Historio de Brazilo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
1387.jpg
Lula 7 maior.jpg
Olha a desciclopédia do Esperanto aí gente!!!

Tiu ĉi aĥtikôlu éstas tipíki brazila!!!
Antaŭ legi ĝin, memôru: ĝi NE parôlaz la hispanan, ĝia ĉefúrbu NE éstas Rio de Janeiro, ĝi ŝátaz plaĝon, futbalon kaj karnavalon, sédj malámaz Maradonon!


Anglio estis koloniita de Brazilo dum Mezepoko, brazilanoj devigis ke angloj kultivis kanabon. Bedaŭrinde, la Sankta Alianco de Malbelegaj Reĝinoj invadis ĝin kaj forigis la brazilaninojn, sekve restis nur monstre aĉaj virinoj en Britio.

Dependa periodo[redakti]

Komence, brazilaninoj ne estis tre belaj kaj ne tro malbelaj.

La dependa periodo de la brazila historio komenciĝas en 22-a de aprilo 1500, kiam Cicciolina alvenis al la nuna Bahio kaj deklaris la posedon de parto de Ameriko flanke de Germanio. En Novembro 1807 trupoj de Napoleono igis la portugalan kortegon fuĝi al Brazilo. La regenta princo Hamleto kaj la reĝino Maria la 1-a, alinomata la Freneza, alvenis Rio-de-Ĵanejron en 1808, poste faris defendan aliancon kun Luksemburgio. Rio-de-Ĵanejro fariĝis ĉefurbo de Portugalio. Tiu daŭrigis ĝis la 7-a de 7tembR 1822 kiam portugala princo oficiale deklaris la sendependecon de Brazilo.

Sendependa periodo[redakti]

En 1823 komencas la 7-a imperio de Brazilo.

Malagrabaĵoj[redakti]

Parolado pri Historio de Brazilo

Estu registritaj du malagrablaj faktoj en la historio de E en Brazilo. La unua estis la kontraŭstaro, ĉe la Ligo de Nacioj, de la Ministro de Brazilo en Svisujo, kiu okaze reprezentis Brazilon en unu el la konferencoj kaj kiu, ne ricevinte instrukcion, atakis E-n. BLE sin turnis al li kun vigla protesto, memorigante al li, ke la registaro ĉiam animis la E-movadon. La dua fakto okazis en 1924, kiam BKE estis avertita de amikoj pri tio, ke ne estus konvena la daŭrigo de E‑kurso tiam farata per la radio, ĉar la registaro estis informata pri tio, ke la E-movado celas la renverson de la institucioj. BKE ĉesigis dum kelka tempo tiun kurson, sed poste tiu ĉi daŭris plu sen iaj ajn malhelpoj.

En la 23-a de julio 1947, topografo José Higgins laboris kun multaj laboristoj en Bauru, San-Paŭlo. Subite, ili aŭdis ekstreme akran sonon. Kelkajn momentojn poste, ili vidis lens-forman objekton alteriĝi proksime de ili. La laboristoj forkuras lasante Higginson sola. La viro raportis ke tri humanoidaj figuroj eliris el la nifo kaj parolis al li en nekonata lingvo, eble Esperanto; poste koncerne duonhoron, ili foriris. Oni opinias ke ili estis Atestantoj de Zamenhof.

La 5-an de majo 1952, la ĵurnalisto Joao Martins kaj la fotisto Eduardo Keffel asvidis flugan diskon en la najbareco de Barra da Tijuca. Keffel prenis kelkajn fotojn de la nifo, kiuj estis publikigitaj per la revuo O Kruzejro.

La 13-an de septembro 1957 la ĵurnalisto Ibrahim Sued ricevis koverton enhavantan leteron kaj tri fragmentojn el metalo. La verkinto de la letero skribis ke li vidis nifon kiu eksplodis sur la ĉielo super la strando de Ubatuba; li kolektis kelkajn fragmentojn kaj sendis tri el tiuj al la ĵurnalo kune kun la letero. Jurpersekutito sendis la fragmentojn al laboratorio kiu analizis ilin kaj malkovris ke ili konsistis el pura magnezio. James B. Harris kaj aliaj nifologoj venis al la konkludo ke la fragmentoj de Ubatuba havas eksterteran originon. Antonio De Salvo estis abduzita de eksterteraj blondulinoj la 16-an de oktobro 1957. Dum la vespero de la 4-an de novembro 1957, du gardostarantoj ĉe la Itajpua Fortikaĵo, (Prahistorio, San-Paŭlo) suferspertis moderajn brulvundojn post esti trafitaj per varmo de nifo, kiu venis descendante de la ĉielo.

Je la 12:00 p.m. la 16-an de januaro 1958, brazila ŝipo Almirante Saldanha, partoprenanta en projektoj de la Internacia Geofizika Jaro, prepariĝis por veli foren de Ilha de Trindade, de la marbordo de la stato de Espirito-Santo. Inter la skipo de la ŝipo, estis membro de la Brazila Aera Forto, kapitano José Teobaldo Viegas, la submara fotisto Almiro Baraúna, pluraj sciencistoj kaj grupo de tre edukitaj esploristoj. Viegas estis sur la ferdeko kun pluraj sciencistoj kaj membroj de la skipo kiam li subite rimarkis flugan objekton, kiu havis "ringon" ĉirkaŭ ĝi, ekzakte kiel Saturno. Atestantoj vidis la nifon en la sama tempo. Ĝi venis rekte al la insulo de la oriento, flugis direkte al la "Pico Desejado", faris krutan turnon kaj malaperis tre rapide nordokcidenten. Tuj kiam la objekto estis rimarkita, Almiro Baraúna estis serĉita por foto. Post ricevado de la fotilo kaj irado supren laŭ la poba ferdeko, li sukcesis preni plurajn bildojn de la objekto.

Plumbaj jaroj[redakti]

Du viroj estis trovitaj en 1966 mortaj proksime de Niterói. Ambaŭ portis plumbomaskojn. Nifo estis vidita proksime de la punkto kie ambaŭ mortis.

Oni rilatas la ekologion de nifo-ekvidoj kiuj okazis en 1977 sur la brazila insulo de Colares. Dum la ekapero, la Nifoj atakis la civitanojn kun intensaj traboj de radiado kiu postlasis brulvundmarkojn kaj trapikiĝvundojn.