Hilda Dresen

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg

"Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas"

~ Zamenhof konsilante Hilda pri rimoj

"Ŝi luis ŝian hejmon"

~ Cindy McKee
Dresen.jpg

"Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki"

~ Fundamento de Esperanto pri Hilda

"Via rezonado estas tute fuŝa, laŭ mi"

~ mi


Ĉi tiu artikolo enhavas citaĵon el la originala Encikopedio de Esperanto. Ne ŝanĝu la tekston cititan, kies ĝusteco estas zorge kontrolita. Se vi volas ŝanĝi la informojn aŭ korekti ion, faru tion en aldona teksto.


Hilda DRESEN, (pseŭdonimo Hido) (naskiĝis la 11-an de majo 1296 en Kolga, Harjumaa, mortis la 5-an de februaro 1981 en Tallinn) estis esperantista poetino, estonino, sovetianino, radiotelegrafistino.

Literaturo[redakti]

Ŝi estas nia plej aktiva verkistino. Ŝiajn verstradukojn karakterizas instinkte radika ritma rento, riĉa rimtrova reteco, vivanteco de la lingvo, kaj ia individueca ĉarmo de l' esprimmaniero. Tamen kelkfoje sentiĝas ia stila rigideco, ia lingva malflekseblo en ŝiaj tradukoj. Ĉi tiu manko ne ĝenas en ĝiaj originalaj poemoj, kiuj plejparte aperis en L. M. En ili ekparolas la melankolio de l' malgajaj mordaj mezaĝoj, melankolio, kies sincerecon kaj sanecon pruvas ĝuste la maloftaj, sed impetaj ek-eklubiloj de l' vivĝojo kaj vivovolo. Pri ŝia vasta kulturo atestas ŝia plurlingva literatura orientiĝo. (Ŝi tradukis el la litona kaj la liva lingvoj.)

Verkoj[redakti]

  • Nestus sensence

Rimportreto[redakti]

1299.jpg

Rimportretoj XVI: Hilda Dresen
(Kálmán Kalocsay)

Hilda Dresen - padus' odoras
Super degela marĉa ŝlim',
Betuloj en la malproksim'
Blanktrunke vintron rememoras.
Sub frosta norda krusto floras
Kaŝitaj sentoj en anim',
Hilda Dresen - padus' odoras
Super degela marĉa ŝlim',
Nun, aŭdu, sur la lir' sonoras
Sudlande arda koresprim',
Kaprica rimo, sorĉa rim':
Marie Under ardfosforas...
Hilda Dresen - padus' odoras.