Historio de katolikismo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Ks10.jpg

"La afero malsukcesis."

~ Zamenhof pri historio de katolikismo

Historio de katolikismo estas grava afero.

De komence oni perceptis la kristanan eklezion kiel ĝenerala, t.e. katolika, t.e. ne nur por judoj, sed por ĉiuj nacioj. Paŭlo instruis, ke la kredo estas preferata antaŭ la mosea torao. Tiuj, kiuj apartenis al johanaj komunumoj, ankaŭ havis obĵetojn kontraŭ judaj komunumoj,precipe post falo de Jerusalemo en la jaro 70. Ekzistas ĉi tie do evidenta streĉo inter paganoj-kristanoj kaj judoj-kristanoj, kiujn fine gvidos al disiro de la kristanismo kun la judeco. Enkadre de judo-kristanaj komunumoj poste estiĝas ebionitoj, grupo, kiu diference de la ceteraj kristanoj rifuzas la diecon de Jesuo kaj kiujn en la paso de la 2-a kaj la 3-a jarcento atakas sankta Ireneo kaj Origeno.

Deveno[redakti]

la Eklezio Romkatolika originis de babilona misteroreligio kaj ĝiaj ritoj kaj ceremonioj estas vualita daŭrigo de babilona paganismo.

Interŝanĝo de la 1-a kaj la 2-a jarcento[redakti]

Historia fonto por periodo post la morto de apostoloj donas dokumentojn de Apostolaj Patroj. Tiuj kreas komencon de patristika literaturo. La dokumentojn de la Apostolaj Patroj kreas la Didaĥeo (Doktrino de dek du apostoloj), letero de sankta Klemento la 1-a al la korintanoj, dokumentoj de sankta Ignacio el Antioĥio, dokumento de Barnabaso kaj la Paŝtisto de Hermaso.

Kristanaj komunumoj, nomataj "eklezioj" (ekklésiai) tiutempe gvidas episkopo (episkopos) kaj aŭ grupo de pli maljunaj pastroj (presbyteroi). Al tiu ĉi grupo en farado de ilia servo helpas diakonoj. La kredantoj kunvenas en domoj, ĝis nun tiuj ĉi loĝejoj estas neniel diferencigataj; la plej malnovan ateston de domo por diservo ni trovas nur en la 3-a jarcento (Dura Europos).

Nuna katolikismo[redakti]

Nunaj Katolikoj ekzistas ekde de 15-a jarcento, pro gravaj teologiaj kvereloj kontraŭ protestantoj: la apologetikaj verkoj ne povas neglekti tiujn kontraŭulojn. Inter la plej gravaj kompilaĵoj, jen kelkaj laŭkronologie listigitaj:

NB. La supraj cititaj verkoj estas nur specimeno el kiu eblas ĉerpi kaj novajn argumentadon kaj metodon.

Kritikoj el la historio[redakti]

La analizo pri la historio de la Eklezio en Eŭropo kuntrenis diversajn studulojn akuzi la Eklezion pri tiuj kiujn hodiaŭ estas difinitaj krimoj kontraŭ la homaro de ĝi plenumitaj, laŭ akuzantoj, laŭlonge de la jarcentoj.

La eklezio agnoskas iujn el tiuj agoj kaj preterlasoj, tiel ke en la jaro 2000 la papo Johano Paŭlo la 2-a publike pardonpetis “pro la pekoj de katolikoj laŭlonge de la jarcentoj” [1]. Tra la komuna konsento pri tiu “pardonpeto” aperis kritikoj, kiel la jenaj: la papo pardonpetis al Dio kaj ne al la viktimoj, kaj la papo uzis, priskribante la kulpojn de kristanoj, la limigan adverbon “foje” kontraste kun la “ĉiam” uzita en la aludo pri la kulpoj de aliaj.[2].

Kutime la eklezio ne elmetas “oficialajn poziciojn” koncerne historiajn eventojn; tiu tasko estas plenumita, eventuale kaj subhistoria aspekto, de ĝia intelektula flanko.

Franca revolucio[redakti]

Malsimpatio kontraŭ la Romkatolika Eklezio estis integrita parto de la ekapero de la Revolucio, kaj multe de ĝi solidigita en oficiala registarpolitiko post kiam la Unua Respubliko estis deklarita en 1792. La kulto al la racio evoluis iom post iom en tiuj fruaj jaroj kiel parto de la ĝenerala kampanjo de malkristanigo de franca socio. La strukturaj konceptoj de la kredaro estis difinitaj de Jacques René Hébert,Antoine-François Momoro, Pierre-Gaspard Chaumette, Joseph Fouché, kaj aliaj radikalaj gvidantoj.

Referencoj[redakti]

  1. La papo parolis pri katolikoj, ne pri aliaj kristanaj eklezioj, kvankam foje en la parolado aperis la vorto “kristana” kaj same ne parolis pri la katolika eklezio kiel institucio.
  2. Piergiorgio Odifreddi, Perché non possiamo essere cristiani (e meno che mai cattolici (Kial ni ne povas nin difini kristanoj – kaj malpli ol neniam katolikoj, 2007)