Historio de Italio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Venkiton oni ne batas."

~ Zamenhof pri Italio
1582.png

"Hundi aboyant ne mordas."

~ Jenna Jameson

La popolado de la itala teritorio okazis en la prahistorio, epoko en kiu estas malkovritaj gravaj arkeologiaj atestoj. Italio estis loĝata almenaŭ ekde la Paleolitiko. Inter la plej gravaj arkeologiaj lokoj en Italio, de tiu epoko, estas Monte Poggiolo, apud Forlì kaj la Kaverno de la Adaŭro, apud Palermo[1].

Unuaj loĝantoj[redakti]

La informoj pri la loĝantaro de la duoninsulo dum praromia epoko estas, en kelkaj kazoj, nekompletaj kaj temoj pri daŭraj revizioj. Popoloj kun hindoeŭropaj originoj transloĝiĝintaj en Italio de la orienta kaj centra Eŭropo dum pluraj ondoj de migradoj (Pravenetanoj, Umbroj, Samnitoj, Latianoj, ktp), surmetiĝis inter prahindoeŭropaj etnoj jam ĉeestantaj en la aktuala Itala teritorio, aŭ ensorbante ilin aŭ starigante pacan kunvivon kun ili. En Norda Italio, kune kun Keltoj (komune nomataj Gaŭloj), estis Liguroj (origine nehindoeŭropa popolo poste unuiĝitaj kun Keltoj) lokiĝitaj en Ligurio kaj en parto de la Piemonto, dume en la Nordorienta Italio vivis la Pravenetanoj kun eblaj iliraj originoj aŭ, laŭ kelkaj fontoj[2], devenantaj de Malgrand-Azio.

1015 n.jpg

Romia Imperio[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Romio.

A : Kial Hanibalo iris trans la Alpojn?
— B : Ĉar tiam la tunelo ne estis ankoraŭ preta.

Mezepoko[redakti]

La Kamoro naskiĝis en la mezepoko dum la periodo de la hispana regado. La burbonaj regantoj poste ne faris iun seriozan provon detrui la krimajn organizaĵojn de la regiono, kiuj fariĝis tre riĉaj postulante protekt-monon de la lokaj komercistoj. Kvankvam Kamoro aplikas kaj profitas de perforto, la organizaĵo fakte estis sufiĉe populara en parto de la popolo, ĉar ĝi garantiis iom da ordo dum la registaro estis ege koruptita kaj senpova.

Traktato de Melfi[redakti]

Melfi en antikva presaĵo, sidejo de la Traktato.

La traktato de Melfi estis akordo establita inter papo Nikolao la 2-a kaj Roberto de Altavilla, ĉefo de Grajejo de Apulio kaj Rikardo la 1-a de Aversa, senjoro de Genzano kaj grafo de Aversa.
Tiu Traktato estis subskribita la 24-an de junio 1059, dum la preparo de la unua koncilio de Melfi.

Konkordato de Melfi[redakti]

La Konkordato de Melfi estas oficiala akordo interkonsentita la 23-an de aŭgusto 1059, preskaŭ ĉe la fino de la unua koncilio de Melfi, inter la papo Nikolao la 2-a, Roberto la Guiskardo kaj Rikardo la 1-a de Aversa, konfirme de la antaŭa Traktato de Melfi.

Antikva presaĵo de Melfi (Potenco (Italio)).

Alianco de la Eklezio kun la Normandoj[redakti]

Post la milito, konkludiĝinta kun la malvenko de la papo (kaj de rotoj de sueboj kaj Longobardoj) en la Batalo de Civitate (18-a de junio 1053), komenciĝis la politiko de alianco inter la Apostola Seĝo, absorbita en la investitura batalo, kaj la Normandoj, bezonaj je rekono de iliaj pozicioj post la konkeroj. La trakta ago sankciis la rilatojn inter la papo kaj la du dinastioj, kiuj lin subtenis kontraŭ la kontraŭpapo Benedikto la 10-a.
La papo rekonis la posedaĵojn konkeritajn, legitimis la politikajn aspirojn kaj konfidis investiturojn ankaŭ rilate teritoriojn de la itala duoninsulo kiuj estis ankoraŭ en la manoj de la bizanca imperio, de longobardoj kaj islamanoj.

Rekono pri la dinastio de Altavilla kaj Drengot[redakti]

Sekve de la traktato de Melfi, papo Nikolao la 2-a, dum la unua koncilio de Melfi, nomumas Roberton la Guiskardon duko de Apulio kaj Kalabrio.

Nikolao la 2-a nomumis grafo de Aversa Rikardon la 1-a de la dinastio Drengot Quarrel, princon de Capua, kaj rekonis Roberton la Guiskardon de la dinastio de Altavillla, kiu deklaris ke mem jam konvertiĝis al kristanismo, per la levo de grafejo de Apulio al dukato de Apulio kaj al li asignis la titolon de duko de Apulio, Kalabrio kaj Sicilio.

Konstitiĝis, do, du sendependaj normandaj ŝtatoj kaj la respektivaj gentoj sin rekte ligis al la apostola seĝo. La papo etendis, tiel, la feŭdan dominadon de la Eklezio de Capua ĝis Sicilio.
La papo, por subteni sian suverenecon kaj pravigi sian feŭdan povon sur tiuj teritorioj apogiĝis ankaŭ surbaze de la donacoj flanke de la karolidaj reĝoj kaj eble ankaŭ per la supozita Donaco de Konstanteno.
Nikolao la 2-a etendis la rekonon de la feŭda vasalado al Rikardo la 1-a de Drengot kaj al ties fratoj Roberto kaj Ruĝiero la 1-a de Altavilla. Ili gajnis por si kaj por iliaj familioj la titolon de vasaloj de la Eklezio per revolucia investituro ĉar nur la imperiestro povis disdoni tiujn titolojn. Sed al la apostola seĝo pli urĝis sin defendi kaj la ĉesigi la imperiestran investituran praktikon. La papo gajnis la submetiĝon, la politikan apogon kaj kaj engaĝxiĝon de la normandiaj ĉefoj respekti kaj armile subteni la kanonajn elektojn de la estontaj papoj. Ili engaĝiĝis protekti la Eklezion kontraŭ la entrudiĝoj de la germana imperio en tiuj elektoj kaj garantii ke ili plenumiĝu laŭ la dekretoj de la koncilio.
La suverenoj, krome, dediĉis sin por pagi al la Apostola Seĝo jaran tributon de dekdu soldoj de Pavio koresponde al ĉiu bova paro en iliaj teritorioj kaj al ĉiu jugero de eklezia kamparo feŭdigita, kun plue la devo provizi armitojn al la papo; kaj fine ili ĵuris per Dio kaj sur la Evangelio ke mem estos aliancanoj de la papo kontraŭ kiu ajn malamiko, promesante ne partopreni en milito nerajtigite de la permeso de la Ĉefo de la Eklezio.

Per tiu traktato kaj la sinsekvaj koncilio kaj konkordato komenciĝis la latinigado de la liturgio de la de la itala suda duoninsulo, kaj la roma rito anstataŭis la [[bizanca rito|Bizancan riton.

La traktato de Melfi antaŭis la unuan koncilion de Melfi kaj konkludiĝis per la Konkordato de Melfi. Jen skiza sinsekvo de la eventoj de la akordoj:

  • Traktato de Melfi: 24 de junio 1059
  • Konkordato de Melfi: 23 de aŭgusto 1059
  • Unua koncilio de Melfi: 3-25 aŭgusto de 1059

La legitimado de la dinastioj de Altavilla kaj Drengot[redakti]

La konkordato de Melfi oficiale legitimis la posedaĵojn de Normandoj en la itala duoninsulo kaj startigis la praktikon de la akordoj starigitaj inter la du traktantoj, okaze de la traktado de Melfi: al la papo restis la urbo Benevento kun la dekmejlaj ĉirkaŭurbaj teritorioj dum al la dinastio Altavilla estis asignitaj la restanta ero de la Dukato de Benevento.

Trouzinte sian povon kaj ignorinte ke la Normandoj estis origine solduloj de la germana imperiesto siavice flebigita pro la enaj konfliktoj, la papo konfidis la sudan teritorion de Italio al la Normandoj al kiuj proponis la okazon liberiĝi el la kondiĉo de solduloj kaj fariĝi papaj feŭduloj.

La feŭda investo de Roberto la Guiskardon kaj de Rikardo de Averso[redakti]

Post la unua koncilio de Melfi, papo Nikolao la 2-a solene proklamas, tujpost la interkonsento, Roberton la Guiskardon duko de Apulio kaj Kalabrio.

Nikolao la 2-a rekonis la rajton posedi la teritoriojn okupitajn de Rikardo la 1-a Drengot en la princlando de Capua kaj lin proklamis vasalon de la Eklezio, al li konfidante la feŭdon de Capua kaj Aversa, kiel jam rekonate de la papa delegito Ildebrando de Soano: la princo solene ĵuris kaj, do, la princolando transiris el la Longobardoj al la Normandoj.

Nikolao la 2-a akceptis kiel vasalojn de la Eklezio ankaŭ la fratojn de Roberto kaj Ruĝiero la 1-a de Altavilla kaj rekonis ilian rajton sur la teritoriojn de Grafejo de Apulio ĝin levante al Dukato de Apulio kaj Kalabrio kaj investante Roberton la Guiskarlon per la titolo de duko. La Altavilla sin deklaris liaj vasaloj kaj prezentis feŭdan omaĝon kaj ĵuris fidelecon, submetiĝon kaj amikecon. La titoloj ankoraŭ parte estis provizoraj: Apulio, fakte, enhavis ankaŭ teritorojn ankoraŭ bizancajn (en Basilikato) kaj Kalabrio estis parte regata de bizancaj politikistoj, iuj zonoj de la Kampanio apartenis al la Longobardoj, dum Sicilio estis ankoraŭ en la manoj de araboj.

Jen skiza sinsekvo de la eventoj de la akordoj:

  • Traktato de Melfi: 24 de junio 1059
  • Konkordato de Melfi: 23 de aŭgusto 1059
  • Unua koncilio de Melfi: 3-25 aŭgusto de 1059

La legitimado de la roma rito en la Sudo de Italio[redakti]

Roberto Altavilla sin devigis revenigi la lokajn ekleziojn al la apostola seĝo de Romo. Per la koncilio de Melfi kaj per la akordoj kun la Normandoj, komenciĝis la procezo de latinigo de la kristana rito en la sudo de Italio en ĉiuj diocezoj de la okupitaj bizancaj teritorioj, kie la normandoj puŝis por ke estu forlasita la bizanca rito.

Renesanco[redakti]

La familinomoj en Italio komencas aperi dum malfrua mezepoko. Komence en nobelaj familioj, kaj poste ankaŭ en normalaj. Kaj ĝi fariĝas preskaŭ deviga kun la Koncilio de Trento en 1564, kiam oni devigas pastrojn teni registrolibrojn kun naskitoj, geedziĝoj kaj mortintoj.

13b997.png

Iam ajn[redakti]

3nud.jpg

La sicilia mafio formiĝis el armitaj bandoj, dungitaj de grandbienistoj en Sicilio por protekti la bienojn kontraŭ ribelantaj kamparanoj. Malfacilas diri, kiam ĝi ekestis, la vorto "mafio" ĉiukaze iĝis konata en la 18-a jarcento.

Unuiĝo[redakti]

En 1839 (tiam ankoraŭ ne estis realigita la itala unuiĝo) okazis en Pisa la «unua kunveno de la italaj sciencistoj» por «veki el malagemo» matematikistojn kaj naturokleruloj loĝantaj en la multnombraj italaj ŝtatetoj, kaj por cementi per la agnosko de sia «italeco» la naskiĝon, ne nur de scienca komunumo, tamen ankaŭ de tuta nacio. Ekde tiam dum multaj jaroj la «italaj sciencistoj» okazigis novajn komunajn kunvenojn en malsamaj italaj urboj, de Torino al Napolo. Tiel fariĝante unu el la ĉefaj morteroj de tiu, kiu post dudek jaroj fariĝis la unuiĝinta Italio.

La itala nacio supozeble estiĝis nur post la venkoj de Garibaldi.

Kiam Napolo fariĝis parto de Italio en 1860, la registaro komence donis al la Kamoro policajn taskojn. Nur en la komenco de la dudeka jarcento la itala ŝtato finfine provis agi por redukti ĝian povon, kaj dum la faŝisma periodo la diktatoreco sukcesis teni Kamoron kaj aliajn lokajn "mafiojn" de la sudo sub regado.

173b-skola.jpg

En lernejo[redakti]

La instruisto pridemandas la junajn lernantojn:

- Kio okazis en Italio en la jaro 1861?

Neniu respondas krom la eksterlandano Ĉang:

- En 1861 naskiĝis la itala reĝolando.

- Bone, brava! vi pravas. Kaj kio okazis en 1870?

Nur Ĉang, levas la manon. Tial la instruisto rimarkas:

- Infanoj, kiel eblas ke li konas nian historion pli bone ol la italoj!?

Bonvolu respondi, Ĉang!

- La itala reĝolando festis sian naŭan jaron.

Unua mondmilito[redakti]

Benito Mussolini (maldekstre) kun Hitlero.

Italio estis la plej granda eŭropa malkontentulo. En la jaro 1915 ĝi aliĝis al flanko de Interkonsento strikte kun celo disvastigi sian senjorujon. Ĝi pretendis spacon kaj dominan rolon en Mediteraneo, Sudtirolo, Triesto, dominan influon en Balkana Duoninsulo kaj germanajn koloniojn en Afriko. Sed ĉirilate restis ties sopiroj plejparte neaŭditaj, fine ĝi akiris nur Sudtirolon, Trieston kaj kelke da ne tro signifaj insuletoj en orienta Mediteraneo. Ties koloniaj sopiroj kaj balkanaj planoj restis grandparte neplenigitaj kaj Italio tre baldaŭ venis al konkludo, ke ĝi estis misuzita. En frunton de Italio venis faŝistoj frunte kun Benito Mussolini, kiu decidiĝis uzi por sia propra enpostenigo, helpita de ia popola apogo en alta kaj meza klasoj, la postulon redoni al Italio reen prosperon kaj rekonkeri ties postenon de la potenco. Sed iliaj koloniaj klopodoj en Afriko, kiu gradiĝis en invadon en Etiopion, ne renkontiĝis kun kompreno kaj ili gvidis al elimino de Italio el ligo de civilizaj landoj, kio logike nur firmigis ĝian kunigon kun Germanio. En la sekvantaj jaroj Mussolini laŭflanke de Germanio nedecideme ŝanceliĝis inter milita entuziasmo kaj atentigado al singardemo, tamen en decidaj momentoj li aliĝis al Germanio. Tiu komuna sinteno estis plifortigita ne nur de la komuna imperiisma ekspansiemo, sed ĉefe ankaŭ de simila sopiro al instalado de totalitara, diktatorema kaj kontraŭmaldekstrema politiko.

Intermilita periodo[redakti]

Faŝisma festo

La novaj provincoj. En 1918 estis aldonataj al la Itala Regno iamaj teritorioj de la aŭstra imperio. El ili en provincoj de Trento kaj Trieste kaj en regiono Istrio antaŭ la mondmilito ekzistis vigla E-movado. En 1912 en Trento estis iniciata de grafo Eceli, V. Peratoner, Fr. Gerloni, instr. Pacher kaj aliaj propagando, kiu rezultigis prop. komitaton por E, kies agadon ĉesigis la milito. En Fiume ekzistis grupo jam en 1907, en Gorizia (Gorz) en 1911. En Trieste jam antaŭ la mili­to multe propagandis d-ro Arturo Ghez; en 1913 jam ekzistis "Circolo E-ista Triestino". En regiono Istrio en 1914 ekzistis Istria E-Unuiĝo. En Isola d'Istria, en Capodistria, depost 1913 oni vigle propagandis per grupoj kaj kursoj kiel en la aliaj provincoj itallingvaj tiam parto de la aŭstra imperio. En 1919 post la kunigo de la provin­coj Trento, Trieste, kaj de la aliaj regi­onoj kun la itala regno ĝis la nuna li­mo, la grupoj jam ekzistantaj en tiuj provincoj, unuiĝis al la itala E-organi­zaĵo. 24 dec. 1919 okazis la unua regiona kunveno en Trento.

La Ministerio por Maraferoj en 1920 dissendis cirkuleron al Reĝaj Maristar­aj Institutoj permesante en ili instru­adon de E; Ministerio de Industrio kaj Komerco en 1923 (28 aŭg. N. Prot: 1428) dissendis cirkuleron permesante enkondukon de E ĉe Reĝaj Komercaj Institutoj kaj ĉe mezgradaj kaj vespe­raj Komercaj Lernejoj. La registaraj provincaj reprezentantoj por instruado (Regi Provveditori agli Studi) por Ve­neciaj provinco kaj Julia Venecio en 1931 permesis kurson de E ĉe Reĝa Klasika Liceo, Reĝa Scienca Liceo, Reĝa Teknika Instituto en Venezia kaj en 5 profesiaj lernejoj de Trieste.

La Dadaismomovado en Italio, bazita en Mantuo, estis renkontita kun abomeno kaj malsukcesita por fari signifan impreson en la mondo de arto. Ĝi publikigis revuon por mallonga tempo kaj okazigis ekspozicion en Romo, havante pentraĵojn, citaĵojn de Tristan Tzara, kaj originajn epigramojn kiel ekzemple "True Dada is against Dada". La plej fama membro de tiu grupo estis Julius Evola, kiu daŭriĝis por iĝi eminenta akademiulo de okultismo, same kiel dekstrula filozofo kaj asistanto de Benito Mussolini.

Faŝismo[redakti]

Faŝisma danco

Italio estis totalisma unupartia ŝtato inter januaro 1926 kaj aŭgusto 1943, kiam ĉiuj politikaj partioj estis malpermesataj, escepte de Faŝista Nacia Partio. La vorto "faŝisto" estas tro facilanime ĵetita al aliuloj, sed de tio ne signifas, ke ĝi ne havas konkrete historian signifon. La vorto "faŝismo" estas aplikita precize de Musolini al la speciala formo de diktatora reĝimo, kiun li starigis en Italio. Vera faŝisto ne uzis la vorton "faŝisto" kiel insulton sed fieregis nomi sin tia.

La estraro de la faŝista organizaĵo "Fervojista Postlaboro" (organizaĵo celanta instruadon, sporton, amuzon en liberaj horoj) per cirkulero en 1926 permesis instruadon de E ĉe siaj sidejoj en ĉiuj italaj urboj. La sekcioj de la sama organizaĵo en Trieste kaj Verona enhavigis E-n en sia instrua programo, poste ankaŭ tiu de Roma. En 1927-28 okazis kursoj ĉe la sidejo de tiu organizaĵo en Siena kaj Salerno La gazeto de la organizaĵo enhavis plurajn artikolojn pri E. En 1931 la nacia societo de Fervojistaj E-istoj eldonis "Frazaron por 1a vojaĝanto" en lingvoj itala kaj E.

Dua Mondmilito[redakti]

Je la 2a de aŭgusto 1943, dum Italio daŭre militis kontraŭ Usono kaj Britio flanke de Germanio, kun ĉefministro Badoglio anstataŭ Mussolini, ankaŭ la faŝista partio estis malpermesata, do la lando iĝis senpartia ŝtato, fakte absoluta monarkio.

8862.jpg

Holokaŭsto[redakti]

Eksa itala deportito al nazia koncentrejo iam konfesis ke lia plej granda koŝmaro estis, ke neniu kredos je lia sperto. Kaj efektive lia unua manuskripto de la fama verko "Se tia ĉi estas homo" rifuzis publikigi la unuan eldoniston al kiu li proponis ĝin. Neniu povis kredi. Lia nomo: Primo Levi.

Usona interveno[redakti]

1947-1948: Usono intervenas la italajn balotojn kun la celo "savi la demokration" malebligante ke la komunistoj akiru la povecon.

Interna migrado[redakti]

Antaŭ kelkaj jardekoj amasego da italoj migris el la sudo al la nordo, kaj tie ekloĝis en teruraj kondiĉoj (sed kompreneble malpli teruraj ol en iliaj devenregionoj, aŭ ili ne migrus), kaj ŝajne kreis multe pli da malsekureco kaj streĉo al la socio ol okazas nun pro la migrado el eksterlande.

Malvarma milito[redakti]

Gladio (el la latina vorto gladius = glavo) estis nomo de sekreta operacio de NATO kaj CIA dum la malvarma milito. Oni trejnis precipe en Italio dormantajn agentojn, kiuj okaze de komunista okupo de la lando fare de la Varsovia Kontrakto efektivigu gerilooperaciojn kaj sabotadon.

La celo de la ĉeloj estis malfortigi la maldekstrajn fortojn en paca tempo, tiel malebligante la komunistan enpotenciĝon.

La ekziston de la sekretaj armeoj konfesis unuafoje la tiama itala ĉefministro Giulio Andreotti la 3-an de aŭgusto de 1990 antaŭ parlamenta esplora komisiono. Andreotti konfesis, ke oni kaŝis la sekretan armeon sub SISML, departemento de la itala armea sekretservo.

Samjare, la 7-an de novembro, usona generalo John Galvin parolis kun ĉeesto de ĉefsekretario Manfred Wörner antaŭ la ambasadoroj de la amikaj landoj. "Konsidere, ke tio estas sekreta organizo, mi ne atendas multajn respondojn tiurilate" - elparolis sennome tiama gvida NATO-diplomato, rimarkinte: “Se ekzistis rilatoj al terorgrupoj, tiam oni kaŝas ĉiun informon tre profunde".

Tutmondiĝo[redakti]

Post la dua mond-milito, la Kamoro disvastigis siajn interesojn al Usono, parte danke al la fama Usono mafiulo Lucky Luciano. En ĉi tiu periodo la mafia organizaĵo perdis sian hierarkian strukturon kaj fariĝis kolekto de malsamaj klanoj kiuj dividis la profitojn de siaj krimaj agadoj inter si. En la 1980-aj jaroj Raffaele Cutolo provis unuigi la Camorra sub sia regado, nomante ĝin la Nuova Camorra Organizzata (Nova Organizita Kamoro), sed aliaj klanoj batalis kotraŭ li kaj venkis post akra "milito", en kiu centoj da homoj estis mortigitaj.

Listo de reĝoj de Italio[redakti]

Listo de Ĉefministroj de Italio[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Mi legis tion en Vikipedio
  2. Mi legis tion en Vikipedio