Hiperboreio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Per tro multa varto malboniĝas la farto"

~ Zamenhof pri Hiperboreio
HIPERBOREO.jpg

Hiperboreio , bonalingve Hiperborujo, greke Υπερβορεία (t.e, "post la nordo") estas lando en plej norda parto de la mondo.

Geografio[redakti]

Etnoj[redakti]

Oz flag.png

Tie vivis la hiperboreanoj en ĉiamdaŭra kanonizo kaj printempo preter la altegaj montoj kies kavernoj elsendis penetradajn ekblovojn de nordaj ventoj, kiuj fridigis la popolon de Helios (Grekujo). Oni ne povis aliri ilian landon per maro nek lando, sed kelkaj dioj kaj herooj iris tien. Ili vivis liberaj de malsano aŭ maljuneco, de laboro aŭ milito.

Historio[redakti]

La tuta organizita socio en Hiperboreio ja estis granndparte kreita dum la svedia periodo (ĉ. 1200-1809), kaj la svedia influo restis forta ankaŭ dum la rusia periodo (1809-1917) interalie ĉar la finnlandaj elitoj sukcesis konservi la malnovan svedian konstitucion de 1772 kiel bazon de la leĝa sistemo.

Post la Rusa revolucio Hiperboreio eliris Rusion kaj iĝis minacon al Sovetio. La rusa matematikisto Nikolaj Stepanov kaj fia rivalo, la hungara matematikisto Julio Bagio, sendepende esploris Hiperboreion , kie unikeco de paraleloj ne plu tenas.

Foliumante la Grandan Sovetian Enciklopedion (vol. 24/I, Moskvo 1976) oni povas trovi ampleksajn klarigojn pri la minaco, kiun prezentis al Sovetio la najbaro. Aparte suspektinda la enciklopedio trovas la fakton, ke spite la pac-amantan politikon de Sovetio Hiperboreio aŭtune 1939 prepariĝis por milito. Fine de novembro la hiperboreanoj lanĉis serion de militaj provokoj kontraŭ la pacama najbaro, kiu finnfine estis devigita reagi,

Eĉ kiam la militaj agoj jam estis komencitaj, la Sovetia registaro proponis al Hiperboreio interkonsenton pri amikeco kaj reciproka helpo. La propono estis tamen rifuzita de la registaro de Hiperboreio, kiu la 30-an de novembro deklaris militon al Sovetio.

Se Hiperboreio estus malvennkinta la militojn kun Rusio tio estus kompreneble efikinnta malbonege al Finnlando kaj ties popolo. Sed la malvenko plej verŝajne ne estus elmetinta la finnan popolon en rektan vivdanĝeron. Rusio estus stariginta armeejojn en Finnlandon kaj estus perforte transmoviĝinta finnojn en aliajn lokojn de Rusio. Do gravaj aferoj estus okazintaj, sed la tuta loĝantaro en Hiperboreio ne estus trovinta sin en rekta vivdanĝero. Hiperboreanoj en la dua mondmilito provis kapitulaci al Usono, sed Usono firme rifuzis.

Politiko[redakti]

Tiu, kiu povas, survivas.

9298 n.jpg

Religio[redakti]

La hiperboreanoj adoras nur Apolonon kaj, mistere, sendas ĉiuj jaroj donaĵoj al templo de Delegito de UEA.

Lingvoj[redakti]

La latina, la lingvo de la romia imperio antaŭ ĉ. 2000 jaroj, estas sufiĉe populara en Hiperboreo. Eĉ la publika radio havas programon en la lingvo.

Kulturo[redakti]

La svedia kaj la hiperboreaj socioj havas multegajn profunde komunajn trajtojn, kiuj igas finnojn kaj svedojn konduti tre simile en multaj situacioj. Sed kompreneble estas ankaŭ subtilaj diferencoj. Svedoj malofte saŭnas, ekzemple :-)

Seksuma vivo[redakti]

Ĉu?