Hotelo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Malsato plej bone gustigas la manĝon"

~ Zamenhof pri hotela restoracio

"Mi rajtas havi mian opinion"

~ trompisto


« Uzu nur la tre facilan lingvon ESPERANTO por viaj internaciaj interrilatoj. »


Hotelo (bonalingve gastejo) estas domo, kie la vojaĝantoj povas pagante loĝi kaj plejofte ankaŭ manĝi.

18 1.gif

Esperanto[redakti]

El la mondo homarana (hilelista).

Esperantista germano el urbeto en la pleja okcidento de Germanio - feriis en Pollando. Li ne parolas la polan. Anstataŭe ĉe la recepcio de lia hotelo oni demandis lin "Do you speak English?". Reage nia heroo respondis en la germana. Ĉar tion oni ne komprenis, li respondis en Esperanto. Ankaŭ tion oni ne komprenis, kio tre agacis nian profesoron, ĉar Esperanto temas ja pri "lingvo devenanta el Varsovio!" Kaj tamen tiuj poloj ne komprenas ĝin! Ne estas tiel, ke prof. d-ro Helmar Frank ne scipovus paroli la anglan, sed li kiel bona germana turisto ŝatas nepre kvereli kun la stultaj poloj, kiuj ne regas la germanan kaj eĉ ne Esperanton.

Ho, ho[redakti]

Hotelservisto — Leviĝu! Leviĝu! La hetelo bruligas!

Skotlandan© - Prave, sed se mi tion faros, mi avertas vin ke mi ne pagos la litprezon.

Banado[redakti]

En granda altklasa hotelo, oni alvokas plumbiston por ripari kranon, sed oni indikas al li malĝustan ĉambronombron. Li eniras la ĉambron, trairas, kaj malfermas la banĉambran pordon, kaj ektroviĝas antaŭ tutnuda virino en la bankuvo. "Iiiiiiiiiii!" krias la terurita virino. La plumbisto respondas "Kaj kio, do? Ĉu vi neniam antaŭe vidis plumbiston?"

Ses-07.jpg

Tempo[redakti]

Freŝe geedziĝinta paro en hotelo:

- Mi petas ĉambron por unu tago. - diras juna edzo.

- Vi devas esti feliĉa - palpebrumas pordisto al edzino - kutime li prenas ĉambron nur por horo.

Reguloj de Hotelo[redakti]

Brazil.png

En hotelo oni avertas klientojn: "Lasu viajn valorojn en al ackeptejo kaj post vi povos libere fare kion vi volas." Do oni organizas baĥanalon en hotelĉambron laŭ tiu menŝago.

Judo[redakti]

Vidu la situacion, al kiu ni alvenis.

Judo tranoktis en gastejo. Matene demandis lin la mastro: "Ĉu vi bone dormis?"

Gasto: "Tre bone. Dank` al Dio. Sed matene mi trovis mortan cimon sur mia lito"

Mastro: "Nu, morta cimo estas nenio."

Gasto: "Vi pravas, sed vi ne scias kiom granda estis lia enteriga ceremonio!"

Numoro[redakti]

Fanfaronulo diris en hotelo, ke li parolas multajn lingvojn kaj komencis citi ilin. Subite alia gasto demandis lin, ĉu li ankaŭ scipovas Esperanton.

„Ho, same perfekte kiel indiĝeno!”

Tragedio[redakti]

Facile la leganto komprenas la meritojn de tiu.

Kaj eĉ pli memkompreneblas, ke Petro, Vilĉjo, kaj Roberto ĉeestis esperantan kongreson, kaj dividis grandan ĉambraron sur alta etaĝo en la kongresa hotelo.

Je la dua tago de la kongreso, ili alvenis al la ĉambroturo kaj eksciis, ke la lifto ne funkciis, kaj ili devos grimpi ŝtupare 75 etaĝojn supren.

Dum ili grimpis la unuan etaĝon, ili interkonstentis, ke por distri sin, ili faru tiel: Dum la unuaj 25 etaĝoj, Petro diru ŝercojn. Dum la duaj 25 etaĝoj, Vilĉjo kantu kantojn. Kaj dum la triaj 25 etaĝoj, Roberto deklamu tragediojn.

Ili faris laŭ sia plano, kaj dum dekoj da minutoj ili grimpis kaj grimpadis. Petro diris la ŝercojn. Vilĉoj kantis la kantojn. Je la 50-a etaĝo ili turnis sin al Roberto, kiu diris, “Mi komencos je la plej tragedia rakonto, kiun mi konas: Mi lasis la ĉambran ŝlosilon en la aŭto.”

ĈE LA HOTELO[redakti]

La kelnerino:

Je kioma horo vi deziras la vekon morgaŭ matene?

- Je la sepa kaj duono, per dolĉa kiso! – ŝerce respondas la kliento.

- En ordo, sinjoro – respondas la knabino – Mi diros tion al la nokta pordogardisto.

Elekto de ĉambro[redakti]

Haus.JPG

Meze en la nokto, ebria hotelgasto falete eniras la vestiblon de la hotelo.
“Mi volas alian ĉambron,” li postulas.
“Sed vi jam havas la plej bonan ĉambron en nia hotelo,” diras la servisto.
“Tamen, mi insistas, volas alian ĉambron, volas alian ĉambron, rapide...”
Kompleze la servisto ordonas al la ĉambro-kelnero, doni alian ĉambron al la gasto. Kiam tiu volas stumble iri el la vestiblo, la servisto demandis lin:
“Ĉu vi afable diros al mi, sinjoro, kial vi volas foriri el via nuna ĉambro?”
“Certe. La terura ĉambro estas en flamoj!”

Vera komforto[redakti]

Hotelisto: Tiu estas la sola libera ĉambro; bedaŭrinde ĝi estas iomete malgranda.
Gasto: Iomete malgranda? Se mi kuŝos en la lito, miaj piedoj pendos tra la fenestro!
Hotelisto: Ho, tio ne gravas, ne estas vitro en la fenestro

Hotel Desperado.jpg

Malfacilaĵoj por dormado[redakti]

En gastejeto malregistriĝas gasto. La akceptisto interesiĝas je li:

-- Bonan matenon! Kiel vi fartis ĉi tie?
-- Terure -- respondas la ulo. -- Apenaŭ mi dormis iom. En ĉiuj 15 minutoj mi vekiĝis abrupte, ĉar io bruegis.

Baldaŭ venas juna paro , la dungito alparolas ankau ilin:

-- Bonan matenon! Mi esperas, ke vi ambau sukcesis sate ripozi ĉe ni!
-- Badaurinde ne -- respondas la junulo. -- Iu en la najbara ĉambro ronkis tiel senindulge, ke ni devis frapeti al li la vandon en ĉiu kvaronhoro, por ke li ĉesu.

Aliflanke[redakti]

– En via hotelo tute ne eblas ripozi!
– Sed kial, sinjoro?
– Mia najbaro en ĉiuj kvin minutoj frapis la muron, por ke mi ne bruigu mian radion...

Finfine[redakti]

673786789.jpg
– Halo! Ĉu hotelpordisto? Terure! Dormi ne eblas en tiu bruo!
– Mi vere bedaŭras, sinjoro! Sed mi ne povas pli mallaŭte sonorigi la fajrosignalon ...

Manĝado[redakti]

- "Saluton. Je kioma horo vi servas la matenmanĝon?"

- "Ekde la 7a ĝis la 11a."

- "Kaj la tagmanĝo kaj la vespermanĝo?"

- "Tagmanĝo de la 12a ĝis la 16a, kaj la vespermanĝo de la 18a ĝis la 22a."

- "Damne! Pro tiu horaro mi ne sufiĉe havos tempon por traveturi la urbon!"

Alie[redakti]

Sinjoro eniras hotelan restoracion. La kelnero tuj alvenas:

"Bonan tagon, sinjoro. Kion vi deziras?"
"Mi ŝatus manĝi tion, kion tiu viro estas manĝanta."
"Konsentite, sed ne estos facile preni de li la teleron."

Vespermanĝo[redakti]

450

Gasto vespermanĝas.
Kelnero:
- Sciu sinjoro, mi havas nur torton kaj fiŝon.
- Tio ne tro gravas, sed diru al mi, kion mi manĝas nun, torton aŭ fiŝon?

Servo[redakti]

-- Ĉu vi mendis telefonvekon por la 6-a horo?

-- Jes, mi.

-- Nu tiel rapidu, ĉar estas jam la 10-a kaj duono!

Drinkeja servo[redakti]

Je la tria matene, komizo en hotelo ricevas telefonan vokon de ebriulo, kiu demandas je kiu horo la hotela drinkejo malfermiĝos.

- Ĝi malfermiĝas tagmeze, sinjoro, - respondas la komizo.

Post unu horo la komizo ricevas plian telefonvokon de la sama ulo, kiu ŝajnas esti eĉ pli ebria:

- Je kiu horo malfermiĝas la drinkejo?
- Je la sama horo kiel antaŭe - tagmeze, sinjoro, - respondas la komizo.

Plia horo pasas. La ebriulo denove telefonas, eĉ pli ebria:

- Je kju 'oro vi ziris ke malf'rmiĵ's la ĵrinkejo, a?

La komizo diras:

- La drinkejo malfermiĝos tagmeze, sinjoro, sed se vi ne povas atendi ĝis tiam por eniri la drinkejon, mi povas aranĝi ke la servisto portu ion al via ĉambro.
- Neeee, ulo... mi ne volas eniri la ĵrinkejon - sed mi volas ELIRI!!

Seksumado[redakti]

2024 n.jpg

En hotelĉambro juna ĵus edziĝinta paro dediĉas sin tiom arde, vigle kaj ofte al la dolĉaj ludoj de volupto, ke poste okazanta tertremo ne sukcesas veki la dormantojn. Feliĉe la hotelo ne ruiniĝas, sed estas forte difektita.

La direktoro, mirante, ke la geedzoj ne forkuris kiel la aliaj hotelgastoj, rapidas la ilia ĉambro. La juna viro vekiĝas kaj, vidante la murojn fenditaj, la fenestrajn vitrojn rompitaj kaj la plankon plena da rubo, murmuras:

— Bonvolu pardoni nin. Ni pagos la damaĝojn.

Rapida dormado[redakti]

Gasto venis en malfrua horo de la vespero kaj ekloĝis en la plej altkvalita gastejo de la urbo. Unue li vespermanĝis. Post kelkaj minutoj venis al lia tablo la estro de la gastejo kaj tre afable petis lin laŭeble fini rapide la manĝon. "Kio okazis?", demandis la gasto. Respondis la estro: "Mi bezonas vian tablotukon por alia gasto." Kiam poste la tre laca gasto iris al la ĉambro, li ekdormis rapide. Sed noktomeze vekis lin la estro.

Estro: "Mi ŝatus peti vin dormi pli rapide. Mi bezonas vian kusenon por alia gasto."

Nenio[redakti]

Magda.jpg

Iun tagon, la Majstro kaj esperantisto alvenis ĉe hotelo. La esperantisto estis enironta la ĉambron, sed la Majstro baris lin dirante, "Vi povas trovi nenion ekstere."

Sekureco per serureco[redakti]

Abrahamo, loĝanto de malproksima urbeto, estis sendita de sia komunumo al la granda urbo. Li atingis la urbon, enhoteliĝis kaj decidis tuj viziti la ĉefstraton. Antaŭ foriri li ŝlosis la valizon per pendseruro. Reveninte poste al sia ĉambro li vidis, ke sur la valizo pendas du seruroj. Li tuj vokis la hotelestron kaj plende diris: "Mi ligis unu seruron, por ke oni ne prenu ion ajn el mia valizo. Sed kion signifas tiu ĉi dua seruro?"

Hotelisto: "Ĝin mi metis: por ke oni ne metu ion ajn en vian valizon."

Legado[redakti]

MSaS.jpg

En la dormejo de junulgastejo, la knabo Frans vidis, ke lia amiko Bert rampis, kun sia vidhelpilo sur la nazo, en sian dormosakon.

"Diru, Bert", demandis Frans mirante, "kial vi ne formetis la vidhelpilon, antaŭ ol iri dormi?"

"Por tio, mi havas bonan motivon", respondis Bert.

"Kian motivon vi havas?", volis scii Frans.

"En la ĵus pasinta nokto", eksplikis Bert, mi sonĝis pri ses ĝustaj loterio-nombroj; bedaŭrinde, mi ne povis bone legi ilin. Tio ne plu okazu al mi!"

Forĵetado[redakti]

„Kion vi faras ĉi tie antaŭ gastejo?“

„Gastejestro elĵetis min.“

„Kial?“

„Mi ĝenis lian edzinon.“

„Kion vi ankoraŭ atendas?“

„Ĉu li elĵetos ankaŭ ŝin.“

Alie[redakti]

Angela Merkel PD3.jpg

Iras viro preter gastejo kaj vidas, ke el ĝi oni elĵetis homon, kiu tuj revenas reen, estas denove elĵetita kaj derizas eniri. La viro demandas lin, kial li daŭre revenas, kiam oni daŭre elĵetas lin. La homo diras. „Mi devas eniri, mi estas gastejestro.“ He, diablo !

Hotelo en Cara Ruslando[redakti]

Ribelas.jpg

Dum parto de la 19-jarcento oni ne permesis al judoj ekloĝi en Peterburgo, ĉefurbo de Rusio. Laŭ la leĝo la posedantoj de gastejoj devis informi al la Cara polico, dum ne pli ol 12 horoj, pri ĉiu nova alveninta judo. Pro tio judoj kaptitaj de la polico kutimis diri, ke ili troviĝas en la urbo dum malpli ol 12 horoj.
Noktomeze alvenis policanoj al unu de la peterburgaj gastejoj kaj kaptis tie kelkajn judajn komercistojn, kiuj ne havis oficialajn loĝpermesilojn. Dum la gestejestro flustre diskutis kun la ĉefpolicano pri la alteco de la ŝmirmono, sidis la polica oficisto kaj verkis la protokolon. Li demandis la unuan judan gaston:
"Kiam vi venis al la urbo?"
Respondis la homo: "Antaŭ 6 horoj".
"Kaj vi?", li demandis la duan judon.
Respondis li: "Antaŭ 4 horoj".
La tria demandito respondis: "Antaŭ 2 horoj". La kvara: "Antaŭ unu horo".
Ridetis la oficisto kaj diris: "Judaĉoj, ĉiunokte mi aŭdas la samajn respondojn de viaj samgentanoj. Jam tedis al mi ili. Ĉu neniu el vi havas alispecan respondon?"
Respondis la kvina judo: "Sinjoro oficisto, mi ankoraŭ tute ne alvenis..."

Novaĵoj[redakti]

  1. La hotelisto estis punita, ĉar li faldis la vinon, aldonante akvon farĉitan.
  2. La hotelestro vekis policiston, ĉar la gusto ne volis pafi la fakturon.

Vidu ankaŭ[redakti]