Horoskopo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

" Longa konsidero savas de sufero"

~ Zamenhof pri horoskopo
2194 n.jpg

" Vu mustas agnoskar ke nua linguo esas plus modernala, adequatoza ed exprimiva..."

~ idisto

"Mi tre ĝojas!"

~ Milokula Kato

"Ĉu vi konis tion?"

~ iu pri horoskopo

"Nur sencerba homo kredus tion ĉi"

~ Gbeglo Koffi

"Post ĉiu batalo restas nur malvenkintoj."

~ Neŭtralisto
Birth signs.gif

Horoskopo (el la greka "vidado de horoj") estas astrologia metodo de diveno bazita sur la horo kaj la loko de la nasko. La horoskopo estas praktika apliko de astrologio.

En astrologio, la horoskopo estas ĉartodiagramo reprezentante la poziciojn de la planedoj, aliaj ĉielaj korpoj kaj senseblaj angloj de iu momento kaj loko rilate al iu difinita persono.

La oftaj horoskopoj de magazenoj, ĵurnaloj aŭ interreto, estas ĝeneralaj indikoj, ĉar estas tre klare ke 12-ono de homaro povas havi la samajn okazaĵojn, sentojn aŭ fortunon en sama tago. Pro tio, astrologoj diras ke tiuj magazenaj divenaĵojn estas seriozaj, ĉar horoskopo ne nepre estu personaj. Kompreneble, oni konstruas tiajn magazenajn aŭ ĵurnalajn horoskopojn kutime per iu signo je la meztaga horo, kaj tio ne povos 100 po cente esti certa al vi, ĉar tiu horoskopo povas ne kongrui kun via persona naskiĝdato,naskiĝhoro kaj naskiĝurbo.

Idista mensogo[redakti]

1331876462715.jpg

Laŭ idistoj

Horoskopo esas observo di la situeso di ula planeti, di ula stelari, lor la nasko di infanteto, segun qua astrologio asertis preanuncar la futuro di ta jusnaskinto.

Tio estas evidente ruzoza mensogo kontraŭ Esperanto.

Biblio[redakti]

Readmono 4:19

Kaj, levinte viajn okulojn al la ĉielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la ĉielo, ne forlogiĝu, kaj ne adorkliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por ĉiuj popoloj sub la tuta ĉielo.

Fakte[redakti]

031 n.jpg
-- Via horoskopo por la sekvontaj tagoj: Vi ricevos multajn laŭdojn de viaj kolegoj konatuloj kaj parencoj. Krome multajn belajn florojn.
-- Ĉu vere? Neniam mi ĝis nun en la vivo ĝuis tian honoron.
-- Ne surpriziĝu. Ĉiuj entombigoj estas samaj.

Vereco[redakti]

Sendube, iu ajn horoskopo ŝajnas “vereca” se ĝi deklaras, ke oni estas tre alloga por la alia sekso kaj ke onia pleja misfaro estas troa malavaro.

Alie[redakti]

Edzino legas la gazeton, en ĝi ŝi trovas la horoskopon kaj diras al edzo:

-- Sciu, kara, se vi estus naskita nur du tagojn pli frue, vi estus grandanima, saĝa, humana kaj tre honesta homo.

Vidu ankaŭ[redakti]