Ideo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
8561.jpg

"Kiu multe minacas, ne estas danĝera"

~ Zamenhof pri alia afero

"Anke por Ido ...."

~ idisto pri supra diraĵo

"IDEO is an international design and innovation consultancy"

~ anglalingva Vikipedio pri ideo

"Sign up for Twitter to follow IDEO (@ideo)"

~ Twitter pri ideo

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo

"Apogon al grandaj kaj inteligentaj ideoj!"

~ iu pri ideo

"Ĉu ankaŭ en via lando??!!!"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo
Ideo.jpg

Ideo (el la portugala Instituto de Dermatologia Estética e Odontologia), vere signifas "id(o) de e(sperant)o" t.e., ĉiu ideo, kiun homo povas havi, estas danke al esperanto

Ideo havas absolute nenian devigon por ĉiu aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi, estas: iusence la "ideo" samsignifas al penso.

Alisence ĝi estas speco de fantomo, kiu loĝas en la menso kaj kondukas la pensadon.

Kelkfoje oni pravigas kontraŭstaron kontraŭ pagado de laboro per la "ideo", tio nomiĝas "kopirajto" aŭ "pantento", kiuj apartenu al kompanioj, ne al aŭtoroj, kompreneble.

Mirige.jpg

Kiel oni diris, ideoj ne estas devigaj, ĉefe al blondulinoj.

Temo[redakti]

Du amikoj provas konsoli sin en la drinkejo.

Amiko plendas, "Mia edzino povas paroli pri temo dum horoj."

"Tio estas nenio!" ĝemas alia. "Mia eĉ ne bezonas temon."

Ĝeneralaj ideoj[redakti]

La encickliko “Centesimus annus” reelvokas al la memoro la Katolikan socialan doktrinon de la Katolika Eklezio, kaj kritikasNovliberismon kaj la koncepton pri kapitalo kaj pri Profito zorge tenantajn nek la homon nek la rezursoj de la tero. Johano Paŭlo la 2-a rifuzas: “la superecon de la sfero materia sur la homo”, kaj, fakte, li insistas sur la neceso de etiko en la ekonomio.

La Katolika sociala doktrino rekonas la pozitivajn alportojn de la merkato kaj de la Profitocela organizaĵo kondiĉe ke ili estu fakte orientitaj al la Komuna bono.

Pruvo[redakti]

Ekzistas nenia ajn indiko por pruvi la ideon ke la vivo estas serioza.

Pozitivismaj ideoj[redakti]

Auguste Comte: laŭ kiu religio estas spontana kreiĝo kiun oni elpensis revelaciita.

Auguste Comte (1798 - 1857) inspiriĝas al Roger Bacon, Descartes, Monge, Condorcet, kaj malfermas, ĉe sia domo, kurson de filozofio dum kiu li prezentas sian leĝon de la tri stadioj de la homa spirito, kiujn li komparas kun la stadioj de la individua evoluo de la homo: teologia aŭ fiktiva, dum sia infanaĝo, metafizika, aŭ abstraktema, dum sia adoleskaĝo; pozitiva dum sia maturaĝo, kiu fariĝas la aĝo de la scienco. Tiu lasta stadio interesiĝas pri la kielo de la estaĵoj kaj ne plu pri la kialo, ĉar la naturo de la aĵoj, la absoluto, la universa ekspliko pri la naturo estas utopi kiuj estas restaĵoj de la metafiziko kaj ne plu devas konkeri la homan animon. Comte reĵetas la ideon pri la unua kaŭzo, kaj provas ekspliki la fenomenojn per leĝoj esprimeblaj en matematika lingvaĵo. La aliro scienca, laŭ Comte, helpas senvuali la realon kaj priskribi la leĝojn de la naturo por atingi la uzon praktikan, utilan por la agado malsame ol la atingo de la scio por la scio. La filozofio havas kiel celon la unuigon de la scioj kaj pretigi sintezon kontraŭ la disperdiĝo de la disciplinoj kiuj konstituas damaĝon por la scienco.