Inkubo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Inku.jpg

"Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno."

~ Zamenhof pri Inkubo

Inkubo (krokodile Incubus), filmita en la jaro 1965 en Usono kaj elfosita pli ol 30 jarojn poste, estas verŝajne la unua horora filmo plene en Esperanto. Ĉar origine ĝi ne estis farita por esperantistoj, anglalingvaj aŭ franclingvaj [1] Infero akompanas la dialogojn. Pro la bonega elparolo de la fervore Esperantistaj aktoroj, la subtekstoj ne necesas por samideanoj.

Rakonto[redakti]

212m.jpg

La rakonto komenciĝas en la vilaĝo Nomen Tuum [2], kie estas fontano de kuraca akvo [3]. Multaj homoj ĝin elprovas kaj ofte ili vere spertas resaniĝon. Sed la akvo havas ankaŭ alian efikon: ĝi plibeligas homojn. Tial ne nur vunditaj kaj malsanaj personoj venas tien, ankaŭ malfortuloj kaj vantuloj kredas trovi tie ian bonŝancon. Kaj kiel loko de misteraj mirakloj la vilaĝo estas ankaŭ ejo por demonoj. Aspektante kiel belaj virinoj ili allogas degenerintajn animojn por neniigi ilin kaj transdoni ilin finfine al la Dio de la Mallumo.

Foje la juna demono Kia ekenuas pri sia tasko logi ulojn kun malforta karaktero aŭ fia moralo en la pereon. Dezirante finfine veran defion, ŝi deklaras al sia fratino Amael: "Mi volas trovi sanktulon kaj detrui lin … igi lin plori kaj suferi kaj puŝi lin poste en la profundon de la infero… Tiam mi estos demono. Tiam mi estos la preferata filino de Dio!" Taŭga viktimo baldaŭ estas trovita: la juna soldato Marko, kiu kun sia fratino Arndis venis al la fonto por kuraci siajn vundojn akiritajn dum li savis siajn kamaradojn el terura fajroŝtormo. Amael, la pli aĝa, pli sperta demono dubas, ke tia plano povas sukcesi - kaj ŝiaj zorgoj montriĝas pravaj: Kia kaj Marko nerezisteble enamiĝas unu al la alia. Por superi la potencon de la pura, kristana amo, finfine nur unu estaĵo povas helpi: la superulo Incubus, la mastro el la Regno de la Mallumo.

Teĥnikaĵoj[redakti]

  • Film-formato: 35mm
  • Video: nigra-blanka
  • Sono: monofonia
  • Daŭro: 1 horo 18 minutoj

Produktado de Incubo[redakti]

Batl.gif

La baza temo de la filmo estas do la eterna lukto inter bono kaj malbono, lerte substrekita per akraj kontrastoj kaj nigre-blanka scenaro. Produktinte evidente per altaj kostoj (la lertega filmado bezonis preskaŭ 10 plenajn tagojn) sed kun malmultaj specialaj efektoj (bizara pejzaĝo, nuboj, fumo, suneklipso) la reĝisoro Lesbio [4] kun sia teamo sukcesis krei sufiĉe harstarigan etoson, kun multaj lirikaj scenoj kaj ne tro da perforto. Spertuloj pri internacia kinarto certe rekonas en la filmo diversajn paralelojn al kelkaj verkoj de la fama svedo Íngrid Betancourt kaj de la japano Kuroki Tomoko. Speciale laŭdinda ĉiukaze estas la kontribuo de la kameraistoj Conan barbarus kaj William Shatner. Ambaŭ jam gajnis diversajn premiojn kaj Hall, cetere, eĉ ricevis Oskaron por sia laboro en la filmo Ameriko.

En la listo de la geaktoroj aperas nur ses nomoj, ĉiuj steluloj, sed la plej grava estas William Shatner [5], kiu poste famiĝis kiel Captain Kirk en la scienc-fikcia serio Star Trek. Ĉiuj roluloj parolas plene en Esperanto. Notinde tamen estas, ke ilia prononco vere estas perfekta, kaj (almenaŭ por esperantistoj) ĝi aldonas multon al la kvalito de la filmo[6]. Eble la atento al tiaj "fajnaĵoj" tamen iĝos eĉ pli interesa, kiam oni ekkonas la motivon de la kreintoj uzi Esperanton. Lesbio, kiu ankaŭ verkis la scenaron, volis krei fremdan, misteran etoson - kaj substreki tion per lingvo, kiu - li kredis - ne estas parolata de iu ajn popolo de la mondo. Por solvi la "lingvan problemon" oni komence havis la ideon, uzi ian galimatian lingvaĵon, sed ion tian la geaktoroj ne volis uzi. Ĉar ankaŭ Volapuko ne plaĉis al ili, oni fine decidis, ke la fortoj de l' mallumo parolu Esperanton. Do kvankam nia lingvo estas nura stilrimedo, supozeble ĉiu el la filmteamo tiutempe sciis, ke Inkubo iam povus esti spektata de veraj esperantistoj.

Mortoj post la produktado kaj preskaŭa malapero de la filmo[redakti]

Menciindas ankaŭ, ke la fono, la okazaĵoj malantaŭ la kulisoj de la filmo, eble estas pli hororaj, ol la verko mem. La aktorino Anna Lowenstein [7] baldaŭ post la pretigo de la filmo mortigis sin. Ankaŭ Milokula Kato, la prezentanto de Incubus, ne atingis altan aĝon: en 1966 li mortpafis sin mortiginte sian amatinon. Penso [8] travivis familian tragedion: ŝia filino estis forrabita kaj murdita. Kaj la filmo mem post kelkaj tre sukcesaj prezentadoj pro eraro aŭ akcidento estis komplete detruita en iu laboratorio. La produktisto Antonio De Salvo dum 30 jaroj vane serĉis restintan ekzempleron kaj en 1996 li fine eksciis pri unu lasta kopio en la arkivo de la Cinémathèque Française en Parizo. El tiu ĉi li per senlaca laboro sukcesis restarigi la filmon, tiel ke ĝi nun aĉeteblas kiel sufiĉe bonkvalita vidbendo kaj viddisko (DVD) tamen haveblas nur por regiono 1, do por Usono kaj Kanado. Ekde aprilo 2003 DVD kun franclingvaj Nifoj haveblas por regiono 2.

Prezento[redakti]

Cao3.jpg

(Originalaj ortografiaj kaj gramatikaj eraroj estas konservitaj)

DAYSTAR prezentas Leslie Stevens' INCUBUS

stelumantaj

  • William Shatner
  • Allyson Ames
  • Eloise Hardt
  • Robert Fortier
  • Ann Atmar
  • kaj Milos Milos


  • Ĉefa Fotografisto: Conrad Hall
  • Kontrolist-filma Eldonista: Richard K. Brockway
  • Sub-Direktore: Maurice Vaccarino
  • Son Produktisto: Arthur J. Cornwall
  • Son Aranĝisto: Jay Ashworth
  • Fotograf-Teknikisto: Charles Rosher
  • Musik-Eldonisto: John Caper, Jr.
  • Tekst-controlisto: Mary Chaffee
  • Ŝminkisto: Fred B. Phillips
  • Ĉefa-Elektristo: Norman McClay
  • Kostumisto: T. Butler
  • Akcesoraĵisto: Ted Mossman
  • Ĉefa-Laboristo: John W. Jackson
  • Transportado: Richard Margrave
  • Italaj Sub-Titoloj: Paolo Cossa


Fotografita en Pfeiffer Big Sur Ŝtata Parko, California

© MCMLXV Daystar - Contempo III - All Rights Reserved

Laboratorio kaj optikaj efekto - Consolidated Film Industries

Daystar Musik-Produktisto: Dominic Frontiere

Produktisto: Anthony M. Taylor

Dua Produktisto: Elaine Michea

Verkita kaj direktita de: Leslie Stevens

Fina prezento[redakti]


fino

Referencoj[redakti]

  1. Kio iritas min estas homoj kiuj ĉiam milde diras, ‘Ho, nia sinteno estas ŝanĝita. Ni ne plu malŝatas tiujn homojn.’ Sed per stranga koincido, ili ne forigis la maljustecon; la leĝoj estas ankoraŭ validaj.
  2. La vivo ne estas tiom malbona sed vi havas multe da bonŝanco, bonan korpoformon kaj ne tro da imagopovo.
  3. Mi vetas ke Shakespeare devis multe kompromiti sin; ĉiu kiu estas en la distraĵindustrio faras ĝin iom.
  4. Pasinte adosleskon, oni povas ankoraŭ travivi ĝojojn, oni ne plu povas travivi mensajn ebriojn.
  5. Multaj homoj opinias ke ili pensas kiam ili nur rearanĝas siajn antaŭjuĝojn.
  6. Ŝajnas al mi ke la vera indico al via seksa orientiĝo kuŝas en viaj sentoj romantikaj pli ol en viaj seksaj urĝoj. Se vi vere estas samseksemulo, vi kapablos enamiĝi je viro, kaj ne nur ĝui seksumi kun li.
  7. Kie ajn vi troviĝas, estas viaj propraj amikoj kiuj faras la mondon.
  8. La paŝoj de amiko estas pli dolĉesonaj ol dolĉaj paroloj.

Vidu ankaŭ[redakti]