House

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kiu mem sin adoras, nenion valoras"

~ Zamenhof pri House
Mil house.jpg

"Mi antaŭe neglektis blogi pri la jena afero"

~ Ralph Dumain

"Mi havas bonegajn amikojn inter ili"

~ Milokula Kato pri frenezaj kurcistoj

"Devi kaj ne rajti estas la samo"

~ anonimulo pri tuta alia afero

"Nenio interesas min krom esperanto"

~ Samideano
7770 o.jpg

Doktoro Gregory House (naskiĝis 1959- ankoraŭ ne mortis) estas anglodevena usona medicinisto, kiu specialiĝis pri diagnozado de tre raraj malsanoj. Dro House estas ĉefo de la fako por diagnostikan medicinon, nefralgisto kaj eksperto por infektajn malsanojn. Li diplomiĝis en Cambridge (1978).

Nobelaj titoloj[redakti]

El tre nobela familio, li havas la titolojn Princo George Ludwig la Nedetruebla kaj Lord Pigmot. En 1989, li servis en armeo kiel leŭtenanto, sub la pseŭdonimo George Colhurst St. Barleigh. En 1998, li estis konsilisto de franca reĝo kaj akiris la francan titolon barono de Hulot. En 1999 li akiris ankaŭ la titolo Vicgrafo de Georgius. Finfine, en 2003, li ricevis la titolon Lordo de Clark.

Familia vivo kaj kariero[redakti]

Doktoro House estas frato de Amy Winehouse kaj onklo de Milhouse Van Houten.

En 1999, House ediziĝis al Geena Davis Little kaj adoptis la orfanon Stuart Litte. Bedaŭrinde, li malkovris ke Stuart ne estas el homa speco, sed muso, tio ĉagreniĝis lin tiel, ke li divorciĝis.

Post la familia malsukseso, li denove dediĉis al kuracado. Unue, en 2000, li laboris en fertiliga kliniko. En 2002, li provis reedziĝis al Geena, sed malsano en sia kruro, malhelpis tion.

Li ne rompis tute kun sia familio, sed translokiĝis al Kalifornio, dum la familio loĝas en sia palaco ĉe Londono.