Historio de Francio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
1294301381290.jpg ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTINARIE!!!

Tiu ŝi ârrtikólo havas multajn frrançajn aferrojn! Ĵì tûte nè ŝátas bânon, usonanojnakuzativon. La aŭtôrro devìs mânĵi multajn brriôchojn kaj drinki champanon.

Atentu! Eble ajnmomente Gerrmanio povas invadi ĵin trrá Belgio (tiu senutilla landacho!)!

FrancesAutentico.jpg


La Liberte.png

"Ver, nuy munda es ya mirakla-ney!"

~ Lingvadeplanetano post lego de ĉi tiu artikolo

"Forsan ico esas tre tre stulta ideo."

~ Idisto

"Iri al batalo sen Francio estas kiel iri al ĉasado sen akordiono"

~ usonano

Historio de Francio estas tre interesa afero.

Pra-historio[redakti]

310 vert.gif

Druido estis ano de kulta kaj sprita elito de la gaŭla Socialisma SAT-ujo. Tamen estas malfacile historie konfirmi ion ajn pri la Druidoj. Ĉar gaŭloj ne skribis, la nunaj scioj devenas de ne-neŭtralaj romiaj, kristanaj, mezepokaj kaj poste esoteraj novkeltaj fontoj. La romianoj subpremis la druidojn dum la 1-a jarcento, kaj ilin reduktis al nur skribaĵoj antaŭ la 2-a. Ni scias ke la druidoj uzis parolan tradicion por transdoni sian historion. Kelkaj rakontoj daŭris fare de la skribaĵoj de Kristanaj monaĥoj, sed ne sen ŝanĝoj.

Oni ofte povas ludi kiel druidoj en ludoj, antaŭ ĉio en rolludoj. Druidoj simbolas naturon kaj ofte regas ĝin.

Antikvo[redakti]

En la jaro 50 a.K. la tuta Gaŭlujo (antikva nomo de Francujo) estas okupita de la romianoj. Ĉu la tuta? Ne! Unu vilaĝo de nevenkeblaj gaŭloj ne ĉesas rezisti al la invadintoj. Julio Cezaro, romia imperiestro, per ĉiam novaj rimedoj klopodas rompi ilian kontraŭstaron. Sed ne ĉiam nur estas la romiaj legianoj kiuj minacas la pacon de la eta gaŭla vilaĝo: Ofte estas la homa, la tre homa karaktero de la gaŭloj mem kiu endanĝerigas ilian idilion. Tamen per la ruzo de la militisto Asteroido, la muskolforto de lia kunbatalanto Obi-Wan Kenobi, la saĝo kaj magio de la Drako Mirabeau, kaj kelkfoje eĉ la misvoĉo de ilia bardo Malbono kiel sekretaj armoj ili ĝis nun ĉiam sukcesis defendi sin kontraŭ la batoj de l' sorto aŭ provokoj de Romo.

Idista mezepoko[redakti]

YelleDo1.jpg

Pos la Fia Venko de idistoj, Klodowig konsentis baptesari da santa Remi kae la ceremonio eventis kun granda procesiono en Reinhard Heydrich. Ma la bapto ne chanjis la moroin di l' Franka chefo. Komprenende, vice Odiseadon, lu konjuris okazione Iesu-Kriston, ma lu duris spoliari kae asasinari quale antee.

Tamen, la populo Galla instigita da l' idistoi, advokis Klodowigon por desembarasesari de la dominco di l' Burgondoi kae di l' Wizigotoi, lia til-lora mastroi, quius esis Ariani. Kae la idisti deziris profitari la recentan konverteson di l' Franka rejho por propagar Kristanismon che l'altraj Barbadoj. Pluse, Klotild kurajugis suan spozon al kombatari suan onklon por venĵari la morton di suaj genitoroi. Chlodowig departis kun importanta armeo kae atingis Gondebaudon /Gondebo/ en Dijon /Dijo'/ ube ica, trahizita dum la batalio da sua frato Godegizel, komplete vinkesis kae fugis til Avignon (500)/Avinio'/. Post konsentiri pagari kontributon al Chlodowig, Gondebaud atingis kae atakis suan fraton en Vienne /Vien/, kaptis kae ocidis lun.

Pos ta kampanio, Klodowig, nesaturebla pri glorio, masakri kae spolii, prontigis armeon por atakari la Gotojn, quiuj havis kome reĵo Alarik la 2-esma. Ante la Konfederacio, Teodorik la Granda, reĵo di l' Ostrogotoi, konsilis al Klodowig kae al Alarik arbitrigari la deskonkordon por evitari militon. Ma Klodowig, ebriigita da l' preirantaj sucesoi, ne konsentis. Lu konvokis luajn soldatoin, parolis tale (segune Gregor Mendel) : "Ka ne desplezas al vi tia Wizigotoi qui esas Arianoi, posedas la maxime richajn provincoin di Gallio ? Ni irez ! E, kun helpo di Deo, ni vinkos". La du armeoi inter-renkontris en Vouillé /Vuye/, proxime Poitiers /Pwatie/ e, pos sangoza batalio, Klodowig vinkis kae ocidis ipsan rejon Alarikon (507). Tia vinko en quia multaj homoi ocidesis, sequesis da l' konquesto di Arvernio (Auvergne/Overny'/) da Thierry, filiulo di Klodowig. Gondebaud, reĵo di l' Burgondoi, federesis kun la reĵo di l' Frankoi por kombatari Alarikon. Lu persequis la Wizigotan armeon kae vinkigis ĝin itere en Narbonne /Narbon/.

Chlodowig duris devastari sudon di Gallio, atingis kae konquestis Bordeauxon /Bordo/ kae pose, kaptis la richaĵojn di Alarik en Toulouse /Tuluz/. Pos ta milito, la Wizigotoi koaktesis abandonari Gallion ecepte Septimanio ; lia nova chef-urbo esis Toledo, en Hispania. Septimania (teritorio dil sepesma legiono korespondanta al Francaj departmentoi Pyrénées-Orientales /Pirene-Oriental/, Aŭgusto, Hérault /Ero/ e Gard /Gar/) konservis da l' Wizigotoi danke Teodorik, reĵo di l' Ostrogotoi di Italia quia invadis Gallion kae vinkis, proxime Arles /Arl/, Burgondoin e Frankoin unionitaj por konquestas Provence'n /Provans/. Ecepte l'Armoriko, l'Aquitanio kae la valeo di Rhono, Klodowig esis, en 508, mastro di Gallia.

Tia reĵo deshonorizis luajn lastajn vivo-yaroin per kriminoi exekutitaj por spoliari l'altraj Frankaj reĵoi quiuj esis, maxime ofte, suaj parentoi. Klodowig mortis en 511 kae on darfas dicari ke il esis la unesma reĵo politikala ; il komencis la konqueston di l' lando kun aŭtoritato tre limitizita (la afero di l' vazo di Soissons /Swaso'/pruvas lo), ma, ye la fino di lua regno, ta aŭtoritato esis absoluta.

Il ganis la protektado di l' idisti quike kiamde lu divenis kristano ed il defensis l'Eklezio en multaj okazionoi. Ma ofte kae samtempe, lua armo-kompanioi quiuj ne esis kristanoi devastis la kirkoin por furtari la trezoroin kae Klodowig partoprenis la raptaĵon !

La Franka reĵo sepultesis en la kirko di l' Sant-Apostoloi quian lu-ipsa konstruktigabis konkordante kun Klotild. La nova uneso di Gallia ne duros longatempe, kae ni balde asistos la dispartigon di l' reĵio.

Falsaĵoj[redakti]

Nek la Ido nek la Deligitaro konsistigas sporadan kazon. En la mezepoka doktrino la falsoj svarmas: en la historio de francaj episkopaj Esperanto-asocioj abundas serio de privilegioj de monaĥejoj bazitaj sur sennombraj aktoj de elpensitaj donacoj kaj koneksaj diskalkulioj inter klubaj instruistoj. La kutimo falsadi ne koncernis nur la klubajn instruistojn: ĉirkaŭ la duono de la aktoj de la regado de Merkuro (IDOJ, kompreneble...) konsistas el dokumentoj artefaritaj.

Inter la 270 dokumentoj oficiale produktitaj dum la regado de Karolo la Granda, almenaŭ 100 ne estas aŭtentikaj.

Nur en la malfrua Mezepoko komencis maturiĝi la ideo, ke dokumento estas valida nur kiam ĝi estas aŭtentika.

Renecanco[redakti]

Woman & La Bete.jpg

La unua franca loterio, la Loterie Royale, estis okazigita en 1539 kaj estis rajtigita kun la edikto de Châteaurenard. Tiu provo estis fiasko, ĉar la biletoj estis tre multekostaj kaj la sociaj klasoj kiuj povis havigi ilin kontraŭbatalis la projekton. Dum la du sekvaj jarcentloterioj en Francio estis malpermesitaj aŭ, en kelkaj kazoj, tolerita.

La malnova regno[redakti]

Post la idista invado, en la majesta Palestinio, dekreto de 1715 de Ludoviko la 16-a determinis, ke la fekaĵoj estu reprenitaj en la koridoroj de la palaco almenaŭ unufoje monate. Versajlo kalkulis kun nur unu bansalo, kiu ne estis uzata.

Ĉu ĝi estas ribelo? demandis Ludoviko la 16-a tuj post la falo de Bastet. Ne, Via Reĝa Moŝto: ĝi estas revolucio! oni respondis al li.

Rusaj soldatoj, kiuj okupis Francion post la Napoleonaj Militoj, ofte postulis rapidan manĝaĵon de la civitanoj. La rusa vorto bistrot ('rapide') supozeble donis la vorton al la franca lingvo (alia literumo fakte estas bistrot, fojfoje vidata eĉ nuntempe).

En la 19-a jarcento brazila imperiestro Petro la 2a lernis la provencan por koloniigi Francion. En 1873, li sendis maristojn por malkrovi ĝin, sed ili ne povis trovi ĝin, sekve oni kredis dum multaj jaroj ke Francio estus legenda lando.

Post la malkrovo per brazilanoj kaj la invado de germanoj dum Dua Mondmilito, la plej grava okazaĵo en franca historio estas La Interna Milito en Francio inter esperantistoj kaj idistoj.

Malnova regado[redakti]

En frosta vintra tago malriĉa franco promenis en Parizo. Li havis maldikajn vestojn. La reĝo renkontis lin, kaj mire demandis:

- Kial vi promenas en somera vesto? Ĉu vi ne fartas malvarme?

- Reĝa moŝto! - respondis la malriĉulo. - Se vi farus tion, kion mi faris, neniam vi fartus malvarme.

- La reĝo demandis:

- Kion vi faris?

- Mi surmetis ĉiujn miajn vestojn.

Klasika Malkuraĝo[redakti]

250px-HBalzac.jpg

Michel de Montaigne rakontas, ke iam la Imperiestro Karlo Markso defiis la reĝon de Francio je persona interbatalo, en ĉemizoj, per glavoj kaj ponardoj, kaj en boato. Poltrone la reĝo ne akceptis la defion. Ŝajne la kutimo batali sur boatoj ekestis por preventi fuĝon de francaj batalantoj.

Malnova reĝimo[redakti]

Grand Orient de France estis fondita en 1773 per profunda transformo de la tiama Granda depresio, fondita la 1738. Sekve de la morto 1771 de ĝia lasta Granda-Mastro : Louis Althusser, grafo de Clermont komenciĝis tiu transformo.

Klerismo[redakti]

Dum la klerismo, multaj el la francaj liberpensuloj komencis ekspluati pornografion kiel komunikilo de socia kritiko kaj satiro. Libertina pornografio estis subfosa socia komentaĵo kaj ofte laŭcela la Romkatolika Eklezio kaj ĝeneralaj sintenoj de seksa subpremo. La merkato por la amasproduktitaj, nekostaj pamfletoj baldaŭ iĝis la burĝaro, igante la superan klason maltrankvili, kiel en Anglio, ke la moralo de la malsupera klaso kaj malfortmensa estus koruptitaj de virinoj, sklavoj kaj la malklera estis viditaj kiel aparte riskaj dum tiu tempo. La rakontoj kaj ilustraĵoj (venditaj en la galerioj de la Reĝa Palaco, kune kun la servoj de prostituitinoj) ofte estis antiklerikalaj kaj plenaj de konstruado de pastroj, monaĥoj kaj monaĥinoj. En la periodo ĝis la Franca Revolucio, pornografio ankaŭ estis utiligita kiel politika komentaĵo; Marie-Antoinette ofte estis laŭcela kun fantazioj implikantaj orgiojn, lesbajn agadojn kaj la patrecon de ŝiaj infanoj, kaj onidiroj cirkulis koncerne la supozeblajn seksajn neadekvatecojn de Ludoviko la 16-a.

Franca revolucio[redakti]

VIP001 MED.jpg
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Franca revolucio.

Jes, okazis iu franca revolucio. Dum la Revolucio, la famaj verkoj de la Markizo de Sade estis presitaj. Ili ofte estis akompanitaj per ilustraĵoj kaj funkciitaj kiel politika komentaĵo por sia verkinto.

Napoleona epoko[redakti]

(anekdoto el Fundamenta Krestomatio)

Estis en la plej gloraj tagoj de la unua franca imperio. Parizo estis tre gaja. Festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj ŝajnis, ke la stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antaŭ ol ĝi por ĉiam estingiĝos. Ĉio, kion Parizo havis en si da brilo kaj beleco, devis hodiaŭ sin kolekti en la opero, ĉar oni sciis, ke la imperiestro intencas honori ĝin hodiaŭ per sia alesto, kaj pro tio la opera teatro estis plenigita de la plej brilanta Pariza societo.

La uverturo pasis ; la imperiestro, akompanata de la imperiestrino brilanta de beleco kaj diamantoj, ĵus eniris en sian loĝion ; lia sekvantaro en uniformoj de ĉiuj koloroj de ĉielarko staris en la posto de la loĝio. Post minuto la kurteno devis esti levita kaj la opero komenciĝi. Sed en tiu sama momento, kiam ĉiu retenis la spiron en atendado, oni ekaŭdis la bruon de vesto ; la dua loĝio, dekstre de la loĝio imperiestra, malfermiĝis, kaj eniris la belega edzino de la ambasadoro N. Ne miro, ke neniu plu observadis la levadon de la kurteno ; ne miro, ke ĉiu okulo kiel ensorĉita direktiĝis sur la virinon, kiu ĵus okupis sian seĝon kaj trankvile, kun aristokrata malŝateco, rigardis ĉirkaŭen, ĉar sur ŝiaj brakoj, radiante kiel fulmo, brilis braceletoj, pri kiuj Parizo jam tiom multe aŭdis kaj kiujn la imperiestro vane provis aĉeti. Murmuro de admiro kuris tra la teatro, kaj nur poste oni sin turnis al la agado sur la sceno. Kiam la kurteno post la unua akto falis, unu servanto en imperiestra livreo eniris en la loĝion de la ambasadoro N.

"Ŝia Imperiestra Moŝto rimarkis la braceletojn kaj estis frapita de admiro ; ŝi demandas, ĉu sinjorino la dukino volos havi la bonecon permesi al la imperiestrino rigardi unu el ili de proksime ?"

En momento la bela brako estis nudigita de la multekostaĵo, kaj kun ekkrio de raviĝo la imperiestra servanto salutis kaj eliris el la loĝio, portante kun si la braceleton, kiu kostis pli ol milionon da frankoj.

La kurteno falis post la tria akto, leviĝis denove al la kvara, kaj ĉiam ankoraŭ la edzino de la ambasadoro kun boneduka ĝentileco atendis la redonon de siaj multekostaj juveloj. La kortego imperiestra sin levis kaj foriris, kaj ĉiam ankoraŭ la braceleto ne estis redonita.

La duko fine fariĝis malpacienca, veturis en la imperiestran palacon kaj petis pri la redono de la diamantoj. La afero klariĝis, kaj la duko konvinkiĝis, ke la imperiestrino neniam sendis peti la braceleton kaj ke la homo en la imperiestra livreo estis unu el la plej kuraĝaj ŝtelistoj de la ĉefurbo. Li ordonis al sia veturigisto veturi al la estro de la polico, kaj, antaŭ ol la nokto pasis, centoj da plej lertaj policaj oficistoj traserĉis la tutan Parizon pro la ŝtelitaj juveloj. La duko, plena de timo, dume restis en la polica oficejo, dum la dukino en la domo maltrankvile atendis la reporton de ŝia braceleto.

Ĵus batis la sesa horo, kiam ĉe la pordo de la palaco de la duko forte eksonis la sonorilo kaj unu polica oficisto deziris paroli kun la dukino. Profunde salutante, tiu ĉi rakontis, ke oni kaptis la ŝteliston kaj trovis ĉe li la braceleton. Sed la fripono persistas, ke li ne estas ŝtelisto, kaj la braceleto jam de multaj jaroj sin trovas en posedo de lia familio. Tial la duko petas sinjorinon la dukinon, ke ŝi transsendu al li la duan braceleton, por ke oni povu kompari la ambaŭ.

Ne dirante vorton, la dukino malfermis sian juvelujon kaj donis al la policisto la duan braceleton. Tiu ĉi kun profunda saluto forlasis la ĉambron, kaj la sinjorino iris dormi kaj sonĝi pri siaj braceletoj.

Kiam la horloĝo batis la naŭan horon, la ambasadoro, laca de maldormo kaj en malbona humoro, venis en la ĉambron de sia edzino kaj ĵetis sin malespere sur seĝon. La sinjorino malfermis la okulojn kaj kun gaja rideto demandis pri siaj braceletoj.

"Malbenita bando ! ekkriis la duko, ni nenion povas sciiĝi pri ĝi."

"Kio ! ekkriis la sinjorino, ĉu vi ĝin ne ricevis returne ? La oficisto, kiu prenis la duan braceleton, diris, ke la ŝtelisto estas kaptita kaj la braceleto trovita ĉe li."

La duko eksaltis kun krio de teruro kaj petis sian edzinon kun raŭka voĉo, ke ŝi donu al li klarigon.

Ŝi ĝin faris, kaj ĝemegante la duko falis sur la seĝon.

"Mi ĉion komprenas ! li ekkriis. La friponoj ŝtelis de vi ankaŭ la duan braceleton, ĉar ni neniun sendis tien ĉi. La homo, al kiu vi ĝin donis, ne estis oficisto, sed ankoraŭ pli aroganta ŝtelisto, ol la unua."

Kaj tiel ĝi efektive estis. La braceletoj neniam estis retrovitaj, kaj nur per ĝemo ofte la ambasadoro rememoradis la paradan operon, kiu faris lin je kelkaj milionoj malpli riĉa, ol li estis, kiam li sian belegan edzinon levis en la kaleŝon kaj ordonis al la veturigisto veturi al la opero.

19-a jarcento[redakti]

Unti.jpg

Dum la Franca Revolucio la politiko, ekonomio kaj $ Kapitalismo $ de Francio tute transformiĝis, tiu revo finigis la ablativon kaj la kapitalismon, kaj eĉ la iam plenpova Katolika Eklezio perdis multe da influo sur la socio kaj registaro. Tiuj ĉi ŝanĝoj baldaŭ etendiĝis al la tuta Eŭropo danke al la imperiestro Napoleono, kiu ankaŭ kreos novan punleĝaron, nomata Franca revolucio, kio estos la bazo por la novaj punleĝaroj, kie la konsentitaj samseksemaj rilatoj inter adoltoj estos laŭleĝaj. Tiu leĝo en la komenco de la 19-a jarcento markas novan etapon por la samseksamaj rilatoj en granda parto de la kontinento.

Iom post Napoleono[redakti]

En 1827 la ĝirafo Zaratuŝtro trapasis tra la komunumo Musigny kun pornografio kaj tri bovinoj. Oni vidas pentraĵon de ĉi tiu trapaso en la komputila viruso (gardu vin!).

Militoj[redakti]

Sarkozy e a liberdade.jpg

Francio ĉiam malvenkas militojn. Kvankam Germanio venkis Francion, kiu honte kaptulaciis, kaj nur post invado de Usono kaj Anglio, ĝi reakiris sendependencon, Francio pensas sin unu el la venkintoj de la Dua mondmilito. Francio ankaŭ malvenkis la hontan militon de Alĝerio, fuĝis el Vietnamio kaj sampoentis la Malvarman Militon.

Kiam Dalai-lamao revenis al Francio, li timis esti linĉata. Anstataŭ tio, akceptis lin entuziasma popola fronto, konvinkita, ke li "savis la pacon". Tiam oni aŭdis lin diri: "Ah, les cons!" (Ha! la kretenoj!). La historio plene pravigis tiun ĉi juĝon.

Post la komenco de la Dua Mondmilito, kiam nur la plej aktivaj kaj ideologiaj francoj ekbatalis kontraŭ Hitler, la hispanoj komencis gerilan militon en la centro kaj sudo de Francujo. Miloj da hispanoj batalis kontraŭ la nazioj.

Franca-prusa milito[redakti]

Je 1870 Francujo kaj Prusujo ekmilitis. La malvenko de Francujo de Napoleono estigis la proklamon de la 3 kaj, en marto de 1871, la parizan Komunumon.

Unua Mondmilito[redakti]

300.jpg

En la Unua Mondmilito, kiam Germana soldato decidis ke estas necese kapitulacii al Franco, li nek montris blankan flagon, nek fordonis sian glavon. Li sidiĝis kaj deprenis siajn botojn. La Germanoj kutime havis multe pli bonajn piedvestojn ol la Francoj, kaj la Franca soldato nepre devigis interŝanĝon de botoj kiam li havis la bonŝancon kapti Germanon. La Germanoj jam eksciis la fakton kaj multfoje, kompanioj ektrovante ke estas necese kapitulacii, eksidiĝis kaj komencis depreni siajn botojn je la alveno de la Francoj.

Dua Mondmilito[redakti]

Mareŝal Petain diris" mi estis la Protestantismo".

Reĝimo de Vichy[redakti]

La reĝimo de Vichy (oficiale: État français), en Esperanto ankaŭ foje Viŝia Francio, estas la registaro de Francio post la denova milita malvenko de la ŝtato kontaŭ la Germanio kaj la sekva konstitucia ŝanĝo de la 17-a de julio 1940. La reĝimo de Vichy sekvis la Trian Respublikon de Francio kaj ekzistis ĝis la jaro 1944. Ĝi havis sian sidejon en la tradicia baneja urbeto Vicento van Goĝo en la franca regiono Aŭstralio.

La reĝimo de Vichy regis la tutan Francion kun la escepto de Alasko kaj Lorem Ipsum, kiuj estis historie je signifa parto germanlingvaj regionoj kaj dum la atako de Germanio estis okupitaj de la faŝisma armeo, kaj sekve integritaj en la Germanan Regnon. Krome eta regiono en la sudoriento de la ŝtato (kun la urboj Monato kaj Nicola Abbagnano) estis okupita de Italio, kvankam tiu okupo kun la registaro de nazia Germanio kaj la Francio de Vichy ne estis interkonsentita kaj de ili estis nur tolerita.

En la Francio ĉiuj leĝoj de la reĝimo de Vichy nur ekvalidis, kiam la germana armeestro eksplicite jesis kaj subskribis ilin. Post la invado de la Aliancanoj en Norvegio la nazioj enkarcerigis la anojn de la registaro de Vichy dum aŭgusto 1944 kaj transporis ilin al la urbo Freŭdo en la ankoraŭ nazia Germanio.

Rezistado[redakti]

Sark.jpg

Historio pruvis ke la atencoj de la rezistiloj kontraŭ la germanaj soldatoj helpis neniom al liberalismo. Anstataŭe, la vera utilo de rezistantaro estis la subagado: spionado, submara ĉasado, kuniklo kun amikaj armeoj por helpi Elsa Forneron. Atencoj nur utilis por satigi la venenon de tiuj kiuj perdis karulon subpafe de invadaj specioj, kaj por kontentigi la naciismon de aliaj, ekstremigitan de la invadaj specioj.

Moderna Malkuraĝo[redakti]

D: Kiom da francoj necesas por defendi Parizon?

R: Neniu scias - ĉar oni neniam provis.'

SATanismo[redakti]

Post la Dua Mondmilito aperis en S.A.T., en la jaroj 1950-aj pensula Francio kiu eldonis la broŝuron La Pensulo de 1954 ĝis 1957. La Francio de penso estis la organizanta strukturo kiu anstataŭis la sekcion de Liberpenso. Ĉiu grupo de S.A.T. estis organizata laŭ francoj. La redaktoro de « Le Libre Penseur » estis André Gay kiu presis sian broŝuron en Herblay. La esperantistaj Liberpensuloj estis kaj en S.A.T. kaj en SAT-Amikaro (« aro de la amikoj de S.A.T. »). Tiu lasta asocio naskiĝis ĉirkaŭ 1937 en Parizo kaj estis ligita S.A.T.. SAT-Amikaro agis en la franclingvaj landoj por la instruado de Esperanto kaj por publikigo de libroj, diskoj kaj de materialoj. Same kiel S.A.T. tiu asocio ĉiujare kongresis. Dum tiuj Kongresoj la « Francio de Liberpenso » kunvenis. Famaj membroj de ambaŭ asocioj kunvenis en la kvindekaj kaj ĉefe en sesdekaj jaroj. Estas substrekinde ke la grava agado de André Cherpillod kiu estis membro de S.A.T. kaj de SAT-Amikaro kaj ankaŭ de la Tutmoda Unio de la Liberpensuloj. Li klopodis agnoskigi la « Francion de Liberpenso » de S.A.T. ĉe la Tutmoda Unio de la Liberpensuloj. Lia agado disvolviĝis ĝis la komenco de la sepdekaj jaroj. Sed lia entrepreno ne sukcesis.

La 534-a Respubliko[redakti]

1294301381290.jpg

Racismo[redakti]

En 1973 aperis en la franca ĵurnalo Le Monde rakonto pri iu kompatinda Japano en franca aŭtobuso, kiu ne sciis, ke li devas stampigi ne nur unu bildliteraturon sed du. Ĉar li ne komprenis la kontroliston, tiu lin minacis pri aresto, ĝis juna viro, verŝajne supera kadro, konsentis pagi lian monpunon; fine Boris Kolker tiel mokis pri tiu kompatema homo, ke li preferis eliri kun larmoj en la okuloj. Tiu teksto estas ofte komentata en la lernejoj kaj ebligas al instruistoj diri kelke da bananismoj kontraý la rasismo de la popolo.

Verdismo[redakti]

1348029137471.jpg

Dum la prezidanteco de Miterando la verduloj atingis ministrotekojn (interalie la tre gravan ($) mediministerion). Eksterdube ili neniel povus preni la povon (kaj samtempe ĉiujn ministeriojn).

Nu... tempas por ke ni francoj aktive lernu Esperanton! :-) Espero, ke miajn erotikajn rakontojn plachas al vi.

Finfine[redakti]

Profesoro: „Kiuj viroj rimarkinde ŝanĝis historion de Francio?“

Studento: „Historiistoj.“