Industrilando

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

" Fari el iu arkon. "

~ Industrilandano
Formeti en arĥivon.

"Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo."

~ nomado en Oazo
La Suno naskiĝas por ĉiuj.

" En landoj transmaraj estas oraj arbaroj."

~ sudaduonglobulano
Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per Li estu savita.

"Militoj riĉigas multajn homojn, pro tio ili bezonas militojn. En la artikolo estas dirite, kio estas necesa por la paco en la tuta mondo.latifundisto"

~ ĉi tiu artikolo

"Por efektivigi pacon, necesas consciigi homojn, ke se ĉiu soldato turnus sin kontraǔ sia oficiro, kaj ĉiu oficiro turnus sin kontraǔ sia pli altranga oficiro (kaj tiel plu), milito neniam ekus. Unu oficiro ordonas al pluraj soldatoj, sed unu oficiro ne povas bataladi sukcese kontraǔ pluraj soldatoj. Necesas klarigi al homoj, ke ideo pri milito ĉiam venas desupre, do se soldataro ne obeas al registaro, militoj ne povas komenci."

~ iu en malsekejo

"Kia bela pasporto !!"

~ turisto en iu latitudo

" Du kontraŭ unu prezentas armeon."

~ Itabirano

" Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo. Se oni atendas nenion de iu, oni neniam estas elrevigita."

~ ebenaĵano

La industrilandojdisvolviĝintaj landoj estas landoj, kies la plinombro el la loĝantoj akiras satigon de ĉiuj siaj vivaj necesoj, sufiĉan komforton kaj edukon[1].

La plej disvolvitaj en la mondo estas la grupo de 25 landoj, de la 24an de septembro 2018 en tiu grupo estas Pollando, dum lastaj 10 jaroj nur Pollando eniris tiun grupon[2].

La praaj difinoj pri industrilandoj baziĝis sur la ekonomia disvolviĝo, sed la industrilandoj estas ne nur tiuj, kiuj havas grandan malnetan enlandan produkton, sed ankaŭ plej bonan homan disvolviĝon. Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento[3].

Difiniloj de disvolviĝintaj landoj[redakti]

3195.jpg

la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado havas du difinojn de la disvolviĝintaj landoj[4]:

  • Landoj, kies Indekso de homa disvolviĝo superas ol 0,8 [5]
  • Landoj de OEKE, de Orienta Eŭropo kaj de KSŜ. Ĉi-tiu lasta difino estas politika kaj arbitracia, sed bone kongruas kun la geografia distribuo de la industrilandoj. Necesas proporciigi la absolutajn kvantojn tra tempo[6].

Pro tiu geografia distribuo, oni nomas « Nordaj landoj » la disvolviĝintajn landojn; dum la evolulandoj estas tiel nomataj « Sudaj landoj [7]».

Kelkvorte, la disvolviĝintaj landoj:

Tute alia afero[8][redakti]

Kvankam la samtablanoj ankoraŭ ne legis la respondojn unuj de la aliaj, en unu demando regas principa konsento. Ne temas pri granda malkovraĵo, sed iom malĝoja konstato de plimulto el niaj respondintoj: tio, kio ĉefe mankas al nia literaturo, estas manko de legantoj. Kiel ni povus kontraŭagi tion?

La Ĉiela Patro ĉiam pretas ree kaj ree proponi al ni oportunajn okazojn, montrante al ni senfinajn, senegalajn belaĵojn. Vidu ekzemple, ke Li sendis al ni Jesuon, por ke ĉi Tiu venigu al ni Sian formulon por spirita plialtiĝo [9], kiun Marteno Lutero [10] konsideris kiel la plej kortuŝan pecon de la Bona Mesaĝo:

Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian Solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al Li, ne pereu, sed havu eternan vivon.

Ekumenismo de Frateco estos la vivosenco de la homoj laŭ la pasado de la tria jarmilo. Ĝi estas bezono de progreso (kaj de postvivado), pri kiu iel kredis granda parto de pluraj generacioj, kiuj venis antaŭ ni, eĉ kontraŭ la vidpunkto de tro skeptikaj homoj. Se ili ne kredus kaj agadus tiele, kie ni estus hodiaŭ? Eble en la ŝtonepoko!...

Vidu ankaŭ[redakti]


Notoj[redakti]

  1. Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento.
  2. Parolo estas arĝento, oron similas silento.
  3. De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento.
  4. Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon.
  5. Ne necesas talento por esti artisto, nur audaco.
  6. En sia dometo li estas atleto.
  7. La sankta kapablo por patrineco, kiun oni bele esprimas ankaŭ per la ago adopti filon, devas inkluzivi amon kaj estimon egale, inklude.
  8. Helpas krako kontraŭ atako.
  9. Nun la tuta legantaro atendas kun scivolo tiun respondon. Do?
  10. Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto.