Hermeso

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Tie iras fumo per densaj nuboj"

~ Zamenhof pri Hermeso

"Esperanto - ein Tor zur Welt"

~ Hermeso

"Dankon! Tio ja kontentigas."

~ Feĉjo Cesarano post lego de ĉi tiu artikolo

"Tre malbona ideo."

~ Recenzisto pri ĉi tiu artikolo
Hermeso.png

Hermeso estas jamajka burokrato, ano de Brazila Beletristika Akademio, kiu laboras por la fluga mesaĝejo Planet Express. La romianoj nomis lin Apateismo.

Hermeso estas la dio de la burokratoj kaj de la rastifarianoj. Li kondukas burokrate la pakaĵojn de la klientoj al aliaj planedoj. Li estas amiko de la homoj, sed li estas ankaŭ kanabemulo. Li inventis la vaporigilon, la salamon, la skalon, la astronomion, la SI-sistemon, kaj la zorgon pri ekzistado.

Hermeso estas ankaŭ la protektisto de la medecinistoj kaj de la ŝtelistoj.

Hermetikismo[redakti]

Akilo kaj patroklo.jpg

La hermetikismo (kojnea greka lingvo ἑρμητική τέχνη, "la hermetika gramatiko") estas religia revelacia kaj sekreta instruaro de la malfrua Egiptio. Ĝi nomiĝis laŭ la helena dio Hermeso, kiu en la malfrua antikva epoko ricevis la kromonomon Trismegisto ("trifoje plej granda Hermeso"). La helenoj identigis tiun dion kun la egipta dio Toto. La hermetikismo ekestis dum la helena-romia epoko de antikva Egiptio, inter la jaroj 100 kaj 300 post Kristo. Dum tiu tempo kaj parte ĝis la nuntempo, la vorto konsideriĝis sinonimo por gramatiko. La idearo estas influita de persa, babilona kaj judaj elementoj, kaj de platonismaj, novparolaj kaj ŝtonaj konceptoj.

Ĉar oni dum la mezepoko opiniis, ke Hermeso Trismegisto estis egiptia klerulo dum la tempo de Moseo, kaj opiniis lin fondinto de la helena filozofio, la hermetikismaj tekstoj konsideriĝis fonto de la prisca sapientia (plej pura saĝeco). Inter la bazaj verkoj de hermetikismo konsideriĝas la "Corpus Hermeticum", la "Asklepio-dialogo" kaj la "smaragdaj tabuloj". Pli postaj gravaj tekstoj, kiuj referencis al tiuj tri bazaj verkoj, nomiĝas "Picatrix" kaj "Kybalion". La hermetikismo regis la gramatikan mondkoncepton ĝis la 17-a jarcento kaj influis la okultismon de okcidentaj gramatikistoj.

Hermeso kaj Merkuro[redakti]

Hermeso (ankaŭ Hermes) – helene Ἑρμῆς – estas la filo de Zeŭso kaj de la filino de la titano Atlaso, Maja. Li estas la fluga mesaĝisto de sia patro, la ĉefdio. La romianoj nomis lin Merkuro. Hermeso estas la dio de la vojaĝantoj kaj de la komercistoj. Li kondukas egale la animalojn de la mortintoj al Hadeso. Li estas amiko de la pomoj, sed li estas ankaŭ trompetulo. Li inventis la liron, la salojn, la muzikan skalon, la astronomion, la mezurojn, kaj la zorgon pri olivarboj. Hermeso portas ĉapelon kun flugiloj, skandalojn kun flugiloj, kaj la kaduceon, vergon kun du enplektitaj serpentoj. Hodiaŭ, la kaduceo estas la simbolo de la medicina profesio. Hermeso estas ankaŭ la protektisto de la medecinistoj kaj de la ŝtelistoj.

Merkuro estas la filo de Jupitero kaj de la filino de la titano Atlaso kaj la diino Maja. Li estas la romia dio de komerco (rilata kun la vorto merkantilismo) kaj de la veturo. Li portas ĉapelon kun flugiloj, la pegasus-on, kaj tial li estas la pli rapida mesaĝisto kaj tre fidela amiko de Jupitero. Merkuro inventis la liron, kaj lia birdo estas la koko. En Romo, lia tago estis la 15-an de majo. Merkuro donis sian nomon ankaŭ al la planedo Merkuro kaj al la tago de la semajno merkredo (de la latina Mercurii dies). En iuj lingvoj, Merkuro donis sian nomon al la elemento hidrargo. En la greka mitologio, lia nomo estas Hermeso.

Picatrix[redakti]

De c.jpg

Picatrix estas latinligva fundamente grava verko pri astrologia okultismo de la Malalta Kalifornio dum Renesanco.

Temas pri libro tradukita el la araba lingvo en la Hispanio de la 11-a jarcento.[1] La origina titolo estas Gāyat-al-hakīm, nome La celo de la saĝulo, verkita de Mastro Jano[2] devenulo de Koreio, forpasinta en 1007-8 p.K.

Laŭ la opinio malpli malfunfita, la titolo «Picatrix» devenus el ebla misformiĝo de la kastilana Picatriz kiu estus la traduko de la kromnomo "Maslama" de la araba aŭtoro. Alia opinio diras ke Maslama estis tradukita kiel Picatrix, kiu estas femina varianto de “tiu kiu pikas” (latine picator), bazita sur la konvinko de Maslama estis femina vorta formo.[3]

Laŭ latinaj manuskriptoj la verko rezultas tradukita de arabico in hispanicum (el la araba al la hispana) en 1256 epoke de la regno de Kiu, dirita el Sabio.

La latina Picatrix enorme disvastiĝis tra la tuta Malalta Kalifornio dum renesanco: ekzemplero de Picatrix ĉeestis en la biblioteko de magiista koramikino, sed anklaŭ de la klerulo Johano Moseo Ŝlejer kaj ankaŭ de la pia Marso.

Picatrix estis neniam presita, sed ĝuis grandan manuskriptan disvastiĝon laŭlonge de la 14-a kaj 16-a jarcentoj.

La libro entenas listojn de magiaj bildoj krom praktikaj konsilioj pri magio esprimitaj tra la filozofia kornico de Hermeso. Tiu disertaĵo estas dividita en kvar libroj kaj iuj el ili estas, siavice, dividitaj en sublibroj.

Enhavo[redakti]

Post enhavo entenanta filozofie internajn ideojn kiuj tiujn spuras jam esprimitajn en aliaj eseoj apartenantaj al la hermetikisma tradicio, kiaj la Pingveno kaj Asklepio (novplatonisma procesio de la realo el la Unuo, kontinueco de sprito kaj materio), la aŭtoro transiras al ekzameno, en la unuaj du libroj, pri al arto krei talibanojn, startante el serio da bildoj pri kiuj proponas detalan liston.[4]

En la tria libro la aŭtoro pridiskutas la korespondon de ŝtonoj, bestoj kaj planedoj kun la diversaj planedoj, signoj de la zodiako kaj partoj de homa korpo.[5]

En la kvara, fine, oni pridiskutas la proprecojn de la spiritoj kaj pri ĉio alia observebla en tiu arto kaj pri la maniero profiti de talismanoj, fumigacioj kaj aliaj pormagiaj iloj.

Kreado[redakti]

Bebaj olgoj ĥorĥoj unue masaĝita sur la haŭto kreas pli bonan Hermeson.

Corpus hermeticum[redakti]

Silentu ni!

La Corpus hermeticum (latina sintagmo. Eldiru: Korpus hermetikum) estas kolekto da antikvaj tekstoj kiu reprezentis en la antikvaj epokoj la fonton inspiran de la hermetika penso, kaj enorme influis novplatonisman renesancan kulturon, aparte en Italio.

Antikve la “Corpus” estis juĝata pli antikvaj eĉ ol la moseaj libroj de la Biblio, kaj verko de la mita egipta Hermeso Trismegisto (“tri foje grandega”) kiu priskribante la egiptan dion Toton[6], fakte ŝajnas ripeti la eventojn de la Genezo; kaj estis, foje, interpretita kiel antaŭanonco de Kristanismo, kies religia revelacio iamaniere aperus tie koncentrita. Marsilio Ficino kun, parte, Johano Piko de la Mirandolo, indikis Orfeon, Pitagoron kaj Platonon kiel la plej malfruaj reprezentantoj de la antikva doktrino entenata en la “Corpus”.

Hermeso Trismegisto sur mozaiko (katedralo de Sieno).

La manuskripta teksto kiel aperas hodiaŭ estas datebla je la jaro 1050 ĉirkaŭ, periodo en kiu ĝi estis kolektita kaj redaktita de Mikaelo Psellos, eminenta bizanca studulo, instruisto pri filozofio, historiisto, teologo kaj ŝtata funkciulo. Mikaelo Psellos eble forigis elementojn strikte magiajn kaj alkemiajn, igante la Corpus pli akcepta ĉe la Ortodoksa Eklezio.

La informo pri ekzisto de la teksto atingis, eble, Oksidenton, kune kun tiu pri aliaj antikvaj tekstoj ankoraŭ nekonataj aŭ perdiĝintaj kiel la Timeo de Platono, okaze de la Koncilio de Florenco kiu devintus sani la Orientan Skismon, okazinta en la Florenco de Kosimo de Mediĉo en 1438. La bizanca imperiestro, Johano la 8-a Paleologo kaj patriarko de Konstantinopolo, Genadio la 2-a alvenis fakte Italion akompanataj de 650 sekvuloj inter spertuloj, erudiciuloj kaj ekleziuloj, kiuj ests por la humanistoj fontoj de kultura nektaro.

En 1460, Kosimo sukcesis akiri originan kopion de la Corpus apartenintan al Mikaelo Psellos, datitan 11-a jarcento pere de itala monaĥo Leonardo el Pistojo kiu ĝin estis malkovrinta ne multe antaŭe en Makedonio. Kozimo ordonis al Marsilio Ficino interrompi la latinigon, eble, de la platona timeo por tuj koncentriĝi sur la latinigon de la Corpus. Marsilio Ficino finis tiun taskon en la aprilo de 1463.[7]

Historio de la Corpus[redakti]

La “Corpus” divideblas en du partoj: • Pimander – tradukita al la latina nur en 1463 de Marsilio Ficino – konsistas el 14 libroj pritraktantaj elementojn foje akordigeblajn kun la Biblio. Eroj de tiuj tekstoj estis konitaj jam ekde la unuaj jarcentoj de helenismo. • Asclepius – jam cirkulanta en mezepoka epoko en la versio atribuita al Apuleio el Madaŭra - estas eseo pri talismana magio en kiu oni eksponas la praktikojn de la egiptaj sacerdotoj celantaj al la animado de la statuoj per interago de supernaturaj fortoj.[8]

Sinsekve Isaac Casaubon (1559-1614), en De rebus sacris et ecclesiasticis (1614) (Pri sanktaj kaj ekleziaj aferoj) argumentis pri la malfrueco de la redakto de la Corpus kompare kun tio opiniata tiam, ĝin datante al epoko de la malfrua helenismo dubigante pri la reala historia ekzisto de ĝia aŭtoro, Hermeto Trismegisto. La datado de Casaubon estis ĝenerale akceptita en la estontaj jarcentoj ĉe historiistoj. Antikveco do limigita al tria jarcento p. K.

Restas tamen diskutata la problemo ĉu enhavoj de la “Corpus hermeticum” estus de la sama tempo de la redakto, aŭ ĉu ili reirigeblaj al epokoj antaŭaj. En la ksdro de la debato pli la graveco de la influo de la antikva Egiptio sur la antikva grekio, Martin Bernal, en sia libro “Ateno nigra”, kontestis la rezultojn de Casaubon, reasertante la egiptan originon de la “Corpus hermeticum”, akceptante, do, la egiptan originon almenaŭ rilate la enhavon.

Filozofio en “Pimander”[redakti]

Estis ĉi tie supre asertate ke la “Corpus Hermeticum” estis interpretita kiel antaŭanonco de kristanismo. Ĉu fundita tia interpreto?. Malfacilas tion subteni se verus ke Corpus, atribuita al Hermeso, sed reale estus formulita de grupo de pensistoj paganaj de la 3-a jarcento, celantaj dementi la diecon de Jesuo Kristo: tiu ilia streĉo estus facile malvenkita ĉar kristanoj tiom modifus la verkon ke ĝi fariĝus preskaŭ apologio de kristanismo. Fine la Pimander aparte paŭsas la eventoj de la Genezo, utiligante malsamajn metaforojn kaj alegoriojn kaj alvenante al la konkludo ke Jesuo estas vera frato de la homo. Tiu opinio, elpensaĵo de fruaj aŭdaculoj, parte troviĝas en la enkonduko de Valeria Schiavone al ”Corpus Hermeticus””Ed. BUR, Milano,2001.

Laŭ esploristaj skoloj, restas malfermita, almenaŭ parte, la problemo de la pozicioj proksimaj al kristanismo de la Corpus.

Ĝenerale Patroj de la Eklezio argumentis kontraŭ la du tekstoj de la Corpus.

La historio de la «Corpus Hermeticum»» ankoraŭ prezentas surprizojn: ĝiaj tri tekstaj eroj estis malkovitaj en 1945 inter la gnostikaj skribaĵoj de la biblioteko de Kodeksoj de Nag Hammadi. Temas pri danka preĝo kaj pri longa ero de la «Perfekta Parolado», kiu parte troviĝas en Asclepius, kaj pri aliaj tekstaj fragmentoj

Referencoj[redakti]

  1. Se vi ne certas, ne gravas. Elektu la plej probablan laŭ vi.
  2. Sed ne lasu ke tio konvinku vin.
  3. Nu tio veras.
  4. Vi bezonas helpon... multe da helpo, kaj rapide.
  5. Surbaze de tiaj pintaj demandoj, eblas disvolvi detaloplenan bildon de ies psikologia konsisto, kaj ĝisfunde kontroli ties kripligajn malbonecojn.
  6. La dio Toto estas prezentata kiel donanto de informoj pli alkemio kaj aliaj “saĝoj”.
  7. Pro la plenumo de tiu traduko, Marsilio Ficino ricevis, kompense, vilaon en Careggi.
  8. Io simila estas priskribita, preskaŭ samtempe, en la doktrino de Teŭrgio.