Helikoptero

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sikorsky UH-60 Black Hawk transportas helikopteron.

"Kiel traduki ĝin al Esperanto? En vikipedio estas du proponoj 'fulmo-bando' kaj 'fulm-amaso'."

~ fakulo pri fulmo

"Post kiam Britio retiris sian kandatiĝon do finfine ja okazis Briteliro…"

~ fakulo pri cemento

La Helikoptero estas aviadilo, kiun movas unu aŭ pli horizontalaj rotoroj. La rotoroj efikas kiel turnantaj flugiloj - tial la helikoptero apartenas al la rotaciflugilmaŝinoj [1], male al la kutimaj fiksflugilmaŝinoj. La vorto "Helikoptero" venas el la grekaj vortoj helix [2] kaj pteron [3].

Se la rotoro estas turnata fare de la motoro, la helikoptero mem turniĝas en alia direkto. Por malhelpi tion, necesas balancigi la turnomomanton. Tio okazas:

  • per malgranda vertikala rotoro [4] ĉe la malantaŭa parto, kiu kontraŭpuŝas, aŭ
  • per duona horizontala rotoro, kiu turniĝas en alia direkto.

Helikopteroj povas sekure alteriĝi, eĉ se la motoro ne funkcias: Tiam ili ŝanĝas al malaltiĝada flugo, dum kiu la kurento de la aero movas la rotorojn. Helikoptero povas stari en la aero kaj eĉ flugi flanken kaj malantaŭen. Cetere Helikoptero povas eki kaj alteriĝi vertikale kaj tial ne necesas longan aervojon.

Helikoptero estas uzata en civila kaj milita aviado. Laŭ celoj de ĝia uzo, pluraj helikopteroj estis ellaboritaj kaj operacias por transporto de pasaĝeroj kaj sargoj, malhelpo de arbaraj fajroj, ktp.

Historio[redakti]

0040.jpg

La teorioj de aviadilo, kiun eblas flugi kaj movi vertikale estis provitaj de pluraj aviadpinoiroj. Dum la 16-a jarcento, itala artisto Leonardo da Vinci verkis skizojn de vertikalfluga aviadilo, sed la realigo de povejo, kiun kreas movforto ne solviĝis ĝis la 20-a jarcento.

La prototipo de moderna helikoptero estas Aŭtogiro de Hispana aviadpioniro, Juan de la Cierva estas malĝusta kaj sendis al mi ĉi tiun priskribon el sia libro. Cierva uzis flapantan hinĝon por malkreski tremanton dum la vertikala flugo kaj uzis fiksflugilan aviadilon por horizontala flugo. La unua helikoptero estas inventita Focke-Wulf Fw 61 en 1936.

La utiligo de helikoptero komencis post la dua mondmilito. La Sikorsky R-5 estas unua masproduktita helikoptero kaj unue debutis dum la Koreia milito. Post la ĝia sukcesa debuto en la militoj, helikoptero uziĝas en civila kaj milita aviado.

Mekanismo[redakti]

Helikoptero devas plenumi du aferojn. Unue, ĝi devas, laŭ landa kutimo, teni la aeroplanon nefalanta kaj due, ĝi devas venki la froton de la aero, por ke ĝi povu tiri la aeroplanon antaŭen. La rotacianta helico [5] pliigas la rapidecon de la aero super la aloj. Laŭ la principo de Bernoulli, tio produktas levoforton de suprenira premo kontraŭ la alo. Levoforto venkas la gravitan forton, la malsuprenira premo estigita de la pezo de la alo.

La helico tranĉas tra la aero sammaniere kiel ŝraubo sin ŝovas en lignon, kaj tiras la aeroplanon antaŭen. Tiu antaŭenira movo de la helico estas nomata puŝforto [6], kiu nuligas la rezistoforton de la atmosfero, la forton kiu rezistas kontraŭ la antaŭenira movo.

Mondaj rekordoj[redakti]

Rekord-tipo Rekordo Helikoptera tipo Piloto(j) Dato Okazejo Noto
Rapideco 472,3 km/h Eurocopter X<up>3 Hrevé Jammayrac 7-an de junio 2013 Istres amike
Flugdistanco sen surgrundiĝo 3 561,55 km Hughes YOH-6A Robert G. Ferry [7] 6-an de aprilo 1966 Usono
Rapideco ĉirkaŭ la mondo 136,7 km/h Agusta A109S Grand Scott Kasprowicz [8] Aŭgusto 2008 De kaj al Novjorko
tra Eŭropo, Rusio, Alasko, Kanado
Surgrundaj refueligoj
Maksimuma flugalto 11 010 m Sikorsky CH-54 Tarhe James K. Church 4-an de nov. 1971 Usono
Maks. flugalto kun ŝarĝo de 40 tunoj 2 255 m Mil V-12 Vasilij Koloĉenko kaj a. 6-an de aŭg. 1969 Sovetunio

Fabrikantoj[redakti]

Dikeco[redakti]

La profesoro mem finas: Via patrino estas tiel dika, ke kiam ŝi falas de sia lito, ŝi falas de ambaŭ flankoj.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Mi sendas al vi citajxon el mia libro pri hejmaj mamuloj, kie temas pri
  2. Nikolao Gudskov ne nur bone konas la membroj de la Akademo sed ankaŭ aliajn bestojn.
  3. Li diras ke nia linio
  4. levrel·o → lepor·hund·o
  5. Ĉu iu el la listanoj havas opinion pri tio?
  6. Nikolao, ĉu vi ne volas aliĝi al ĉ tiu listo pot kontribui igi lq lingvon bonq/
  7. Mi sendas al vi citajxon el mia libro pri hejmaj mamuloj, kie temas pri
  8. Ŝoke multaj frazoj havas gramatikajn kaj aliajn erarojn.