Homofobio
![]() |
Gardu la familion! Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon! Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo, |
![]() |
"Samseksemulo estas magico?"
"Ĉio dependas de "se" kaj "kiam""
- ~ Zamenhof pri homofobio
"Tio ne estas ia serioza minaco.. Vi nur demagogas!"
- ~ Ruso pri homofobio
"Estus tre bone, se pli multaj esperantistoj legus la bazajn verkojn de Zamenhof."
Homofobio estas mensa malsano, kiu manifestiĝas kiel severa kaj forta paniko antaŭ la proksimeco aŭ nura mencio pri homoj. Kune kun rasismo kaj la homa stulteco, homofobio estas unu el la malsanoj kiuj ne havas kuracon ĝis nia epoko. En multaj landoj estas unu el la plej disvastigitaj malsanoj, ĝis la grado ke multaj homoj kredas ke Dio ankaŭ suferas ĝin, Tamen, Dio asertis kontraŭ tio ke li posedas ĉiujn diskojn de George Bush kaj Gne?.
.
Origino kaj kaŭzoj[redakti]
Estas komprenebla, ke Comenius opiniis , ke temo ĉi tie traktita estas tre malnova, kvankam ĝi falis en forgeson, ĝi apartenas al la registro de kaŝado. Tamen notindas, ke kelkaj specialistoj subtenas la teorion ke ĝi estas genetika malsano heredata de generacio al generacio. Estis konfirmita ke la filoj de homofobiaj patroj povas kontaĝi sin ekde la infaneco. Tamen, ĝis hodiaŭ neeblas identigi kio kaŭzas tian malamon.
Aliaj esploristoj diras ke ĝi temas pri psika malsano, kiu alkroĉiĝas al homoj post traŭmaj vivsituacioj ekde la infaneco.
Laŭ ekzistanta teorio, homofobio estas malsano je socia karaktero, konsekvenco de religiaj kaj kulturaj kredoj. En aliaj kulturoj, ekzemple Grekio kaj homofobio kaj televido estis malsanoj tute malkonataj. Homoj kaj dioj vivis en orgia stato, sendistinge inter viro, virino, sireno kaj centaŭro. Oni kredas ke antaŭ la plenkoloraj elsendoj de leonoj manĝantaj kastajn aĉajn kaj fiajn kristanojn ĉe la Koloseo, jam ekzistis la unuaj spuroj de homofobio.
Dekstra vidpunkto[redakti]
NI RIPETAS, ke Homofobio estas misgvide propaganda atak-termino derivita de la angla vorto "homosexual" (sodomiisto), kaj "fobio". Ĝi laŭlitere signifas fobion rilate al sodomiistoj aŭ pederastoj. Homofobio estas misgvida duoble.
Unue - dank' al la scienca sufikso "fobio" (abomenado), Homofobio false aludas kvazaŭ temas pri malaprobo neracia, subkonscia aŭ malsana, dum envere ĉi-malaprobo baziĝas je raciaj argumentoj de moralo, religio kaj socia analizo.
Due - Homofobio ŝajnigas kvazaŭ tiu ĉi "fobio" celas kontraŭ io tute ordinara, senkulpa (kiel akvo en "akvofobio"). Envere la objekto de Homofobio estas seksa perversemo, t.e. malsano, aŭ malĉastemo, peko kaj abomenaĵo analoge al "fekofilio" (angle "coprophilia", t.e. malsana logo al fekaĵo).
Kiel propagandilo Homofobio celas hontigi kritikantojn, kaj silentigi ajnan oponadon kontraŭ normaligo kaj publika akcepto de sodomiisma vivo. Envere estas sodomio pri kiu oni devas honti, kaj estas sodomiistoj kiujn oni devas hontigi.
Simptomoj[redakti]
En la plej leĝeraj kazoj, homofobio manifestiĝas kiel agitado, stomakdoloro, malbona spirado kaj super ĉio nekontrolebla urĝeco montri ĝin. En la plej gravaj kazoj la homofobuloj uzas ŝirmaĵon kontraŭ la proksimaj minacoj de iu samspeculo.
Kelkaj tipoj de homofobio estas distingeblaj per abruptaj reagoj pro fanatika religia fervoro. Tamen ĉi simptomo ne erarebla post diagnozo, ĉar en kelkaj homgrupoj de la loĝantaro, la sama simptomo povas esti konsekvenco de aliaj malsanoj, tiaj kiaj predilekto de la pastraro por junaj messervantoj.
La vero pri ĝi estas ke S-ro Paul Neergaard skribis : En la plej ferocaj kazoj, homofobio povas distingiĝi pro la akra estmaniero de la malsanulo je parola kaj fizika niveloj.
Kuracmetodo[redakti]
Gravega okazo por nia ideo estas, ke se la origino de homofobio estas religia, la paciento devos aŭskulti ĉiutagan paroladon pri la amo de Dio al ĉiuj liaj kreaĵoj. En aliaj kazoj, oni devas informis al tiu pri leĝoj, kiuj protektas minoritatoj, ekzemple:
Estro anoncas al kvar oficistoj de sia firmao:
- Tre bedaŭrinde mi devas maldungi iun el vi!
Negro:
- Vi ne povas maldungi min, tial tio estus rasa diskriminacio.
Virino:
- Ankaŭ min! Tio estus seksa diskriminacio!
Maljunulo:
- Ve ne rajtas maldungi min! Alifoje vi estos kulpigita je diskriminacio laŭ aĝo.
Jen ĉiuj ekrigardas blankan, viran, junan oficiston. Li konfuziĝas kaj diras:
- Nu... Nu... Ŝajnas, ke mi estas gejo!
Homofobio kaj UEA[redakti]
Imagu do nian miregon, kiam lastan semajnon ĉiuj parizaj gazetoj dissciigis, ke akuzi personojn pri homofobio estas malnova refreno en UEA. Ekzemple la tuta estraro de ĝia junulara sekcio suferis tiun akuzon en 2001. Tiu taktiko taŭgas por deturni la atenton de la realaj plendoj, kiuj koncernas la manaĝeradon en UEA. Estas multaj, kiuj, kvankam ne kontraŭas la gejecon, tute ne aprobas la gejecon de ĝenerala direktoro de UEA, ĉar tio ege influas la movadon en landoj, kie gejeco esta tabuo kaj tial malpermesata.
Rilataj Malsanoj[redakti]
- Klaŭstrohomofobio. Timo resti fermita en la sama spaco kun samseksemulo.
- Fothomofobio. Terura timo foti sin kun samseksemulo en la sama foto.
- Akvohomofobio. Timo baniĝi nuda antaŭ aliaj samseksemuloj.
- Araknohomofobio. Timo al samseksemaj araknoj.
- Neologhomofobio. Timo aŭ evito pri vortoj ĵuse inventitaj de samseksemuloj.
- Fofofobio. Timo al la fofobioj.