sudo-Insulo) kaj esperante, Hajnano. Ĝi proksimas de Hanojo. Esperanto-Insulo estas la hejmoloko de tre buntaj kurso-specoj de Esperanto: Unue, tre tre intensa, tuttaga, tutmonata kurso por neesperantistoj kaj por nefluaj parolantoj de Esperanto.

Ŝipkapitano[redakti]

Eleganta kaj riĉa ŝipo preterpasas malgrandan insulon sur la oceano, en la mezo de nenie. Sur la insulo, nudpieda barbulo saltas, krias, ekbruligas fajron...
— Kio estas tio? demandas turisto la kapitanon.
— Mi ne scias, sed ĉiufoje, kiam ni pasas apud tiu insulo, li freneziĝas.

Insulo Béniguet[redakti]

La insulo Béniguet (france) respektive Benniget (bretone, plene Enez Benniget, "la insulo benita") estas insulo de Francio. Ĝi situas en la Manika Markolo, sur la nordaj bordoj de Bretonio, en departemento Côtes-d'Armor, ne malproksime de Paimpol. La insulo estas parto de la insularo de Bréhat, ene de la insularo situas okcidente, kaj laŭ la stato de 2015 estas privata posedaĵo: familio de hotelistoj aĉetis ĝin en 1999 kaj planas starigi luksan kaj elitan feriejon, je la fortaj protestoj kaj obstakloj de la mediprotektaj regionaj instancoj. La insulo havas areon de 18 hektaroj, kaj la plej alta punkto situas 27 metrojn super la marnivelo.

Onidire en la 17-a kaj 18-a jarcentoj la insulo estis loĝloko de kontrabandistoj, kaj komence de la 20-a jarcento kelkajn jarojn la franca verkistino Colette vivis tie.

Insularo de Bréhat[redakti]

la Insularo de Bréhat, situanta en la Manika Markolo, sur la nordaj bordoj de Bretonio, en departemento Côtes-d'Armor, ne malproksime de Paimpol, konsistigas la komunumon de Île-de-Bréhat, kaj konsistas el, krom insulo Bréhat (fakte du insuloj, la norda kaj la suda, apartigitaj per tre mallarĝa ŝanelo kaj ligitaj per pasejo nomita Pont-Vauban), la sekvantajn insulojn :

Plie, ĝi enhavas multajn aliajn insuletojn, kiaj : Quistillic, Séhérès, Chèvre, Bouc, Roc'h Losquet, Trois Îles, Agneaŭ, Tusques.

Portalo insuloj Côtes-d'Armor: nek la unua nek la dua portaloj ekzistas


signoj de erozio ĉe la norda insula bordo

Literaturo[redakti]

  • Insulo de Feliĉuloj. De Strind­berg, el la sveda trad. O. Frode. 1926, 69 p. "Rakonto fantazia, sed tre­ege pesimisma; ĝia konkludo estas, ke ĉio en nia civilizo estas trompo, perfido, sukceso de l' plej lertaj hipo­krituloj." (G. S., ,E' 1926, p: 209.)

SENHOMA INSULO[redakti]

Post preskaŭmortiga enakviĝo dum mara vojaĝo, Kruko saviĝis, sed devis resti dum jaroj en nekonata insulo antaŭ ol lia savo kaj porto ree al loĝata lando. En gazetoj aperas lia foto apud la du konstruaĵoj kiun li faris dum lia longa sola restado sur la insulo. Li montras sian famon al Baniko:

Kruko: Do, kiel vi povas vidi, pli ol supervivi, mi eĉ famiĝis!

Baniko: Tre bone, Kruk! Kaj kiuj estas tiuj konstruaĵoj apud vi en la foto?

Kruko: La du esperanto-kluboj kiujn mi konstruis.

Baniko: Ĉu vere? Sufiĉus nur unu klubo, ĉu ne?

Kruko: Ne! Tiu ĉi estas la esperanto-klubo en kiu mi membriĝas, la alia estas klubo en kiu mi neniam partoprenus!

Fantoma insulo[redakti]

La Zeno-mapo de 1558 montras Frislandon - fantoman insulon en la norda Atlantika Oceano.

Fantomaj insuloj estis insuloj, kiuj laŭkrede ekzistis kaj estis menciitaj sur variaj mapoj dum certa periodo, sed kiuj poste montriĝis neekzistantaj. Plejmultaj fantomaj insuloj estis registritaj de la plej fruaj esploristoj de novaj regionoj de la mondo. Ili kelkfoje originis pro malĝusta lokigo de veraj insuloj, aŭ pro aliaj geografiaj eraroj. La insulo Pepys estis ekzemple mislokigo de la Falklandoj.

Aliaj fantomaj insuloj originis pro navigaciaj eraroj aŭ konfuzo rilate al glacimontoj, nebulo aŭ optikaj iluzioj.

Aparte detale, kvankam mise, lokigita fantoma insulo estis Nova Suda Gronlando, ankaŭ kromnomita lando de Morrell, registrita en marto 1823 de Benjamin Morrell, la usona ŝipestro de la ŝipo Wasp, okaze de fokĉasada kaj esplorada vojaĝo al la Weddell-maro en Antarkto. Naŭ jarojn post la vojaĝo, Morrell verkis vojaĝraporton titolitan A Narrative of Four Voyages, en kiu li proponis precizajn priskribon kaj geografiajn koordinatojn de la marbordo, kiun la ŝipo liadire laŭiris je pli ol 480 kilometroj. La neekzisto de la insulo pruviĝis nur en 1912.

Insula Ioannis de Lissabona[redakti]

Pars tabulae geographicae anni 1689 ab Ioanne van Keulen factae Ioannem Lisbonensem ad meridiorientem versus Madagascariae conlocat.

Insula Ioannis de Lissabona (Hispanice Juan de Lisboa) est insula simulans in Oceano Indico sita et in tabulis geographicis saeculis septimo decimo et duodevicensimo factis relata, aliquando ab alia insula simulante adiuncta, dos Romeiros nominata.

Sabloinsulo[redakti]

Topografia mapo kun la supozebla situo de la insulo

Sabloinsulo (france: Île de Sable, angle: Sandy Island) estas fantoma insulo kiu situus supozeble inter Aŭstralio kaj Nov-Kaledonio. La 'insulo' videblas je la Mondmapo de Google kaj je kelkaj eldonoj de la Times Atlas of the World sed ekspedicio al la supozebla loko konkludis ke la insulo ne ekzistas.

Mapo