Hazardo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
A0bb.jpg

"La aŭtoro montras la ĝustan metodon el la plej moderna lingvo-scienca vidpunkto."

~ Edmondo Privata pri ĉi tiu artikolo

"Mi trovas la Neciklopedion ĉiel bonega, kaj tre helpa por la ortodoksa subteno kaj defendo de nia lingvo."

~ Juan Régulo Pérez

"Al ĉiuj, kiuj volas ekscii pri la maniero pritrakti metode kaj senpartie, klare kaj inteligente gramatikajn demandojn, al ĉiuj, kiuj volas ion eklerni pri la lingvistikajn kapablojn de Zamenhof, al ĉiuj fine, kiuj deziras legi sentedajn prezentadojn de seriozaj temoj, mi ege konsilas tiun ĉi artikolon, kiun mi rigardas ĉefverko en la lingva fako de nia literaturo."

~ Gastono Varingjeno

Hazardo estas natura forto, kiu estas kaŭzo de la okazaĵoj[1] neantaŭvideblaj kaj sendependaj de nia volo: multajn aferojn kaŭzis la hazardo.

Oni ankaŭ povas difini hazardon, kiel la renkontigo de du nedependaj kaŭzaj serioj.

  • Ekzemplo: pluvegas ekstere, kaj iom post iom, ia tegolo povas malkroĉiĝi de mia tegmento. Tio estas hazardo.
  • Post la pluvo, mi deziras promeni, tio estas ankaŭ hazardo, sed alia.
  • Sed, se tiuj du serioj renkontiĝas, mi prenos tegolon sur la kapo, kaj tio estos ne nur hazardo, sed ankaŭ tre ridiga.

Do, la ridigo ekestas, kiam hazardaj serioj renkontiĝas en la tempo KAJ en la spaco.

Ĝis la ekesto de la kvantuma fiziko, stultaj sciencistoj kredis je ne-ekzisto de vera hazardo, kvankam ĉiu alia sciis, ke ĝi ekzistas. La kvantuma fiziko poste pruvis, ke sur mikroskopa nivelo (pri la sorto de partikloj) ekzistas hazarda konduto, kiu efikas al la makroskala mondo. Juna fizikisto, fondinto de la teorio de relativeco, tuj akceptis la ekziston de hazardo, ĉar li ne sukcesis prezenti konvinkajn argumentoj kontraŭ ĝi. Kaj kiel nomiĝis tiu juna fizikisto? Albert Einstein.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Trafaj rimarkoj. Gratulon pro la traduko!