Inflacio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
兆ドル.jpg

"Tio estas ligita kun tiom da malbonaj cirkonstancoj, ke estas tre bone lasi ĝin flanke."

~ Iu pri io

Inflacio estas ĝenerala kaj daŭra pliigo de la preznivelo. Tiu ekonomika malekvilibro povas havi multajn kaŭzojn, kaj pro tio oni difinas ĝin per tiu komuna simptomo. Ekzistas pluraj inflaciaj situacioj:

  • mona inflacio, kiun kaŭzas troa plimultiĝo de la kvanto da mono cirkulanta ene de la ekonomio, kutime pro troa kreado de mono fare de centra banko por financi la ŝtaton aŭ stimuli la ekonomion. Historia ekzmeplo estas la altiĝo en la prezoj pro alveno de arĝento el Ameriko al Hispanio dum la 16-a jarcento. La troa presado de papermono post la Unua mondmilito estas alia ekzemplo.
  • inflacio per kostoj, kaŭzita de plialtiĝo de la kostoj [1]. Eŭropo suferis tia inflacio post la 1973-a plialtiĝo de petrolprezo.
  • la nunaj ekonomikistoj ofte pensas, ke inflacio devenas strukturajn kaŭzojn, kiuj malpermesas elekton de ekvilibranta prezo (kion fari?)

Konsekvencoj de Inflacio[redakti]

Karaj gesamideanoj,

Cred.jpg

Inflacio estas grava elemento en la ekonomio. Kutime ĝi estas rigradata kiel malutila fenomeno, tamen kun kelkaj pozitivaj aspektoj se ĝi moderas [2]. Bremsi inflacion havas ekonomian kaj socian koston, kiel supozas la kuracisto .

  • Stimulado de aĉetado kaj malinstigo al ŝparado pro malaltiĝo de la reala Interlingvao.
  • Ŝanĝoj en relativaj prezoj de la varoj kaj servoj. Miskalkulado de prezoj kaj profitoj.
  • Ŝanĝiĝoj en la valoroj de financaj aktivoj kaj pasivoj. Ekzemple, alta inflacio povas favori ŝuldanton ĉar ties pag-devo malgrandiĝas.
  • Malfacileco plani entreprenan aktivadon.
  • Transdono de ekonomiaj rimedoj de unuopuloj al la ŝtato. [3]
  • Altiĝo de impostoj, en progresivaj sistemoj.
  • Eblo de negativa reala interezo, kio povas utili por vigligi la ekonomion.
  • Ŝanĝoj en la valoro de la propra valuto: naciotristeco [4]kaze ke la nacia valuto suferas pli altan inflacion ol la aliaj, kaj inverse.
  • Kostoj pro ŝanĝoj en katalogoj, menuoj, etikedoj, aŭtomatoj, ktp.

Inflaciego[redakti]

Ni bedaůras, ke en ekstremaj kazoj, aperas inflacio: Prezoj kreskas tage, salajroj ne kapablas sekvi ilin, la tuta ekonomio frakasiĝas. Sed la realeco estas tutalie!

Inflacia spiralo[redakti]

Enspezo.jpg

La vizitintoj de la ekspozicio certe havis la impreson, ke inflacia spiralo estas plialtiĝemo de la prezoj, kiu estas parto de la rezulto kaj parte la kaŭzo de plialtiĝoj de la salajroj kaj aliaj enspezoj, kiel profitoj, eksgeedziĝoj kaj piso.[5]

Ekzemploj[redakti]

Speciala prezo[redakti]

Ŝi publikigis anoncon por interkonatiĝo kaj demandis: „Kiom da mi pagu?“

„Neniom, ankoraŭ vi ricevos honorarion por bona spritaĵo.“

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Provu retrovi ĝin en via retpoŝta programo.
  2. Mi tre scivolemas pri viaj kontribuoj!
  3. Se vi certas pri FEL-kodo kaj pasvorto kaj tamen ne povas eniri, plej verŝajne via abono por la nuna monato ne estas registrita.
  4. Oficisto kiel eble plej baldaŭ provos solvi la problemon.
  5. Kion fari?