Idiotismo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Idiotismo.jpg
Bonvolu konfuzi kun Idismo.

"Tembo, liaj brakoj vastaj!"

~ Tamaria idiotismo

"Se forestas la suno, sufiĉas la luno"

~ Zamenhof pri idiotismo

"Mi sincere esperas (sed timas, ke mi eraras), ke via opinio baziĝas sur manko de scio, ĉar tion oni povas ŝanĝi."

~ Lingvisto pri ĉi tiu artikolo


Idiotismo estas doktrino, laŭ kiu ne-eŭropanoj estas idiotoj, kiuj ne povas kompreni ian formon de komunikado krom la tute rektan. Tiel Esperanto estas malbona lingvo, do oni lernu Loglion.

Idiotismoj kaj Esperanto[redakti]

Zom!.jpg

La ĉefa problemo pri esperanto estas la manko de grandega idiotismaro, kiuj tamen ne estas idiotismoj. Oni celas kolekton de esprimoj, kiujn eĉ komencanto komprenas je la unua aŭdo sed kiuj kovras la dekmilon da bezonoj de moderna vivo. Ni bezonas vortarojn, kiuj tradukas la nacilingvajn idiotismojn en esperantajn.

La plej grava problemo estas salariitaj lingvaj aŭtoritatoj, kiuj povus fini la determinismojn de la lingvo. Oni ne povas fidi la "lingva" problemego estas, ke la plejparto da Esperantidiotismoj estas Eŭropecaj. Do, ili avantaĵiĝas Eŭropanoj kaj malavantaĵiĝas ekz. Azianoj. Tio veras eĉ se ĈIUJ idiotisomoj troviĝas en iun bonan vortlibron.

Do, la problemego estas la NEneŭtralo kaj maljusto, kauzataj de la Eŭropeco de Esperanto. (Se la idiotismoj de Esperanto estas tute el Esperanto mem (= ne Eŭropeca, ne Azipeca, ne iopeca), ne estas tiun problemego.

Idiotismo Bonalingva[redakti]

La oficiala vorto tute ne estas -ismo pri idioto. Ĝi signifas sume "vorto aŭ vorgrupo" fontanta el alia specifa lingvo, dialekto aŭ medio. Malgraŭ ADE ĝin agnoskis, oni ne tiom ŝatas ĝian uzon, ĉar povas ekesti miskompreno kun la vorto "idiot-ismo" kun la signifo de simplisma vorto fontanta el malklera lingvo aŭ malklera kompreno... itallingue oni dirus "idiozia". Tial oni eliminu la O.V. idiotismo, anstataŭante ĝin per jenaj du vortoj:

  • idiom-aĵo ... kiam temas pri "vorto aŭ vorgrupo" fontanta el alia specifa lingvo, dialekto aŭ medio
  • idiot-ismo ...kiam temas pri vorto fontanta el malklera lingvo aŭ malklera komploto.

Rilataj aferoj[redakti]

Jen listo da nekonindaj idiotismoj:

  1. Anglaj idiotismoj
  2. Ĉeĥaj idiotismoj
  3. Francaj idiotismoj
  4. Germanaj idiotismoj
  5. Portugallingvaj idiotismoj