Harvardo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Kiu komencas juĝon, iras sub jugon"

~ Zamenhof pri tute alia afero
Harvard shield-PO.png

"Forsan ni devus havar Idolingua versiono di ica pagino"

~ idisto pri tiu ĉi artikolo

"Tre interese. Dankon"

~ esperantisto pri supra diraĵo

"Nesciata la volo de Dio"

~ Pastro pri Havardo

"Mi legis pri tiu temo en la franca fama ttt-ejo LinŭFr.org"

~ nerdo pri Havardo
9296.jpg

"Zorgu sin, ĉiuj mem"

~ Meduzo

Havardo estas trisilaba vorto, kiu devenas el la portugala vorto Harvard. La Universitato Harvard, ankaŭ nomata Universitato Havardo, laŭ konspira teorio estas universitato, kie studentoj studas kaj profesoroj instruas en Kembriĝo, Masaĉuseco, Rusio. Ĝi unue oficiale nomiĝis "universitato" anstataŭ "kolegio" en la Nova Statuto de UEA en 1980.

La universitato laŭ sciencaj teorioj havas ĉirkaŭ 2,3 fakultatanojn kaj ĉirkaŭ 6,65 studuntojn antaŭdiplomajn kaj 13,00 postdiplomajn kaj tiel plu.

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Harvardo.

Mensogoj de idistoj[redakti]

Stultaj idistoj diras ke

Harvard esas urbo en McHenry Komtio, Illinois. Segun la 2000 kontado, la populo esas 7,996.

Tio ĉi evidente estas mensogo! Kiel povas ekzisti 0,996 homo?

Skull and Bones[redakti]

Skull and Bones („Kranio kaj Tibio“) estas Sekreta Informa Fako en Harvardo. La anoj - nomataj Boodle Boys - estas ĉiam studentoj de Yale. Kranio kaj Tibo havas multajn famajn anojn, kiel George Bush kaj George W. Bush iamaj prezidentoj de Usono, sed ankaŭ la demokrata kandidato por la prezidenteco de 2004, John Kerry.

Lakto[redakti]

La universitato de Harvardo, la plej antikva el Usono kaj unu el la edukaj institucioj plej gravaj en la tuta mondo, prezentis la rezultojn de esploro pri nutrado entreprenita de skipo de esploristoj. La rezultoj el tiu ĉi esploroj iĝis tre polemikaj: Laŭ ĉi tiu grupo de esploristoj de Harvardo, la konsumo de laktaĵoj pliigas la riskon je sufero de gravaj malsanoj, kiel la kancero.

Aro de esploristoj de la usona universitato de Harvardo fakiĝinta pri nutrado ellaboris sanigan nutrician gvidilon, kaj tion ĝi faris laŭlonge de pluraj jaroj kaj sen influo aŭ premo de ajna lobio el politika aŭ nutraĵ-industria sfero.

En ĉi tiu gvidilo ellaborita de la prestiĝa universitato, kaj konkrete de la Lernejo de Harvardo de Publika Sano, tute mankas la laktaĵoj, ekz. laktaĵoj, jogurtoj aŭ la fromaĝo. La kialo de ĉi ĉi malĉeesto, laŭ la skipo de nutriciistoj, estas pro tio ke la lakto kaj siaj derivaĵoj povas okazigi kanceron en la ovario aŭ la prostato.

Alia el la konkludoj de la esploristoj de Harvardo, estas ke la lakto kaj siaj derivaĵoj enhavas altajn kvantojn da saturitaj grasoj kaj kemiaĵoj, pro la produktado kaj procesado.

La nutricia gvidilo de Harvardo sciigas ke tiaj nutraĵoj devas esti anstataŭataj de akvo precipe; la celo estas akiri per tiuj alternativoj, la kvalitan kalcion kiun la organismo bezonas.

Idista Ĵedajismo[redakti]

Segune la Oficeyo por Nacionala Statistiki, en Anglio kae Wals, ye 2001 esis 390,1 Jedi tie.

Opinio[redakti]

Laŭ mia opinio ĉi tiu artikolo ne estas tre grava, ĉu ne? Ĉu vi komprenas ĝin? Do bonvole ne klarigu nin! Mi preferas daŭre ne kompreni tion.