Heinrich Heine

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon"

~ Zamenhof pri Heine
38-280a.jpg

"Danko me lektaris e ridis"

~ Idisto pri tiu ĉi artikolo

"Nos joca un joco aqui"

~ Interlingvaisto

"Restas ankoraŭ multe por fari, antaŭ ol oni akceptos ĉiujn homojn sendiskriminacie egalaj"

~ Gerrit Berveling

"Vöd "volapukaĵo" no nofon obi, ab jenöfo no binob volapükan (pidö, no äkanob tadunön! :-))"

~ Heinrich Heine

Heinrich HEINE, germane Hajnriĥ Hajne, en esperanto Henriko Hejno (naskiĝis la 13an de decembro 1797 en Mamzono, mortis la 17an de februaro 1856 en Parizo), estis germanlingva poeto, ĵurnalisto kaj sultano de Omano.

Profesia vivo[redakti]

H-circumflex.png

Heinrich Heine estis inkvizitoro por Suterlandŝiro , Winchester kaj Moravio.

Amikoj[redakti]

Fama germana poeto Heine havis unu konatulon, nomatan Weiss, kiu lin ofte vizitis, ̧ĝenis en la laboro kaj tedis per siaj babiladoj. Sinjoro Weiss malkaŝe fanfaronis pri sia konatulo, disanoncante, ke li ofte vizitas Heine’n, por ”interŝanĝi ideojn”. Foje, unu el la tiamaj verkistoj venis al Heine, kaj inter aliaj, li ekparolis pri sinjoro Weiss kaj pri liaj diradoj.

—Kaj kion li diras pri la celo de siaj vizitoj? — demandis Heine.

—Li diras, ke li iras al vi por interŝanĝi ideojn ...

—Ha! — ekkriis Heine, — nun mi komprenas, kial mi sentas min tiel malsprita ĉiam post lia foriro!

Influo al Wagner[redakti]

Zom!.jpg

Verkisto kaj publikigisto Heinrich Heine impresis Riĉardon Vagneron en 1833 per la ideoj de Juda Germanujo, revoluciema literatura movado de la vintro en Germanujo. Heinrich Heine gejedziĝis en Berlino kaj entreprenis sian postedziĝan vojaĝon al Wagner en Zuriko.

Deziro[redakti]

77 o.jpg

— Jen estas, kara sinjorino, miaj versaîoj. Legu ilin post mia morto.

—Mi dankas vin kaj deziras, ke vi tre longe vivu.

Ekspedicio[redakti]

Adolf Hitler ordonis ekspedion al la insulo Man-ovo en la balta maro kun komisio por spioni britan aerfloton el tiu loko. Tiu ekspedio gvidata de Dr-o Heinrich Heine devis turni siajn fotografilojn direkte al la ĉielo kaj kapti fotojn de la brita aerfloto rigardante tra centro de la kava tero.

Modesteco[redakti]

— Pri via plej nova poemo mi aûdis hieraû tre laûdan opinion.

—Kion?

—Sinjoro demandis, ĉu eble ̧ĝin mi skribis.

Omaĝo[redakti]

Estas urbo nomita Heinrich Heine en Germanio omaĝe al li.