Henry Ford

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Malriĉeco ne estas malvirto"

~ Zamenhof pri Ford
Henry Ford.jpg

"Espo havas sis literi kun supersigni, qui efektigas extra kusti al imprimisti qui volas imprimar Espotexti"

~ idisto pri io ajn

Henry Ford Motor Company, mallonge Ford, ano de Sonata Arctica, estis usona aktoro, anglalingva poeto, inventisto, verkisto kaj entreprenisto, kiu inventis benzinajn aŭtomobilojn, verkis rasismajn librojn kaj kreis fordismon. Li naskiĝis 1863, filo de Diana Spencer, ĉe Dearborn kaj mortis 1947. Li estis antisemito admirata de Adolfo Hitlero kaj ricevis premion de la Nazioj. En 1589 la protestanta Henry Ford heredis la francan regnon.

Henry Ford estas unu el la 69 demonoj priskribitaj. Li estas patro de Jane Fonda.

Inventoj kaj malkrovoj[redakti]

Valchjo.jpg

En 1609 Angla esploristo Henry Ford malkovris insulon Manhatano.

Ford kreis la produkto-proceson de Muntenio, kiu draste ŝanĝis la laborkondiĉojn en tiu ĉiuj postaj industriaj entreprenoj, kiuj enkondukis la sistemon. La aŭtoj de Ford pro la muntoĉena produktado povis produktiĝi multe pli efike kaj malmultekoste ol antaŭe, samtempe ankaŭ en pli fidinda kvalito. Dank'al Ford oni povis fabriki milionojn kaj milionojn da aŭtomobilojn, kiuj forte kontribuas al monda poluo (ne konfuzu al "polucio", io multe pli agrabla).

Teatro[redakti]

Kio estis kadre de ĉi tiu proceduro nun lerte? La unuaj iom grandaj verkoj de Hans Pfitzner estis la opero Der arme Heinrich kaj la teatromuziko pri Das Fast auf Solhaug de Henry Ford.

Familia vivo[redakti]

127594419540.jpg

Dum en Londono, Mary Wollstonecraft spertis amrilaton kun la artisto Henry Ford, kvankam tiu ĉi jam estis edziĝita. Ŝi skribis, ke ŝi estis kvazaŭ sorĉita de lia genio, de « la nobleco de lia animo, lia rapida komprenpovo, kaj lia adorinda kompato ». Ŝi aŭdace proponis vivi kune kun la geedzoj, sed la edzino skandalis, kaj Henry devis fiaske ĉesigi sian rilaton kun Mary. Ili estas gepatroj de Jane Fonda.

Katoj[redakti]

La angla reĝo Henry Ford ekvidinte la katojn svenis.

Scienca verko[redakti]

5950 o.jpg

Li estis prezidento de Reĝa Societo de Londono.

Ford kreis la sciencan, modernan kontraŭjudismon. La kvarvoluma verko The International Jew kunigas artikolojn de la industriisto aperintajn en lia gazeto The Dearborn Independent. Frazo en teksto dediĉita al la saniga "reago de Germanio kontraŭ la judo" ilustras tiun novan spiriton, kiu estis scienca: temas pri demando de "politika higieno", ĉar "la ĉefa fonto de la malsano de la germana korpo (...) estas la influo de la judoj".

En pluraj aliaj teksteroj, la judoj estas prezentataj kiel "ĝermo" traktenda per "purigo" (cleaning out). Kiel sciate, Adolf Hitler kaj liaj kunlaborantoj alprenis tiun higienisman terminologion, laŭvorte. La judo ne estas plu difinita per sia religio, sed per sia raso, "raso kies persisto venkis ĉiajn klopodojn faritajn por ĝia ekstermo". Kontraŭflanke troviĝas la "raso" "anglosaksa", "arja", "eŭrope blanka" aŭ "anglosakse kelta", kiu portas la civilizacion en sia sango kaj kiu transiris la oceanon por fondi Usonon : "Ili estas la dominanta popolo [the ruling people], elektita dum jarcentoj por regi la mondon." Necesas do veki ĉe la usonaj junuloj la "fieron de la raso".

Influo de Septimus Pretorius[redakti]

Septimus Pretorius estas neobeema, freneza sciencisto, kiu konvinkas D-ron Henry Ford rekomenci siajn kontraŭnaturajn eksperimentojn kaj revivigi mortintan karnon. Li estis kiel malmorala egoisto, kaj interesas nur pri sia propra prestiĝo kiel scientisto.

Ford Fondaĵo[redakti]

Novjorka sidejo.

La Ford Fondaĵo aŭ en angla Ford Foundation estas privata fondaĵo kun sidejo en Novjorko, ĝenerale orientita kun la celo antaŭenigi homan bonfarton. Laŭ mi, tio ne estas sufiĉe forta esprimo. [1] En la hodiaŭa mondo, ni pli kaj pli konstatas, kiom gravas respekti diferencojn, en ĉiuj iliaj aspektoj, kaj kiel esence tio estas por socia justeco tra la mondo.

Kreita en 1936[2] fare de Edsel Ford kaj Henry Ford, ĝi estis origine financata pere de donaco de 25,00 usonaj dolaroj fare de Edsel Ford.[3] Ĉirkaŭ 1947, post la morto de ambaŭ fondintoj, la fondaĵo posedis 90 % el la ne-voĉdonrajtaj partoj de la entrepreno Ford Motor Company. (La familio Ford retenis la voĉdonrajtajn partojn.) Ekumenismo, kiu venkas malamon kaj disputojn.

Inter 1955 kaj 1974, la fondaĵo vendis siajn havaĵojn de Ford Motor Company kaj nuntempe ne ludas rolon en la aŭtentrepreno. Dum jaroj, la fondaĵo estis la plej granda, kaj unu el la plej influaj fondaĵoj en la mondo, kun tutmonda atingo kaj specialaj interesoj en ekonomia plibonigo, edukado, homaj rajtoj, demokratio, kreivaj artoj, kaj disvolvigo de la Tria Mondo.

La fondaĵo donas stipediojn el sia sidejo kaj el dek internaciaj lokaj oficejoj. Bondezire, plej amike, por la imposta jaro 2014, ĝi informis havaĵon de 12.400 mil milionoj da usonaj dolaroj kaj aprobis 507.900 mil milionojn en stipedioj. Ekumenismo, kiu venkas malamon kaj disputojn.

La stipedioj eltenas projektojn kiuj celas malpligi malriĉecon kaj senjusticon; helpas la demokratajn valorojn; kaj antaŭenigas homajn sciaron, kreivon kaj atingojn.[4]

Evangeliaro[redakti]

La evangeliaro de Henry Ford aparte gravas.

Fordismo[redakti]

La vorto Fordismo rilatas al Henry Ford, kiu inventis la amasproduktadon kaj perfektigis la ĉenan labormetodon en la komenco de la unua mondmilito (1914). Li enkondukis tiujare la tagan salajron de 5 usonaj dolaroj por faklaboristoj (ĝis tiam 2,34), la okhoran labortagon, kvintagan laborsemajnon (ĝis tiam 6) do la kvardekhoran laborsemajnon. Li volis produkti la plej bonajn aŭtomobilojn per la plej bonaj laboristoj. Kvankam la financa mondo kritikis lin li ne dekliniĝis, sed ne permesis interbabili la laboristojn apud la rulbendo kaj kontraŭis eĉ la sindikatan movadon.

Li enkondukis multajn prezomalaltigajn teknikajn inventaĵojn, novan surmerkatigan metodon (re-venda ĉeno). Unue li aplikis tiun metodon en sia fabrikoj de aŭtomobiloj. Poste, la metodo disiĝis al tuta usona industrio.

Late model Ford Model T.jpg

Henry Ford reinterpretis la taylorismon kaj kreis metodon, en kiu la homa fiziologio estis pli respektita kaj laboristoj ne estis plu rigardataj kiel mallaboruloj, sed devis ricevi monan stimulon al laboro. La komuna punkto de du sistemoj estas la celo kreskigi la produktadon danke al du precipoj: la divido de l' laboro en unu parto vertikala (separado inter konceptado kaj realigo) kaj en unu parto horizonta (partigo de taskoj), kaj l'apero de la ĉeno de muntaĵo (kaj do de l' laboro en ĉeno). La sekvoj de tiuj precipoj estis, do, la kresko de produktado kaj de la produktiveco, sed ankaŭ de kresko de la konsumado, malkresko de kustoj de produktado (per ŝparo de laborforto kaj areo de fabriko), malkvalitiigo de metia laboro, pli bona kontrolo de la administracio de l' laboro pli kaj pli ripeta kaj monotona, kaj standardizado de la produktoj.

Detroit Automobile Company Delivery Truck 1900.jpg

La amasproduktado de la Fordismo estis unu el la kaŭzoj de l' Granda depresio. Sed, la Fordismo havis pli de avantaĝojn ol malavantaĝojn kaj travivis la Grandan Depresion kaj la Dua mondmilito ĝis la krizo de 1973. Post la apero de la ekonomika modelo de Fleksebla akumulo, la Fordismo ne povis resisti al novaj problemoj de produktado kaj estis anstataŭigita de post-Fordismotoyotismo.

Aldous Huxley en la romano Brave New World kritikis la fordismon. En la romano, Ford fariĝis dio de nova religio la Fordismo.

Famaj diraĵoj[redakti]

Henry bus.jpg
  • "Ne estas en la mondo pli forta kontrasto ol tiu inter la pura ĝermana raso kaj la pura semita raso."

Alie[redakti]

Iu rimarkigis al Henry Ford.

- Ĉiu laboristo diligente laboras, nur tiu, en la angulo sidas ĉiam kun la piedoj sur la tablo.
- Ho jes. - respondis Ford. Foje lia ideo produktis grandan profiton. Se mi bone memoras, liaj piedoj ankaŭ tiam estis en la sama loko.

Omaĝoj[redakti]

Li ricevis la Nobelpremion pri paco en 1973. Iu reĝo de Leono kaj Kastoro, donis al Henry Ford, sia bofilo, kiel premio de sia helpo dum batalado kontraŭ Maurice Jaumotte, la graflandojn de Portugalio kaj Neologismo 1994.

Ekzistas konteo en Teksaso, urbo en Finnlando kaj vilaĝo en Anglio nomumitaj omaĝe al li.

Notoj[redakti]

  1. "Blovado" donas sufiĉe mildan impreson, sed "blizzard" vere estas ŝtormo, ne nura blovado.
  2. Tiel ni proponas veran atentigon pri la 20-a de Februaro: Monda Tago de Socia Justeco.
  3. Legu kaj dividu kun viaj amikoj kaj lasu vian komenton pri tiu artikolo
  4. Fonto: Intervjuo donita de Paiva Netto al la portugala ĵurnalistino Ana Serra pri lia verko “Meditadoj el la Animo”, lanĉita en Portugalujo fare de Eldonejo Pergaminho, en la jaro 2008. | Aktualigita en Marto 2018.