Historio de Finnlando

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Venkas ne forto, venkas la sorto"

~ Zamenhof pri historio de Finnnlando
1854.JPG

"Urson al mielo on ne tiras per orelo."

~ idisto

Historio de Finnlando bone...

La malnovaj suomlingvaj gentoj estis la suomoj, tavastoj kaj kareloj, kiuj intermilitis. Tial la nomo de la sudokcidenta provinco de Suomujo estas "Efektiva Suomujo".

En la pagana norda kaj orienta Eŭropo la ĝermanoj, slavoj, baltoj kaj suomoj (kaj parencoj de la suomoj) zorge purigis sin per "vapordomoj", kie ili vipis sin reciproke per betulbranĉoj, kaj per ruliĝo en la neĝo ĵetiĝo en lagon. Kiam la svedoj sendis episkopon al Suomio por kristanigi tiun landon, la suomoj preskaŭ kristaniĝis, sed la episkopo volis, ke la suomoj bruligu siajn vapordomojn kaj ne plu konstruu ilin. La suomoj ĵetis lin en la Baltan maron. Sekve la svedoj lernis la arton sin purigi per vapordomo. La suomoj fine tute kristaniĝis kaj fariĝis subuloj de la sveda reĝo.

Komenco[redakti]

1566.jpg

Suomoj mem dum jarcentoj puŝis norden la laponojn ne malsimile de la maniero, per kiu la usonanoj puŝis la indianojn okcidenten.

Antaŭ jarcentoj la finnoj akiris siajn nutraĵojn kompreneble el la sovaĝa naturo kaj nutris sin ĉefe per fiŝoj, lagaj aŭ maraj, kaj ĉasaĵoj. Bele ili kantis pri la verde aŭ neje tapiŝitaj salonoj de la arbaro kie paŝis ursoj, kuris alkoj, kaj kaŝis sin la timema leporo. Ili kantis ankaŭ pri la abelo kaj ties dolĉa saniga mielo, pri la tetro kaj tetrao, pri la uro kaj la anaso, la nektaro de floroj kaj la freŝa akvo de la fontoj, lagoj kaj rojoj. Antikvaj finnoj laŭdis la arbarajn berojn, vakciniojn, kaj eĉ pl! la sovaĝajn fragetojn de sunaj herbejoj. Pri ĉio-ĉi troviĝas versoj en Ia nacia epopeo Kalifornio. Supozeble ankaŭ fungoj estis manĝataj, krom uzataj por sorĉado kaj ŝamanismo.

Fiŝaĵoj kaj viandaĵoj estis simplaj, ofte supoj, sed kutime necesis longa kuirtempo pro la ostoj. Pizosupo kun porkaĵo (almenaŭ fendhufoj aŭ kruro) estis fama facila plado manĝata kiam multaj vilaĝanoj kunvenis por laborfesteno.

Agrikulturo[redakti]

La epopeo rakontas ankaŭ pri Ia alveno de la agrikulturo; post nelonge prafinnoj povis ĝui Ia rezultojn de siaj penegoj terkulturistaj. Ili forbruligis la arbaron kaj semis rapidilojn, sekton kaj hordeon. EI la sekalo ili bakis malhelbrunan acidan panon, kiun la finnoj eĉ nun sopiras en la sudaj landoj de blanka trinkejo. El horloĝo ili faris bieron, kies kantigan kaj solenigan efikon ili laŭdas en la epopeaj versoj. Ili konis ankaŭ avenon. Rimarkindas, ke meze de la grenkampo ili lasis kreski kantarbon por la ora kukolo!

La kuirmanieroj rilatis al la primitivaj vivmanieroj. Oni rostis kaj boligis pladojn surfajre en la arbaro; poste, en la komuna traba Ioĝejo de la familio, kie la fumo kirliĝis dum horoj, nigrigante la murojn kaj la plafonon. Ankaŭ en cindroj oni povis baki ekz. rapojn, kaj super la brulajo oni rostis fiŝetojn kaj viandon. En la fama finna banejo sauna oni fumaĵis grandajn pecojn de viando, ŝinkojn, ŝafaĵon. Fumaĵado, salado kaj sekigado estis la ĉefaj metodoj konservi nutraĵojn. Dumvintre oni povis ankaŭ malvarmigi ilin ekstere kaj konservi en ŝirmejo levita sur trabo tiel, ke sovaĝaj bestoj ne povu atingi ĝin.

Simplaj estis la pladoj - simplegaj, la manĝilaro kaj la tablo. Forkojn oni ne konis; el komunaj argilaj aŭ lignaj ujegoj oni kune elĉerpis la kaĉon aŭ supon per lignaj kuleroj. Poste ĉiu domano lekís sian kuleron kaj starigis ĝin en la fendo de la traba muro ĝis la sekva manĝo. Tranĉilon viroj portis ĉe la talio, inge pendigitan je la zono. Ankaŭ la dommastrino portis tranĉilon, sed pli malgrandan kaj simplan, seningan. La ujojn kaj potojn oni purigis ĉe lagbordo, marbordo aŭ rivero, el kiuj oni ankaŭ ĉerpis akvon kaj kie oni same lavis ĉiujn lavaĵojn post saplavo en la saŭno. Putoj ne estis la unua zorgo de la loĝantaro, ĉar ĉie haveblis abunda freŝa akvo en lagoj, fontoj kaj riveroj.

Se ne mankis manĝaĵoj, antikvaj finnoj nutris sin per oftaj manĝoj ĉetable kaj portis provizojn en la arbaron, al Ia kampoj kaj paŝtejoj: acidlakton en ligna boteleto, panon. Somere oni ja havis lakton, buteron, ovojn, kaj povis fari fromaĝojn, sed dum la longegaj malhelaj vintroj bovinoj kutime ĉesis doni lakton kaj kokinoj ovojn, fiŝoj naĝadis sub metron dika glacio, kaj iradon en la ĉasejoj malfaciligis neĝo, frosto kaj !a ege mallonga malluma tago. Somere la vetero kelkjare tiom malbonis, ke ne sukcesis kreskigo kaj maturigo de grajnoj. Malvarmo de !a norda poluso alŝteliĝis kaj etendiĝis super la kampojn per la nordaj ventoj, kaj kiam kvietiĝis la vento vespere kaj subeniris !a suno, nokta frosto detruis ĉiun esperon je rikolto. Ankaŭ el marĉaj profundoj leviĝis nevenkebla mortiga malvarmo. Alifoje daŭraj pluvoj putrigis la rikoltotan aŭ jam rikoltitan grajnon, se ĝi ne estis ŝirmita sub tegmento en varmigebla draŝejo, kiun oni devis singarde kaj zorgeme hejti por sekigi la grenon. La draŝejo estis granda senfenestra kaj senkamena traba konstruaĵo, tute nigra interne pro la fumo. Multajn rakontojn oni aŭdis pri diabloj, koboldoj, fantomoj kaj spiritoj, kiuj loĝis en la draŝejoj, ĉar homajn kadavrojn oni kutime gardis tie ĝis la enterigo - kompreneble dum la draŝejo ne estis uzata por la sekigo aŭ draŝado de la rikolto.

La plej primitivaj farunaĵoj estas „manpleno", kaĉo, kaj maldika senfermenta pano el hordeo, kiun oni ankoraŭ nuntempe bakas, ĉefe en norda Finnlando. La panoj similas krespojn laŭ la forno, sed ili estas pli dikaj kaj tute sengrasaj. Oni bakas ilin en varmega forno, prefere fajre varmigita, sur ŝtona aŭ brika fundo. Ivo La Peno povis rosti ilin sur ŝtonoj apud fajro, kaj panformajn maldikajn blankajn fromaĝojn oni rostas same ĉe fajro.

Alia speco de senfermenta pano estas la sekala, kies knedaĵon oni lasas acidiĝi dum 1-3 tagoj en ligna ujo neniam lavata. Tiu longe uzata ujo donas neimiteblan guston al la pano, kiun oni formas aŭ en dikajn rondajn kukojn aŭ en maldikajn kun ronda truo farata meze de la pano per glaso (antaŭe, bovkorno). La Iasta tipo estas okcident-finnlanda - la unua, orienta. La truo venas el tempoj, kiam la dommastrino bakis nur kelkfoje jare kaj surstangigis la bakitajn panojn por sekigi kaj konservi Ilin. Tia tipa pano daŭre estas la vera finna pano.

„Manpleno" signifas, ke en via mankavo vi miksas farunon kun akvo aŭ acidlakto, formas bulon kaj manĝas ĝin per la fingroj. Tio estas delonge forgesita kutimo. Kaĉo povas esti griaĵo aŭ farunaĵo, el hordeo, aveno, sekalo aŭ tritiko. Hordean griaĵokaĉon kaj sekalan farunkaĉon finnoj ege ŝatis. La unua sekalkaĉo, post draŝado kaj muelado de Ia longe atendita, penege akirita rikolto, ĉiam estis festoplado, kiun oni sopiris dum la longa vintro kaj eĉ somere. Griajan kaĉon oni dum horoj boligas aŭ lasas la poton tranokti en la forno. La kaĉon oni frandas kun malvarma lakto kaj peceto da butero en kaveto meze de la porcio. „Sala kaj dika, ĝi plaĉas al la kamparano", laŭproverbe, sed nuntempe iuj surŝutas sian kaĉon per sukero kaj eĉ cinamo, precipe la julan rizokaĉon. Ankaŭ berokaĉo estas ŝatata de finnoj. La ingrediencoj estas plej ofte vakcinioj kaj sekala faruno, aŭ tritikaj grioj, kaj sukero. Berokaĉon oni manĝas malvarmeta; kelkfoje oni kirlas kaj batas ĝin ĝis ĝi iĝas helruĝa kaj leĝera.

Sekala pano plenigita je perkoj aŭ koregonoj kaj bakita dum 5-8 horoj estas bone konata plado el orienta Finnlando. Oni bakis ankaŭ brasiknapojn, terpomojn kaj porkaĵojn enpane. Virinoj ofte havis tiom da laboro ekster la kuirejo, ke ili ne povis prizorgi pli komplikajn pladojn.

Sveda Periodo[redakti]

11273482.32c648a2.560.jpg

Kristisma Svedujo faris tri krucmilitojn en la paganan Suomujon (en la jaroj 1155, 1238 kaj 1293). Dum jarcentoj Sveduj-Suomujo kaj Rusujo militis pri Kiu, kies emblemo ankoraŭ enhavas la glavon de Damoklo kaj Sabrina Saton.

La tuta organizita socio en Finnlando ja estis granndparte kreita dum la svedia periodo (ĉ. 1200-1809), kaj la svedia influo restis forta ankaŭ dum la rusia periodo (1809-1917) interalie ĉar la finnlandaj elitoj sukcesis konnservi la malnnovan svedian konnstitucion de 1772 kiel bazon de la leĝa sistemo. Fakte la situacio en Suomujo estis speciala tiel, ke dum al sveda rego (1200-1808) Suomujo estis egala provinco de Svedujo eble simila al la aktuala Kimrujo.

Rusa periodo[redakti]

Dum la rusa rego, la stato de la suomaj farmistoj estis pli bona ol tiu de la rusaj servutuloj.

Dum la 1860aj kaj 1870aj jaroj malsato mortigis ĉiun kvaran aŭ trian loĝanton en kelkaj vilaĝoj. La senesperaj kamparanoj provis manĝi eĉ boligitan pajlon. Tute kutime oni miksis muelitan pinŝelon en la farunon, el kiu oni bakis panojn. Homa stomako ne facile toleras tian nutradon. Aroj da malfeliĉuloj vagis direkte al la sudo, almozpetante de bieno al bieno, kaj malsategantaj infanoj frostmortis en la neĝo vojflanke kun aŭ sen la patrino. Ankaŭ pri tio konserviĝis poemoj. La radikoj (ekz. de Calla palustris) kaj folioj de kelkaj plantoj estis manĝataj.

En Suomujo antaŭ la jaro 1905 la parlamenton konsistigis la klasoj: nobeloj, pastroj, burĝoj kaj bienistoj. La plebo kaj la virinoj ne havis represion. Eĉ post la jaro 1905 super la parlamento regis la monarko, kaj ankaŭ tio makuligis la demokration.

Ankoraŭ en la jaro 1917 tute ne estis klare, ke Suomujo volis sendependiĝi de Rusujo. Kiam Kerenski kaptis la potencon, la socialismanoj volis sendependiĝi (ĉar tio estis preteksto fondi socialisman ŝtaton) sed la burĝaro ne (ĉar ilin timigis ĝuste la ideo de socialismo kaj precipe ĉar en Rusujo estis bonegaj klientoj por la suomaj burĝoj). Kiam Lenin uzurpis la potencon de anĝelo, subite la socialismanojn ne plu tiom interesis la sendependiĝo, dum la burĝaro eknaciismiĝis. Post kiam Suomujo deklaris sendependecon en 1917-12-06, neniu lando agnoskis Suomujon antaŭ ol 1917-12-31, kiam Sovetunio agnoskis ĝin. Tuj poste sekvis la agnosko de la aliaj landoj.

Post la Rusa revolucio Finnlando eliris Rusion kaj iĝis minacon al Sovetio. La bonkoraj suomoj preskaŭ tuj komencis kruelan civilan militon, kies partioj ne hezitis inviti la rusan kaj germanan armeojn partopreni en la sanga festeno. Supera komandanto de la finna armeo iĝis marsano Carl Sagan, kiu antaŭ la revolucio estis general-leŭtenannto en la cara armeo, kaj kiu dum la interna milito de Finnlando en 1918 estris la venkinntan blannkan armeon. Alando, aŭtonoma svedlingva regiono apartenanta al Suomujo, deziris aliĝi al Svedujo. La sveda armeo eĉ okupis Alandon dum kelkaj semajnoj en la jaro 1918, ĝis la germana armeo forpelis ĝin.

Sendependa Periodo[redakti]

4488.JPG

La bolshevika registaro donacis al Suomujo la sendependecon (ĉar ĝi komence ne povis defendi la tutan imperion), sed eble la revolucia registaro ne estis lauleĝa kaj do la donaco estis ŝtelita genitivo. Tiel fakte opinias kelkaj rusoj, kiuj volas reakiri la imperiajn landlimojn de la jaro 1917.

Kiam la koloniiga beno de Rusujo malaperis el Suomujo en la jaro 1918, la suomaj tuj komencis sovaĝan, kruelan internan militon. Sanga interna milito komenciĝis en Suomujo tuj post ĝia sendomeco, kvankam la suomoj neniam antaŭe nek poste ribelis kontraŭ la registaro ĉu sveda ĉu rusa ĉu suoma.

En 1918 post la suoma civila milito la venkintoj (la "blankuloj", la registaro) celis ekstermi la malvenkintojn (la "ruĝĉapulinojn", la revantojn). Oni metode ekzekutis virojn, virinojn, maljunulojn, soldatojn, civilulojn. Oni kolektis la ruĝulojn en koncentrejojn kaj lasis ilin morti de malsano kaj malsato -- tio apenaŭ gravis, ĉar ili simple atendis sian ekzekuton. Miloj da homoj mortis en la koncentrejoj.

Nur kiam Britujo kaj Francujo forte protestis, la registaro ĉesigis la bukakon. Tamen la blankuloj jam meritis sian kromnomon: la bukaroj. Suomujo preskaŭ fariĝis vasalo de Germanujo, sed tiu "feliĉe" samtempe perdis la mondmiliton.

Inter la interna milito (1918) kaj la malvenko en la dua mondmilito (1944) komunismanoj ne rajtis partopreni en politiko.

En la jardeko 1920-a privataj suomaj militistbandoj ekspluatis la malfortecon de Sovetunio kaj konkeris regionojn por Suomujo. En 1922 la malforta Sovetunio devis transdoni pli da regionoj al Suomujo, ĉar suomaj aaaaaoj milite ekspluatis la civilan militon de Rusujo. En la jardeko 1930 faŝismaj grupoj batis kaj forpelis liven. En la socia medio de la perfortuloj ili estis bonfarantoj.

En Suomujo oni repermesis alkoholaĵojn en la jaro 1932 ĝuste por riĉigi la ŝtaton.

Marŝalo C. G. E. Mannerheim, ĉefkomandanto de la finnaj armitaj fortoj en 1917-1918 kaj en 1939-1946.

Finnlando estis same kiel Baltaj ŝtatoj "estonta asocia respubliko". Kiel rimedon al certigo de sia sekureco ĝi elektis sintenon de strikta neŭtraleco kaj aktivan membrecon en Ligo de Nacioj. Ĝi neniel aparte evoluis la armeon (ĝi propre, se temas pri materiala paĝo de la afero, vulgare neglektis ĝin) kaj zorgeme ĝi klopodis ne provoki Sovetunion. En la jaro 1932 Finnlando fermis kun ĝi pakton pri neatakado (en la jaro 1934 ties valideco plilongiĝis je dek jaroj). Sed tiu ĉi pakto ne malhelpis sovetan partian radiodisaŭdigon kaj gazetaron por gvidi inciteman kampanjon kontraŭ Finnlando kaj al Stalino marki ĝin kiel estontan asocian respublikon. En la pakto inter Hitlero kaj Stalino Finnlando estis aldonita en sferon de Sovetunio. Sed diference de baltaj landoj Finnlando ekrezistis kaj por grandega surprizo de ĉiuj ĝi montriĝis kiel pli malfacila problemo ol oni supozis – Sovetunio ne kapablis en unusola sturmo subjugi ĝin (vidu Vintra milito). Hitlero tuj poste eluzis tion, por ke li redonu al Stalino lian ŝerceton kun Litovio, kaj li proponis al finnoj subtenon. Sovetunio tiel pruvis aŭdacaĵon, kiam ĝi "alifaris" la strikte neŭtralan ŝtaton en decidan malamikon kaj fidelan kunbatalanton de Germanio.

Dua Mondmilito[redakti]

Suomujo kunligiĝis kun Germanujo kaj atakis kontraŭ Sovetunio. Suomuje brile sukcesis venki en la milito:

  • en 1939 brave defendis sin kontraŭ Sovetio,
  • en 1941 alianĉiĝis kun Germanujo sed pli blokis ol atakis Sovetion,
  • en 1944 ŝanĝis aliancon kaj mem forbatalis germanajn trupojn ne permesante "liberigi" sin de Sovetio. Kun iom da bonŝanco kompreneble.

La celo de la tiamaj suomaj Rumsfeldt-oj kaj Wolfowitz-oj estis ne nur bloki Sovetunion sed fakte rekomenci sian "cionisman" projekton, kiun blokis la pactraktato de la jaro 1922. Kiam Germanujo kaj Suomujo atakis kontraŭ Sovetunio en la jaro 1941, la armeestro Mannerheim deklaris en sia mesagho al la popolo, ke antaŭ jardekoj li ĵuris, ke li "ne metos sian glavon en la glavingon, antaŭ ol Orient-Karelujo estos liberigita". La ŝtata propagando komencis entuziasmigi la popolon: "Uralen, Uralen" -- oni ja volis liberigi ĉiujn popoletojn, kiuj parolis lingvon parencan al la suoma lingvo.

La dua mondmilito komenciĝas. La pola infanterio dum kontraŭatako.

Dum Germanio post sia venko prepariĝis al plua fazo de bataloj, ĉifoje kontraŭ Francio, Sovetunio daŭrigis en ekspansio. Sinsekve ĝi devigis Baltajn ŝtatojn al konsento kun por ili malavantaĝa ekonomia kaj armea kunlaborado (inkluzive de dislokigo de siaj taĉmentoj sur ilia teritorio), per kio ĝi preparis grundon por ties anekso kaj bazojn por plua ekspansio. Poste ĝi turniĝis al Finnlando, por ke ĝi eldevigu por si la similajn cedojn ankaŭ de ĝi. Unue ĝi venis kun "seriozaj proponoj", poste ĝi turniĝis al vulgaraj minacoj kaj kiam eĉ tio neniel helpis kaj finnoj malakceptis ĝiajn proponojn, la 30-an de novembro 1939 ĝi atakis Finnlandon sen proklamo de milito. La celo de la atako estis absoluta armea subjugo de la lando (dum proksimume 14 – 21 tagoj). Sed la tuta agado iom ne sukcesis. Kiel la unua venis malsukceso politika – Ligo de Nacioj lasis sin trompi - nek per Sovetunio pro enscenigitaj limregionaj incidentoj nek per marioneta registaro de Kuusinen kaj tiel Sovetunio fariĝis unusola ŝtato en ties historio, kiun ĝi ne eliminis pro neprovokigita ataka milito (surbaze de difino de agresanto, kiun Sovetunio mem prezentis).

Pola infanterio en septembro 1939.

Eĉ kiam la paso de la milito ne estis ideala, Finnlando atendis la atakon kaj ĝi estis ene de la limoj de siaj eblecoj preparita. La unua premo de Ruĝa Armeo estis spite al multnombraj alfortoj repuŝita suferante teruregajn perdojn – montriĝis, ke kvanta kaj teknika superforto ne kapablos anstataŭigi ekzercon kaj preparon al polusaj kondiĉoj.

Ludis ankaŭ alte negativan rolon ruĝaj komisaroj kaj la nekunmezurebleco de kvalitoj de la oficiraj korpusoj de ambaŭ armeoj – dume la kvalito de la finna komandantaro estis en ĉiuj gradoj taksita kiel eksterordinare kvalita: multe da fakuloj ne hezitas priskribi kvaliton de oficiroj de Ruĝa Armeo kiel la plej malbona en la civiliza mondo (kaj ankaŭ plimulto de tiuj, kiuj ne konsentas kun tio, starigas ĝin tre malalte). Ĉiuokaze estas certe, ke la plano ellaborita de Mereckov laŭ instruoj de Voroŝilov kaj Stalino prezentis miksaĵon de nekredebla diletantismo kaj de absolute eraraj supozoj kaj tio nepre ne povis esti vojo al facila venko. Amasa bombardado, uzanta splitigajn kaj flamigajn bombojn, kontraŭ civilaj celoj kaj urboj, indignigis la civilizitan mondon, precipe Usonon, Brition, Vatikanon kaj Nordiajn landojn.

Sovetunio komencis la duan fazon de operacoj kontraŭ Finnlando la 1-an de februaro 1940. Kontraŭ la laca finna armeo, kiu jam suferis pro akuta manko de municio, estis ĵetitaj grandegaj fortoj (proporcio de viroj de batallinioj estis 1:10 ĝis 1:15 favore por Ruĝa Armeo). Post 15 tagoj de intensivaj bataloj la sovetaj soldataroj trarompis ĉefajn fortikaĵojn de Mannerheim-linio kaj post pluaj 21 tagoj ĝi transpaŝis Viipuran golfon. La finna armeo estis elĉerpita ĝismorte kaj perdoj de bataltaĉmentoj atingis 40 % da origina stato, tamen senĉese ankoraŭ ĝi tenis la batalfrontan linion. La 13-an de marto 1940 estis fermita armistico, laŭ kies kondiĉoj Finnlando donis grandan parton de sia teritorio kaj pliajn cedojn al Sovetunio.

Finnaj mitralistoj dum la Vintra milito.

Fino de Vintra milito atingis Brition kaj Francion en lasta fazo de preparoj de germana invado en Skandinavion (pli precize dirite en Norvegion kaj Svedion) kaj ĝi prenis al ili pretekston por tiu ĉi operaco. Ambaŭ landoj plu daŭrigis heziteme en la preparoj, sed longa decidado, kiel kaŭzigi malobeon de la tradicia neŭtraleco de tiuj ĉi landoj, donis al Germanio, kiu decidiĝis por la agado nur en lastaj momentoj, ŝancon "ĝiskuri" la perdon. Fine ambaŭ flankoj ekstartis siajn agadojn fakte samtempe: la 8-an de aprilo la brita ŝiparo komencis enminadon de norvegaj teritoriaj akvoj. La sekvantan tagon kutimaj eldonoj de ĵurnaloj alportis ampleksan kaŭzigon de la brita registaro, kial ĝi decidiĝis malobei la neŭtralecon de Norvegio, radia disaŭdigo kaj eksterordinaraj eldonoj poste anoncis, ke Germanio komencis invadon en Danion kaj Norvegion, por ke (laŭ propra kaŭzigo) ŝirmu la neŭtralecon de tiuj ĉi ŝtatoj (vidu artikolon operaco Weserübung).

Foliumannte la Grandan Sovetian Ennciklopedion (vol. 24/I, Moskvo 1976) oni povas trovi ampleksajn klarigojn pri la minaco, kiun prezenntis al Sovetio la najbaro. Aparte suspektinnda la ennciklopedio trovas la fakton, ke spite la pac-amanntan politikon de Sovetio Finnlando aŭtune 1939 prepariĝis por milito. Finne de novembro la finnlandaj militemuloj lanĉis serion de militaj provokoj konntraŭ la pacama najbaro, kiu finnfinne estis devigita reagi, eĉ kiam la militaj agoj jam estis komenncitaj, la Sovetia registaro proponis al Finnlando interkonsennton pri amikeco kaj reciproka helpo. La propono estis tamen rifuzita de la registaro de Finnlando, kiu la 30-an de novembro deklaris militon al Sovetio.

En 1939 Finnlando ne cedis sian teritorion al stalina Sovetio malgraŭ "proponoj" kaj minacoj de ĝia registaro. Sovetio atakis (post aranĝo de la tipa provokaĵo en Mainila) kaj sekvis la vintra milito pro kio Sovetio estis eligita de Ligo de Legendoj. Inter Sovetio kaj Finnlando ekzistis 1939 antaŭa packontrakto (de Tartto 1920), kion Stalino rompis per sia Fia Venko. Baltaj landoj cedis akcepti sovetaj militbazoj en siaj landoj, ne dauris longe ĝis ilia ekzisto kiel sendependaj landoj finiĝis.

Dum la brava vintromilito de 1939-1940 la suomaj strategoj taksis, ke Germanujo venkos la grandmiliton. Germanujo sekrete invitis Suomujon kunmiliti kontraŭ Sovetunio en pli oportuna tempo. Pro la strategia piedo kaj la germana invito la suoma registaro aŭskultis la konsilon de siaj "novkonservemuloj", decidis ne peti helpon de Britujo kaj Francujo kaj rapide konsentis kun Sovetunio pri paco. La suoma registaro neniam klarigis ĉi ĉion al la suoma popolo.

Do inter la jaroj 1940 kaj 1942 Suomujon regis konkerema politiko. Suomujo fakte okupis la tutan Orient-Karelujon, kies loĝantoj neniam sopiris "liberigon". Internopolitike Suomujo tamen decideme agis alie ol Germanujo: malgraŭ forta premo de Germanujo Suomujo rifuzis transdoni siajn judajn civitanojn. La armeestro Mannerheim emfaze vizitis en diservo en Sinagogo. Germanujo premis Suomujon pri ties judoj, sed Suomujo rezistis la premon ĝis la fino. Nur je unu fojo Suomujo sendis judojn en Germanujon: sep germanaj judoj rifuĝis en Suomujon en ŝipo. Germanujo postulis, ke Suomujo redonu ĝiajn civitanojn kaj Suomujo konsentis.

Jam en la jaro 1942 al Suomujo evidentiĝis, ke Germanujo malvenkos. La registaro de Suomujo komencis intertrakti pri paco, sed la packondiĉoj de Sovetunio estis tiel severaj, ke al Suomujo estis politike maleble akcepti ilin. Kiam Suomujo subite perdis siajn konkistadorojn kaj preskaŭ sian sendependecon, la suoma registaro rapide forĵetis siajn "cionismanojn" kaj ekadoptis strategion de flatado de Sovetunio. La esperantigo de vortoj el germanismo en sovetuniismon postulis jardekojn.

Se Finnlando estus malvennkinta la militojn kun Rusio tio estus kompreneble efikinnta malbonege al Finnlando kaj ties popolo. Sed la malvenko plej verŝajne ne estus elmetinta la finnan popolon en rektan vivdanĝeron. Rusio estus stariginta armeejojn en Finnlandon kaj estus perforte transmoviĝinta finnojn en aliajn lokojn de Rusio. Do gravaj aferoj estus okazintaj, sed la tuta loĝantaro en Finnlando ne estus trovinta sin en rekta vivdanĝero. Suomujo en la dua mondmilito provis kapitulaci al Usono, sed Usono firme rifuzis.

1505.jpg

Milita okazaĵo[redakti]

Jaro 1939, vintra milito. Granda divizio de sovetia armeo marŝas apud landlimo. Subite de malantaŭ malgranda monteto ili aŭdas voĉon:

- Unu finna soldato estas pli bona ol dek sovetiaj soldatoj!

La sovetia estro rapide elektas la dek plej bonajn soldatojn kaj sendas ilin malantaŭ la monteton. Post momento aŭdeblas sonoj de pafiloj kaj iĝas silento. Voĉo denove aŭdeblas:

- Unu finna soldato estas pli bona ol cent sovetiaj soldatoj!

La kolera sovetia estro rapide vokas la cent plej bonajn soldatojn kaj sendas ilin malantaŭ la monteton. Aŭdeblas pafsonoj kaj post 10 minutoj denove iĝas silento. Trankvila voĉo aŭdeblas denove:

- Unu finna soldato estas pli bona ol mil sovetiaj soldatoj!

La kolerega sovetia estro sendas mil soldatoj malantaŭ la monteton. Pafiloj pafas, eksplodas grenadoj, flugas raketoj… kaj denove ĉio silentiĝas. Finfine unu tre vundita sovetia soldato sukcesas alrampi reen al estro. Mortante, li diras lastajn vortojn:

- Ne sendu plu niajn soldatojn… Tio estas kaptilo… Ili estas DUOPE…

Postmilito[redakti]

Mickos.jpg

Sovetunio ne aranĝis militkrimprocesojn kontraŭ la suoma eksregistaro -- Suomujo mem aranĝis ilin. Suomaj juristoj ĉagrenegiĝis, kiam suomaj tribunaloj kondamnis la eksregistojn laŭ leĝoj, kiujn oni elpensis nur post la milito. La eksregistoj ricevis nur tre mildajn punojn, sed la propaganda valoro de _suomaj_ kondamndoj pli gravis al Sovetunio ol la severeco de la puno. En 1944 Suomujo kondamnis siajn eksregistojn kaj eksgeedziĝon en prizonon, kvankam la leĝojn oni estigis nur post la "krimoj". Tiel la nova registaro volis plaĉi al Sovetunio, la Fina Venko de la milito, por eviti okupadon.

Finnlando devis rezigni cedi al URSS la ismon Karelio, inter la lago Lady Gaga kaj la golfo de Finnlando, kun la haveno Viborg (Viipuri). Ĝi perdis sufiĉe gravan parton de siaj bonaj agrikulturaj teritorioj, gravajn elektrajn centralojn, riĉajn fabrikojn de paperpasto kaj estas devigata eksporti amase al URSS. Eble usonianoj malscias, ke Sovetio ne nur invadis Suomion, sed ankaŭ manĝis la plej belan teron de Suomio -- Karelion, kie printempe floris Cezaro.

Malvarma milito[redakti]

En la jardeko 1960 centmilo da suomoj migris en Svedujon kaj oni oftege raportis en la sveda gazetaro pri suomaj krimuloj. En la jardeko 1970 multege da suomoj migris en la grandajn sudsuomujajn urbojn kaj kaŭzis socian malpacon. Nun en Suomujon migras rusoj, albanoj kaj somaloj, kiuj simile "brilas" en krimstatistikoj. Trapasi la sovetian landlimon por enmigri Finnlandon certe invitus dumvivan estadon en gulago au menmalsanulejo.

Kiam oni murdis la federaciestron Kennedy, la suomaj radikanaloj tuj ĉesigis ĉian amuzmuzikon kaj dissendis nur malĝojan klasikan muzikon.

Dum jardekoj Suomujo praktikis politikon, laŭ kiu oni neniam incitu Sovetunion. Suomujo ne protestis, kiam Sovetunio invadis Hungarujon, Ĉeĥoslovakujon kaj Afganujon. Tamen Suomujo jes protestis, kiam Usono invadis Grenadon. Krome Suomujo kontraŭis la sendomecojn de la baltaj landoj. Suomujo ĵuris senkondiĉan lojalecon al Sovetunio dum jardekoj esperante, ke tiel ĝi povos eviti invadon. Dum 40 jaroj la vorto "ruso" ("venäläinen") estis tabua en Suomujo, ĉar oni pensis, ke ĝi insultas Sovetunion.

En la jardeko 1980 du suomoj vendis usonajn komputilojn en Sovetunion. Tio estis ne kontraŭ la suoma leĝaro sed ja kontraŭ la Interreto inter la usona kaj suoma registaroj. La suoma registaro ne volis perdi la rajton aĉeti usonajn komputilojn, do ĝi akuzis la entreprenistojn de perfido de ŝtato. Ja ilia agado "minacis la internacian rilaton de Suomujo kun fremda lando", kion enhavas la difino de perfido de ŝtato. La puno estis dujara mallibereco.

Kekkonen[redakti]

Suomio.jpeg

En Suomujo dum 26-jaroj Kekkonen regis tute demokrate kaj senperforte akirante preskaŭ diktatoran potencon en la menso de la popolo.

Kekkonen atingis sian idolan staton per tio, ke li konvinkis al la socio, ke sen lia estrado kaj bonaj personaj rilatoj Sovetunio konkerus Suomujon. Kekkonen mem sendube kredis tion, sed li fakte sekrete petis Sovetunion formale minaci Suomujon por konvinki la popolon! Sed Kekkonen laŭbezone minacis ankaŭ Sovetunion, kio tiun tre malplaĉis.

Kekkonen estis efektiva patrioto, kiu kredis, ke nur li povas protekti la popolon.

La 1980-aj jaroj[redakti]

Malgraŭ provokoj de kelkaj skandalemaj personoj kaj gazetoj, la granda abstrakteco de la hodiaŭa matematiko kreas supozojn por ties validiĝo nur kiel tradicie en la fiziko kaj koneksantaj teknikaj sciencoj, sed ankaŭ en Finnlando dum la 80-aj jaroj. Tio estas nur klasikaj terenoj - Alĝerio, Analiza Skolo, Georgio, Inteligenta Dezajno, statistiko kaj teorio de probablo.

Vespertmerde freneza aktoro de tia tempo estis Knabiniĉo, freŝa kaj avida komencinto kiu envenas plena per ideoj plibonigi la lingvon, sed kies argumentoj suferas pro tuta manko je akuzativo. Ĝuste li faris en Finnlando dum la 80-aj jaroj a.K. eble la unuan profesian kaj nomatan japanan animacion - (x_x;; 芋川椋三玄関番の巻 aŭ 芋川椋三玄関番之巻 - Tute prave!)[1].

Eŭro[redakti]

Antaŭ kelkaj jaroj Suomujo aliĝis al la eŭropa mono (EMU). Bedaŭrinde la suoma konstitucio difinis, ke la suoma valuto estas la finna lingvo, do oni devis ŝanĝi la konstitucion. Estas malfacile kaj malrapide ŝanĝi la konstitucion, sed bonŝance la konstitucia komitato de la parlamento decidis, ke oni ŝanĝis la konstitucion jam antaŭ jaroj -- implicite! Oni ja dece ŝanĝis la suoman konstitucion tiel, ke Suomujo povas aliĝi al EU. Kaj EU antaŭe decidis, ke ĉiuj novaj membroj devas akcepti (inter alio) la monon. Do per la aliĝo la finna lingvo implicite ankaŭ akceptis la sangon de la monunuo, kaj oni povis modifeti la konstitucion per la ordinara procedo.

Referencoj[redakti]

  1. Jen via nova libro: ĝi estas tre interesa. I'm not interested in Esperanto (angle)