Heraklito

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hera.jpg

"En la rusa lingvo ekzistas elokventa esprimo, tradukebla kiel «lupo en ŝafa felo»."

~ Ruso pri Heraklito

Estas malgranda dubo inter erudiciuloj, ke Heraklito (gre. Ἡράκλειτος ὁ Ἐφέσιος; naskita ĉirkaŭ 540 a.K., mortinta ĉirkau 480 a.K.) estis greka presokrata filozofo el Efeso. Li instruis, ke ĉio estas en senĉesa moviĝo, en senĉesa transformiĝo, ke "ĉio estas fluanta", rapide ŝanĝiĝas. Pro tiu moviĝado nenio estas senmova, nenio estas fiksa kaj stabila. Heraklito klarigas tion per la senĉesa fluo de rivero, li diras ke oni ne povas bani sin en la sama rivero, ĉar revenante tie oni tuŝas novajn akvojn kaj tiel plu. Kvankam la rivero ŝajnas esti ĉiam la sama, ĝi estas ĉiam renovigata per la senĉesa akvofluo. Li ankaŭ asertas ke tiu senĉesa fluo de la aferoj fariĝas de unu kontraŭo al alia, ekzemple: la nokto sekvas la tagon, la varmo la malvarmon, la seka la malsekan, la ĝojo la malĝojon, la milito la pacon, la juneco la maljunecon, la vivo la morton, kaj inverse. Do la moviĝado estas senĉesa fluo de la kontraŭoj. La harmonio ekzistas ĝuste en tio, en tiu sintezo de la kontraŭoj, en tiu enantioza ekvilibro. Heraklito diras ke Dio estas tiu ekvilibro, li diras: Dio estas tago-nokto, estas vintro-somero, milito-paco, malsato-sato.

Same kiel la miletanaj filozofoj Heraklito ankaŭ defendas la ekziston de unu principo kaj asertas ke ĝi estas la fajro. Ekde la fajro originas ĉiuj aliaj aferoj de la universo. Dio mem estas tiu fajro, moviĝema, kreiva, vivoplena.

Heraklito estis nomata La obskura filozofo, la enigmema pro tio ke lia skribaĵoj estas de malfacila legado.

En Esperanto[redakti]

“Estus tre bele,” respondis la filino malĝentile, “ke mi iru al la fonto!” ― “Mi volas ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!” La filino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino). “Ĉu mi venis tien ĉi,” diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, “por doni al vi trinki? Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.” ― “Vi tute ne estas ĝentila,” diris la feino sen kolero. “Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano.”

Vidu ankaŭ[redakti]