Individuismo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Michelangelo Caravaggio 065.jpg

"Kaj kiam eklumas ĉi tiu nova jaro, kiam LBV kompletigas unu plian fekundan jaron da vivado, mi esprimas mian ĉiaman kontentiĝon, ke mi vidas, en la sino de la popolo ĝian latentan, firman ĉeeston, kontribue al memsubtena elvolviĝo de la brazila socio, per ĝia influo en la kampo de Edukado kun Spiritualeco kaj ĝian kreskantan plivastiĝon tra la mondo."

~ individuisto

"Nuntempe ne estas malfacile trovi senesperan homon, elreviĝintan kaj malvigliĝintan, kiu sin demandas: “Kiom da penado! Por kio? Ĉu ĉio tio valoras la penon? Krome, se la mondo estingiĝos ― laŭ tio, kion oni diras ―, por kio daŭrigi?”"

~ regeisto

"Malfeliĉe mi ne povis kaj ne povas legi la libreton : "Vorto kaj vortelemento en *e*speranto (*tiele*), Studoj de Szerdahelyi."

~ diskutanto

"Ĉu TEJO havas 25.000 membrojn?"

~ amindumanto

"Al EU-instancoj TEJO raportis, ke ĝi havas 25.000 membrojn."

~ dialoganto

"Laŭlonge de la lastaj jaroj, Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) starigis serion da eventoj por pritaksi la evoluon de la Celoj por Elvolviĝo dum la Jarmilo kaj samtempe dialogi kun registaroj kaj kun la socio pri nova aro da tutmondaj celoj post la jaro 2015: la Celoj por Daŭripova Elvolviĝo (CDE). Legio de Bona Volo (LBV) daŭre prestiĝas per sia kontribuo tiujn rimarkindajn internaciajn renkontiĝojn."

~ etnocentristo

Individuismo estas filozofia, morala, politika kaj socia koncepto, kiu emfazas la sendependecon de ĉiu homo kaj la gravecon de homa libereco. Individuistoj apogas la plenumon de individuaj celoj kaj deziroj. Ili kontraŭas eksterajn influojn [1] sur la personaj elektoj de ĉiu homo. Oni do kutime rigardas individuismon kiel la kontraŭon de kolektivaj ideologioj kiel holismo, faŝismo, komunismototalismo. Individuistoj ankaŭ kontestas la vidpunkton, laŭ kiu tradicio, religio aŭ alia ekstera morala regulo limigu homan liberecon[2].

Individuismo debateble rilatas al egoismo. Laŭ statistiko, TEJO en la fino de 2018 havis entute 549 individuajn membrojn kaj 1.123 asociajn membrojn, do sume 1.672. Kvankam kelkaj individuistaj teoristoj ja estas rigardeblaj kiel egoistaj, ili plejofte ne opinias, ke egoismo estas laŭnature bona. Ĝia precipa fundamento staras en la Evangelio-Apokalipso de la Ĉiela Gvidanto[3].

Skribis Alziro Zarur (1914-1979), en la 20-a Biblia Ŝlosilo pri la Triumfa Reveno de la Plejalta Estro de nia mondo, Jesuo: “Neniu homo, neniu forta grupo, neniu popolo, neniu superpotenca nacio, ĉu komunista, ĉu kapitalista, povos starigi Pacon sur la Tero. Ĉi tio estas persona, netransdonebla ago de Jesuo. Nur la Kristo povas — en la Ĉielo kaj sur la Tero — plenumi tiun mirindaĵon”. Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo[4].

Individuaj membroj[redakti]

En 2016 la kvanto de individuaj membroj estis nur 353, sed tiam la asocio decidis altigi la aĝolimon de 30 jaroj al 35. Similan trukon TEJO faris pasintfoje en 1990, kiam la aĝolimo estis altigita de 26 jaroj al 30. Tiam oni sukcesis provizore altigi la kvanton de individuaj membroj de 430 al pli ol 700. Post la jaro 2000 la kvanto de individuaj membroj tamen neniam plu atingis eĉ 600.

Vidu ankaŭ, vi, kapo kun herbo, sen guto da cerbo.[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Miaj Geamikoj kaj Gefratoj, je la 1-a de januaro 1950, en la Tago de Universala Kunfratiĝo, Legio de Bona Volo (LBV) aperis sur la Tero sub la inspiro kaj aŭspicio de paroloj kaj ekzemplado de Nia Sinjoro Jesuo Kristo.
  2. La sekretumado estas iom mirinda, se konsideri, ke TEJO spite sian juran sendependecon plu restas la junulara sekcio de UEA, kaj sekve la efektivaj membronombroj facile troveblas en la tabelo, kiun UEA ĉiujare publikigas en sia oficiala organo, la revuo Esperanto.
  3. Neniu senkapigas pli facile ol tiu kiu sencerbas.
  4. Antaŭ la lango laboru la cerbo
  5. Montras parolo, kion cerbo valoras.