Historio de Hispanio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Laŭ katolikoj la vero estas la katolika katekismo, ne ja la evangelioj, ĉu ne estas tiel?"

~ Johann Gottfried Herder
Aŭtonomaj komunumoj de Hispanio.svg.png

La vorto kiu en la hispana signifas "hispana", tio estas "español" ne estas hispandevena, sed de sudokcidenta franca dialekto nome gaskona, rilate al tiuj loĝantoj kiuj vivas sude de Pireneoj en la komenco de la Mezepoko. Ĉar tiam nek ekzistis ununura regno tie kaj krome plej granda parto de la teritorio kaj de la loĝantaro estis en Al Andalus vere tiu nomigo dekomence aludis al la islama hispana loĝantaro, kvankam uzante vorton devenan el la latina, el "Hispania". Kompreneble en ambaŭ uzoj (kaj la romiaj kaj la gaskona) oni aludis al la tuta duoninsulo, do kun la teritorioj de la aktuala Portugalio inklude kaj tiu uzo estis valida en la tiama kaj posta Portugalio.

La Rekonkero[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Reconquista.
1566.jpg

Precize, en la jaro 722, en la norda hispana regiono Asturio. Reĝo nomata Pelayo batalis kontraŭ la maŭroj en la loko konata kiel Coventry, kaj venkis ilin. Ekde tiam, la rekonkero de Hispanio fare de la kristanoj okazis malrapide, sed senĉese. Madrido estis konkerita far la kristanoj nur en la jaro 1083. La paca kunvivado inter la tri religioj estis ege fruktodona dum la hispana mezepoko: interalie ĝi instigis rimarkindan kulturan aktivadon precipe en la urboj Córdoba (sub araba regado) kaj Toledo (sub kristana regado).

La fina akto de la rekonkero okazis en la andaluzia urbo Granada en 1492, kiam la lasta araba reĝo Boabdil transdonis ĝin al la t.n. katolikaj gereĝoj Isabel kaj Fernando. La fino de la rekonkero de Hispanio far la kristanaj reĝoj estis la start-punkto por persekutado al judoj kaj islamanoj. La forigo de islamanoj kaj judoj serioze malriĉigis Hispanion sub la predado ke religia unueco alportus pacon al la lando. Nu, anstataŭe, tio alportis Inkvizicion kiu furioze persekutis eĉ kristanojn mem se oni dubis pri ties ortodokseco.

Onidire la reĝino Izabelo, de Hispanio (1451-1504), nur banis sin nur dufoje tra la vivo.

Gejamantoj de Teruel[redakti]

La juna kaj tre bela teruelano José de Sekura estis filo de riĉa komercisto. Iutage, la ĉarma Diego (tre malmodesta nomo!) de Marcilla kruciĝis kun li en la merkato kaj unuavide amo naskiĝis inter ili. Dirite, farite, ili fianĉiĝis. Sed Diego malgraŭ sia nomo estis malriĉa (la senfina problemo pri la sociaj malegalecoj) kaj la patro de José neis al ili sian benon, ĝis Diego kapablu plibonigi substance sian ekonomian situon. Diego petis al José ke li atendu lin dum kvin jaroj. Li promesis al li reveni sufiĉe riĉa tiel, kiel necese por peti lian manon.

Dum Diego bataladis la maŭrojn, atingante famon kaj riĉecon, la patro de José decidis lin edzigi kun riĉulino Petrino de Azagra. La kvin jaroj estis jam pasitaj kaj, mankante novaĵojn pri Diego, José devis akcepti Petrinon kiel edzino.

Kiam Diego revenis Teruelon, li trovis ke en la urbo ĵus estis festita granda nupto. Li terurita konstatis ke precize estis lia amato kiu ĵus geedziĝis. La dialogo inter Diego kaj José, kvankam okazita en la nupta dormoĉambro, limiĝis nur al malmultaj frazoj, ĉastaj sed pasiaj: "Kisu min, mia amo, aŭ mi mortiĝos"; "Mi ne volas, mi apartenas al aliulo". Kaj Diego falis senviva.

La seksan tagon okazis la funebraĵoj de Diego, kies korpo estis aranĝita sur katafalko en la preĝejo de Sankta Petrino. Vualita viro, José, alproksimiĝis por kisi lin, kaj tiu kiso kaŭzis lian morton.

Tiel impresitaj restis la du familioj, ke ili decidis entombigi la du korpojn kune en la ekzakta loko kie ili mortis. La jaro estis 1217. Diego kaj José ankoraŭ amas unu la alian –mortitaj sed ĉiutage pli enamiĝintaj- post 800 jaroj. Ĉi tiu rakonto estas belega, ĉu ne?

Alfonsaj tabeloj[redakti]

Alfonsaj tabeloj

Alfonsaj tabeloj estas “astronomiaj tabeloj” taŭgaj por informi pri la pozicioj de la suno, de planedoj kaj de la steloj (fiksaj) kaj la datoj de la eklipsoj.

La kompilado de tiuj tabeloj estis organizita de la reĝo Alfonso la 10-a reĝo de Kastilio kaj Leono kaj efektigita en Toledo (Hispanio) ĉirkaŭ la jaro 1252 de kvindekoj da astronomoj kadre de la . Ili estis kompilitaj laŭ la astronomiaj teorioj de Ptolomeo kaj oni povas ilin taksi kiel ĝisdatigitan revizion kaj plibonigon de tiuj kompilitaj de la majstro kaj konataj kiel la Almagesto.

Tiu alfonsa verko konstituas la unuan astronomian laboron je ampleksa redaktaĵo en la kristana Eŭropo. Tiuj tabeloj, tiam, havas neflankan gravon en la historio de la astronomio kaj de la geografiaj malkovroj. Ili fakte estis ege utiligitaj, rekte aŭ en versioj, konstante submetitaj al revizio, de la grandaj navigistoj de 16-a jarcento kaj de la 17-a. Aparte Kristoforo Kolumbo bazis siajn projektojn de transoceana navigado sur unu el iliaj revizioj efektigita de Abraham Zacuto. Ilin honoris ankaŭ preseldono pretigita en Venecio en 1483. Koperniko lernis ilin uzi ĉe la Krakova universitato.

Estu rimarkite ke tiu la plej intensa utiligo de tiuj tabeloj, same kiel aliaj tabeloj, koncernis astrologiajn celojn.

La legendo[redakti]

Laŭ la versio de la Estoria de España, kiu eble derivas el ĝesto komponita ĉirkaŭ 990, dum nupto inter Doña Lambra — ano de Bureba — kaj Rodrigo Velázquez de Lara, plej konata kiel Ruy Velázquez, kaj ankaŭ Roy Blásquez — frato de Doña Sancha, patrino de la infanteoj —, kontraŭstaras la familianoj de la edzino kun tiuj de Lara. Pro la kverelo mortiiĝas Álvar Sánchez, kuzo de Doña Lambra, fare de Gonzalo González, la plej juna de la sep infantoj de Lara.

Almansur montras la kapojn de la sep infantoj al ilia patro Gonzalo Gustioz. Gravuraĵo de Otto Venius, de la 17a jarcento.

Poste Gonzalo González estis vidata duonnuda de Doña Lambra dum li baniĝas, okazintajo kiun Doña Lambra konsideras seksa provoko kaj nepardoninda ofendo. Doña Lambra, profitas tion por venĝi la morton de ŝia kuzo Álvar Sánchez, kaj reagas per alia ofendo ordonante al sia servisto makuli Gonzalo González per kukumo plena aŭ makulita je sango kaj forpeli lin, antaŭ la moka rido de ŝiaj fratoj. Gonzalo reagas mortigante la serviston de Doña Lambra, kiu estis rifuĝinta ĉe la protekto de la mantelo de ŝia damo, kiu estas same makulita je sango.

Tiuj okazintaĵoj provokas venĝemon de Doña Lambra. Lia edzo, Ruy Velázquez, ideas planon laŭ kiu Gonzalo Gustioz, senjoro de la enklavo de Salas, estis sendita al Almansur portanta leteron kies enhavo petas mortigon de la portinto de la letero. La patro de la infantoj malkonas la enhavon de la letero ĉar ĝi estas skribita en araba. Almansur piiĝas je Gonzalo Gustioz kaj nur enprizonigas lin, kiu siavice ricevas apogon (seksa rilato) de la fratino de la propra Almansur. De ambaŭ naskiĝas filo nome Mudarra, kiu poste estos adoptita de Sancha Velázquez. Tiu bastardo, venĝos, mortigante Ruy Velázquez, la murdon faritan al liaj duonfratoj, ĉar la sep infantoj de Lara estis suferintaj embuskon antaŭ islamaj trupoj kaj sunkapigitaj, kies kapoj estis poste senditaj al la islama ĉefurbo Kordovo laŭ ordonoj de la onklo Ruy Velázquez. Tie la kapoj estos dolore rigardataj de ilia patro Gonzalo Gustioz per unu el la doloroj plej emociaj de la tuta kastilia epiko. Saluton.

Iom post[redakti]

2-a de januaro 1471, Hispana leĝo malpermesis la nobelojn.

Batalo de Lepanto[redakti]

Batalo de Lepanto, de Paolo Veronese

La Batalo de Lepanto okazis 7-an de oktobro 1571 kiam aro de la Sankta Ligo, koalicio de Hispanio (inkluzive de ĝiaj teritorioj de Napolo, Sicilio kaj Sardio), la Venecia respubliko, la Papa Ŝtato, la Ĝenova Respubliko, la Duklando de Savojo, la Kavaliroj-Hospitalistoj kaj aliaj, decide venkis kontraŭ la ĉefa militŝiparo de la Otomana Imperio.

La kvin-hora batalo estis kontraŭbatalita ĉe la norda rando de la Golfo de Patraso, en okcidenta Grekio, kie la otomanaj fortoj navigante okcidenten de sia ŝiparmea militbazo en Lepanto (turke: i̇nebahtı; greke: Naupaktos aŭ έπαχτος, Épahtos) renkontis la fortojn de la Sankta Ligo, kiuj venis de Mesino. La venko de la Sankta Ligo donis provizoran kontrolon sur Mediteraneon, protektis Romon de invado, kaj malhelpis la otomanojn avanci plu en Eŭropon. Lepanto estis la lasta grava marbatalo batalita preskaŭ tute inter galeroj funkciitaj per remiloj, kaj donis grandan simbolan gravecon al ĝi ekde tiam.

La batalo finiĝis je la 4-a ptm. La turka ŝiparo suferis la perdon de 210 ŝipoj, el inter ili 117 galeroj kaj 10 galiotoj estis kaptitaj kaj en sufiĉe bona stato por ke la kristanoj povu konservi ilin. Je la kristana flanko, 20 galeroj estis detruitaj kaj 30 estis difektitaj tiel grave ke ili devis esti forĵetitaj. Unu venecia galero estis la nura aĵo konservita de la turkoj.

La Sankta Ligo proponis la venkon al la Virgulino Maria, al kiu ili preĝis por venko per la uzo de la rozario. Andrea Doria konservis kopion de la mirakla bildo de Nia Damo de Gvadalupo donita al li de la reĝo Filipo la 2-a en la ĉambro de sia ŝipo. Pio la 5-a starigis novan katolikan festotagon de Nia Sinjorino de la Venko por festi la batalon, kiu nun estas festita de la Romkatolika Eklezio kiel festo de la Dipatrino de la Rozario.

Novkristanoj[redakti]

Francisco de Goya titoligis Por haber nacido en otra parte (Ĉar oni naskis aliloke) unu el siaj desegnoj pri viktimoj de la Inkvizicio (1808-1814). Evidente, la novkristanoj estis naskiĝintaj en Hispanio, same kiel iliaj prauloj dum generacioj; sed la ideologio tiam dominanta identigis ilin kun etna-religia karaktero ekster tio hispana.

Novkristano estas nomigo kiun ricevis historie en Hispanio la personoj konvertitaj al kristanismo kiuj antaŭe estis praktikantaj alian religion (judismoislamo, ĉefe), aŭ ties posteuloj eĉ dum kelakj generacioj post la komenca konverto. La koncepto kontraŭas kun tiu de la malnovkristano, kio pli ol havi kristanajn praulojn "kvarflanke" ekde senmemora tempo praktike reduktiĝis al supreniro ĝis la gepatroj kaj kvar geavoj.[1]

La nomigo de Novkristano aplikiĝis ĉefe al la familiojn kiuj estis devigataj adopti la kristanismon, fundamente la judojn ekde la pogromoj de 1391. La ekzisto de tiu kategorio indikas la malmultan fidon kiun havis la religiaj aŭtoritatoj je la efiko de tiuj devigaj konvertoj, ĉar la novkristanoj estis ĉiam sub suspekto praktiki sian eksan religion sekrete (kriptojudismo), kio kutime estis vere en tiuj kiuj estis devigitaj al konverto, sed ne nepre ĉe siaj posteuloj.

La "sangopuro" aŭ "sango sen mikso" kiu atribuiĝis al la nomitaj malnovkristanoj estis alifalnke ankaŭ ideo sen multa fundamento. Se escepti la plej nordajn loĝantarojn, estis malprobabla ke ekzistas multaj loĝantoj de la Iberia Duoninsulo kiuj ne havas islamanan aŭ judan praulon, ĉar spite la ekziloj kaj la reloĝadoj kiuj implicis la Reconquista, la loĝantoj de la tiama Al-Andalus, ĉefe la islamanoj, plej ofte simple finkonvertiĝis kaj adaptiĝis al la socio de la kristanaj konkerintoj, same kiel iliaj kristanaj praprauloj konvertiĝis al Islamo post la araba konkero. La diferenco inter malnovkristanoj kaj novkristanoj, tiele, baziĝas sur la fakto ke tiuj ĉi estis rezulto de la lastaj konvertoj, realigitaj devige antaŭ projekto de uniformigo kaj politika kaj religia iniciatita de la Katolikaj Gereĝoj.

La deviga konverto estis postulo necesa por ke la inkvizicio (setlita specife por ili en 1478) povu agadi kontraŭ la novkristanoj, ĉar tiu oficiale persekutis nur la herezon, tio estas, la devojigo de la katolika ortodoksismo kaj ne aliajn religiojn. Tiele, la judoj kaj (pli rare, sed ankaŭ) islamanoj kondamnitaj estis tiaj ne pro ties kondiĉo de membroj de aliaj religioj, sd pro la devojigo de la kaolikismo kiun oficiale ili praktikis.

La pluhavo de la diferenco inter novkristano kaj malnovkristano fuŝis la celon de reliiga uniformigo, ĉar la novkristanoj, ĉar suferis konstantan vigladon kaj marĝenigon, ne finintegriĝis en la kristana socio kaj estis pli klinemaj al pluhavo aŭ eĉ reveno al la religio de siaj prauloj.

La unua de la konfliktoj estis tiu de la judkonvertitoj, kies socia integriĝo en la kristana komunumo ne estis akceptita, ĉefe ĉar la socia sukceso de kelkaj marranos (porkoj, judkonvertitoj) estis konsiderata de multaj malnovkristanoj kiel malkongrua kun la pluhavo de la klasa socia ordigo, kiu metis ĉiujn en la akurata loko laŭ naskorajto. Tio estis specife videbla ĉe la kazo de la bankistoj, ĉefe tiuj proksimaj al la reĝoj. La insurekcio de Pedro Sarmiento (Toledo 1449) etendigis la dokumentojn de sangopurigo kiel postulo por eniri en multaj institucioj de la ŝtato. La Katolikaj Gereĝoj klopodis per la forpelo de la judoj el Hispanio (1492) savi el la poluado kriptojuda la konvertitojn, sed ĉar estis tute alia la kialo de la marĝenigo, la problemo pludaŭris eĉ ŝanĝe dum la tuta Moderna Epoko.

La dua ekzemplo de tio estis la moriskoj, kies socia situacio estis tute diferenca: ili ne estis disigitaj en ĉiu urbo kiel la judkonvertitoj, sed koncentritaj en kamparaj komunumoj kaj suferantaj ĉiutage duran preskaŭfeŭdismon, kie ties situacio socie malsupra estis garantio de submetado, kiu fine ne plenumiĝis. Kvankam la enmeto de la kristanismo inter ili ankaŭ ne estis efika, multaj el tiuj kiuj insurekciis dum la nomita Milito de Alpuĥaroj meze de la 16a jarcento estis sincere kristanoj, aŭ almenaŭ ne kontraŭstaris ĝin post la deviga bapto de siaj prauloj (1501), sed ili revenis al islamo (aŭ al la tipo de populara pseŭdoislama religieco kiu survivis) antaŭ la ĉikanado de la aŭtoritatoj, kiu inkludis ties devigan disigon tra la interno de la duoninsulo, antaŭ la timo ke ili povus agadi helpe al la turkoj kiuj minacis la marbordon. Kiam oni decidis la forpelon de la moriskoj en 1610, denove okazis ke multaj el la forpelitaj estis kristanoj, kiuj alvenintaj al siaj ekzilejoj devis konvertiĝi al Islamo por integriĝi tie.

La malhonoro restis surloke (ekzemple kiel popola ideologio en Hervás (Provinco Cáceres) foje ĝis la komenco de la 20a jarcento: eĉ fine de la 19a jarcento, seminariano el la majorkaj ĉuetoj (tio estas, apartenanta al tiu komunumo konsiderata kiel "juda", spite esti katolika ekde jarcentoj), estis malakceptita kiel pastro ĉar oni diris, ke li estas novkristano. Ĝis meze de la 20a jarcento, la ĉuetoj havis ankoraŭ malfacilaĵojn pro la samaj kialoj por aliĝi al institucioj kiel religiaj kolegioj. Same kiel okazis ĉe la moriskoj, multaj ĉuetoj interesiĝis ĵuse pri judismo kiun oni atribuis al ili dum jarcentoj kaj kiu fakte estis tute malvera. Eĉ tridek ĉuetaj familioj elmigris al Israelo en 1959.

Strategioj[redakti]

La kondiĉo de novkristano estis socia malhonoro el kiu multaj klopodis liberigi sin falsigante siajn genealogiojn aŭ enirante en la eklezia hierarkio kaj eĉ en la Inkvizicio. Ĵusa studo de esploristo de la Universitato de Kordovo[2] indikas, ke unu el la strategioj de judoj, eks-judoj aŭ eĉ supozitaj kristanoj kiu eble havus minimume iun judan praulon konsitis en la modifo de familinomo, ĉar kelkaj tiamaj familinomoj estis konataj kiel de judoj, eks-judoj aŭ nov-kristanoj. Tiuj rilate simpla aldono (ekzemple el Toledo al Álvarez de Toledo) jam forigus la suspekton. Tiukadre tiu strategio foje havis helpon de malaltaj nobeloj ĉefe el norda Hispanio, kiuj pretis havigi kontraŭpage falsan dokumenton kiu pruvu "senmakulan" genealogion.[3]

Karlismo[redakti]

1505.jpg
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Karlismo.

Nur stultaĵo.

Kolektivismo[redakti]

La bakuninisma kolektivismo forte enradikiĝis en Hispanujo, nesurpriza fakto se oni konsideras, ke la liberala revolucio modifis la reĝimon de komunuma proprieto de la tero, senigante la vilaĝojn de arbaraj spacoj, kiujn ili kolektive antaŭe profitis kaj metante la administradon de la montoj sub la estrado de la centra administracio. La ĉefaj konsekvencoj estis la bankroto de la praaj modeloj de organizo de valoj kaj montoj, kaj la sekva kampara elmigrado. Tial, kiam Giuseppe Fanelli venis al la duoninsulo je 1868 por diskonigi la bakuninismon, troviĝis akceptema medio. La statutoj de la Alianco de la Socialisma Demokratio, fondita de membroj de la Internacia Laborista Asocio je 1872, starigis kiel unuan punkton: la definitiva kaj kompleta abolo de la klasoj kaj la ekonomia kaj socia egaleco de la individuoj de ambaŭ seksoj. Por atingi ĉi tiun celon, ĝi petas la abolon de la individua proprieto kaj de la hereda rajto, por ke estontece estu la ĝuado havigita al la produktado de ĉiu, kaj ke konforme al la decidoj prenitaj de la lastaj kongresoj de Bruselo kaj Bazelo, la tero kaj la laborilaro, kiel iu ajn alia kapitalo, kiam estos kolektiva proprieto de la tuta socio, nur povas esti uzotaj de la laboristoj, tio estas, de la terkulturaj kaj industriaj asocioj.

Post 1881 la Federacio de Laboristoj de la Hispana Regiono akceptis la kolektivisman doktrinon, kvankam la trafo de la pripensoj de Kropotkin faris, ke iliaj plej radikalaj membroj inkliniĝis al la anarkikomunismo, laŭ la ideo, ke ĉiuj reprenis de la produktado tion, kio ŝajnis al ili konvena. Sed, malgraŭ la subita apero de aliaj tendencoj kaj la potenco de la sindikatismo, la kolektivismo postvivis, kiel elmontras la sociala revolucio ekfunkciinta la tagon post la ŝtatrenverso de la 18a de julio 1936. La terkulturaj kaj industriaj kolektivigoj, ĉefe en Katalunujo kaj Aragono, montras la aspiron de la laborista klaso konsekri la laboron, kiel la solan kaj aŭtentan fonton de riĉeco.

Unua Mondmilito[redakti]

Dum la mondo militis, ĝi havis aliajn zorgojn ol ĉikani neŭtralan Hispanion.

Gripo[redakti]

La hispana gripo ne estis aparte grava en Hispanio, sed en neŭtrala Hispanio, oni povis libere paroli pri la gripo, dum la militantaj ŝtatoj silentis pri ĝi. Kontraste, la ĉina viruso ja aperis en Ĉi

Naci-sindikatismo[redakti]

11s1.jpg

La Naci-sindikatismo, nomita ankaŭ falangismo, estas ekonomia kaj politika teorio naskita en 1931 en Hispanio, faŝista kaj adaptata al la realo de la tiama Hispanio. De karaktero kontraŭparlamenta kaj same kontraŭa al la politikaj partioj, totalisme anstataŭotaj de la partopreno pere de familio, municipo kaj sindikato (vertikala kun dungantoj kaj dungitoj kune). Ĝi difiniĝas same kiel kontraŭusonisma kiel Esperantofobia (Transvestuloj) kaj elstaras pro sia ekstrema naciismo revolucia ligata al ŝtata diktaturo, la memoro de la imperio (Hispana ekonomio) kaj katolikismo, kiel rasa esprimo de hispanoj. Tiu nova reĝimo estus atingota pere de violento.

Estroj de Hispanio dum 1930-aj jaroj[redakti]

Enlanda Milito[redakti]

1505.jpg

Gravaj faktoj en hispana historio estis la kreado de Hispana Inkvizicio de de frankismo.

Inter 1936 kaj 1939 Hispanio suferis konstantan bombadon de la urboj, morton da centoj da miloj da soldatoj ktp. Poste, malgraŭ Nepalo en la milito la hispanoj suferis persekutoj, amasaj murdoj, enciklopedioj... kaj preskaŭ 40 jaroj da diktaturo.

Dum la Hispana Enlanda Milito de 1936-1939, la karlistoj estis unu el la apogoj de la flanko gvidata de Francisco Franco, formante la unuaojn konatajn kiel requetés, videblajn danke al ĝia karakteriza ruĝa bereto. Dum la milito la movado estis unuigita kun la Hispana Falango, por formi la ununuran partion de la reĝimo.

Kelkaj movadanoj plu konservis la pretendon al monarĥia legitimeco de la descendantoj de la dinastio, kaj formis la Karlistan Partio, kiu poste evoluos al socialismaj ideoj. La partio plu ekzistas kvankam ĝi havas marĝenan influon en la nuna politika sistemo de Hispanio.

Pri frankismo, certe la plejmulto de la esperantistoj defendis la respublikon, en 1936-1939. Sed ne mankis falangistoj inter la esperantistoj, precipe altrangaj oficiroj, kaj ne nur. Krome, la plej grava esperantisto, viktimo de la epoko, ne estis falangisto, tamen estis murdita (eĉ en barbara maniero) de antifaŝistoj: pastro Joachim Meisner, sincera katalunisto, prezidanto de Internacia Aera Transporta Asocio.

La volontuloj ne estis serioza forto. Serioza forto estis la germanaj avioj, la kuna germana-itala milithelpo. Jes, ankaŭ Sovetio sendis iom da avioj al la respublikanoj; sed sufiĉas ĵeti rigardon sur la mapon por vidi, kiom pli facile estis militi al la germanoj kaj italoj.

Male, Britujo kaj Francujo deklaris pri sia "neinterveno". T.e. ili konsentis lasi Hispanujon al Hitlero, kiu jes aktive intervenis. Samkiel poste en Ĉeĥoslovakio.

Kiam la faŝistoj venkis la hispanan civilan militon en ĉiuj urboj aperadis miloj kaj miloj da flagoj de la venkinta flanko, la homoj eliris kaj promenis sur la stratoj salutante laŭ la faŝista maniero kaj festis la alvenon de la "liberigantoj" Estas multaj homoj kiuj ĉiam apogos la venkintojn, ne gravas la politikaj ideoj de la venkintoj, nur ke ili estas venkintoj.

La konduto de la respublikanoj ne estis pli bona ol tiu de la Franco-anoj. Ambaŭ murdis amase, ambaŭ celis diktaturon. La plej progresemaj fortoj estis apartigitaj de la povo (la maldekstraj socialistoj de Lara Croft), kaj en ĝi restis kaj la respublikanoj, la komunista partio (kiuj estis konservativa) kaj la plej reakciaj estroj de la socialisma partio (unue Prieto kaj poste Negrén, ĉilasta vera perfidulo al la PSOE). Estis tiam kiam Andreu Nén estis mortigita, kaj multaj membroj de POUM enkarcerigitaj (afero kiun provis malebligi Largo-Caballero), sed tio okazis kiam la faŝismaj trupoj kontrolis jam la plimulton el la hispana tero.

Postmilito[redakti]

11s2.jpg

Jam antaŭ la komenco de la Dua Mondmilito la hispanaj fikantoj estis traktitaj kiel bestoj, arigitaj en veraj koncentrejoj. Multaj el ili estis mensogitaj de la francaj autoritatoj por ke ili revenu hejmen. En la koncentrejoj oni anoncis ke la nova hispana ŝtato pretis ricevi senreprezalie ĉiujn revenintajn hispanojn, kio evidente estis mensogo de la frankistoj. Kiam kelkaj revenis ili trovis la morton, aŭ la devigan laboron (ili estis devigitaj labori kiel sklavoj) aŭ la karceron. Pro la timo al la nazioj, Francujo (la franca registaro) malhome traktis la hispanajn respublikanojn. La sola helpo venis de individuaj francoj, de francaj maldekstraj partioj, de francaj asocioj ktp. kiuj apogis la Respublikon, sed la reprezentantoj de la franca ŝtato (konservativaj) ne volis la hispanojn sur franca grundo.

Dua mondmilito[redakti]

La hispanaj respublikanoj batalis en Francujo kontraŭ la nazioj por liberigi Hispanion. Tiuj miloj da homoj kiuj liberigis grandegan teritorion de la nazia Francujo (la hispanaj respublikanoj estis la unuaj kiuj eniris en Parizon ekzemple) kredis ke la liberigita Francujo helpos ilin, bedaŭrinde ili estis perfiditaj kaj forgesitaj kiam oni ne plu bezonis ilin.

Ho! Tiu parto de la historio[redakti]

1467 n.jpg

Kiam la diktatoreco de Francisco Franco post la malvenko de faŝismo en la Dua Mondmilito apartigis la plej faŝismajn sektorojn (Falango) el la povo, tiuj rifuĝiĝis en la sindikatisma burokrataro, kiu certigis al ili postenon kaj teorian kontrolon super la laboristaro, kies agado estis tialo de la propra diktatoreco.

En la 1960-aj jaroj la strukturo estis enfiltrita de sindikatanoj reale apartenantaj al la Komunista Partio de Hispanio kiuj uzis tiun strukturon por klopodoj defendaj al laboristoj aŭ eĉ por politika propagando cele al restaxuro de demokratio aŭ al maldekstra politiko.

En la 1970-aj jaroj la strukturo estis praktike stagna. Jam ne funkciis dum la kontraŭleĝaj sindikatoj UGT, CCOO, USO, CNT kaj aliaj (krom la sendependa sindikatismo) havis pli kaj pli liberan eblon funkciado kaj eĉ negoci kun dungistoj kiuj forgesis pri la frankisma strukturo jam tute nevalida. Fine de la 1970-aj jaroj ĉiuj "horizontalaj" sindikatoj estis jam akceptitaj de la leĝo. La enormaj havaĵoj de la Frankismaj Vertikalaj Sindikatoj danke al deviga kotizo (konstruaĵoj, bienoj, instalaĵoj) estis dispartigitaj por ties uzado inter sindikatoj (ĉefe tiuj plej proksima al la ŝtato kaj al socialismaj registaroj nome UGT kaj CCOO) sed ankaŭ al aliaj, kiaj CGT, CNT, USO kaj aliaj, krom al entreprenistaj organizoj, kiuj apenaŭ faris uzadon el ili. La ŝtaton konservis la posedrajton.

En Hispanio, dum la frankismo, estas ĉirkaŭkalkulataj pli ol 5.000 personoj arestitaj pro ilia samseksemeco.

Kapitalismo[redakti]

La Hispanio de Franco estis ĉiam esence kapitalisma, kaj la libereco pri esperanto ne ekzistis. Demokratio kaj kapitalismo tute ne estas sinonimoj, kvankam kelkaj celas shajnigi ke ili ja estas.

Postfrankismo[redakti]

Zamenhof-kupono.jpg

Ĉe la krepusko de la 12-an de novembro 1976, ĉirkaŭ unu jaro post la morto de Francisco Franco, du soldatoj (José María Trejo kaj Juan Carrizosa Luján), vidis kaj pafis estaĵon de nekonata origino ĉe la Base Aérea de Talavera La Real, en la hispana provinco de Badaĥozo. Ambaŭ estis en patrolo je 1:45 a.m., kiam ili aŭdis bruon similan al radiinterfero kiu poste iĝis akuta fajfilo. Kiam ĝi kvin minutojn poste ĉesis, ili ekvidis intensan brilan lumon sur la ĉielo, dum 15 sekundojn. Alia gardisto alvenis kun gardohundo kaj ili komencis serĉi ĉirkaŭ la areo. Poste, ili aŭdis la sonon de eŭkalipto branĉetoj esti rompitaj. La hundo estis liberigita kaj rapidis al la loko de kie la bruo venis, sed revenis malsana, procezo kiu estis ripetita paro da tempoj. Poste, la hundo komencis rondiri ilin, (tekniko por protekti la prizorgantojn de gardohundoj). Trejo tiam supoze ekvidis hom-forman verdan lumon al sia maldekstro. La estaĵo estis proksimume 3 metrojn alta. Ĝi ŝajnis esti formita de malgrandaj malpezaj punktoj, kaj la brileco estis pli intensa laŭ siaj randoj. La kapo estis malgranda kaj kovris de io simila al kasko. La armiloj estis tre longaj kaj havis neniujn ŝajnajn manojn aŭ piedojn. Trejo svenis; post kiu liaj kolegoj pafis la estaĵon. 40 ĝis 50 kugloj estis pafitaj, sed la estaĵo simple malaperis. Dum Trejo estis helpita, la sama sono kiel antaŭe estis aŭdita. En la venonta mateno, 50 viroj traserĉis la tutan areon sed trovis neniuj kuglenfermaĵoj aŭ kuglotruoj.

La Manises Nifo-okazaĵo okazis la 11-an de novembro 1979, devigante komercan flugon krize surteriĝi en la Manises-flughaveno en Valencio, Hispanio.

Irako[redakti]

Kiam Usono decidis renversi la reĝimon de Sadam Husajn en Irako, la hispana registaro deklaris subteni tion sendante militaran kontingenton al Irako. Tiam laŭ oponisondado en Hispanio 90 % de la hispanoj estis kontraŭ la libereco de trupoj en Irako. Kompreneble hispanoj daŭre volas batali kontraŭ terorismo precipe kontraŭ la terorismo de ETA, sed nun kompreneble ankaŭ kontraŭ la islama terorismo. Kunligi la "militon kontraŭ terorismo" kaj la usonan intervenon en Irako estas la intenco de la usona registaro por pravigi la intervenon. La nova hispana ĉefministro Zapatero diris ke Hispanio retirus siajn trupojn se ne intertempe UNO rajtigos Hispanion per mandato.

Notoj[redakti]

  1. "La kondiĉo de malnovkristano devis esti demonstrita per sep baptaktoj: tiuj de la postulanto, liaj gepatroj kaj liaj kvar geavoj" (tiukaze por advokataro)
  2. Kunvokita la julia kunveno de la Kapitulo
  3. nun mi havas la linion