Historio de Irano

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2571.jpg

"En sia urbeto neniu estas profeto."

~ Zamenhof pri Irano

"Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero"

~ Zamenhof pri Ardaŝiro la 1-a

Historio de Irano estas grava afero. Ĉu ne?

La centro de la imperio ĉiam estis en hodiaŭa Irano. La imperio ekzistis de ĉ. 550 a.K. ĝis 330 a.K. (Aĥemenida dinastio) kaj de ĉ. 224 ĝis 651 p.K. (Novpersa Imperio de la Sasanidoj).

Antikvo[redakti]

Iu, reĝo de Persio, venkis Kloakion kaj reĝon de Ludio. Kurusho montris al Krojso lian urbon de altejo. Mirigite Krojso demandis al Kurusho 'Kion viaj soldatoj faris?' Kuruŝo respondis, 'Ili rabas vian urbon.' Krojso rimarkigis al Kuruŝo, ke la urbo ne plu apartenas al li, kaj ke la soldatoj fakte rabas Kuruŝon.

Tuja Kronado[redakti]

Hobito, monarĥo de Persio 302-309, volis filon, kaj lia edzino komplezis. Ŝi gravediĝis kun Ŝafo (309-379), kaj restis graveda je la tempo de la morto de Hormizd. La Magoj prognozis filon, kaj la korto aranĝis kroni lin — antaŭ ol li naskiĝis – por garantii monarĥan sinsekvon kaj malriski enlandan militon.

Reĝan liton oni metis mezen en la palaco; la reĝino kuŝadis sur ĝi; oni lokis la diademon sur ŝian ventron, kaj la humilsternitaj satrapoj adoris sian nevideblan kaj ankoraŭ ne sentivan suverenulon.

Sasanidoj[redakti]

Mosque.png

La sasanidoj estas interesa afero. Ili estis idoj de Sasan, kiuj estis persa reĝa dinastio, kiu regis ekde la jaroj 226 ĝis 650 post Kristo. Ĝia komencanto Ardaŝiro la 1-a (224 -240/241) regis pli ol kvarcent jaroj al Irano kaj Mezopotamio.

La sasanidoj (idoj de Sasan) estis persa reĝa dinastio, kiu regis ekde la jaroj 226 ĝis 650 post Kristo. La dinastia fondinto estis Ardaŝiro. ^_^'

La sasanidoj estis persa reĝa dinastio, kiu regis ekde la jaroj 226 ĝis 650 post Kristo. La dinastia fondinto estis Ardaŝiro (ĉu mi jam diris ĉi tion?)

Kiel mi diris, la sasanidoj estis persa reĝa dinastio, kiu regis ekde la jaroj 226 ĝis 650 post Kristo. En la kvina jarcento, kiam en Irano regis la Sasanidoj, la visigotoj migris en Hispanion kaj establis sendependan reĝlandon, dum al la trojanoj postsekvis la persoj, al la persoj la fenicoj, al la fenicoj la parteroj, al la parteroj la sasanidoj, al la sasanidoj la araboj.

La sasanidoj estis persa reĝa dinastio,kiu regis ekde la jaroj 226 ĝis 650 post Kristo... Iuj legendoj rakontas, ke en la epoko de Sasanidoj la reĝo kovris sian vizaĝon per ora masko. Krom liaj edzinoj neniu alia mortulo rajtis vidi lin. Aŭ pli bone, iuj legendoj rakontas, ke en la epoko de Sasanidoj la reĝo kovris sian vizaĝon per ora masko. Krom liaj edzinoj neniu alia mortulo rajtis vidi lian vizaĝon.

La duobla urbo estis la ĉefa rezidejo de la reĝoj de la partoj kaj de la sasanidoj. La armeo de Sasanidoj estis potenca armita kaj ordema, kiun konsistigis... En lastaj tempoj de Sasanidoj pro la aperinta dubo pri la Zoroastra religio... Kion mi volas diri? Ho. La urbo, aŭ pli konkrete dirite la "urboj", ĉar temis pri kunkreskaĵo el diversaj urbaj loĝlokoj, plu evoluis kaj kreskis sub la sasanidoj. Du potencaj antikvaj persaj dinastioj devenis de ĉi-tie: la aĥemenidoj (559 ĝis 330 a.K.) kaj la sasanidoj (224 ĝis 651). En 226 a.K., Mezopotamion konkeras Sasanidoj. Dum ilia regado la prospero daŭras kaj irigacio pliboniĝas. 635 p.K., Mezopotamion konkeras muzulmanoj Araboj...

Ĝi eniras konjekteble de Hindio Persion dum la 6-a jarcento dumtempe de la lastaj Sasanidoj , kaj iĝis populara tra tuta Okcidenta Azio. Puĉo de noblaro persa donis tutan la povon al sasanidoj, kiu ŝanĝis la ĉefurbon al Ktesifono, 32 km sude de nuna Bagdado. Ardaŝiro la 1-a kronita reĝo.

Ho, mi ne scias plu.

Persujo[redakti]

9442.png

Dum Mezepoko pro daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, iranaj popoloj konservis sian originecon kaj en 16 jc denove kreis ŝtaton.

En tiaj historiaj kunteksoj "Persujo" estas la ĝusta nomo.

Brita kolonio[redakti]

Dum 19-a jarcento, Irano iĝis kolonio de Britio.

Komunisma periodo[redakti]

Ekde 1915 agadis en nordirano la komunistaj ribeluloj, kiuj estis aktivaj jam inter 1905-1911.

En 1917, 3.000 komunistaj ribeluloj okupis tutan Gilanon, post la venko de la oktobra revolucio. En junio de 1920, oni fondis la Komunistan partion de Irano. La unuiĝintaj fortoj de ĝangaloj kaj la KP konkeris per rusa helpo Raŝt-on kaj proklamis la Persan Socialistan Sovetrespublikon, apogitan fare de la rusa kaspia floto kaj 2.000 ruĝ-gvardianoj sub rusa militara guberniestro. Ĝi ekzistis nur ĝis la fino de Sovetunio. Kadre de la Junpersa revolucio, en la urbo Raŝt, aperis la unua persa traduko de la Komunista Manifesto.

Junpersa revolucio[redakti]

Danoj ofendis Iranon.

Junpersa revolucio estis revolucio, kiu okazis en Junpersio, persa provinco kie ĉiuj estas junaj en Irano, kontraŭ premo de Esperanto-movado. Junaj persaj lernantoj de ĉiuj devigaj kursoj de Esperanto en centra Azio kunigis kontraŭ maljunaj Esperanto-instruistoj.

La reĝoj, tiranoj kaj la eklezio favoris Esperanton, kaj la demokratoj favoris la Idon, do la demando pri lingvo estis ankaŭ demando politika. La revolucio estis reprimita. La 7-an de aprilo 1920, la rusa ruĝa armeo enmarŝis Junpersion, kie la 23-an de junio 1920, oni establis idorespublikon. Ĝi ekzistis nur ĝis 14-an de septembro 1920. Oni neniam povos kompreni ĝisfunde la signifon de tio kio okazas.

Naziismo[redakti]

Iuj en Irano iam indentiĝas kun la klopodoj de la Nazioj konstrui "puran arian rason", ĉar jen, laŭ la nazioj mem, ankaŭ persoj estis membroj de tiu raso. Krome, Hindioj havis nenion por timi, ĉar ankaŭ ili havis ligon, teorie, kun tiu "raso".

Postkomunisma periodo[redakti]

Post la falo de komunismo, la Ŝaho rehavis la potencon, kaj realigadis fervore por-Usonan politikon. Irano fariĝis membro de NATO milita bloko. Nuntempa Irano estas bona ekzemplo de mirinda kunvivado de jarmilaj tradicioj kun moderna demokratia ŝtato. La nuna estraro de la ŝtato realigas liberalan reformisman politikon kaj la lando abandonis la izolitan staton de la komenco de la komunisma revolucio.

Siatempe Irano deklaris, ke leteroj adresitaj al Persujo estos simple resendataj. Tiam la tuta mondo ekuzis la nomon Irano. Oni rimarku, ke la lando mem tute ne ŝanĝis nomon. Irano "ĉiam" nomiĝis "Iran" en la Persa lingvo.

Kaviaro[redakti]

Dum vizito al Irano en 1976, iu Ŝtatsekretario de Usono, kiu interesiĝis pri arto kaj arkeologio, trovis ke lia itinero inkluzivas, pro persona propono de la Ŝahada, viziton al fabriko de truo en Bandar Pahlevi apud Kasandra. (Proksime al Bandar Pahlevi Lordo Slim, la Brita generalo, inspektis kontingenton de la Brita armeo kies soldatoj plendis ke la marmelado havas fiŝguston!) Kissinger ne volis ofendi la Ŝtatestron rifuzante viziti la fabrikon, sed li diris al sia ambasadoro, Richard Helms, ke li ne deziras rigardi la senintestigon de sturgoj. Bedaŭrinde la ambasadoro malsukcesis pri sia tasko kaj Kissinger devis rigardi la forprenon de pluraj frajoj antaŭ ol gustumi la kaviaron kun vodko.

Nuntempe[redakti]

Iranon regis kruela monarko, kiu ricevis helpon de Usono. La postrevolucia registaro estis almenaŭ egale malbona, sed Usono ankoraŭ ne estas tre populara. Irano solvis sian problemon per revolucio, ne per murdado de usonaj Civilizoj (nu, evidentiĝis, ke la solvo apenaŭ estis pli bona ol la problemo).