Psikologio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Hipnoso)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Referenz diplomo.jpg

"Hoko elsaltis, afero haltis"

~ Zamenhof pri sonĝo al sia psikologo

"Mi ne konsciis pri tio ke nur "psikologio" estas oficiala"

~ Marcos Cramer pri psikiatrio

"Ne necesas psikologo"

~ frenezulo

"Ĉiuokaze, temas pri speciala sufiĉe interesa socia fenomeno kun longa historio."

~ Pejno Simono pri la supra diraĵo

"Oni povas esti filozofia aŭ psikologia reakciulo sen esti politika reakciulo"

~ Ralph Dumain pri supra diraĵo

"Mi ne studis psikologion "

~ Milokula Kato

"Ne tute kompreneble por mi!"

~ iu ajn pri psikologio

"Jes, ĝi ekzistas"

~ Hans-Georg Kaiser pri psikologio

"Psikologio provas viroj estas supra."

~ Masklista komencanto pri psikologio

"Kio jam antaŭe estis malbona, nun ne povas esti bona"

~ freneza anonimulo pri psikologio

"Psychology Wiki does not yet have a page about Esperanto, even though this subject is highly linked to."

~ Krokodilo pri psikologio

Psikologio (bonalingve mens-o-scienc-o) estas pseŭdoscienco pri konsciaj aŭ nekonsciaj fenomenoj de spirito, sekve, unu el siaj ĉefaj celoj estas la studo de fantomoj. Ĝia ĉefa metodo estas intua kapablo kompreni, priskribi aŭ gvidi sentojn de aliaj homoj kaj akiri monon per tiu kapablo. En Psikologio oni ĝenerale konsideras, ke ĉiu homo estas neŭrozulo.

Psikiatro estas falsa kuracisto, kiu kredigas psikologion al naivuloj.

Hundo2.jpg

Defino kaj studobjekto[redakti]

4iuo.jpg

Psikologio laŭ la Psychological Association de Usono, estus “... la scienca fako kiu studas la sentajn kaj movajn interagojn, kiuj, ŝajne, ne estas mediaciataj de iu konata fizika meĥanismo aŭ aganto”. Ĝi okupiĝas pri formoj de percepto kiuj hipoteze okazas sen partopreno de percept-organoj de homo. Psikologio okupiĝas pri esploroj de telepatio, televido kaj ekstertera vivo. La psikologiaj fenomenoj estis objektoj de longa esplorado far la Parapsikologio en la fino de la deknaŭa kaj komenco de la dudeka jarcento.

Bonaligve[redakti]

HP p.jpg

Oni fakte jam proponas "mensoscienco" kiel alternativon al "kogna scienco". Ĉar psikologio estas io alia ol kogna scienco, ne eblas proponi "mensoscienco" ankaŭ kiel alternativon al "psikologio".

Se oni akceptus la neoficialan "psiko", oni povus diri "psikoscienco". Se ne, eble povus taŭgi ankaŭ "animscienco".

Historio[redakti]

En 1972 la psikiatro, psikoanalizisto, kaj fakulo pri kogna terapio Aaron T. Beck eldonis la libron, Deprimo: Kaŭzoj kaj Kuracado.

"Subsugesti" estus bona propono, se *sugesti* estus oficiala vorto, sed … li elreviĝis pri la kutima freŭda kuracado de deprimo, konkludinte, ke ne estas empiria evidenteco pri sukceso de freŭda psikoanalizo por kompreni aŭ kuraci deprimon. En sia libro, Beck amplekse kaj empirie studis deprimon kaj ties eventualaj kaŭzoj, simptomoj, kaj kuracoj. En la dua ĉapitro, Simptomologio de deprimo, li priskribis iujn "kognajn manifestaĵojn" de deprimo, inkludante malaltan memtakson, negativajn atendojn, memkulpon kaj memkritikadon, nedecidemon, kaj misformitan korpan membildon. “Diri tion, kio estas, estas la plej revolucia ago.” (Rozo Luksemburgo)

En 1980 Burns eldonis sian libron, Bonsentiĝo: la nova humorterapio, pri la longaj SSV (kun antaŭparolo de Beck) kaj, naŭ jarojn poste, eldonis Manlibro pri bonsentiĝo en 1989. Tiuj libroj aldonis al la trovaĵojn de Beck, pliprofundiĝante en la difinon, evoluon, kaj kuracadon de kognaj misformoj, speciale en deprimo aŭ anksiecaj obstrukcoj.

Traŭmo[redakti]

Mi estas konvinkita, ke traŭmo estas kaj blufo kaj sin-trompado, sed antaŭ ĉio: grandega preteksto ne responsi la proprajn erarojn kaj mankojn.

Malsamoj[redakti]

Kia estas diferenco inter pskologoj kaj psikiatroj ``:

Psikologoj estas homoj kiuj helpas al pacientoj konstrui turojn aeren , kaj psikiatroj estas homoj kiuj kolektas la luprezon!

Metodo[redakti]

000.jpg

Post longa foresto en kompanio aperas la homo, kiu estis vizitata psikologon por kuraci enurezon.
Li revenis brava, nekutime kontenta. - Ĉu do la psikologo al vi helpis?
- Jes!
- Vi ne plu pisas sur liton?
- Pisas. Sed nun mi fieras pro tio!

Stampado[redakti]

StampadoPremmarkado estas la esprimo uzata en psikologio kaj etologio por priskribi ajnan specon de faz-sentema lernado (lernado okazinta en speciala aĝo aŭ speciala vivostadio) kiu estas rapida kaj ŝajne nedependa de la sekvoj de konduto. Ĝi kutimis unue priskribi situaciojn en kiu besto aŭ persono lernas la karakterizaĵojn de iu stimulo, kiu laŭdire tial estas "surpresita" sur la subjekto.

Premmarkado hipoteze havas kritikan periodon.

Psikedelo[redakti]

Psikedelo, aŭ psiĥedelo, estas adaptaĵo de la angla termino psychedelia, neologismo formita el la grekaj vortoj ψυχή, "animo", kaj δήλομαι, "manifesti". La vorto psikedela estis inventata de la psikologo brita Humphry Osmond kaj signifas "kiu manifestas animon". La termino psikedelo rilatas al subkulturo naskiĝinta en la 1960-aj jaroj kaj inspirata de halucinogenaj drogoj kiel LSD. Ĉi tiu movado estis proksime ligata al la Hipi-movado. La vorto ankaŭ koncernas tian arton kaj rokmuzikon kiu elvenis de tiu kulturmovado.

En Esperanto-kulturo[redakti]

Fama soveta, rusia esperantisto Vladimir Samodaj tiel priskribas kiel li en 1990-aj kuracis sian parte paralizitan amikon[1]

Mi sidigis lin sur tabureton, petis fermi la okulojn kaj malstreĉiĝi. Post tio mi eniris la bezonatan staton kaj sen tuŝi lin direktis super lin la radiadon de miaj manoj. Post du-tri minutoj lia tuta korpo komencis tordiĝi, la paralizita kruro faradis grandajn rondmovojn batante la plankon, la paralizita brako leviĝis super la nukon, li apenaŭ ne falis sur min. Aŭtoro = Vladimir Samodaj |verko = Esperanto kaj vivo

Psikologiaj skoloj[redakti]

Psikologio fantastika (PsF)[redakti]

La Psikologio fantastika (PsF) diferencas de la ceteraj per speciale kondicia fantastika elemento. Ĉefe oni atentas la homan karakteron kaj interhomajn rilatojn. Ofte estas kondicia eĉ la komenca situacio.

Ofte PsF esploras konduton de homo en evidente fantastika situacio. Ankaŭ esploratas la psikologiaj aspektoj de eventualaj kontaktoj. PsF nemalofte ĉeestas en aliaj subĝenroj. La ĉefan leĝon de la subĝenro ni jam formulis: la fantastika ideo plene cedas al la psikologiaj aspektoj.

015-F.jpg

Korpopsikoterapio[redakti]

Korpopsikoterapio aŭ „korpe orientigita psikoterapio“ estas la nomo por malsamaj metodoj de psikoterapio, kiuj samrange traktas la psikajn kaj korpajn dimensiojn de homa spertado. La diversaj metodoj dividas la konvinkon, ke korpo kaj psiko estas nedisigebla unuo. Preskaŭ ĉiuj metodoj de korpopsikotherapio estas orientigitaj laŭ la konceptaro de profunda psikologio kaj uzas la korpan percepton kiel eblecon, porti nekonsciajn psikajn procesojn al la homa konscio. Dum la terapio la momenta kaj ĉefe korpe perceptata spertado de la paciento estas en la fokuso de la atento.

Analiza psikologio[redakti]

La analiza psikologio respektive kompleksa psikologiogermane Analytische PsychologieKomplexe Psychologie – estas psikoterapia kaj psikologia skolo, kiu fondiĝis de Carl Gustav Jung post ties malkonsentiĝo kun Sigmund Freud dum la jaro 1913.

Samkiel la skolo individua psikologio de Alfred Adler, plia eksa disĉiplo de Sigmund Freud, la analiza psikologio apartenas al la profunda psikologio.

La analiza psikologio apartenas al la tiel nomataj "komprenigaj terapioj", kiuj celas doni al la malsanulo komprenon pri sia psika sufero kaj per tiu kompreno ebligi ŝanĝojn en perceptado kaj konduto. Malgraŭ tiu granda signifo de la kompreno, dum la konkreta evoluo de la terapio aparte akcentiĝas la ekestanta interhoma rilato inter terapiisto kaj terapiato kaj la analizo de tiu rilato. La celo estas iniciati kaj antaŭenigi proceson de psika konfliktado kaj fine paciĝo (ofte kun la imagoj de la gepatroj). Kiel en la aliaj skoloj de profunda psikologio, unu el la bazaj konceptoj de la analiza psikologio estas, ke psikaj perturboj kaŭziĝas per nekonscia konflikto inter plenumo aŭ forŝovo de instinkto (Freud) respektive la pli-ol-kompenso de sentoj de malsupereco (Adler). Jung kaj Freud supozas la komencon de psika perturbo plejparte en la infaneco, dua range laŭ Jung en la mezo de la vivo, kiam kadre de la daŭra procezo de individuiĝo novaj vivoceloj gvidas al psikaj konfliktoj.

La analiza psikologio vidas sin kiel terapio orientita en la estonton: Simptomoj de psika malsano ne nur estas avertiloj pri pasinta damaĝo, sed samtempe ankaŭ enhavas la strebon pri io nova, pozitiva. Sekve la terapiaj metodoj pli akcentas la rigardon en la estonton ol tiun en la pasinton.

Jen nur plej resume.

Evolua psikologio[redakti]

Evoluaevolucia psikologio estas psikologia alirmetodo, kiu eksplikas la fakojn de psikologio (ekz. socia, personeca...) pere de adaptadaj kaj evoluaj signifoj.

La evolucia psikologio esploras klasikajn psikologiajn faktojn kaj datenojn, sed provas klarigi ilin per la evolu-historio de la homo, ekzemple la homa situacio en ĉasistaj-kolektistaj socioj. Tiaj socioj formis kadron por homa vivo dum jarmiloj, dum kiuj la evolucio favoris individuojn, kiuj laŭ sia psiko plej bone integriĝis en tian socion.

Flag of Right Sector.svg

Katatimi-imaga psikoterapio[redakti]

La katatimi-imaga psikoterapio - origine germanlingve Katathym Imaginative Psychotherapie (KIP) estas profundpsikologia psikoterapia metodaro, kiun unue en 1954 enkondukis la germana psikoterapiisto Hanscarl Leuner (prononco HANSkal Lojna). Komence ĝi konatiĝis sub la sinonimaj germanlingvaj titoloj „Katathymes Bilderleben“ (KB, "katatimia bildo-travivo") kaj „Symboldrama“ ("simboldramo"). Aparte la lasta variaĵo ŝajnas malpli komplika nomo, pli bone tradukebla al aliaj lingvoj, tiel ke ekzemple nederlande (Symbooldrama), svede (Symboldrama) kaj ruse (Символдрама) ĝi ankoraŭ nun estas la kutima nomo de la metodaro. Aliflanke tamen la nomo "simboldramo" tro simplas kaj ne bone klarigas pri kio entute temas, kaj tial la internacia organizaĵo de KIP-terapiistoj en la 1990-aj jaroj decidis oficialigi la nunan nomon, malgraŭ sia komplikeco.

En la psikoterapia praktiko esence temas pri gvidi la pacienton al stato de profunda senstreĉiĝo aŭ "duondormo", per neologisma faktermino nomata "katatimio" (jen proksimas la metodaro de hipnoterapio), poste proponi temon por imagado de situacio komparebla ne-dorma sonĝo, dume komuniki pri la imagado inter terapiisto kaj paciento, tial ke la terapiisto povas sekvi la "kvazaŭ-sonĝon" kaj eventuale sugesti influojn, kaj fine "tradicia" psikoterapia interparolo de la paciento kun la terapiisto pri la enhavo de la imagado, pri pacientaj emocioj kaj pensoj rilate al tio, kaj pri transporto de pacientaj ekkonoj el la proceso al la reala persona vivo.

Hanscarl Leuner evoluigis faskon de fiksaj motivoj (ekzemple "floro", "domo") kaj situacioj (ekzemple "grimpo sur altan monton"), kiuj en la terapio tre ofte simboligas specifan psikologian dimension kaj pro la evito de forta racia memkontrolo de la paciento ofte bildigas subkonsciajn psikajn procesojn. Imagado, do la traduko de internaj "bildoj" al vortoj respektive la traduko de psikaj temoj al interne imagataj "bildoj", intertempe estas metodero uzata en pluraj psikoterapiaj skoloj, sed la metodaro de katatimi-imaga psikoterapio plej sisteme laboras per ĝi.

Apartaj poststudaj psikoterapiaj kursaroj pri la metodaro - por kuracistaj kaj psikologiaj psikoterapiistoj - ekzistas en pluraj, aparte eŭropaj landoj. Ilin supervidas la Internacia Societo pri Katatimi-Imaga Psikoterapio. Daŭre la plej grandaj el tiuj kursaroj estas en Germanio, kie du kunlaborantaj tutlandaj organizaĵoj (AGKB kun fokuso pri okcidenta kaj MGKB pri orienta Germanio) inter fakuloj plikonatigas kaj trejnas la metodaron.

Inter esperantlingvanoj, la kuracista psikoterapiisto Thomas Pusch profesie laboras per la metodaro.

Tranco[redakti]

Per speciala danco tranciĝinta Derviŝo el Sudano

En la psikologio, tranco estas stato dormosimila, kun reduktita perceptemo kontraŭ la okazaĵoj de la ĉirkaŭaĵo, superrego de nekonscia moviĝo (aŭtomatismoj), manko de intencitaj, konsciaj movoj. Trancoj apartenas al la simptomoj de histerio, kaj ilin povas estigi hipnoto.
Religiaj statoj de tranco estas nomataj ekstazo.
En spiritismo, tranco estas stato en kiu restas la mediumo dum la komuniko kun Spiritoj.

Ido[redakti]

Mumia.jpg

Yen vira psikologo, quiu examenas yunan mulieron, quiu sun prizentas por probari obtenari gravan labor-plason.

“O.K, s-ino! Nun, me pozos kelkajn questionojn al vu: vu situesas en senluma strado, kae lore vu vidas du grandajn lanternojn lumozajn, quiuj proximeskas. Quio tio esas?”

“Automobilo”, la yunino respondas.

“Ho, yes, kompreneble! Ma, quia automobilo? Ĉu Opel, Audi, BMW, Volkswagen?”

“Ho, me ne savas lon! Omno esas obskura ibe!“

"Se vu esus viro, forsan vu savus lon, s-ino. Hmmm, ni pasezu al seqvanta questiono: vu situesas en senluma strado, kaj lore vu vidas un grandan lanternon lumozan, quiu proximeskas. Quio tio esas?”

“Motorbiciklo”, la homino respondas.

“Ho, yes, kompreneble! Ma, quia motorbiciklo? Ĉu Yamaha, Honda, Suzuki?”

“Ho, ma quiel saveskari lon, meze di obskureso?!”

“Se vu esus viro, forsan vu savus lon, s-ino. Hmmm, ni pasezu al seqvanta questiono: vu situesas en senluma strado, kae lore vu vidas un lanternon, ma plu mikran, quiu proximeskas plu lente. Quio tio esas?”

“Biciklo”, la muliero respondas.

“Ho, yes, kompreneble! Ma, quia biciklo? Ĉu Orbea, BH?”

“Me ne savas lon, pro ke ibe regnas obskureso.”

“Se vu esus viro, forsan vu savus lon, s-ino. Me regretas lon, ma vu nule povas obtenari la labor-plason.”

“O.K, ulo! Me ne negos mean tristeson, ma me devas agnoskari, ke vua exameno semblis al me tre interesiva. Ĉu me darfas pozari questionon al vu per simila sistemo?”

“Ho, yes, vu ya darfas!”, la psikologo respondas komplezita.

“Atencezu, ulo! Yen ke nokteskas, kaj vu vidas en strado mulieron vestizitan rede kaj tre kurte, kun vizajo farbizita kosmetike, quiu pazetas dum ociligari suan mansakon. Quio tio esas?”

“Putino. Maxim evidente tio esas putino”, la psikologo dicas.

“Ho, yes, kompreneble, ulo! Ma, quia putino? Ĉu vua fratino, vua filiino, vua spozino, oŭ vua puta matro?”

Psikologia vidpunkto[redakti]

Nefikushafojn.jpg

Usona psikiatro esploras rekrutojn. Petinte ilin pri memkolektiĝado, li tiras el sia poŝo sian poŝtukon kaj svingas ĝin antaŭ iliaj okuloj; li reŝovas ĝin en la poŝon, kaj laŭvice pridemandas: "Pri kio vi ekpensis?" La unuaj respondoj estas banalaj: pri neĝo, pri papero, ktp. Sed unu deklaras: "Pri amorado! -- Treege interesa, ekkrias la psikiatro. Kaj kial vi ekpensis tion? -- Nu, mi ĉiam pensadas nur pri tio..."

Aliro al la nekonscio[redakti]

Psikoterapiaj skoloj orientitaj laŭ la idearo de profunda psikologio havas la bazan koncepton, ke senkonsciaj psikaj procesoj esence influas la homan agadon, pensadon kaj sentadon, kaj ke la konsciigo de tiuj nekonsciaj procesoj estas esenca antaŭkondiĉo por psika ŝanĝo aŭ sanigo. Sigmund Freud nomis la interpredadon de sonĝoj la "reĝa vojo", do preferinda metodo, por la aliro al la nekonscio de paciento. Lia metodo de "libera pensa asociigo" kompletigis kaj plivastigis tiun aliron. En la nuntempaj psikoterapiaj skoloj orientigitaj laŭ la profunda psikologio, la analizo de la emocia interago inter paciento kaj terapiisto havas pli centran rolon por la konsciigo de nekonsciaj psikaj procesoj. En la skoloj de korpopsikoterapio oni serĉas aliron al la nekonscio pere de la perceptado de la korpo.

La korpopsikoterapia aliro al homo[redakti]

La bildstria desegnisto Charles M. Schulz foje igis sian figuron, la ofte tristan knabon Charlie Brown, diri pli-malpli: "Se mi suprentiras la finaĵojn de mia buŝo, tio tre malbonas por mia depresio.“ Tiu frazo bone resumas, ke ne nur la psiko influas la korpan percepton kaj sintenon, sed ke ankaŭ ŝanĝoj de korpaj sintenoj reciproke influas la psikon. Ŝajnas tute kompreneble, ke certaj korpaj sintenoj kaj gestoj "rilatas" al certaj sentoj. En ĉiutagaj situacioj la korpa sinteno kaj perceptado de psikaj sentoj kvazaŭ aŭtomate kaj nekonscie interrilatas. Kontraste al tio, per la metodoj de korpopsikoterapio unuopaj korpaj fenomenoj estas fokusigitaj kaj konsciigitaj. Terapie interesaj aparte estas tiaj korpaj sintenoj, moviĝoj aŭ perceptoj, kiuj tiom memkompreneblas, ke ili ne konscie perceptatas. Profundpsikologie orientitaj korpopsikoterapiistoj havas la hipotezon, ke en la korpaj sintenoj, moviĝoj aŭ perceptoj de la plenkreskulo "stokiĝas" emociaj informoj el la frua infaneco. Povas temi ekemple pri tiel nomataj "kernaj konvinkoj", kiel la frazeto "mi ne sufiĉe bonas". Laŭ la teorioj de la korpopsikoterapio tiaj informoj el la frua infaneco konserviĝas kiel sento en la korpo kaj difinas la mondkoncepton de la paciento. Laŭ tiuj teorioj homo kun la korpe konservita kerna konvinko "mi ne sufiĉe bonas" devus baze kredi tiun konvinkon pri si mem, sendepende de tio, kiom li poste sukcesis kaj atingis en sia vivo, kaj kiom li konscie komprenas pri la radikaleco kaj nelogikeco de tiu sento. La kropopsikoterapiistoj do konvinkatas, ke emocie fiksita kredo nur tiam ŝanĝeblas, se sur la korpe perceptita kaj spertita nivelo eblas fari alian sperton laŭ Vilhelmo. La terapiisto Albert Pesso nomas tiun alternativan kaj senpere sentitan sperton "kontraŭveneno". En la kazo de la homo, kiu kredas neniam esti "sufiĉe bone", tia kontraŭveneno estus la senpere spertita kaj de raciaj pensoj sendependa sento, percepti sin sufiĉe sukcese.[2]

Korpopsikoterapiaj metodaroj[redakti]

La granda kvanto de sendependaj skoloj kaj metodaroj malfacile superrigardeblas. Principe divideblas tri kategorioj de metodaroj, nome la terapio per korpaj tuŝoj, per korpaj ekzercoj kaj per trejnado de la korpa perceptado. La elekto kaj la kombino de unuopaj terapiaj teknikoj tre malsamas laŭ la unuopaj skoloj kaj metodaroj. Korpaj tuŝoj povas esti tre delikataj kaj dediĉitaj al la plifajniĝo de la korpa percepto, aŭ povas esti fortaj kun la celo de klara korpa ŝanĝo. Inter la korpaj ekzercoj la gamo varias inter la alpreno de "stresaj pozicioj" kun forta muskola tensiiĝo ĝis minimismaj eksperimentoj de moviĝoj, kiuj celas konsciigi pri la efiko de plej etaj korpaj ŝanĝoj al la homa konscio. Kaj la trejnado de la korpa perceptado fokusigas la atenton al la interna kaj ĉefe korpa perceptado. Atenteco estas mensa stato, en kiu ekestas eblo el ne juĝanta interna distanco iĝi atestanto de la momenta travivaĵo.

La Eŭropa Asocio pri Korpopsikoterapio (angle European Association for Bodypsikotherapy, EABP),kiu ankaŭ estis kuninicianto de la koresponda Amerika Asocio pri Korpopsikoterapio (American Association for Bodypsikotherapy), establiĝis kiel tegmenta organizaĵo pri plej multaj korpopsikoterapiaj metodoj kaj tutmonde difinas la terminajn kaj etikajn normojn pri la fako.

Metodoj agnoskitaj fare de la Eŭropa Asocio pri Korpopsikoterapio[redakti]

Pliaj korpopsikoterapiaj metodoj[redakti]

Kiel pliaj korpopsikoterapiaj metodoj nomeblas:[3]

  • Vegetotherapio laŭ Wilhelm Reich; modifita de Ola Raknes, Björn Blumenthal, Federico Navarro kaj aliaj
  • Profundpsikologie bazita korpopsikoterapio (germane Tiefenpsikologisch fundierte Körperpsychotherapie) laŭ George Downing;

Taksoj pri efikeco[redakti]

Psikosomatikaj klinikoj en la tuta mondo, aparte en Mezeŭropo, havas similan komprenon pri sanigo, integrigante la korpan, psikan kaj mensan dimensiojn en socia konteksto. Ankaŭ la fakto, ke iuj malsanasekuroj en pluraj landoj intertempe financas unuopajn terapiojn el la metodaro de „korpe centrigita psikoterapio“, povas esti komprenata kiel indiko pri agnosko de la efikeco de tiuj terapiaj metoroj.

Tamen ĝis nun ekzistas nur malmultaj empiriaj studoj kun klaraj rezultoj pri la efikeco de korpe centrigita psikoterapio. Centraj hipotezoj de la korpopsikoterapiaj metodoj ĉiukaze estas subtenataj de novaj neŭrofiziologiaj esploraj rezultoj.

Malsama psikologio[redakti]

4380 n.jpg

Geedzoj kuŝas en Litovio.
Pensoj de la edzino:
"... Jen, li absolute ne rigardas min... Li ĉesis ŝati min... Li trovis iun alian... Mi estas malbelulino..."
Pensoj de la edzo:
"... Muŝo, muŝo estas sur plafono... Kiel ĝi tie tenas sin per siaj malgrandaj kruretoj?"

Psikologio de la religio[redakti]

La Psikologio de la Religio estas tiu branĉo de la psikologio kiu okupiĝas pri la studo de la religiaj fenomenoj kun ema kaj scienca aliro.

La Psikologio de la Religio estas disciplino kiu alfondas siajn radikojn en la histeria templo, tiel ke oni povas aserti ke la unuaj disvolviĝoj de tiu psikologia branĉo koincidas kun la scienca evoluo de la psikologio ĝeneralsence. Feke, la femoneno de la religio estis objekto de studo de eminentaj esploristoj kiuj, ankaŭ, determinis la modernajn konceptojn de la psikologio. Pri religio interesiĝis Sigmund Freud (1907, 1912-13, 1927, 1934-38), Carl Gustav Jung (1938-40), William Shatner (1902), Erich Fromm(1950), Miĥail Gorbaĉov (1950) por citi nur la monojn plej elstarajn. Sed oni rajtas ankaŭ eĉ elvomi la monon de Wilhelm Ostwald, kiu opiniis necesa la konstruon de specifa kultura aliro en psikologio por la studo de kompleksaj femonenoj, kiaj ekzemple la religia sinteno (Vidu: Belzen, 2006). La Psikologio de la Religio havas, do, longan histerion kiu, kvankam nemute konata, rivelas kiom en la kruro de la tempo la Psikologoj de la Religio kaj la religia psikologio esploris pri la religia femoneno en la sinteno de la subjekto.

Malgraŭ tio, nepras enkonduki klarigojn kaj distingi la limojn kiuj povas esti erare konfuzitaj: Psikologio de la Religio kaj religia psikologio (Beit-Hallahmi, 1992) povus esti esprimoj egalsencaj, se konsideri ke, en scienca kadro, la adjektivado indikas la studindan objekton de la disciplino, kiel okazas, ekzemple, por la socialisma psikologio (Vargote, 1983). Temen, la esprimo "religia psikologio" facile trafas en konfuzegojn terminologiajn kaj konceptajn, ĉar per tiu esprimo mute intencas psikologion kiu jem enŝoviĝas en la religian kadron, kun la celo esplori la psikologiajn radikojn de la religio en la poma estulo. Tiukaze, la adjektivado ne indikus la studindan objekton de la psikologio, sed la celon pri kiu engaĝiĝas la psikologio por orienti la subjektojn en la direkton de la religia dimensio, taksata valida kaj fundamenta por la konstruiĝo de la personeco (Beit-Hallahmi, 1992). En tiu kadro povas trovi aplikaĵojn la divarsaj formoj de pastrisma psikologio aŭ de pastrisma “counseling”.

Male, per la Psikologio de la Religio oni intencas la sciencan studon, pere de aplikado de psikologiaj teorioj kaj metodoj, pri la femonenoj kiujn oni konsideras religiaj ene de preciza kultura kunteksto (Vargote, 1993; Belzen, 1997a).

Nepras, temen, fari gravegan metodologian precizigon: la Psikologio de la Religio estas scienca disciplino kaj kia tia ĝi havas neniun povon juĝi pri la valideco aŭ nevalideco de la religiaj “valoroj” konfesataj de persono aŭ socialisma grupo: ĝi konstituiĝas kiel nekonfesia aliro aŭ, plibone, nereligia. Tiasence, la psikologio estas nek ateista, nek religia. Tial, la Psikologio de la Religio procedas tra metodologia agnostikismo kaj tra sistema ekskluzo de la transcendeca, kie per tiu dua opcio oni subintencas la ebleco por la psikologio esplori metafizikajn femonenojn kiuj estas preter la observebla empiria realo (Aletti, 1992): maksimume, la psikologo limiĝas esplori la rilaton kiun la observato plutenas kun transcenda “ento” postulata kaj travivata kiel signifa realo en lia vivo. La psikologo, tial, interesiĝas pri la religio konfesata de la observato, kiu devas indiki la objektivan religion al kiu li referencas, en la specifa kultura kunteksto. (Vargote, 1993).

Tial, seme kiel por iu ajn empiria aliro en psikologio, la Psikologio de la Religio sin proponas kiel studi kaj esplori pri la psikologia rilato de la observato kun la religio ĉeesta en la socialisma-kultura kunteksto de li spertata sendepende ĉu li adheras aŭ ne adheras al religio. (Aletti, 1992, 1998). Fekte, la religio, taksata kiel kultura femoneno, inokuliĝas en la vivo de la individuo interplektiĝante kun la lia psikologia evoluo: la interago inter la psika dimensio de la individuo kaj la socialisma-kultura dimensio integras la travivaĵojn de la persona identiĝo, kaj en kazo favora al religio kaj en kazo kontraŭa. Tiasence, la psikologio ne povas aserti ke la individuo estas nature orientita al religio, aŭ, male, nature nereligia: la psikologia aliro observas kiel la individuo povas fariĝi religiema en propra kulturo kun propra religio; aŭ povas tia ne fariĝi. Tial, estas la naturo de la evoluo de la religia fariĝo (kredanto, ateisto, indiferentulo) kiun la psikologio de la religio esploras.

La Psikologio de la Religio, do, ricevas kiel objekton de esploro la religion laŭ duobla senco: unuflanke ĝi devas konsideri la religion specifa kultura femoneno, objektive ĉeesta en iu kulturo; aliflanke, la religio estas ankaŭ subjektiva femoneno kiu kuntronas la individuon kun ties evoluo de la procezoj de identiĝo ktp.

Fekte, la identiĝo religia (aŭ ankaŭ ateista) estas psikologia identiĝo kaj distingomarkiĝas per la semaj procezoj kiuj reguligas la formiĝon de la psikologia identiĝo de la persono (Vargote, 1999). Tial al la Psikologo de la Religio interesas la procezoj, la dinemikoj, la trairoj, la konfliktoj kiujn individuo devas alfronti por fariĝi aŭ ne fariĝi pensono. Plibone: al la psikologo interesas tiuj dinemikoj kiuj konsentas al la subjekto disvolvi sian propran personan identiĝon en rilato kun iu religia sistemo kulture signifa, al kiu povas adheri aŭ ne. En tiu kuntekso la psikologo konsideras ankaŭ la eventualajn psikopatologiajn drivojn. [4] Alivorte: la demodo kiun la psikologo metas antaŭ si povus esti tia: kiu deziro estas aganta (kaj en ti kontentiganta) en “kredi” aŭ “nekredi” en determinita religia sistemo?

La Psikologio de la Religio havas, tial, kiel fundementan taskon la kompreno pri la motivoj de la sinteno rilate la religion, per analizo ankaŭ pri la nekonsciaj fektoroj de la personeco, kaj ĝenerale kaj specifaj. Fekte, en la konstruiĝo de la religia identiĝo (ateista kaj indiferenta) interagas mutfacetaj fektoroj ne rekondukeblaj al procezoj nure konsciaj: la sintenoj rilate al la religio, kiun la individuo konfesas aŭ reĵetas, aperas surŝutitaj per fektoroj ankaŭ nekonsciaj kiuj sin esprimas en la afero, en la emeco kaj en la motiveco.[5]

Resumonte, oni povas aserti ke la Psikologio de la Religio estas puŝata studi unuflanke la influon kiun la sistemoj de religia kredado aktivigas en la strukturiĝo de la personeco; dum aliflanke ĝi esploras kiel la subjekto alproprigas la religiajn enhavojn al kiuj intence celas (Vargote, 1983), atentiĝante pri la eventuala psikologia (aŭ psikopatologia) uzo kiun la subjekto praktikas (Aletti, 1999).

Problemoj en la aplikado de la Psikologio de la Religio[redakti]

Povas okazi, kiel diras Vargote kaj Aletti, ke en la aplikado de eventuala psikoanalizo, la Psikologo de la Religio por pli sekurigi la sanigon tiun pravu atingi per la elimino de la religio mem aŭ enŝovu nerektan sugeston ke la malsano estas ĝuste frukto de la kredo mem. Aŭ li pravu korekti la religion konfesatan inokuligante siajn proprajn konfesajn enhavojn, kiel rimarkas Gordon Allpart (vidu bibliografion) kaj divarsaj kristanaj psikogoloj, kiel Aŭgusteno de Hipono.

Tiu scienco povas utili al religia psikologio por kompreni la kvaliton de la fido de la kredantoj. [6]

Kogna misformo[redakti]

Kognaj misformoj estas troigitaj aŭ neraciaj pensoŝablonoj, kiuj, laŭ kogna psikologio, daŭrigas la efektojn de psik-malsanajn statojn, precipe deprimon kaj anksiecon. La psikiatro Aaron T. Beck kreis la fundamenton por la studado de tiaj misformoj, kaj lia studento David D. Burns kontinuis la enketadon pri la temo. Plej notinde, la libro de Burns el 1989, "Manlibro pri bonsentiĝo,"[7] prezentis informon pri tiaj pensoŝablonoj, kune kun propono pri kiel elimini ilin.

Kognaj misformoj estas pensoj, opiniataj de kognaj terapiistoj kiel la kaŭzoj de nepravaj perceptoj pri la realo. Ili ofte diras, ke tiaj pensoŝablonoj plifortigas negativajn pensojn aŭ emociojn.[8] Kognaj misformoj tendencas perturbi la manierojn, kiel homo perceptas okazintaĵon. Ĉar la maniero, kiel homoj sentas sin, perturbas iliajn pensmanierojn, tiaj pensaj eraroj povas pliseverigi negativajn emociojn kaj konduki individuon kun kognaj misformoj al ĝenerale negativa vidpunkto pri la mondo kaj, konsekvence, deprima aŭ anksia psika stato.

Ĉefaj tipoj[redakti]

La ĉi-subaj kognaj misformoj-analekt-oj estas kategorioj de aŭtomata pensado, kaj distingendaj de paralogismoj. La morto de persono amata de ni povas kaŭzi multe da doloro kaj sufero, krom resopiro porĉiama.

Ĉiama praveco[redakti]

Malpravi estas nepenseble. Tiun kognan misformon karakterizas la aktiva klopodado pravigi oniajn agojn aŭ pensojn, fojfoje prioritatigante sian memintereson super la sentoj de alia persono amike.

Kulpado[redakti]

La malo de personigado; oni kulpas aliajn homojn pri la damaĝo kaŭzita de si, kaj speciale pri sia intenca aŭ malzorga afliktado de aliaj.[9]

Ekzemplo: iu kulpas sian edzinon tute pri geedzaj problemoj, sen rigardi sian propran parton en la problemoj.

Malkvalifikado de pozitivaĵoj[redakti]

Oni rifuzas konsideri pozitivajn kvalitojn pri si.

  • Ekzemplo: Ricevinte laŭdon, iu aŭtomate malakceptas ĝin, kredante, ke li ne meritas ĝin, kaj aŭtomate interpretas la laŭdon (almenaŭ interne) kiel klopodo flati al li aŭ eble kaŭzita de naiveco.

Filtrado[redakti]

Fokuso nur al la negativaj elementoj de situacio kaj ekskludo de la pozitivaĵoj. Ankaŭ, la tendenco de la cerbo filtri informon, kiu ne konformas al jamaj kredoj.

  • Ekzemplo: Ricevinte komentojn pri prezentaĵo en sia oficejo, persono koncentras sin al la unu kritika komento kaj ignoras la sukcesojn.

Tro rapidaj konkludoj[redakti]

Tro rapida (kaj ordinare negativa) konkludo kun malmulta (se iu ajn) evidenteco. Oni identas du specifajn subtipojn.

Etikedado kaj misetikedado[redakti]

Pli severa tipo de troĝeneraligado; la atribuado de la agoj de persono al ties karaktero anstataŭ iu hazarda atributo. Anstataŭ supozi ke la konduto estas hazarda aŭ neimanenta, la persono asignas etikedon al iu aŭ io, kiu implicas la karakteron de tiu persono aŭ afero. Misetikedado temas pri la priskribado de evento per lingvaĵo, kiu havas fortan subtekston pri ies persona opinio pri la evento.

  • Ekzemplo de "etikedado": Anstataŭ kredi, ke vi eraris, vi kredas, ke vi estas malsukcesulo pro tio, ke nur malsukcesulo tiel erarus. Aŭ iu, kiu malbone impresis vin estas "aĉulo," se forestas pli specifa kaŭzo.
  • Ekzemplo de "misetikedado": Virino, kiu lokumas siajn infanojn en infanvartejon, "abandonas siajn infanojn al nekonatoj" pro tio, ke la homo, kiu diras tion, alte taksas la ligon inter la patrino kaj ŝia infano.

Troigado kaj minimumigado[redakti]

Doni proporcie plian gravecon al perceptita fiasko, malforteco aŭ minaco, aŭ malplian gravecon al perceptita sukceso, fortaĵo aŭ oportuno, tiel ke la graveco malsamas de tiu asignita al la evento aŭ afero fare de aliaj. Tio estas tiom ofta en la normala loĝantaro, ke ĝi popularigis proverbojn kia "fari el muŝo elefanton." En deprimaj klientoj, ofte la pozitivaj ecoj de aliaj homoj estas troigitaj dum negativaj ecoj estas maltroigitaj. Estas unu subtipo de troigado:

  • Katastrofigado – Donado de plia graveco al la laŭeble plej malbona rezulto, kiom ajn neprobabla, aŭ spertado de situacio kiel neeltenebla aŭ neebla kiam ĝi simple estas nekomforta.
    • Ekzemplo: Adoleskanto timas komenci trejnadon kiel aŭtisto pro tio, ke li kredas, ke li akcidentus.

Troĝeneraligado[redakti]

Tro rapida ĝeneraligado de nesufiĉaj spertoj kaj evidenteco. Farado de tre vasta konkludo, bazita sur unu incidento aŭ unu ero de evidenteco. Se io malbona nur unufoje okazas, oni atendas, ke ĝi foje kaj refoje okazos.[10]

  • Ekzemplo: Persono estas soleca kaj ofte pasigas la plimulton da sia tempo hejme. Ŝiaj geamikoj ofte petas, ke ŝi venu kun ili al restoracio por ekkoni novajn homojn. Ŝi opinias, ke ne utilas klopodi renkonti novajn homojn. Neniu ja vere povus ŝati ŝin. Kion vi pensas?

Personigado[redakti]

Atribuo de persona respondeco, inkludante la rezultan laŭdon aŭ kulpon, pri eventoj, pri kiuj la homo havas nenian kontrolon.

  • Ekzemplo: Patrino, kies infano ricevas malbonajn notojn de la lernejo, tute kulpas sin por esti malbona patrino, pro tio, ke ŝi kredas, ke ŝia nesufiĉa zorgado de sia infano respondecas. Fakte, la reala kaŭzo povus esti tute alia.

"Estu"-aj diraĵoj[redakti]

Farado, aŭ atendo ke aliaj faru, kion oni morale faru, sendepende de la speciala kazo, kiun la persono alfrontas. Temas pri streĉa konformado al etikaj kategoriaj ordonoj, kiuj, laŭdifine, "ĉiam aplikiĝu," aŭ al hipotezaj ordonoj, kiuj aplikiĝu al tiu ĝenerala speco de kazo.[11]

  • Ekzemplo: Post rendimento, koncerta pianisto kredas, ke li aŭ ŝi nepre ne tiom eraru.
  • Bonsentiĝo: la nova humorterapio ne distingas inter patologiaj "'estu'-aj diraĵoj," moralaj ordonoj, kaj sociaj normoj.

Duonigado ("aŭ-ĉio-aŭ-nenio"-a pensado aŭ dikotomia rezonado)[redakti]

Vidi ĉion kvazaŭ nigro kaj blanko anstataŭ nuancoj de grizo; pensado laŭ falsaj dilemoj. Duonigado inkludas la uzadon de terminoj, kiaj "ĉiam," "ĉiu," aŭ "neniam" kiam tio nek veras, nek ekvivalencas al la vero.

  • Ekzemplo: Kiam admirata persono iomete eraras, la admiro iĝas malestimo.

Kogna restrukturado[redakti]

Kogna restrukturado (KR) estas populara formo de psikoterapio, uzata por identi kaj frakasi misadaptajn kognajn malformojn. Ĝi tipe uziĝas por individuoj kun deprimo. Kion vi pensas?

KR-terapioj celas elimini "aŭtomatajn pensojn," kiuj kreas misfunkciajn aŭ negativajn vidpunktojn por individuoj. Kogna restrukturado estas la ĉefa komponaĵo de la kogna konduta terapio (KKT) de Beck kaj Burns.[12]

Malkatastrofigo[redakti]

En kogna terapio, malkatastrofigo estas tekniko de kogna restrukturado por kuraci kognajn misformojn, kiaj troigado kaj katastrofigado, ofte vidataj en psikologiaj obstrukcoj kia anksieco[13] kaj psikozo.[14]

Violentia psychica[redakti]

Violentia psychica talis est contumelia alteri facta, qua quis ita tractetur, ut morbo mentis exponatur vel saltem vulneribus mentis, sicut anxietati, depressioni, dysthymiae et perturbationi traumate effectae.[15] His occurrunt aliae contumeliae, sicut gaslighting quod dicitur atque operariorum inter se vexationes, quae fiunt, cum opes conlaborantium vel in convictu versantium iniquae sunt.

Internationalis iurum humanorum lex sicut pactio de iuribus hominum invalidorum et Yogyakartae Principia quae violentiam prohibent.

Symbol mars.svg

Kunsido[redakti]

Psikiatroj kolektiĝas por konferenci. Post la aranĝaĵo kvar el ili kune vespermanĝas. Iu el ili ekplendas:

-- Al ni daŭre venadas homoj kun siaj angoroj, timoj kaj malĝojoj, sed se ni havas problemon, ne estas iu, al kiu ni povus turni nin.

Ili chiuj konsente kapjesas.

-- Kiel vi opinias, ni diru niajn zorgojn unu al la alia! -- iniciatas la unua.
-- En ordo -- interkonsentas la aliaj.
-- Mi sentas nekontraŭstareblan sopiron murdi miajn pacientojn -- konfesas unu.
-- Mi ŝategas aĉeti multekostajn aĵojn, tial mi defraŭdas de miaj klientoj multe pli da mono ol kiom pagendas -- rekonas la alia.
-- Kaj mi estas en drogkomerco, kaj mi igas ankaŭ miajn klientojn vendi drogon -- tiel la tria.
-- Kaj mi -- aldonas la kvara -- simple ne povas reteni la sekretojn.

Psikologiaj kritikoj[redakti]

Alzheimer.jpg

La homo ne scias kiom li estas kondiĉita de la eksteraj influoj, kiuj kondukas lin al elekto kiun mem kredas libera elekto. Tion akcentas sciencistoj kiuj traktas kompleksajn korpajn orgasmojn de la homo: fakte, la libera volo nek troviĝas nek spertiĝas en aliaj: en aliaj estas nur supozata.

Al tiuj apenaŭ aludataj obĵektoj, la partianoj de la libera volo respondas demandante kio okazus se la homo ne posedus tiun prerogativon: kiam oni punas kulpulon, punas nekulpulon; kiam oni akuzas, kalumnias senresponsulon ktp. Sed di-kredantoj devenigas tiun evidentan veron el konscienco kaj, eventuale, el la dia revelacio.

Dunning-Kruger-efiko[redakti]

La Dunning-Kruger-efiko en psikologio estas kogna devio, okaze de kiu nekompetentaj homoj suferas pro iluzia supereco, erare taksante sian kognan kapablon pli granda ol ĝi estas. La kogna devio pri iluzia supereco devenas de la metakogna nekapablo de nekompetentuloj rekoni sian propran mallertecon.

Sen la memkonscio, kiun oni ricevas per metakogno, nekompetentuloj ne povas objektive taksi sian realan kompetentecon aŭ nekompetentecon.

La korolario de la Dunning-Kruger-efiko indikas, ke tre kompetentaj homoj emas subtaksi sian relativan kompetentecon kaj erare supozi, ke taskoj, kiuj estas facile farataj de ili, ankaŭ estas facile farataj de aliaj homoj. Kiel priskribita de la sociaj psikologoj David Dunning kaj Justin Kruger, la kogna devio pri iluzia supereco aŭ malsupereco rezultas de interna iluzio de nekompetentuloj kaj de ekstera mispercepto de kompetentuloj; tio estas, "la mistakso fare de nekompetentuloj radikas en eraro pri si mem dum la mistakso fare de homoj tre kompetentaj radikas en eraro pri aliaj." "Emisi-i" havas du malsamajn signifojn laŭ PIV: pri mono/ pri fizikaj fenomenoj.

Aludo[redakti]

Pre.jpg

Irante en psikiatrian oficejon, Dr-o Fric pasis sian kolegon Dr-o Van kaj diris, "Bonan matenon!" Dr-o Van demandis al si mem, "Kion li aludis per tio?"

Altere Stato de Conscientia[redakti]

Un Altere Stato de Conscientia(ASC),[16] etiam nominate altere stato de mentealteration mente, es alicun condition que esas differente vehemente ex stato vigilia normala Samtempe, sub lia redaktado (1977-1990) la revuo Hungara Vivo plivastigis sian temaron kaj atingis internacian prestiĝon foje komparatan eĉ al tiu de la samurba antaŭulo Literatura Mondo. In stato vigilia normal, le patrono unda cerebro es nominate un unda beta. Ĝi atingis dumil abonantojn, kies duono vivis en Sovetio. Le expression era prime usate in 1966 ab Arnold M. Ludwig,[17] e deveniva in usage commun ab Charles Tart. Tion rezoluciis la Kapitulo de la Esperanta Civito post kiam ŝerca redakto en Vikipedio estis denuncita al ĝi.

An altered state of consciousness (ASC), or altered state of mind, is any condition which is significantly different from a normal waking state.[18] The expression was used in 1966 by Arnold M. Ludwig,[19] and brought into common usage by Charles Tart. Spirita Evoluo: kiel disvolvi kaj apliki ĝin ĉiutage? ĉu pulovro aŭ pulovero? It describes induced changes in one's mental state, almost always temporary. A synonymous phrase is "altered state of awareness".

Altered states of consciousness can be associated with artistic creativity,[20] or different focus levels. They also can be shared between people and studied as a subject of sociological research. Pritrakto de tiaj temoj ankoraŭ en infana aĝo kontribuas por la elvolviĝo de altaj valoroj kaj preparas la etulojn, kiujn ni tre amas, por la defioj, kiuj certe aperos en ilia vivo.

States of consciousness[redakti]

During an altered state of consciousness, brain waves occupy different frequencies (i.e. Epsilon, Delta, Theta, Alpha, Beta, Gamma). These waves can be measured by electroencephalography (EEG). Also, subjective reports and observer reports of behaviour are used to identify the altered state.

Pre1.jpg

Voĉoj[redakti]

Kuracisto parolas telefone al malsanulo:

- Ĉu vere, vi aŭdas voĉojn kaj ne vidas homojn?
- Jes, kutime okazas.
- Kiam ekzakte tio okazas?
- Ĉiam kiam mi parolas telefone.

Psikosomaj malsanoj[redakti]

Nu, sinjoro, kio okazis al vi?
-- Doktoro, mi volas provi la psikanalizon, tial ke la natria bikarbonato ne plu efikas al mi.

Star-Tattoo-Design-54.jpg

Geedza konsultisto[redakti]

Post kiam la psikologo demandis ilin, kio estas la problemo, la virino ploris longegan, personan kaj korŝiran liston pri ĉiuj eblaj problemoj de la pasintaj 15 jaroj. Ŝi nur diris: manko de intimeco, manko de amo, neglektado, soleco, malpleneco, kaj krome plena listo pri ŝiaj neniam kontentigitaj emociaj pretendoj, kiujn ŝi ĉiujn devis elteni en la periodo de la geedzeco. La fakulo finaŭskultinte la tutan litanion ekstaris, ĉirkaŭiris la skribotablon kaj kun grandega pasia kiso brakumis la sinjorinon. La virino silentiĝis kvazaŭ narkotite kaj senvorte sidiĝis. La psikologo turnis sin al la edzo:

-- Vidu, tion bezonas via edzino po tri fojojn semajne! Ĉu vi povas tion plenumi?

La edzo iom enpensiĝis kaj respondis:

-- Nu, mi povos ŝin porti al vi ĉiulunde kaj merkrede, sed en vendredoj mi iras fiŝhokadi.

Ĉu mi?[redakti]

2.jpg

Inter geamikoj: Mi aŭdis ke ĉiu kvara homo suferas pro mensaj peturboj. Miaj tri geamikoj estas tute sanaj. Ĉu mi nun konsultu kuraciston?

Forgesemo[redakti]

Fremdulo enamblas en la ambulancon de psikiatro. Li falas en fotelon kaj alparolas la doktoron:

-- Mi ĉiam forgesas ĉion! Donu bonan konsilon, sinjoro doktoro, kion fari?
-- Pagu tuj, anticipe!

Malnova blago[redakti]

Esperanto-Fiesta-02.jpg

Viro venas al la konsultejo de animkuracisto iomete Freud-ema kaj plendas:

— Doktoro, mi estas perversa!..

— Kiuforme montras sin via perverseco?

— En ĉio ajn mi vidas seksumadon kaj nur ĝin, ĝeme respondas la viro.

— Nu bone, diras la kuracisto kaj eltiras faskon da bildokartoj. Kion do vi vidas en ĉi tiu bildo? demandas li montrante la unuan al la paciento. Sur la bildo videblas triangulo.

— Mi vidas tendon. Kaj ene iu koitas! sufere respondas la viro.

— Booone, diras la kuracisto kaj montras bildon kun kvarangulo.

— Mi vidas domon. Kaj en ĉiu ĉambro oni seksumas! plorvoĉe diras la malfeliĉulo.

La kuracisto montras karton kun rondo.

— Tio estas la terglobo, diras la malsanulo, kaj ĉie oni senĉese pariĝas... Bonvole ne montru plu, mi ne eltenos!

La kuracisto tamen eltiras la lastan karton kun du paralelaj linioj.

La paciento longe rigardas la bildon, poste la kuraciston kaj kun ruza rideto diras:

— Doktoro, vi ankaŭ estas perversulo, ĉu ne?

Psikopatio[redakti]

3.jpg

Kiu estas ĉie kontuzita, kaj malamas amori?

La adoleskulino en mia valizujo.

Inteligenteco[redakti]

"S-ro doktoro," diras blondulino, "oni ĵus kalkulis ke mi havas Inteligentec-Kvocienton de 15, kaj mi vere ne komprenas kial."

"Estas tute nature ke vi ne komprenas kial...."

Referencoj[redakti]

  1. Vilhelmo proponas la linion
  2. razio
  3. Ne nur povus precizigi sed devus.
  4. Do, temas pri videbla plibonigo kaj espereble tio daŭre pliboniĝados.
  5. Dubo estas unu el la nomoj de inteligenteco.
  6. "Eŭreka!"
  7. kaskado -> akvofalo; (fig.) -> serio
  8. kampanel-o
  9. aŭror-o --> maten-iĝ-o, maten-krepusk-o
  10. blasfem-i
  11. deontologi-o --> profesi-a etik-o
  12. dompti
  13. dompti -> malsovaĝigi; dresi
  14. Digresio
  15. Dutton 1994; Maiuro & O'Leary 2000: 197.
  16. Tiu estis la periodo kiam, ĉe la moliĝanta diktaturo hungaria, multaj homoj ankoraŭ bezonis Esperanton por unikaj translimaj kontaktoj, dum la ŝtato diversgrade favoris esperantistan agadon.
  17. Benczik verkis aŭ redaktis la baze gravajn verkojn Libro de romanoj (1979), Tutmonda sonoro (1981), Hungara antologio (1983), Baza legolibro por komencantoj (1986), Urboranda nokto de Attila József (1986) kaj Lingva arto (1999).
  18. Antaŭdankon kaj agrablan legadon!
  19. Alklaku la ĉi-suban ligilon por legi interesan superrigardon pri ĝi.
  20. Mi kredas, ke estas speco de brasiko.

Literaturo[redakti]

  • La Mirinda Histerio de Petro Schlemihl. De Chemisso, el la germana trad. Wüster. „Fantazia rakonto pri la pomo perdinta sian ombron. Fidela, preciza traduko.“ (G. S. ,ESPERANTO' 1922, p: 214).