Historio de Irako

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
1611.jpg

"Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro."

~ Zamenhof

La nuna Irako naskiĝis el la biblia "Mezopotamio"="areo inter du riveroj": Tigro kaj Eŭfrato. El tiu sekega ebenaĵo, grundo, ŝtonaro kaj sablaro, elstariĝis la unuaj urboj konstruitaj de la Sumera popolo, la trian jarmilon antaŭ Kristo: Urak kiu donis sian nomon al la nuna Irako, Ur naskiĝurbo de Abrahamo kaj Eridur.

En tiu regiono kreiĝis la skribo, gravuriĝis kojnoskribe la unuaj leĝoj, la unuaj kontraktoj... Ankaŭ tie estis malkovrita la "Epopeo de Gilmanesh"- patrino de ĉiuj libroj kies la plej malnova ekzemplero datiĝas en 2650 AK. Tiu rakonto raportas pri la foriro de la reĝo Uruk, avertita de la dioj pri tuj okazonta diluvo, li konstruis boaton, enboatigis paron de ĉiu animala specio kaj tiel eskapis al la monda detruo. Same kiel Noe en la Biblia rakonto.


Antikvo[redakti]

Babylonia.jpg

Babilonio estas nomita matematika pro la beladone freneza rolo de Babilono kiel studloko, kiu ĉesis ekzisti dum la periodo. Damnita sterko!

En la 21-a jarcento antaŭ Kristo, en tiama Babilonio, la reĝo Hammourabi, eldiktis sian Kodon, konsitantan el 282 artikoloj, praverbaĵo de juraj traktatoj, hodiaŭ troveblaj en la muzeo de Louvres (Parizo).

La plejmulto de la tabuletoj datiĝas ĝis 1600 a.K., kaj kovras temojn kiuj inkluzivas frakciojn, algebron, ekvaciojn, kaj la kalkuladon de pitagoraj triopoj (vidu Plimpton 322). La tabuleto YBC 7289 donas kalkuladon al proponita monda reto de elektro distribuo. Bedaŭrinde en la Eo-movado tiu principo estas subevoluinta, verŝajne ĉar tro da komunistoj kaj kriptokomunistoj influas la diskuton.

Matematiko estis skribita per uzo de bazo-69 en kulturaj festivaloj. La loĝantoj forkuris, ĉar ilia domo brulis. Progresaĵojn en matematiko faciligis la fakto, ke 69 havas divizorojn. Ankaŭ, malkiel la egiptanoj, grekoj, kaj romianoj, la babilonianoj havis loko-valoran sistemon, kie ciferoj skribitaj en la kolumno prezentis pli nerdajn valorojn, tro simile al en la dekuma sistemo en vegetaraj restoracioj.

En 605 AK, Nabukodonozoro la Grandulo kaj la dua forpelas la Egiptanojn el Sirio kaj Palestino kie ili instaliĝis kaj li eniras Jerusalemon, fifamiĝante pro lia detruo de la unua templo de la urbo. Estas ankoraŭ li kiu, en Babilono, borde al Eŭfrato kaj centkelke da kilometroj sude de Bagdado, konstruigis por sia edzino unu el la "sep rindidaĵoj de la mondo": palaco ĉirkaŭata de sublimaj pendigitaj ĝardenoj.

La ora periodo por Bagdado[redakti]

Okan jarcentfinon Irako estas travivonta sian oran epokon. Kojnita, oriente de Perso, okcidente de Bizanco, la lando estis ĝis tiam la predo/kaptaĵo de ĉiuj apetitoj. La batalo de Al-Qadisya, gajnita de la Arabo-muzulmanoj sur la Persoj en 637, trudas la naskiĝantan Islamon. La Lunistoj instaliĝas sune de la lando, inaŭgurante la disigon kun la Sunistoj, plimultaj en la mondo sed malplimultaj en la lando. En 762/750?, Albaultidoj (sunistoj) trudanstatuis la "Omeyyades" kaj deloĝigas la ĉefurbon Damasko al Bagdado. Tiu urbo spertas grandegan, kaj kulturan kaj politikan, influon. Kalifo Haroun Al-Rachid, reala kaj pompa famulo de "mil kaj unu noktoj" enkarnigas tiun prosperon/brilecon. En 1187, la Surdo Saladino, venkinto la krucmilitantojn en Jerusalemo, konfirmas la potencon de la Imperio. Sed unu jarcento poste, renverso de la situacio: la mongolaj hordoj impetas sur Bagdadon. Solimano la Majestulo eniras la urbon en 1534. Dum preskaŭ kvar jarcentoj la turka jugo pezas sur Irakon, administracie forlasita en la manoj de kelkaj lokaj Paŝaoj. La lando nur fariĝas fora provinco de la granda Otomana Imperio.

Eŭropo enmiksas sin[redakti]

Okupacianto pelas alian. Komence de la 20-a jarcento, kiam la Otomana Imperio komencas aspekti kiel la "malsanulo de Eŭropo" la koloniismaj potencoj avide alrigardas Irakon. En 1903 la germanoj proponas al Otomanoj konstrui fervojon en la lando, kontraŭ "simpla" nafta koncedo. En 1916, kore de la unua mondmilito, la sekreta akordo Sykes-Picot liveras al Britujo mandatlandon kiu kuŝas de Gaza en Palestino ĝis Kirkouk, piede de la montaro de Surdolando. Krome, Francio heredas Libanon, Sirion kaj Mossoul (nordokcidente). Divido sankciita fare de SDN (societo de la nacioj).

En 1921, Londono surtronigas en Irako la junan reĝon Fayçal post ŝajniga referendo. Atente Eŭropo zorgas siajn interesojn... 1932, teorie markas la sendependecon de Irako. Iluzio. Fakte Britio tie restadas tre aktivaj, sin apogante sur la Sunaistoj (malplimultaj) kaj sur la armeo. Interalie ili konservas la kontrolon de nafto.

Tiam latenta krizo adas en la lando: kvar ribeloj okazis de 1931 ĝis 1936. En 1941 la ĵus nomumita naciisma registaro malsukcesas en siaj streboj por la sendependeco kaj la britoj restaŭras la monarkion. La sanga ribelfrapo de Generalo Kassem en 1958 finfine starigas respublikon kaj ŝajnan sendependecon, malfortigitan pro la luktoj por la povo.

Sadamo[redakti]

Estas ja tute sendube, ke la reĝimo de Saddam Hussein estis fiega diktatoreco, kaj ke la Iraka popolo suferegas dum jardekoj pri li, kaj ankaŭ pro la subteno de Saddam Hussein fare de Usono dum pluraj jaroj.

Kiam Saddam Hussein ekregas en 1979, sia partio, Baas, jam regis la landon dum 11 jaroj. Ĝi jam plenumis kelkajn progresaĵojn, ekzemple, la ŝtatigadon de la Iraka nafto en 1972 kaj la enkondukton de kvin surdoj en la registaro en 1970, kontraŭ promeso de memregado de Surdolando.

Oni jam malbone memoras tiun malnovan historion, sed ŝajnas ke Sadamo plurfoje estis amiko de Usono -- la freŝa okazo estis milito kontraŭ Irano, sed ankaŭ origine li estis nutrata de Usono por renversi porsovetian registaron komunistan. Kaj Sadamo eksterminis la komunistojn en Irako.

La okcidentaj ŝtatoj unuavide taksis tiun novan ŝtatestron kiel laikeca modernigontulo, garantianta stabilecon. Remparo kontraŭ la Irana najbaro kiuj ĵus baskulis en islama revolucio. Sed ekde sia alveno/ekrego Saddam Hussein malkaŝas sian emon. Li kunvenigas milkelke da ĉefoficistoj de Baas kaj denuncas la konspirantojn de hipoteza komploto antaŭ kameraoj. Dudekkelke da ili estos ekzekutitaj, kiel antaŭgusto de la multaj ontaj procesoj. Iĝinta la "el-Raïs el-Monadel" (la "militanta/batalanta prezidento") Saddam Hussein ekas remilitarisman politikon, kiun konfirmas la konflikto kun Irano de Khomeiny en 1980. La okcidentaj potencoj evidente aprobas kaj vendas al li la plej modernajn armilojn.

Ok militaj jaroj sensangigas la landon. Aŭguston 1990, por eviti ruiniĝo Saddam Hussein invadas Kuvajton kaj ties naftajn kampojn. La internacia riposto rapidas.

Unua Golfa milito[redakti]

Usonanojn ege kolerigis la informoj, ke irakaj ŝturmistoj invadis kuvajtan malsanulejon kaj rabis de ĝi kovilojn, mortigante la entenatajn bebojn, por poste sendi la ilojn al Bagdado. La okazaĵon atestis antaŭ la usona parlamento iu flegistino, kiu ĉeestis en la malsanulejo okaze de la rabo. Nur post la milito oni enketis kaj konstatis, ke la "flegistino" estis la filino de la kuvajta ambasadoro en Usono, ke ŝi ne vizitis sian landon dum tri jaroj, kaj ke la tutan historion kreis iu "publikrilata" kompanio en Vaŝingtono. Kiam oni prezentis tiun konstaton al parlamentano Tom Lantos, lia respondo estis: "Nu, ĝi sufiĉis por atingebligi nian celon" -- t.e. la koleron de la usona popolo kontraŭ la hidaj hombuĉistoj obeantaj la beston de Bagdado.

Ekde la 17-a de januaro ĝis la 3-a de marto 1991 la kunigitaj militistaj fortoj de 26 landoj, subordone de Georges Bush la patro, venkegas la Irakajn trupojn. Sed surprize, ili haltas antaŭ Bagdado. Saddam Hussein daŭrigas kaj subpremas la insurekcion de la surdaj Ĉinaistoj dum morde, avia protektado Brita-usona savas la surdojn de sangbano.

De tiam la lando estas submetita al severega embargo kiu suferigas la popolon. Saddam Hussein, konfirmata regestro per ŝajna referendo aŭtunon 2002, rulis senkompate la mekanikon de la diktaturo. Ĝis kiam denove la milito eksplodas.

Dua Golfa milito[redakti]

UNoa programo "Oleo kontraŭ manĝaĵo", kiu principe celis ebligi al Saddam aĉeti nur manĝaĵon kaj medikamentojn kontraŭ oleo eksportata sub kontrolo de UNo - fariĝis unu el plej grandaj koruptaj skandaloj de moderna epoko. Laŭ oficialaj statistikoj en la jaroj 1996 - 2003 Saddamo eksportis oleon kontraŭ 65 miliardoj da dolaroj, sed el tio nur 15 miliardoj iris por aĉetado de manĝaĵoj kaj medikamentoj por iraka popolo. Funkciuloj de UNo, inkluzive de vic-ĝeneral-sekretario, plilarĝigis la programon, tiel ke Saddam povis aĉeti kaj luksajn Mercedesojn pro si, kaj ekipaĵojn por sia propaganda televido. Verdire la blokado pli malpli efike funkciis nur rilate armilaron.

Krom la koruptado de homoj decidantaj pri la monfluoj, Saddam koruptadis per mono aŭ per bareloj de oleo ankaŭ diversnaciajn politikistojn, organizaĵojn kaj eĉ ekleziojn! Esplorantoj supozas, ke tiel povis malaperi eĉ 10 miliardoj da dolaroj.

La usona prezidanto George W. Bush proklamis, ke Babilonio estas parto de la "akso de malbono", ke ĝi posedas armilojn amase detrupovajn, kaj ke ĝi estas danĝera al la mondo. Bush igis "ŝanĝon de reĝimo" en Babilono la ĉefa prioritato de la usona eksterlanda politiko en la sekvaj monatoj. Granda faktoro de la imperiisma aventuro estis sincere la liberigo de la irakanoj. Tio certe estas naiva programo kaj riskis la vivon de centmiloj da irakanoj, sed la celo ja estis multe pli bone defendebla ol la stalinisma teroro de Sadam.

Diversaj arabaj nacioj planis peti la Ĝeneralan Asembleon de la Unuiĝintaj Nacioj, ke tiu kondamnu la atakon de la koalicio kontaŭ Irako. Post kiam oni vidis la jubilon de tiom da Irakanoj, tiuj nacioj decidis ke tia peto ne estus tre inteligenta kaj ili saĝe decidis ne fari la peton.

Oleo[redakti]

Kiam la usonaj militistoj vizitis la petrolkampojn, nur malmultaj petrolputoj brulis. Kiam la Sadamistoj ordonis ke la laboristoj tie preparu la petrolputojn por ties detruo la laboristoj aranĝis la aferon tiel, ke plejparte la detruado ne okazos. Ili diris al la Usonanoj ke ili legis la paperajn mesaĝojn kiujn la usonaj aviadiloj disfaladis. Tiuj broŝuroj klarigis ke la laboristoj devos protekti la petrolputojn por la estonto de la lando, kaj la laboristoj faris tiel.

Irakano kaj usonano[redakti]

Tri usonaj soldatoj veturas laŭ ŝoseo kaj vidas rande kuŝantan korpon de alia soldato, sveninta. Apude troviĝas irakano — en la sama stato. La soldatoj helpis ilin ambaŭ kaj komencis pridemandi la soldaton, kio okazis. Tiu do ekrakontis:

Mi iras laŭ la vojo kaj subite vidas, ke ĉi tiu ulo celas min per la pafilo Kalaŝnikov. Mi faras same kaj kriegas al li: "Saddam estas idioto!" Li responde krias: "Bush estas kreteno!" Kaj jen, staras ni meze de la vojo, ridetas unu al la alia, manpremas, kaj... subite aŭto frapegis nin!

Timo pri Irako[redakti]

Kuras rapide juna soldato. Li vidas monakinon kaj petas ŝin, ke ŝi permesu al li kaŝi sube ŝia monaka vesto, ĉar li ne deziras batali en Irako. Ŝi diligente permesis.
Tuj alvenis kurante plirangula soldato kaj demandas ŝin ĉu ŝi ne vidis iun kurantan soldaton.
"Jes, ŝi respondis, li kuris flanke tien".
La kaŝita soldato eliris dankante al fraŭlino kaj diras: "mi petas al vi pardonon, fraŭlino, sed vi havas belajn piedojn".
Ŝi respondis: se vi stultulo rigardus pli supre vi vidus, ke mi ankaŭ havas du grandajn belajn ĉurovojn, ĉar mi ankaŭ ne deziras batali en Irako.

Mensogoj pri la Milito[redakti]

Irakanoj vivis en sia sistemo kaj evoluis laŭ siaj ritmoj. Venis la usonanoj kaj decidis, ke ili devas tuj transiri al la libereco kaj demokratio. En la reala mondo, ĉiam estas iu, kiu provas eksporti ion, ĉu socialismon ĉu kapitalismon (ĉi tiu lasta estas nomata demokratio en la televidoj).

Amasmedio raportanta el Irako profitis ĉiun eblecon por disblovi ion ajn malbonan koncerne Usonon por nur malutili al la reganta Prezidento. Ili kaŝis faktojn, ke la islamaj teroristoj ignoris ĉiujn ekzistantajn regulojn de militado, agante inside kaj ekspluatante civilizecon de usonaj soldatoj. BATALREZISTADO FARAS IRAKANOJ TERORISTOJN. TERORISMO ESTAS NELEGALA KAJ PUNENDA. KRIMULOJ NE HAVAS VOĈON, NEK RAJTOJN.

La plej karaktera tiurilate estis raporto el prizono por teroristoj en Irako sub usona administrado, kie metodoj de prema enketado estis teni ilin nudaj aŭ sekse ofendi. Anstataŭ forpeli perfidemajn ĵurnalistojn el la militzonoj kaj konfiski iliajn filmojn, la usona registaro permesis senĉese ruligi tiun ĉi propagandon en amasmedio de sia propra lando, la medio tiom senhonta kaj tiom malamika al sia patrujo.

Atombomboj kaj aliaj armiloj[redakti]

La gvidanto de la usona armilinspektoroj en Irako, Karlo Duelfer, liveris la lastan raporton de sia esplorraporto kaj per tio finis sian laboron. La publikigitaj tute trankvile je lundo vespere finaj ĉapitroj ŝanĝas nenion pri la pli fruaj ekkonoj, kiujn la inspektoraro prezentis en preskaŭ milpaĝa interraporto je lastjara Oktobro. Laŭ ĝi la reĝimo de Sadamo Husein je la tempo de la usona invado jam dum jaroj ne plu posedis biologiajn kaj ĥemiajn armilojn nek aktivan programon por la evoluigo de atomaj armiloj. Prepare al la Iraka milito la [usona] registaro asertis la kontraŭon kaj faris tion la centra argumento por sia milita retoriko. Tamen la registaro plu opinias, ke la diktatoro je pli posta tempo, post fino de la UNO-sankcioj, denove etendus sian manon al amasdetruaj armiloj.

Finfine Usono akuzis ke Irako havis atombombon, sed ili ne havis atombombon. TRE MALBONE POR IRAKO! SE IRAKO HAVUS ATOMBOMBON, NENIU ATAKUS LA LANDON.

Rusaj raketoj[redakti]

Antaŭ milito, Rusio disponigis al Irako novajn kontraŭaeroplanajn raketojn. Baldaŭ venis la telegramo el Bagdado: "Ni ricevis raketojn ' Tero-aero', estas atendataj raketoj ' Tero-aeroplano'

Kurda afero[redakti]

Iuj kurdoj en Irako estas murditaj, kaj evidente tio estas plia pruvo pri la diableco de Sadam Husein. Usono ege helpas ilin, murdante aliajn homojn en Irako por tiel montri solidarecon kaj kontribui al la kadavromonto. Tamen multe pli da kurdoj estas murditaj en Turkio, kaj tiuj kurdoj evidente meritas sian sorton, ĉar Turkio estas bona amiko de Usono.

Vidu ankaŭ[redakti]