Infantimigulo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Pli efike ol bato pelas malsato"

~ Zamenhof pri malsato de infantimiguloj
Índice33.jpg

"Jes absurda"

~ Papafigo pri via opinio pri tiu ĉi artikolo

Infantimigulo estas komuna nomo por monstrojfantomoj, malsamaj en diversaj kulturoj. Ili minace timigas infanojn. La ĉi-suba listo enhavas nomojn de infantimiguloj el diversaj lingvoj. La nomoj ne estas strikte samsignifaj: ĉiu kulturo, iam ĉiu landparto aŭ eĉ familio, povas havi sian propran timigulon kun propraj gustoj de manĝendaj infanoj.

Infantimiguloj ĉirkaŭ la Tero[redakti]

VUEY.jpg
  • Azerbajĝane - La timiga kreitaĵo, kiun gepatroj aludas por atentigi infanojn, estas ĥoĥan.
  • Angle - The bogeyman en la angla estas fantoma monstro kun homa aspekto. Ĝi restas en infanaj dormoĉambroj (ofte en ŝranko aŭ sub lito) kaj vizitas la geknabojn dum ilia dormo.
  • Ĉeĥe - Polednice (tagmezulino) estas maljuna virinaĉo, kiu venas en la domon tagmeze por forpreni la tropetolemajn infanojn, kiuj ne obeas admonojn de siaj patrinoj. Vespere la samon faras klekánice (krepuskulino)
  • France - En Francio, le croque-mitaine (esprimo kun neklara deveno; povus signifi "ganto-mordanto") estas monstro, kiu eniras la domon tra kameno por formanĝi la infanojn dum la dormo. Li estas iele la malo de la bona maljunulo (Avo Frosto, Sankta Nikolao, aŭ kun alitradicia nomo) kiu kristnaske portas donacojn al infanoj.
    • En Kebekio, la ĉi-supra francdevena monstro estas nekonata sed le bonhomme sept-heures (la ulo de la sepa horo) pli-malpli plenumas la saman rolon. Evidente, la ulo venas forpreni la petolajn infanojn je la sepa. En Bretonio, oni trovis spurojn da najbarnoma monstro Le bonhomme basse-heure.
  • Germane - En Germanio, la nacian infantimigulon oni nomas Der schwarze Mann (la nigra viro) aŭ Judzemann (la judo).
  • Hinde - En norda Barato, du monstroj ekzistas: la Bori Baba uzas sian sakon (bori) por ŝteli infanojn, kaj la "Chownki Daar" estas dumnokta gardisto kiu forprenas geknabojn kiuj rifuzas dormi.
  • Portugale - En la portugala lingvo, la homem do saco (Sakulo) estas plenkreskulo, ofte sub la formo de ĉifonulo aŭ vagulo, kiu portas sakon surdorse (ĝuste kiel Avo Frosto), kaptas bruajn-tumultemajn geetulojn kaj metas ilin en la sako. Laŭ la legendo, la sakulo poste vendos la infanojn al tiu, kiu plej ofertas. Ankaŭ pli bestema kreitaĵo ankaŭ, sub la nomo de Bicho Papão (Manĝanta besto). Vidu ankaŭ Papafigon.
  • Ruse - Babaj. Ŝajne kutime ne havas konatan aspekton. Ankaŭ lin polico imagas kiel malgrandan kurbaflankan maljunulaĉon kun sako kaj bastono.

En dokumentfilmoj kaj sciencaj libroj[redakti]

La televidaj serioj Buffon, X kaj Charles de Gaulle temas pri infantimiguloj en unu el iliaj epizodoj. La libro Harry Potter kaj la kaptito de Azkabano enhavas monstrojn nomatajn boggarts, kiuj kapablas transformiĝi laŭ la ĉefaj timoj de tiu, kiu ilin vidas.

Eksteraj ligiloj[redakti]