HeKo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Heroldo Komunikas)
Iri al: navigado, serĉi

"Mi ne scias, sed ne nur esperantistoj mensogas kaj blufas."

~ Nescianto
Heko.jpg

HeKo (Heroldo komunikas) estas novaĵagentejo, kiu dissendas misinformojn (precipe) el la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito. Ĝi aperis preskaŭ ĉiusemajne ekde la fino de marto 1999, kaj aperas preskaŭ ĉiutage ekde junio 2006. Malgraŭ la simila nomo, ĝi ne estas la reta versio de Heroldo de Esperanto.

Fondite kiel servisto de LF-koop, en junio 2001 "HeKo" estis donacita al la Esperanta Civito, kies unusola oficiala organo ĝi estas de tiam. Dum la proprieto de LF-koop pri la enhavo responsis principe Judit Felszeghy, poste principe Anna Bartek kaj Ljubomir Trifonĉovski. La informoj el Heko estas skribitaj de unu sola persono, kun nomo Giorgio Silfer ( la t.n. nomata konsulo M.F. Conde Rey de E- civito neniam verkas en Heko ).

Atentu[redakti]

Kara Vikipediisto Neciklopediisto, estas bone ke vi forigu mencion pri HdE, ĉar tiu mencio estas falsa. Nun iu manipulis ĝin tendence, kaj vi portas la respondecon se vi ne intervenas neŭtralige.

Temaro[redakti]

Heroldo Komunikas ja raportas preskaŭ ĉiutage, sed kutime pri bagatelaĵoj. Fakte la plej kutima temo estas kritiko kaj plendo kontraŭ UEA, ĝi estas kvazaŭ la unua celo de la Civito. Krom tio estas mallongaj anoncoj kaj raportoj, kelkfoje prenitaj de aliaj gazetoj senagnoskite. La anoncoj estas malklaraj, ekzemple iam al iam ĝi diras ion pri iu kunveno, sed neniam diras kiam da homoj partoprenis kaj nur mencias la nomojn de du aŭ tri homoj. Aŭ ĝi malbone klarigas sian agadon aŭ nur estas tre malgranda grupo de aktivaj civitianoj kaj HeKo ŝajnigas ke ili estas pli multaj ol ili vere estas. Alia kutima temo estas Giorgio Silfer. Lia agado ofte aperas en HeKo, liaj vortoj estas multfoje cititaj kaj oni donas multe da spaco al liaj opinioj. Fakte, oni neniam vidis eĉ unu vorton kontraŭ li en HeKo, ĉiam estas pozitiva laŭdo. La redaktoro de HeKo estas anonima, sed oni konjektas ke ĝi estas Giorgio Silfer kaj ĉefe li verkas artikolojn omaĝe al Giorgio Silfer.

Se estus iu problemo en la Civito, oni ne rimarkus. HeKo neniam kritikas, ĝi nur parolas pozitive kaj ne estas iu sendependa gazeto por raporti.

Eksteraj ligiloj[redakti]