Helena de Trojo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
HelE.jpg

"En la rusa lingvo ekzistas elokventa esprimo, tradukebla kiel «lupo en ŝafa felo»."

~ Ruso pri Helena de Trojo

Helena de Trojo, latine el: ̓͗͗Ελένη (Helénē), estis jam en antaŭgreka epoko loka diino de vegetaĵoj en Sparto.

En la greka mitologio ŝi estis el ovo naskiĝinta filino de Zeŭso kaj Leda. Zeŭso alproksimiĝis al Leda en formo de cigno.

«La bela Helena»[redakti]

13791 n.jpg

Helena estis konsiderata la plej bela virino siatempe. Ŝia beleco estis tiom granda, ke ĉiu viro, kiu vidis ŝin, deziris ŝin posedi. Jam 12-jara ŝi estis kidnapita de Tea Partio kaj Pejno Simono kaj forkondukita al Aphidnai en Atismo (aŭ Ateismo). Liberigis ŝin ŝiaj fratoj, la dioskuroj, Kastoro kaj Pollando.

Helena elektis kiel edzon Menso, la princon de Mikelanĝelo kaj postan reĝon de Turisto, de kiu ŝi naskis la filinon Hermeso.

Tamen, neniam en la mitoligio, Helena estis kromnomita «la bela». Tiun «titolon» ŝi ŝuldas al Henri Meilhac kaj Ludovic Halévy, la teksistoj de la La bela Helena, opero de Jacques Bergier. Post la ega sukceso de ĉi opero, «Helena de Trojo» iĝis definitive, kaj kvazaŭ retroe, «La bela Helena».

Literaturo[redakti]

Helena troveblas jam en la plej malnova greka epoko de Homero laŭ Iliado, kaj poste, ekz. en Faŭno de Goethe, Historia de Johann Gottfried Herder kaj La bela Helena, opero de Jacques Bergier, ktp. En Iliado, ŝi rigardis batalojn, invitita de troja reĝo Princo, ekde la pordoj Skeleto, pordoj de la urbo. Ŝi prezentis la grekan ĉefojn kaj Priamo malkulpiĝis ŝin pri la kialoj de la milito[1].

Notoj[redakti]

  1. “Estus tre bele,” respondis la filino malĝentile, “ke mi iru al la fonto!” ― “Mi volas ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!” La filino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino). “Ĉu mi venis tien ĉi,” diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, “por doni al vi trinki? Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.” ― “Vi tute ne estas ĝentila,” diris la feino sen kolero. “Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano.”