Helpo:Kiel redakti paĝon

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Devi.png

"Pri nenio oni povas ĵuri"

~ Zamenhof pri vereco de tiu ĉi sube

"Me ya esas fola, ma ne tante fola..."

~ Idisto

Ĉi tiu paĝo estas por necklopediaj komencantoj. Ekzistos pli detala paĝo por spertuloj. Se vi jam kontribuis al iu alilingva Neciklopedio, bonvolu legi Neciklopedio:Malsamoj inter Esperanto-neciklopedio kaj alilingvaj neciklopedioj (post ke oni ĝin kreos).

Kie alklaki[redakti]

Estas tre facile redakti vikian (ĉi tio ne estas Vikio sed Vikio uzadas nian programaron, stultuloj :-! ) paĝon. Simple alklaku ligilon "Redaktu la paĝon" aŭ "edit this page" (ne ĉiam estas ĉio tradikita), kiu troviĝas supre de ĉiu paĝo. Tiam vi ricevas novan paĝon, en kiu estas kampo por redakti la tekston.

Tajpu viajn aldonojn kaj ŝanĝojn kaj elektu poste "Konservu ŝanĝojn". Por certeco estas bone unue elekti "Antaŭrigardu" por kontroli, kaj nur poste elekti "Konservu ŝanĝojn".

Se vi volas testi kaj lerni, kiel oni redaktas, vi povas fari tion en la sablominejo.

Vidu ankaŭ la artiŝokon

Kiel esti ridiga, ne nur stulta, kiel ni[redakti]

Serioza noto pri humuro!

Neciklopedio estas satira enciklopedio. La humuro estas bazita sur la kontrasto inter enciklopedia formo kaj malgrava enhavo. Do, ni celas stilon kvazaŭ-enciklopedian.

Miksaĵo de fakto kaj fikcio ofte estas pli ridiga ol nura sensenco.

En teatra komedio, malklaŭnoj povas helpi la klaŭnojn amuzi. Same en satira artikolo, ne necesas, ke ĉiu vorto de ĉiu frazo estu absurda, ĉar ordinaraj malfantaziaj aĵoj povas helpi la fantaziajn.

Ekzemple, kiu el la du sekvaj skribaĵoj estas pli interesa?

Tokipono estis grandega verda legomo… Ĝin bolkuiris la prezidento Rikardo Nixon.

Tokipono estas tre komplika planlingvo… Ĝin konstruis la okulisto jan Sonja Elen Kisa.

La unua estas malsubtila — eble iome amuzanta por leganto, kiu ne antaŭe vidis tian aferon…

La dua estas iome pli subtila. Ĝi inkluzivas almenaŭ du sendubajn faktojn — Tokipono ja estas planlingvo, kaj ja estis konstruita de Sonja Elen Kisa. La skribaĵo ŝajnas preskaŭ esti tia, kian oni povas skribi sen humura volo… (Ĝi fakte estas la komenco de nia artiŝoko pri Tokipono.)

Memoru: La celo estas verki artikolon pri la maloj kiujn la industrio de arbforigado kreas.

Gramatiko ktp[redakti]

Ni estas la Neciklopedio, ne la Naziklopedio. Ĉi tie oni ne batos al vi la pugon pro malgranda gramatika eraro; almenaŭ ne la unuan fojon… Aliflanke, se legantoj ne povos kompreni, ĉu ili ridos?

Simplaĵoj[redakti]

Ligo al la paĝo Oftaj Demandoj.

(Por krei novan paĝon: skribu la nomon de via nova artikolo kun du rektaj krampoj ambaŭflanke, registru per "Antaŭrigardu", kaj poste alklaku la ligilon kiun vi tiel kreis. Por pli da detaloj, vidu la paĝon Kiel krei paĝon, kaj la paĝon Helpo:Nomoj de Titoloj, por ekscii, kiel oni bone elektas nomon de artikolo.)

Ligilo al la paĝo [[Neciklopedio:Oftaj Demandoj]].
Sama loko, malsama nomo:

Legu oftajn demandojn.

Titoloj povas havi nur literojn kaj spacojn!
Sama loko, malsama nomo:
Legu [[Neciklopedio:Oftaj Demandoj|oftajn demandojn]]
Por ligilo al aliaj paĝoj,

enmetu ties URL-on: http://www.nupedia.com.

(Tiam papere presita versio de la paĝo fariĝas pli utila.)
Por ligilo al aliaj paĝoj,
enmetu ties URL-on: http://www.nupedia.com.
emfazete (kutime kursive),

emfaze (kutime grase), emfazege (kutime kursive kaj grase).
Uzu tion ankaŭ en formuloj:

F = m a.
''emfazete (kutime kursive)'',
'''emfaze (kutime grase)''',
'''''emfazege (kutime kursive kaj grase)'''''.

  '''F''' = ''m'' '''a'''.
Esperantaj literoj: (vidu X-sistemon)

ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ
Ĉ Ĝ Ĥ Ĵ Ŝ Ŭ

Se vi volas efektivan X-on post iu el tiuj literoj skribu duoblan X-on:

aux

cx gx hx jx sx ux
Cx Gx Hx Jx Sx Ux

auxx

Atentu ke se vi provas redakti la saman artikolon samtempe kiam alia, povas okazi redaktokonflikto (bonvole legu la klarigojn).

Vi ankaŭ povas legi Kiel krei paĝon kaj Kiel redakti paĝon por spertuloj, kaj Kiel alinomi paĝon.