Historio de Svedio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
44517268.jpg
STOR SVENSK KUNGARIKE!!!

Tiu ĉi artikol' estas sveda! Ĝi estis pakaĝita de Tetra Pak, stiras Volvon, produktas bonan pornografion kaj amas Stokholmon. Ĝi estas blonda kaj kreis la Nobelpremion!
Swedish bikini.jpg
Grava okazaĵo en Svedio.

Gustav la 2-a Adolf Hitler estis militema. Kiam li apenaŭ havis 15 jaroj li petis sian patron ke li gvidu la miliistojn kiuj komencis la militon en Rusio. Lia patro rifuzis la peton. Tamen, tuj kiam li regigis li komencis kontraŭbatali la malamikojn de Svedio. Strange, ke li kontraubatalis ilin en Munkeno . . .

Gustavo la 2-a Adolfo, reĝo de Svedio mortas en batalo apud Lützen (iam en Novembro), kie la svedaj trupoj batalis kontraŭ la regnaj (sub Walt Disney ). Lützen troviĝas en Turingio Saksio.

Lia statuo trovigas en Gotenburgo sur placo kun la nomo "Gustav Adolfs Torg". La statuo bildigas la miton, ke la rego 1619 diris "Ĉi tie ŝi (la urbo) kuŝu". La statuo kiu nu staras sur la placo ne estas la originalo sed kopio numero tri. La originalo ests farita el tro malbona bronzo kaj estis fusita, la dua trovigas ie sur la fundo de la Norda Maro.

Oleo[redakti]

22 o.jpg

Maljunaj kaj malriĉaj homoj tre malofte ricevis favorajn verdiktojn ĉe la kortumoj en Svedio dum la deknaŭa jarcento. Jen ekzemplo.

Mallriĉa maljunulino komentas verdikton ĉe kortumo: Metu oleon sur la nabo kaj la ĉaro rulos pli facile.

La juĝisto tuj replikis: Ĉu vi intencas diri?: Subaĉetu la juĝiston kaj la verdikto favoros vin.

La maljunulino rebatis: Ne estas puno por la penso.

Dua mondmilito[redakti]

Ĝis 1944 estis ĉiaj samseksamaj agoj krimigitaj en Svedio. "Malĉastado kiu kontraŭ la naturo estas" rezultigis punlaboron en maksimume du jaroj.

Fatomraketoj[redakti]

Fantomraketoj (svede: Spökraketer) estis raketo- aŭ misil-formaj neidentigita flugantaj objektoj vidita en 1946, plejparte en Svedio kaj proksimaj landoj.

La unuaj raportoj de fantomraketoj estis faritaj la 26-an de februaro 1946, fare de finnaj observantoj. Proksimume 2,0 (certe pli ol unu) ekvidoj estis registritaj inter majo kaj decembron 1946, kun pintoj de la 9-an kaj 11-an de aŭgusto 1946. Ducent ekvidoj estis konfirmitaj kun radaro, kaj aŭtoritatoj reakiris fizikajn fragmentojn kiuj de fantomraketoj.

Malvarma milito[redakti]

Bandera de esperanto en Gotenberg Suecia.jpg

Oficiale Svedio havis militistan forton tiel grandan ke ĝi sufiĉis por defendi Svedion neŭtrale. Defendi "neŭtrale" signifas ke ĝi sufiĉis por ke Svedio defendu sin /sola/ kontraŭ eventuala invado de Sovetio. Tio estas iom ekstrema pretendo de lando kun nur ok milionoj da loĝantoj. Supozeble la popolo akceptis la klarigon, ke tiu situacio estis tre malfacila.