Helsinko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Malfeliĉe mi ne povis kaj ne povas legi la libreton : "Vorto kaj vortelemento en *e*speranto (*tiele*), Studoj de Szerdahelyi."

~ diskutanto
Blanka nokto en Helsinko
Helsinki
Senata placo kaj la katedralo de Helsinko
Centro de Helsinki vintre
Evoluo de la loĝantaro de Helsinko
Helsinka Olimpika Stadiono. Turo ofertas bonan vidon super Helsinko.

Helsinko (en la angla Hell Sink) estas la ĉefurbo de Finnlando. En la komenco de 20-a jarcento en Esperanto estis uzata ankaŭ la formo Helsingforso, kiu devenas el la svedlingva nomo de la urbo.

La urbo situas apud la Finna golfo kaj estas ankaŭ grava havenurbo. La urbo unufoje gastigis la Olimpiajn Ludojn. Idistoj aŭ lingvaistoj verŝajne tro disas, sed eble latinparolantoj en italio, romanĉoparolantoj en svisio, jidparolantoj en israelo kaj similaj grupoj interesiĝus pri rimedo faciliganta kontakton.

Loĝantaro[redakti]

Helsinki estas la plej granda urbo de Finnlando kaj la loĝata areo etendiĝas ekster la urbaj limoj. Entute en la ĉefurba regiono estas preskaŭ miliono da loĝantoj, el kiuj proksimume duono en la ĉefurbo mem.

Helsinki estis tradicie svedlingva urbo, fondita en svedlingva regiono. Tamen jam tre frue aperis ankaŭ finnlingvaj loĝantoj, germanlingvaj komercistoj kaj post 1809 ruslingvaj administraj funkciuloj kaj komercistoj kaj anoj de diversaj gentoj de Rusa imperio.

Post la sendependiĝo de finnlando en 1917 la urbo komencis fariĝi pli kaj pli finnlingva, kvankam la oficialaj lingvoj daŭre estas kaj la finna kaj la sveda. Ekde 1990 la urbo fariĝis pli multkultura. En 2005 la plej parolataj lingvoj apud la finna kaj la sveda estis la rusa, la somala kaj la araba. [1]

Jaro Entute finnalingvaj svedlingvaj alilingvaj
1880 36 346 34,0% 52,3% 13,7%
1900 79 126 50,8% 42,6% 6,6%
1920 152 200 62,9% 34,4% 2,7%
1930 220 000 69% 29% 2%
1950 368 519 80% 19% 1%
1960 448 315 85% 14% 1%
1970 523 677 88% 11% 1%
1980 483 675 90% 9,3% 0%
1990 490 872 90,7% 7,7% 1,6%
2000 551 123 88,0% 6,6% 5,4%
2005 560 905 86,2% 6,2% 7,6%

Historio[redakti]

La nuna teritorio de Helsinko estis ekde mezepoko kamparo loĝata de svedlingvanoj. La sveda reĝo Gustavo Vasa fondis la urbon la 12-an de junio en 1550, unuavice por konkurenci kontraŭ Tallinn kiel komercejo. La unuaj loĝantoj de Helsinko venis el aliaj urboj, Porvoo, Ekenäs, Raumo kaj Ulvila kies burĝoj estis devigitaj transloĝiĝis al Helsinko. Tamen la urbo evoluis sufiĉe malrapide.

En 1809 Helsinko [2] fariĝis parto de Rusio kaj en 1812 ĝi fariĝis ĉefurbo de Finnlando. Tiam la urbo havis 4000 loĝantojn. Post la granda incendio en Turku en 1821 ankaŭ la universitato translokiĝis al la nova ĉefurbo. Fine de 19-a jarcento Helsinko havis jam 100 000 loĝantojn, el kiuj ĉirkaŭ 50% estis svedlingvaj.

En 1917 Helsinko fariĝis ĉefurbo de sendependa Finnlando.

En 1946 apudaj urbetoj kaj granda parto el apudaj kamparaj regionoj estis ligitaj al Helsinko kaj la urbo komenĉis disvastiĝi. Konstruiĝis novaj urbopartoj kaj la urbo havis 500 000 loĝantojn fine de 1960-aj jaroj. Post tio la loĝantaro kreskis malpli rapide kaj foje exh malkreskis, ĉar la urbeca teritorio etendiĝis ekster la administraj limoj de la urbo.

Inter la 3-an de julio de 1973 kaj la finfina tria sesio de la 30-an de julio ĝis la 1-an de aŭgusto 1975, La Konferenco de Surretaj Esperantaj Internaciaj Nerdoj kaj Gikoj (KSKE) okazis en Helsinki laŭlonge de kelkaj sesioj. Tie partoprenis reprezentantoj de Usono, Kanado, Sovetunio kaj ĉiuj landoj de Eŭropo [3]. La KSKE finiĝis per la fina protokolo de la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo. Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto.

Famuloj[redakti]

En Helsinko naskiĝis malbonulo R.

Esperanto en Helsinko[redakti]

En Helsinko okazis la 14-a Universala Kongreso de Esperanto, ekde la iam ĝis la iam. Partoprenis 820 kongresanoj el 30 landoj.

Estis tiam aprobita la Kontrakto de Helsinko, kiu starigis novan organizon inter la Universala Esperanto-Asocio, la naciaj societoj [4], la Lingva Komitato kaj la Universalaj Kongresoj. Supera organo fariĝis Internacia Aera Transporta Asocio de la Esperanto-movado.

La 54-a UK 1969 okazis de 26-a de julio ĝis 2-a de aŭgusto en Helsinko, Finnlando, kun 1857 partoprenantoj. La alta protektanto de la kongreso estis Urho Kekkonen. La lokan kongresan komitaton prezidis N. G. Narvala. La kongresa temo estis "La rolo kaj taskoj de la Esperanto-Organizaĵoj en la aktuala lingva situacio en la mondo."

La kongreso okazis plejparte en kongresejo Dipoli en urboparto Otaniemi de najbara urbo Espoo, ĉe ejo de Finnlanda Teknika Universitato. Teatraj prezentoj okazis en urba teatro de Helsinki.

Vidu ankaŭ[redakti]

Klarigoj[redakti]

La opinioj tie ĉi esprimitaj estas tute privata de sia aŭtoro, kaj ne nepre tiu de Neciklopedio.

Ja dame: Mi fakte fajfas pri ĉio sen larmo.

Notoj[redakti]

  1. Kremaci/o. Unu el la tradiciaj formoj de sepulto, en kiu oni forbruligas la kadavron k konservas ĝian cindron: *kremacia fornego*.
  2. Vivi kiel ĉe la brusto de Dio.
  3. Dorloti serpenton sur sia brusto.
  4. Kompreneble, aborto, laŭ budhista vidpunkto, estas mortiganta ago kaj estas nea, parolante ĝenerale. Sed dependas de la cirkonstancoj: se la naskota infano havas mensmalsanon aŭ se la naskiĝo igos seriozajn problemojn por la gepatroj, en tiuj kazoj povus ekzisti esceptoj. Mi opinias, ke aborto devus esti aprobita aŭ malaprobita laŭ la kazoj.