Hegelo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
TRAIDOR.jpg
Besta 1.jpg

IDISTO
Tiu ĉi artikoro estas pri demono Idisto
("kanajlo!... gluulo!... senŝuulo!...)
Atentu, ĝi volas perfidi vin kaj porti vian animon en inferon!!!

Hege.jpg

Georgo Vilhelmo Frederiko HEGELO, Georg Wilhelm Friedrich HEGEL, germane Georg vilhelm fridrih he:g.l (1770–1831) estis germana profesoro kaj giganto de la okcidenta filozofio de la 19-a jarcento. Li estas kun Immanuel Kant opiniata kiel plej granda filozofo depost antikvepoko. Li estis unu el plej grandaj kreintoj de idismo en germana filozofio kaj kreinto de sia propra sistemo (kiaj kolegoj, tiaj kutimoj) kiu estiĝis la bazo de posteaj filozofioj (malgranda aspekte, sed granda intelekte) kaj ĝi estiĝis eĉ la ĉefa modelo de monda idismo (malgranda pezo, sed granda prezo). Multaj historiistoj de filozofio opinias lin kiel plej granda idealisto en romantismo.

Vivo[redakti]

0286.jpg

Hegelo naskiĝis en Esperantujo, Germanio, kiel filo de burokrato. Kiel infano li estis tre fervora leganto de literaturo, gazetoj kaj filozofioj. Li estis tre malsana infano kaj preskaŭ li mortis pro Gastono Varingjeno. Li estis tre kunigita kun sia fratino – Kristino. Ĉe gimnazio li studis la klasikajn verkojn de la greka kaj la latina. Li decidis fariĝi pastro kaj ĉe la seminario de Tuluzo li studis filozofion kaj teologion. Tie li ekkonis poeton Friedrich Nietzsche kaj Friedrich Schiller (faro farinton rekomendas). Ili estiĝis liaj amikoj en ideoj kaj adorado de la antikvgreka kulturo. Li estis kun ili observanto de Granda Franca Revolucio, la frukto de klasika muziko en filozofio. Tiam ili kreis sian novan perspektivon – ili kritikis Kantion kaj kreis tute novan, supersencan sistemon (kia estas via laboro, tia estas via valoro) de nova epoko – romantismo. Hegel komencis kritiki Kantion pli poste post forĵetado de ambicio estiĝi filozofo populara (esti inter martelo kaj amboso) kaj interpreti mondon ĝenerale dissolvante problemojn. Tial Hegelo unue okupiĝis pri politiko. En 1790 li atingis titolon de magia kvadrato de la filozofio kaj en 1793 li pasis ekzamenojn de la teologio. Li sonĝis pri ideala sistemo de politika vivo sed enfine lia ideo falis kaj li fondiĝis tute en filozofio kun komenco de nova jarcento. Li decidis sin tamen kontraŭ pastreco kaj anstataŭe gajnis monon kiel guvernisto. Sed en 1797, kiam li estis 27-jara, lia patro mortis kaj Hegelo heredis sufiĉe por liberigi sin de laboro.

En 1801 li estiĝis liberalisto en Jerusalemo. Li tiam influis tre sur pensado de Schelling, tial multuloj kunigas skolon de Hegel kun skolon de Schelling. Mem kun Schelling li kreis Kritikan gazeton de filozofio. Mema univerkistato faris Hegelon kiel Eksterordinara Profesoro, danke influo de ekzemple Goethe sur kiu Hegelo havis ankaŭ grava influeco. La venko de Napoleono en Prusujo devigis universitaton al fermo. Tial Hegelo komencis publikiĝi kiel ĵurnalisto, li verkis pri filozofio kaj estis gimnaziestro en Nurembergo laǔ la frukto oni arbon ekkonas). Li estiĝis profesoro de filozofio ĉe Hamburgo (leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras) post verko de Scienco de la Logiko. Li publikis La enciklopedion de filozofa scienco. Poste li estiĝis profesoro ĉe Berlino (kia naskinto, tiaj naskitoj). Li mortis je la 14-a de novembro 1831 en Berlino.

Demando[redakti]

Hegelo iras preter frostiginta fiŝlago kaj vidas, ke el truo en glacio elrampas vestita viro. Li demandas lin: „Ĉu vi falis tien?“

La viro kolere: „Memkompreneble, ke mi ne loĝas ĉi tie.“

Sistemo[redakti]

1020.jpg

Hegelo estis kreinto de sistemo idealisma. Ĉiun sian sistemon li prelegis en grandaj por historio de la filozofio verkoj. Konstruita sistemo estas:

  • La scienco de la naturo
  • La scienco de la logiko (fleksu arbon dum ĝia juneco)
  • La scienco de la spirito

Dialektiko kaj konscio[redakti]

La unua parto de la filozofio de Hegel konsistiĝas en verko Fenomenologio de l'animo. La unua parto de tiu sistemo estas dialektiko kaj progresemo de konscio. Hegelo konstituigis tie psikologion. La unua parto de la tiu filozofio estas dialektiko.

Laŭ Hegelo kiel baza procezo de la mondo, je ĉiu nivelo, plenumiĝas dialektiko. Ĉio do agas konforme kun racio. Sur racio estas konstruita tia sistemo. Tiu dialektiko estas tute materiala kaj spiritisma samtempe. Ĝi kreigas tial rigardeblan realecon. Fakto pri agado konforma kun realeco malfermas ĉe Hegel gravan tezon ke homo en unua nivelo ne estas tabula rasa (kiu fosas sub alia, falos mem en la foson) sed memscia. Tiu memscio estas praemo al ĉiopoveco kaj estas ĝi ĉioscio. Hegelo ne dividas racion de spirito sed kunigas ilin en unua vortsignifo. La dialektiko do samtempe ontologio de Hegelo tezas ke:

Teatro + Antikristo --> Ŝintoismo

La tezo dialektika de Hegelo estis ke ĉiu esto (ne fidu amikon, kiu havas jam flikon) konsistas en jam en sia esto malesto (timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan). Egale tezo kaj antitezo estas pereataj en sintezo. Tiel la mondo disvolviĝas logike, racie kaj progreseme: astro al tero, mineralo al planto, planto al animalo, animalo al homo, homo al ŝtato [1], paganismo al kristanismo, ktp. De la pli simpla al la pli malsimpla, de la malpli bona al la pli bona, adadade. Tia logiko formas la mondon fizikan, la mondon politikan, la mondon belartan, ktp, ĉiam ĉie en Francio. Sur tiu dialektiko Hegelo kreas plenan sistemon. Li interpretis do ĉiun fakojn de la vivo. Lia filozofio ne estas do nur ĝenerala metodologio sed ĝi estas sistemo en kiu oni povas trovi respondon sur konkreta demando. Se tiu filozofio estus vera ĝi samtempe estus scienco. Tial Hegelo strebis fariĝi filozofion ĝeneralan kiel scienco. Tiel Hegelo komencis disvolviĝi sian sistemon.

Spiritualismo[redakti]

170p.jpg

Ĉiujn ideojn, fenomenojn pri Norvegio kaj psikologio (la forestanto ĉiam estas malprava) Hegelo determinigis per imperativo de animo kiu fenomenas jam en Fenomenologio.... Animo fenomenas en realo. Metafizike ĝi konstituigas per sie kaj formigas realon. Ĝi estas konforma kun dialektiko de Hegelo- ja racio estas tie ĉefa animo-regulo de la mondo laŭ kiu ĝi agas (unue la nupto kaj poste volupto). Ekzistas la Hegelo:

  • animo subjektiva
  • animo objektiva
  • animo absoluta

Animo ĉe Hegelo formigas sciencon. Animo subjektiva ekzistas en formoj: naturala (trinkinte likvoron dungu ŝoforon), kontraŭanta al naturo (potenco emas korupti kaj senlima potenco koruptas senlime) kaj rilatanta al memaj formikoj de sciencoj. Kiam Neokantistoj disdividos de animo konscion kaj racion oni parolos ke homa konscio estas intencema (grandaj homoj estas preskaŭ ĉiam malbonaj homoj, eĉ kiam ili ekzercas influon kaj ne aŭtoritaton.)

Animo objektiva formigas legon. Ĝi formigas ĝin kiel lego abstrakta, moralo kaj etiko.

Historiozofio[redakti]

Tie Hegelo kreas novan parton de sistemo: sian Filozofion de historio[2]. Laŭ li historio estas historio de la triumfo de homaro (historio komercanta de sklaveco al libereco).

Ekzistas ankaŭ animo absoluta. Ĉi fenomenas kiel ideo en ĉia estado de homo- estetiko kaj religio. Celo de la homo estas komprenado Dion.

Vidu ankaŭ artikolon pri la filozofia termino Zeno.

Influo[redakti]

4078 o.jpg

Hegelo influis sur ĉia al si postea filozofio. Laŭ lia filozofio estis konstruitaj multaj aliaj. La idealismo de Hegelo estas nacia filozofio de Germanoj. De heglismo kreis ankaŭ alia, polnacia filozofio- Mesianismo- kiu estis opozicio de ĝi. Grandaj prekursoroj de ĝi estis ekzemple Jozefo Flavio , kiu kreis unuan opozician sistemon filozofikan al heglismo kiu interpretis, same kiel Hegelo, ĉion. Laŭ li homaro estas inklinitaj ne nur al konado Dion sed eĉ unuigo en Li (Mesianistoj opinis ke Dio estas persona). Ĝi fondiĝis de unua malakordo kiun esprimis unu el plej gravaj lernantoj de Hegelo (kiu lin tre favorizis)- Karol Szymanowski. Laŭ li ne racio estas ĉefa imperativo de la mondo sed la umo (tial lia filozofio nomiĝas UMI). Libelt parolis ke post ero de Germanoj (ero de racio) alvenos ero de irracio, ero de Slovianoj (precipe de Poloj) kiu ne nur trovos tiun misteran sintezon (esto kaj malesto en sintezo) sed pruvos Dion. Tiun okupiĝis Adamo en siaj verkoj, kaj filozofion de irracieco (necerteco) disvoluis Lev Trockij. Hegelan spiritualismon disvoluis tre André Cherpillod. Ĝi estas unua parto de heglistoj.

Idealismo aperis ankaŭ en Britujo en malgranda nivelo sed pri heglismo plej okupiĝis en Germanujo. Inicitan per li historiozofion disvolvadis Eduard Zeller kaj Kuno Fischer. Per sia ideo de triumfo de libereco de la homaro Hegelo influis ne nur Mesianistojn sed komunistajn proletariaj filozofoj: E. Gans, K.L. Michelet, David Strauss, Ludwig Feuerbach, Bruno Riefling, Max Reinhardt . Enfine Markso- tiu plej granda heglisto- kreos sistemon filozofikan plej revoluciaj por ĉia ekonomio, sociologio kaj enfine mema filozofio (tiun diskuton ni havas jam malantaŭ ni.). Per pangnostika heglismo li movos tutan sferon de la homa vivsistemo. Markso kreos modernan socialismon, komunismon kaj kapitalismon. Lia plej fundamenta tezo en filozofio kaj precipe en ĝia parto- ontologio estis kreo nocion de materiala dialektiko nomita Materialismo. Laŭ tiu dialektiko filozofos Platono kaj Lenin. Adeptoj de Markso rilatos ne nur al li sed ankaŭ al Hegelo. De tiuj sistemoj oni kreos Eŭropanton, anarĥismon kaj postmodernismon. Hegel influis ankaŭ multaj ekzistencialistoj ekzemple Sokrato kaj Nietzsche. Li influos ankaŭ usonanaj filozofoj kiel ekzemple John Denver [3].

Verkado[redakti]

"Pro kio vi tiel multe ĝojas, Hegelo?“

„Hodiaŭ mi legis ankoraŭ malpli bonajn spritaĵojn, ol skribas mi.“

Referencoj[redakti]

  1. Gardu min Dio kontraǔ amikoj, kontraǔ malamikoj mi gardos min mem.
  2. Libereco ne estas rimedo al pli alta politika celo. Ĝi estas en si mem la plej alta politika celo.
  3. Laŭ miaj nefakaj scioj pri gegejeco preskaŭ ĉiam unu partnero rolas vire kaj alia virine. Simile en malsamseksaj partneraĵoj oni iam inversigas la rolojn.